La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro IV: Popvidvino Drozdova

Dio scias kial, ĉu Ivanov kulpis pri tio aŭ sensaciaj novaĵoj transdoniĝas mem en la aero, sed en la giganta svarma Moskvo oni subite ekparolis pri la radio kaj pri profesoro Persikov. Tamen iel supraĵe kaj nebule. La novaĵo pri la mirakla malkovro saltadis, kvazaŭ pafvundita birdo, en la lumoplena ĉefurbo, jen malaperante, jen denove ekflugante, ĝis la mezo de julio, kiam sur la 20-a paĝo de la ĵurnalo «Izvestija» sub la titolo "Novaĵoj de scienco kaj tekniko" aperis mallonga artikoleto, traktanta pri la radio. Estis diskrete dirite, ke fama profesoro de la 4-a Universitato malkovris radion, kiu eksterordinare pliigas vivaktivadon de malsuperaj organismoj kaj ke tiu radio bezonas ekzamenadon. La familinomo certe estis kripligita kaj presita: "Pevsikov".

Ivanov alportis la ĵurnalon kaj montris al Persikov la artikoleton.

– "Pevsikov" – elgrumblis Persikov, manipulante per la kamero en la kabineto, – de kie tiuj fajfuloj ĉion scias?

Ve, la kripligita familinomo ne savis la profesoron de la eventoj, kaj tiuj komenciĝis en la sekva tago, tuje renversinte la tutan vivon de Persikov.

Pankrat, anticipe pordofrapinte, venis en la kabineton kaj enmanigis al Persikov bonegan atlasan vizitkarteton.

– Li estas tie, – malkuraĝe diris Pankrat. Sur la karteto estis presite per luksa literaro:

Alfred Arkadjeviĉ Bronskij.

La kunlaboranto de ia moskvaj revuoj – "Ruĝa lumeto", "Ruĝa pipro", "Ruĝa revuo", "Ruĝa lumĵetilo" kaj jurnalo "Ruĝa vespera Moskvo".

– Forpelu lin al diabla patrino, – monotone diris Persikov kaj puŝis la karteton sub la tablon.

Pankrat turnis sin, eliris, sed post kvin minutoj revenis kun suferanta mieno kaj dua ekzemplero de la sama karteto.

– Ĉu vi mokas? – traknaris Persikov kaj iĝis furioza.

– Lia eksilenso diras, ke estas el gopoju[2] – paliĝante respondis Pankrat.

Persikov kaptprenis per unu mano la karteton, preskaŭ disŝirinte ĝin poduone, kaj per la dua ĵetis pinĉilon sur la tablon. Sur la karteto estis skribite per krispa skribmaniero: "Mi tre petas kaj pardonpetas akcepti min, multestimata profesoro, por tri minutoj pri socia afero de gazetaro kaj kunlaboranto de la satira revuo "Ruĝa korvo", eldono de GPU".

– Voku do lin ĉi tien, – diris Persikov kaj sufokiĝis.

Elpost la dorso de Pankrat tuje elflirtis juna homo kun glate razita graseca vizaĝo. Impresis la konstante suprentiritaj, kvazaŭ ĉe ĉino, brovoj kaj sub ili agataj okuletoj, eĉ sekundon ne rigardantaj en okulojn de interparolanto. La juna homo estis vestita tute senriproĉe kaj laŭmode. En mallarĝa kaj ĝisgenue longa surtuto, larĝega pantalono sonorilforma kaj lakitaj ŝuoj de nenatura larĝeco kun pintoj similaj al hufoj. En la manoj la juna homo tenis apogbastoneton, ĉapelon kun akra pinto kaj notlibreton.

– Kion vi bezonas? – demandis Persikov per tia voĉo, ke Pankrat momente malaperis post la pordo, – oni ja diris al vi, ke mi estas okupita?

Anstataŭ respondo la juna homo riverencis al la profesoro du foje dekstraflanken kaj maldekstren, poste liaj okuletoj rade trakuris la tutan kabineton. Kaj tuje la juna homo metis en la notlibreton signon.

