La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FATALAJ OVOJ

Aŭtoro: Miĥail Bulgakov

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XI: Batalo kaj morto

Flagris furioza elektra nokto en Moskvo. Lumis ĉiuj lumiloj, kaj en loĝejoj ne estis lokoj, kie ne brilus lampoj sen forigitaj kloŝoj. En ĉiu loĝejo de Moskvo, havanta 4 milionojn da loĝantaro, neniu dormis, krom nekomprenantaj infanoj. En la loĝejoj oni manĝis kaj trinkis iel ajn, en la loĝejoj oni elkriadis ion, kaj ĉiuminute konsternitaj vizaĝoj elrigardis el fenestroj en ĉiuj etaĝoj, direktante rigardojn al la ĉielo, tranĉita per lumĵetiloj ĉiudirekte. En la ĉielo ofte brilaperadis blankaj fajroj, ĵetantaj svagajn blankajn konusojn sur Moskvon, kaj malaperadis, kaj estingiĝis. La ĉielo senĉese zumis per tre malalta aeroplana bruo. Precipe terurige estis sur la strato «Tverskaja-Jamskaja». Al la stacidomo «Aleksandrovskij» post ĉiuj dek minutoj venadis trajnoj, formitaj iel ajn el ŝarĝaj kaj diversklasaj vagonoj kaj eĉ cisternoj, kun ĉirkaŭkroĉiĝintaj frenezaj homoj, kaj tiuj kuris laŭ la strato «Tverskaja-Jamskaja» denskaĉe, veturis per aŭtobusoj, veturis sur tegmentoj de tramoj, premis unu la alian kaj falis sub radojn. En la stacidomo ofte aŭdiĝis krakanta alarma pafado super homamaso – tio militaj trupoj haltigadis panikon de frenezuloj, kurantaj laŭ komutiloj de fervojoj el Smolenska gubernio al Moskvo. En la stacidomo ofte kun furioza momenta ĝemo frakasiĝis fenestraj vitroj kaj sirenis ĉiuj lokomotivoj. Ĉiuj stratoj estis superŝutitaj per plakatoj, ĵetitaj kaj piedtretitaj, kaj la samaj afiŝoj sub ardaj karmezinaj reflektiloj rigardis desur muroj. Ili estis konataj al ĉiuj, kaj neniu legis ilin. En ili Moskvo estis anoncata militstata. En ili oni avertis kontraŭ paniko kaj komunikis, ke al Smolenska gubernio jam moviĝas trupo post trupo taĉmentoj de Ruĝa Armeo, armitaj per gaso. Sed la afiŝoj ne povis ĉesigi la rumorantan nokton. En loĝejoj oni fallasadis kaj frakasadis manĝilaron kaj florajn potojn, kuradis, kroĉtuŝante angulojn, pakadis kaj malpakadis iujn volvaĵojn kaj valizojn, kun vana espero trafi al Kalanĉovskaja-placo, al la stacidomoj «Jaroslavskij» aŭ «Nikolajevskij». Ve, ĉiuj stacidomoj, direktantaj al nordo kaj oriento, estis ĉirkaŭitaj de la densega tavolo da infanterio, kaj grandegaj kamionoj, svingante kaj bruante per ĉenoj, ĝissupre ŝarĝitaj per kestoj, sur kiuj sidis armeanoj en akrapintaj kaskoj, hirtigintaj ĉiudirekten bajonetojn, forveturigis rezervojn da oraj moneroj el teretaĝoj de la popola komisarejo pri financoj kaj grandegajn kestojn kun surskribo: "Atenton. Tretjakov-galerio". Automobiloj muĝis kaj trakuradis la tutan Moskvon.

Tre malproksime en la ĉielo tremis rebrilo de incendio kaj aŭdiĝis, ŝancelante la densan nigron de aŭgusto, senĉesaj pafoj de kanonoj.

