La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I: Curriciuum vitae de Profesoro Persikov

La 16-an de aprilo 1928, vespere, Persikov, profesoro pri zoologio de la 4-a Ŝtata Universitato kaj direktoro de Moskva Zoologia Instituto eniris sian kabineton, situantan en Zoologia Instituto en la Hercen-strato. La profesoro lumigis la supran duon-diafanan globon kaj ĉirkaŭrigardis.

Necesas konsideri ĝuste tiun malfavoran vesperon kiel komencon de la teruriga katastrofo, samkiel ĝuste la profesoron Vladimir Ipatjeviĉ Persikov ni konsideru kiel la unuan kaŭzon de tiu katastrofo.

Li havis plenajn 58 jarojn. Lia kapo estis rimarkinda, pistilforma, kalva, kun tufoj da flavetaj haroj, hirtiĝantaj sur la flankoj. La vizaĝo estis glate razita, la malsupra lipo elstaris antaŭen. Pro tio la vizaĝo de Persikov eterne surportis iom kaprican nuancon. Sur la ruĝa nazo estis eksmodaj malgrandaj okulvitroj en arĝentaj kadroj, la okuloj estis brilaj, etaj, la staturo alta, kurbeta. Li parolis per strida, alta, kvakanta voĉo kaj inter aliaj strangaĵoj havis jenan: kiam li diris ion solide kaj certece, li faris la montran fingron de la dekstra mano hokforma kaj duonfermis la okuletojn. Do, ĉar li parolis ĉiam certece pro tio, ke li havis absolute fenomenan erudicion en sia sfero, la fingrohoko tre ofte aperis antaŭ okuloj de kunparolantoj de Profesoro Persikov. Sed ekster sia sfero, tio estas zoologio, embriologio, anatomio, botaniko kaj geografio, Profesoro Persikov preskaŭ nenion diris.

Profesoro Persikov ne legis ĵurnalojn, nek vizitadis teatrojn, kaj la edzino de la profesoro fuĝis for de li kun tenorulo de la operteatro de Zimin en la jaro 1913, lasinte por li skribaĵon de jena enhavo:

"Viaj ranoj kaŭzas en mi neelteneblan tremon de abomeno. Mi la tutan vivon malfeliĉos pro ili".

La profesoro ne plu edziĝis kaj ne havis infanojn. Li estis tre eferveska, sed retrankviliĝema, ŝatis teon kun moroŝko[1] loĝis en la Preĉistenka-strato, en apartamento el 5 ĉambroj, unu el kiuj estis okupata de magra oldulineto, mastrumantino Maria Stepanovna, kiu flegis la profesoron, kiel vartistino.

En la jaro 1919 oni forprenis 3 el la 5 ĉambroj de la profesoro. Tiam li diris al Maria Stepanovna:

– Se oni ne ĉesigos tiujn fiagojn, Maria Stepanovna, mi forveturos eksterlanden.

Sendube, se la profesoro efektivigus tiun planon, li tre facile sukcesus ricevi laboron en katedro de zoologio en ajna universitato de la rnondo, ĉar li estis ege eminenta sciencisto, kaj en tiu sfero, kiu tiel aŭ alie rilatas al amfibioj, aŭ nudhaŭtuloj, ne havis samgradulojn, ekskluzive Profesoron William Wekkl en Kembriĝo kaj Profesoron Ĝiakomo Bartolomeo Bekkari en Romo. La profesoro legis en 4 lingvoj, krom la rusa, france kaj germane parolis samkiel ruse. Persikov ne plenumis sian intencon koncerne la eksterlandon, kaj la jaro 20-a rezultis ankoraŭ pli malbona ol la 19-a. Okazis eventoj, unu tuje post la alia. Oni renomis la straton "Bolŝaja Nikitskaja" je Hercen-strato. Poste la horloĝo, muntita en doma muro sur la angulo de la Hercen-strato kaj la Mohovaja-strato, haltis je 11.15 kaj, fine, en terarioj de la Zoologia Instituto, ne elteninte ĉiujn perturbojn de la fama jaro, mortis komence 8 superbaj ekzempleroj de hiloj, poste 15 vulgaraj bufoj kaj, fine, la unikega ekzemplero de Bufo Surinama.

Tuje post la bufoj, likvidintaj tiun unuan ordon de nud-haŭtuloj, kiu juste estis nomita ordo de amfibioj senvostaj, translokiĝis en la plibonan mondon la senŝanĝa pedelo de la instituto maljunulo Vlas, ne apartenanta al la klaso de nudhaŭtuloj. La kaŭzo de lia morto estis tamen la sama, kiel tiu de la kompatindaj amfibioj, kaj Persikov tuje klarigis ĝin:

– Sennutreco!

La sciencisto estis absolute prava: Vlason necesis nutri per faruno kaj la bufojn per farunaj vermoj, sed pro malapero de la unua pereis ankaŭ la duaj. Persikov provis reorientigi la restintajn 20 ekzemplerojn de hiloj al nutrado per blatoj, sed ankaŭ la blatoj trafalis ien, montrinte sian sabotan rilaton al la milita periodo de komunismo. Do, ankaŭ la lastajn ekzemplerojn oni estis devigitaj forjeti en rubujon sur la instituta korto.

Efikon de la mortoj al Persikov, kaj precipe tiu de Bufo Surinama, ne eblas priskribi. Li ial plene kulpigis pri la mortoj la tiaman popolkomisaron pri klerigo.