– Mi estas okupita, – diris la profesoro, abomeneme rigardante en la okuletojn de la gasto, sed neniun efekton atingis, ĉar la okuletoj estis nekapteblaj.

– Mi petas milfoje pardonon, profundestimata profesoro, – ekparolis la juna homo per alta voĉo, – ke mi penetras al vi kaj forprenas vian multvaloran tempon, sed la sciigo pri via mondskala malkovro, famiĝinta en la tuta mondo, devigas nian revuon peti ĉe vi iujn klarigojn.

– Kiujn klarigojn en la tuta mondo? – eklamentis Persikov jelpe kaj flaviĝtinte, – mi ne devas doni al vi klarigojn kaj ion similan… Mi estas okupita… terure okupita.

– Pri kio do vi laboras? – dolĉe demandis la juna homo kaj metis la duan signon en la notlibreton.

– Sed mi… ĉu vi? Ĉu vi deziras publikigi ion?

– Jes, – respondis la juna homo kaj subite haste ekskribis en la notlibreto.

– Unue, mi intencas nenion publikigi antaŭ ol mi finos la laboron… des pli en tiuj viaj ĵurnaloj… Due, de kie vi ĉion ĉi scias?.. - kaj Persikov subite eksentis, ke embarasiĝas.

– Vhu estas vera la informo, ke vi malkovris radion de nova vivo?

– Kia nova vivo? – ekfuriozis la profesoro, – kial vi diraĉas sensencaĵon?! La radio, super kiu mi laboras, ankoraŭ tute ne estas esplorita, kaj ĝenerale ankoraŭ nenio estas sciata! Probable, ĝi pliigas vivaktivadon de protoplasmo…

– Kiomoble? – haste demandis la juna homo.

Persikov definitive iĝis perpleksa… "Nu ulo. Ja tio estas diablo scias kio!"

– Por kio estas tiaj filistraj demandoj?.. Ekzemple, mi diros, nu, miloble!..

En la okuletoj de la juna homo ekbrilis rabeca ĝojo.

– Ĉu rezultas gigantaj organismoj?

– Nenio simila! Nu, efektive, la organismoj, ricevitaj de mi, estas pli grandaj ol la ordinaraj… Nu, havas iujn novajn ecojn… Sed ja ĉe tio gravas ne grandeco, sed senprecedenca rapideco de reproduktiĝo, – diris por sia plago Persikov kaj tuje teruriĝis. La juna homo skribplenigis la tutan paĝon, renversis ĝin kaj ekskribis plu.

– Vi ja ne skribu! – jam cedante kaj sentante, ke li estas en la manoj de la juna homo, despere trasiblis Persikov, – kion do vi skribas?

– Ĉu estas vero, ke dum du tagnoktoj el frajo eblas ricevi 2 milionojn da ranidoj?

– El kiu kvanto da frajo? – denove afekciiĝinte, ekkriis Persikov, – ĉu vi vidis iam frajeron de… nu, ekzemple, hilo?

– Ĉu el duon-funto? – senkonfuze demandis la juna homo.

– Kiu do tiel mezuras? Fi! Kion vi diras? Nu, certe, se preni duonfunton da rana frajo… tiam, evidente… diablo, nu, ĉirkaŭ tiu kvanto aŭ, eble, konsiderinde pli multe!

Briliantoj ekbrilis en la okuloj de la juna homo, kaj li per unu manmovo skribplenigis ankoraŭ unu paĝon.

– Ĉu estas vero, ke tio kaŭzos tutmondan renverson en bestbredado?

– Por kio estas tiu gazetara demando? – ekhurlis Persikov, – kaj ĝenerale, mi malpermesas al vi skribi absurdaĵojn. Mi konjektas laŭ via vizaĝo, ke vi skribas ian aĉaĵon!

– Vian fotografian portreton, Profesoro, mi ege petas, – eldiris la juna homo kaj fermis la notlibreton.