Ĉe mateniĝo, tra tute sendorma Moskvo, estinginta eĉ ne unu lumon, supren laŭ la Tverskaja-strato, formovante ĉion survoje, kio alpremiĝadis al enirejoj kaj vitrinoj, forpremante vitrojn, trairis multmila, klaketanta per hufoj kontraŭ pavimeroj, serpento de kavalerio. Karmezinaj baŝlikoj skuiĝis per la finaĵoj sur grizaj dorsoj kaj pintoj de lancoj pikis la ĉielon. La amaso, tumultanta kaj rumoranta, tuje kvazaŭ reviviĝis, ekvidinte la spalirojn, strebantajn antaŭen, tranĉantajn la disverŝitan kirlaĵon da frenezeco. En la amaso sur la trotuaroj oni komencis alvoke, espere krii.

– Vivu la kavaleria armeo! – akutkriis furiozaj virinaj voĉoj.

– Vivu! – reeĥis viroj.

– Oni mortpremos!!! premas!.. - iu muĝis ie.

– Helpu! – oni kriis sur la trotuaro.

Skatoloj da cigaredoj, arĝenta mono, horloĝoj estis ĵetataj en la spalirojn de la trotuaroj, iuj virinoj elsaltadis sur la pavimon, kaj riskante per la ostoj, trenis sin laŭ la flankoj de la ĉevala kolono, kroĉiĝante je piedingoj kaj kisante ilin. En senĉesa klaketado de la hufoj fojfoje leviĝis voĉoj de plotonestroj:

– Mallongigu tirrimenojn.

Ie oni kantis gaje kaj vastsente, kaj desur la ĉevaloj rigardis en svaga reklama lumo vizaĝoj en bravaspektaj karmezinaj ĉapoj. Ofte intermitante la spalirojn de kavalerianoj kun malkovritaj vizaĝoj, marŝis ankaŭ sur ĉevaloj strangaj figuroj en strangaj kaŝvualoj, kun spirtubetoj kaj balonoj sur rimenoj post la dorsoj. Post ili rampis gigantaj cisternoj-aŭtomobiloj, kun longegaj hosoj, kvazaŭ sur fajro-brigadaj ĉaroj kaj pezaj, dispremantaj la pavimerojn, hermetike fermitaj kaj lumantaj per fendaj embrazuroj tankoj sur raŭpaj piedoj. Interrompiĝis la spaliroj de kavalerianoj, kaj marŝis aŭtomobiloj, kovritaj hermetike per griza kiraso, kun la samaj tubetoj, hirtiĝantaj supre, kaj blankaj desegnitaj kranioj sur la flankoj kun surskriboj "Gaso. Dobroĥim".

– Savu, fratoj, – oni vokis sur la trotuaroj, – mortigu la rampulojn… Savu Moskvon!

– Matj… matj…[10] – ruliĝis tra la vicoj. Cigaredoj en skatoloj saltadis en la prilumata nokta aero, kaj blankaj dentoj montriĝis desur la ĉevaloj al la freneziĝintaj homoj. Tra la vicoj aŭdiĝis mallaŭta kaj kortuŝanta kantado:

…Nek fant', nek damo kaj nek as',

Rampulojn batos ni sendube,

Kvar en la flanko – via passe…

Bruantaj rulsonoj «hura» drivis super tiu kaĉo, ĉar traflugis onidiro, ke avangarde de la spaliroj, en la sama karmezina baŝliko, kiun havas ĉiuj rajdantoj, marŝas legendiĝinta antaŭ 10 jaroj, maljuniĝinta kaj grizhariĝinta komandanto de la ĉevala armeo. La amaso kriegis, kaj en la ĉielon forflugadis, iom trankviligante la panikantajn korojn, rulsonoj "hura… hura…".