Starante en felĉapo kaj galoŝoj en koridoro de la malvarmiĝanta instituto, Persikov diris al sia asistanto Ivanov, rafineca ĝentlemano kun akrapinta blonda barbeto:

– Ja pro tio, Pjotr Stepanoviĉ, ne sufiĉas mortigi lin! Kion do oni faras? Ja oni pereigos la instituton! Ĉu ne? La senkompara virbesto, la eksterordinara ekzemplero de Pipa americana, 13 centimetrojn longa…

Plue malpliboniĝis. Post morto de Vlas fenestroj en la instituto trafrostis tiel, ke buntkolora glacio algluiĝis al la interna supraĵo de la vitroj. Mortis kunikloj, vulpoj, lupoj, fiŝoj kaj ĉiuj kolubroj ĝis la lasta. Persikov iĝis silenta dum tutaj tagoj, poste ekmalsanis je pneŭmonio, sed ne mortis. Kiam li resaniĝis, li frekventis 2-foje en semajno la instituton kaj en la rondforma halo, kie ĉiam estis, ial senŝanĝe 5 gradoj sub nulo sendepende de la strata temperaturo, prelegis en galoŝoj, en felĉapo kun orelŝirmiloj kaj en kolŝaleto, elspirante blankan vaporon, al 8 aŭskultantoj ciklon de lekcioj pri la temo: "Reptilioj de la varma zono". La tutan alian tempon Persikov kuŝis sur divano hejme en la Preĉistenka-strato en la ĉambro, plenigita per libroj ĝis la plafono, sub plejdo, tusis kaj rigardis en buŝegon de la fajra forneto, kiun hejtis Maria Stepanovna per orumitaj seĝoj, kaj rememoradis pri Bufo Surinama.

Sed ĉio finiĝas en la mondo. Finiĝis la jaroj 20-a kaj 21-a, kaj en la 22-a komenciĝis iu retromoviĝo. Unue, anstataŭ la mortinta Vlas aperis Pankrat, ankoraŭ juna, sed tre esperiga zoologia pedelo, oni komencis poiome hejti la instituton. Kaj somere Persikov kun helpo de Pankrat, kaptis en Klazjma 14 ekzemplerojn de vulgaraj bufoj. En la terarioj denove ekbolis la vivo. En la jaro 23-a Persikov jam prelegis 8-foje en semajno – 3 en la instituto kaj 5 en la universitato, en la jaro 24-a 13-foje en semajno kaj krome en la laboristaj fakultatoj, kaj en la 25-a, printempe, famiĝis pro tio, ke dum ekzamenoj fiaskigis 76 studentojn kaj ĉiujn el ili pro la nudhaŭtuloj.

– Ĉu, vi ne scias, per kio diferencas la nudhaŭtuloj disde la rampuloj? – demandadis Persikov. - Tio estas simple ridinde, junsinjoro. Pelvajn renojn ne havas la nud-haŭtuloj. Ili malestas. Jen. Hontu. Ĉu vi, verŝajne, estas marksisto?

– Marksisto, – malesperiĝante, respondis fiaskigato.

– Do, bonvolu aŭtune, – ĝentile diris Persikov kaj vigle kriis al Pankrat: – Bonvolu la sekvan!

Simile al tio, kiel la amfibioj reviviĝas post longa senakveco sub unua abunda pluvo, Profesoro Persikov reviviĝis en la jaro 1926, kiam la unuigita usona-rusia kompanio konstruis, komencinte de la angulo de la Gazetnij-strato kaj la Tverskaja-strato, en centro de Moskvo, 15 dek-kvinetaĝajn domojn kaj en la urboperiferioj 300 laboristajn vilaojn, ĉiu el 8 apartamentoj, por ĉiam ĉesiginte tiun teruran kaj ridindan loĝejan krizon, kiu tiel turmentis la moskvanojn en la jaroj 1919–1925.

Ĝenerale tiu somero estis rimarkinda en la vivo de Persikov, kaj foje li kun mallaŭta kaj kontenta rideto frotis la manojn, rememorante, kiel li malvastumis kun Maria Stepanovna en 2 ĉambroj. Nun la profesoro rericevis ĉiujn 5 ĉambrojn, plivastumis, lokigis 2,5 milojn da libroj, remburitajn bestofigurojn, diagramojn, preparaĵojn, lumigis verdan lampon sur la tablo en la kabineto.

Ankaŭ la instituton ne eblis rekoni: oni kovris ĝin per kremkolora farbo, alkondukis per speciala akvotubaro akvon en la ĉambron de amfibioj kaj reptilioj, ŝanĝis ĉiujn vitrojn je glacoj, alsendis 5 novajn mikroskopojn, vitrajn sekcajn tablojn, globojn kun 2000 lampoj kun reflektata lumo, reflektilojn, ŝrankojn por la muzeo.

Persikov reviviĝis, kaj la tuta mondo subite eksciis pri tio post kiam en decembro 1926 estis publikigita la broŝuro: "Ankoraŭ suplemente al la demando pri reproduktiĝo de amfineŭroj, aŭ ĥitonoj'. 126 paĝoj. "Informoj de la 4-a Universitato".

Kaj en 1927, aŭtune, la fundamenta verko kun 350 paĝoj, tradukita al 6 lingvoj, inkluzive la japanan: "Embriologio de pipaoj, pelobatedoj kaj ranoj". Prezo 3 rubloj. Ŝtateldonejo.

Kaj somere de 1928 okazis tio nekredebla, terura…


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.