– Kion? Mian fotoportreton? Ĉu por viaj revuaĉoj? Kune kun tiu diablaĵo, kiun vi skribas tie? Ne, ne, ne… Kaj mi estas okupita… bonvolu for!..

– Almenaŭ la malnovan kaj ni redonos ĝin momente.

– Pankrat! – ekkriis la profesoro en afekcio.

– Mi havas honoron adiaŭi, – diris la juna homo kaj malaperis.

Anstataŭ Pankrat post la pordo aŭdiĝis stranga ritma knarado de maŝino, huffera krakado je planko, kaj en la kabineto aperis eksterordinare dika homo, vestita en bluzo kaj pantalono, kudrita el litkovrila drapo. Lia maldekstra mekanikd piedo krakis kaj bruegis kaj en la manoj li tenis paperujon. Lia razita rondforma vizaĝo, ŝveliĝinta pro flaveta galantino, elmontris afablan rideton. Li armeece kapsalutis la profesoron kaj rektiĝis, pro kio lia piedo risorte klakis. Persikov mutiĝis.

– Sinjoro profesoro, – komencis la nekonatulo per agrabla raŭketa voĉo, – bonvolu pardoni la simplan mortontulon, rompintan vian apartiĝon. - Ĉu vi estas reportero? – demandis Persikov. - Pankrat!!

– Tute ne, sinjoro profesoro, – respondis la dikulo, – permesu prezenti min - kapitano de altmara navigado kaj kunlaboranto de la jurnalo "Heroldo de industrio" ĉe Konsilio de Popolaj Komisaroj.

– Pankrat!! - histerie ekkriis Persikov kaj tuje en la angulo ruĝlume eksignalis kaj milde eksonoris telefono. - Pankrat! – ripetis la profesoro, – mi aŭskultas.

Verzeihen sie bitte, Herr Professor, – ekraŭkis la telefonilo germanlingve: – das ich störe. Ich bin Mitarbeiter des Berliner Tageblatts…

– Pankrat! – ekkriis la profesoro en la aŭskultilon, – bin momental sehr beschäftigt und kann sie deshalb jetzt nicht empfangen!.. Pankrat!!

Kaj en la ĉefa vestiblo de la instituto tiutempe komenciĝis sonorado.

* * *

– Koŝmara murdo en la Bronnaja-strato!! - sirenis nenaturaj raŭkaj voĉoj, vigle moviĝantaj en densejo de lumoj inter radoj kaj ekbriloj de lanternoj sur la varmigita junia pavimo. - Koŝmara apero de malsano de kokinoj ĉe popvidvino Drozdova kun ŝia portreto!.. Koŝmara malkovro de radio de vivo far Profesoro Persikov!!

Persikov tiel ĵetflankeniĝis, ke preskaŭ trafis sub aŭtomobilon en la Moĥovaja-strato kaj furioze kaptis la ĵurnalon.

– 3 kopekojn, civitano! – ekkriis la bubo kaj, enpremiĝante en la homamason sur la trotuaro, denove eksirenis: "Ruĝa vespera ĵurnalo", malkovro de X-radio!!

La konsternita Persikov malfaldis la ĵurnalon kaj alpremiĝis al lanterna kolono. Sur la dua paĝo en maldekstra angulo en malklara kadro ekrigardis al li kalva, kun idiotaj kaj blindaj okuloj, kun subenpendanta malsupra makzelo homo, la frukto de pentroarta kreado de Alfred Bronskij. "V. I. Persikov, malkovrinta la misteran ruĝan radion" – anoncis subskribo sub la desegnaĵo. Malsupre, sub la titolo "Monda enigmo" komenciĝis artikolo per la vortoj:

"Bonvolu eksidi, – afable diris al ni la granda sciencisto Persikov…"

Sub la artikolo fieris subskribo: "Alfred Bronskij (Alonzo)".