* * *

La instituto estis malabunde prilumita. La eventoj atingadis ĝin nur per apartaj, malklaraj kaj obtuzaj reeĥoj. Foje sub la lumhorloĝo apud Maneĝo ektondris salvo, oni pafmortigis surloke ŝtelistojn, kiuj provis forrabi loĝejon en la Volĥonka-strato. Automobila trafiko ĉi tie malabundis, ĝi koncentriĝis ĉe la stacidomoj. En la kabineto de la profesoro, kie malbrile lumis unu lampo, reĵetante lumfaskon sur la tablon, Persikov sidis, metinte la kapon sur la brakojn, kaj silentis. Tavolaspekta fumo ĉirkaŭblovis lin. Radio en la kesto estingiĝis. En la terarioj ranoj silentis, ĉar jam dormis. La profesoro ne laboris, nek legis. Flanke, sub lia maldekstra kubuto, kuŝis vesperaj publikigaĵoj de telegramoj sur mallarĝa kolumno, informanta, ke la tuta Smolensk brulas kaj ke artilerio pripafas la Moĵajskan arbaron laŭ kvadratoj, frakasante arojn da krokodilaj ovoj, dismetitajn en ĉiuj humidaj ravinoj. Oni informis, ke eskadro da aeroplanoj apud Vjazjma agis sufiĉe sukcese, superverŝinte per gaso preskaŭ tutan distrikton, sed ke homaj viktimoj en tiu distrikto estas nekalkuleblaj pro tio, ke la loĝantaro anstataŭ forlasado de la distriktoj en ordo de organizita evakuado, pro paniko kuradis en disigitaj grupoj ĥaose, ĵetante sin kien rigardas la okuloj. Oni koinunikis, ke speciala kaŭkazia kavaleria divizio apud Moĵajsk brile venkis en la batalo kontraŭ strutaroj, forsabrinte ilin ĉiujn kaj neniiginte gigantajn arojn da strutaj ovoj. Ĉe tio la divizio havis malgravajn perdojn. Oni komunikis je la nomo de la registaro, ke en okazo de maleblo haltigi la rampulojn en la 200-versta zono ĉirkaŭ la ĉefurbo, ĝi estos evakuita en absoluta ordo. Oficistoj kaj laboristoj devas observi plenan disciplinon. La registaro entreprenos ĉiujn rimedojn por ne allasi la smolenskan eventon, rezulte de kiu pro paniko, kaŭzita de subita atako de krotaloj, aperintaj en kvanto de kelkaj miloj, la urbo ekbrulis en kelkaj lokoj, kie oni lasis brulantajn fornojn kaj komencis senesperan amasan fuĝadon. Oni informis, ke por Moskvo estas rezervita provizo minimume por duonjaro kaj ke la konsilio frunte de la ĉefkomandanto entreprenas urĝajn rimedojn por kirasŝirmi loĝejojn, por ke gvidi batalojn kontraŭ la rampuloj sur la stratoj de la ĉefurbo en okazo, se la ruĝaj armeoj kaj aeroplanoj kaj eskadretoj ne sukcesos deteni la invadon de la reptilioj.

La profesoro nenion el tio legis, rigardis per la vitriĝintaj okuloj kaj fumis. Krom li nur du personoj estis en la instituto: Pankrat kaj ofte ploranta mastrumantino Maria Stepanovna, sendorma jam la trian nokton, kiun ŝi pasigis en la kabineto de la profesoro, kiu neniuokaze deziris forlasi sian solan restintan estingiĝintan keston. Nun Maria Stepanovna lokiĝis sur la tolkovrita divano, en ombro en angulo, kaj silentis en funebra medito, observante, kiel tekruĉo kun teo, preparata por la profesoro, estis ekbolanta sur tripiedo de gasa brulilo. La instituto silentis kaj ĉio okazis neatendite.

Desur la trotuaro subite aŭdiĝis terurigaj laŭtaj krioj, pro kiuj Maria Stepanovna saltleviĝis kaj akutkriis. Ekstere ektremis lumoj de lanternoj, kaj reehis voĉo de Pankrat en la vestiblo. La profesoro feble perceptis tiun bruon. Li levis por momento la kapon, balbutis: "Jen kiel oni furiozas… kion do mi nun povas fari". Kaj denove li falis en stuporon. Sed tiu estis rompita. Laŭtege ekbruis ladkovrita pordo de la instituto, kondukanta al la Hercen-strato, kaj ĉiuj muroj ektremis. Poste krevis unupeca glaca tavolo en la najbara kabineto. Ektintis kaj disfalis vitro en la kabineto de la profesoro, kaj griza ŝtono ensaltis en la fenestron, dispeciginte la vitran tablon. La ranoj eksaltis en la terarioj kaj ekblekis. Maria Stepanovna ekpanikis, ekkriis, ĵetis sin al la profesoro, kaptante liajn manojn kaj kriante: – Forkuru, Vladimir Ipatjiĉ, forkuru. - Tiu leviĝis desur la helica seĝo, rektiĝis kaj, farinte la fingron hokforma, respondis, ĉe kio liaj okuloj por momento ekhavis ĉiaman akretan brilon, memorigantan la antaŭan vervan Persikov'on.