Verdeta lumo ĵetleviĝis super la tegmento de la universitato, en la ĉielo saltaperis fajraj vortoj "Parolanta ĵurnalo", kaj tuje la homamaso plenigis la Moĥovaja-straton.

"Bonvolu eksidi!!! - subite ekhurlis en megafono sur la tegmento malagrablega alta voĉo, absolute simila al tiu de miloble laŭtigita Alfred Bronskij, – afable diris al ni la granda sciencisto Persikov! Mi delonge deziris konatigi la moskvan proletaron kun rezultoj de mia malkovro…"

Mallaŭta mekanika knarado aŭdiĝis post la dorso de Persikov kaj iu tiris lian manikon. Retrorigardinte, li ekvidis flavan rondforman vizaĝon de posedanto de la mekanika piedo. Ties okuloj estis malsekigitaj de larmoj, kaj la lipoj tremetis.

– Min, sinjoro Profesoro, vi ne ekdeziris konatigi kun la rezultoj de via rava malkovro, – diris li triste kaj profunde suspiris. - Pereis miaj 1,5 ĉervermoj[3].

Li melankolie ekrigardis al la tegmento de la universitato kie en nigra buŝego furiozis la nevidebla Alfred. Persikov ial ekkompatis la dikulon.

– Mi, – elbalbutis li, malamege kaptante la vortojn el la ĉielo, – neniam "bonvolu eksidi" diris al li! Li simple estas eksterordinara impertinentulo. Bonvolu pardoni min, sed, verdirante, kiam vi laboras, sed oni kurpenetras… Mi diras, certe, ne pri vi…

– Eble, vi, sinjoro profesoro, donos al mi almenaŭ priskribon de via kamero – favorserĉeme kaj malĝoje diris la mekanika homo, – ja por vi nun estas tutegale…

– El duonfunto da frajo dum 3 tagoj eloviĝas tioma kvanto da ranidoj, ke estas nenia ebleco kalkuli ilin, – muĝis la nevideblulo en la megafono.

– Tu-tu, – obtuze sirenis aŭtomobiloj en la Moĥovaja-strato. -Ho-ho-ho… Ĉu vere, ho-ho-ho-… - susuris la amaso, suprentirante la kapojn.

– Kia fiulo! Ĉu? – tremante pro la indigno eksiblis Persikov al la mekanika homo, – kiel tio plaĉas al vi? Mi ja plendos kontraŭ li!

– Indignige! – konsentis la dikulo.

Blindiga violkolora radio frapis la okulojn de la profesoro, kaj ĉio ĉirkaŭe ekbrilis – la lanterna kolono, peceto de la pavimo, flava muro, scivolemaj vizaĝoj.

– Oni ja vin, sinjoro profesoro, – rave traflustris la dikulo kaj ekpendis sur la maniko de la profesoro, kvazaŭ pezilo. Io ekzumis en la aero.

– Ha, ĉiujn al diablo! – despere ekkriis Persikov, elŝirante sin kune kun la pezilo el la amaso. - Hej, taksaŭto. Al la Preĉistenka-strato!

La senŝeligita malnova aŭtomobilo de konstrukcio de la jaro 24-a ekbolbruis ĉe la trotuaro, kaj la profesoro ekgrimpis en la landaŭon, penante liberiĝi de la dikulo.

– Vi malhelpas al mi, – siblis li kaj ŝirmis sin per la pugnoj de la violkolora lumo.

– Ĉu vi legis?! Kion oni kriaĉas?.. Oni buĉis Profesoron Persikov kun la infanetoj en la Malaja-Bronnaja-strato!.. - interkriis la amaso.

– Neniujn infanetojn mi havas, hundaj idoj! – ekkriegis Persikov kaj subite trafis en la fokuson de nigra fotilo, fikspafinta lin profile kun malfermita buŝo kaj furiozaj okuloj.

– Krh…tu…krh…tu, – ekkriis la taksaŭto kaj entranĉiĝis en la amason.

La dikulo jam sidis en la landaŭo kaj varmigis flankon de la profesoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.