– Mi nenien iros, – prononcis li, – tio estas simple stulteco, – ili kuradas, kiel frenezuloj… Sed se la tuta Moskvo freneziĝis, kien do mi foriru. Kaj bonvolu ĉesigi la kriadon. Ne estas mia kulpo. Pankrat! – alvokis li kaj premis la butonon.

Verŝajne, li deziris, ke Pankrat ĉesigu la tutan tumulton, kiun li ĝenerale neniam ŝatis. Sed Pankrat jam nenion povis fari. La bruego finiĝis per tio, ke la pordo de la instituto malfermiĝis, kaj el malproksimo aŭdiĝis klaketoj de pafoj, kaj poste la tuta ŝtona institutejo ekbruegis pro kurado, krioj, frakaso de vitroj. Maria Stepanovna kroĉiĝis je la maniko de Persikov kaj komencis tiri lin ien, li elŝiriĝis for de ŝi, rektiĝis tutfigure kaj restinte en la blanka kitelo, eliris en la koridoron.

– Nu? – demandis li. La pordo larĝe malfermiĝis, kaj unua, kio aperis en la pordo, estis dorso de militisto kun karmezina galono kaj stelo sur la maldekstra maniko. Li retiriĝis for de la pordo, al kiu premis furioza homamaso, kaj pafadis per revolvero. Poste li ekkuris preter Persikov, kriinte al li:

– Profesoro, savu vin, mi nenion plu povas fari.

Al liaj vortoj respondis akutkrio de Maria Stepanovna. La militisto pretersaltis Persikov'on, starantan kvazaŭ blanka monumento, kaj malaperis en mallumo de la zigzagaj koridoroj en la dista flanko. La homoj ensaltis tra la pordo, kriante:

– Batu lin! Mortigu…

– Mondan krimulon!

– Vi disvastigis la rampulojn!

Deformitaj vizaĝoj, disŝiritaj vestaĵoj eksaltis en la koridoroj, kaj iu pafis. Ekaperis bastonoj. Persikov iom retiriĝis, duonfermis la pordon, kondukantan en la kabineton, kie sur la planko surgenue stuporis Maria Stepanovna, dismetis la brakojn, kvazaŭ krucumita… li ne deziris enlasi la amason kaj ekkriis incitite:

– Tio estas absoluta frenezeco… vi estas tute sovaĝaj bestoj. Kion vi bezonas? – Li ekkriis: – Iru for! – kaj finis la frazon per akrasona, konata al ĉiuj krio: – Pankrat, pelu ilin for.

Sed Pankrat jam neniun povis forpeli. Pankrat, kun trabatita kapo, piedtretita kaj en disŝiritaj vestaĵoj, kuŝis senmove en la vestiblo, kaj novaj post novaj amasoj traŝiriĝis preter li, malgraŭ la pafado de milico sur la strato.

Malalta homo, sur simiecaj kurbaj gamboj, en disŝirita jako, en disŝirita surĉemizo, forŝoviĝinta flanken, devancis la aliajn, atingis Persikov'on kaj per terura bato de bastono diŝakis al li la kapon. Periskov ŝanceliĝis, iĝis falanta flanken, kaj lia lasta vorto estis:

– Pankrat… Pankrat…

Oni mortigis kaj disŝiris kulpan pri nenio Maria'n Stepanovna'n, la kameron, kie estingiĝis la radio, dispecigis, same dispecigis la terariojn, murdinte kaj piedtretinte la konsternitajn ranojn, frakasis vitrajn tablojn, frakasis reflektilojn, kaj post horo la instituto brulis, apud ĝi kuŝis kadavroj, ĉirkaŭitaj de spaliro de uloj, armitaj per elektraj revolveroj, kaj kontraŭincendiaj aŭtomobiloj, pumpante akvon el hidrantoj, verŝis la akvostriojn en ĉiujn fenestrojn, el kiuj muĝante, longstriis flamo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.