La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KAREL ČAPEK (1890 – 1938)

naskiĝis kiel la plej juna el tri infanoj de kuracisto. Čapek studis filozofion, filologion, etiketon kaj historion de belartoj en la fakultato de la Karol-universitato en Prago, kaj aŭskultis prelegojn en la berlina universitato kaj la pariza Sorbono. En la jaro 1915 li doktoriĝis pri filozofio.

Kiel unua li enkondukis per siaj tradukoj la modernan francan poezion en la ĉeĥan kulturon kaj influis junan generacion de ĉeĥaj poetoj. Fine li decidiĝis por la ĵurnalista kariero kaj laboris ĝis la fino de sia vivo en la redakcio de Lidové noviny (Popola ĵurnalo), liberala kaj kulture altnivela gazeto, treege ŝatata de la inteligentularo.

Tie Čapek publicadis siajn felietonojn, rakontojn, kursivojn, sed ankaŭ romanojn. Persona amiko de prezidento T. G. Masaryk, kies humanisman kaj spiritan testamentojn li popularigis en la trivoluma verko Dialogoj kun T. G. Masaryk. Čapek estis partiano de poiomaj reformoj, rifuzadis revolucian solvadon kaj nepre estis kontraŭ faŝismo. El multaj liaj verkoj ni citu liajn vojaĝ- priskribojn, en kiuj kulminis lia rakont-arto: Italaj Leteroj (en Esperanta manuskripto), Anglaj Leteroj, Ekskurso en Hispanion, Skizoj el Nederlando (esperantigita), Vojaĝo Norden. Čapek okupiĝis pri teatro kiel dramaturgo kaj reĝisoro. Kelkaj liaj teatraĵoj: Rabisto, R.U.R. (Rossum’s Universal Robots), La Blanka Malsano (ambaŭ esperantigitaj kaj disaŭdigataj el radio-stacio de Brno), Patrino, Afero Makropulos, El la vivo de insektoj (ambaŭ en E-manuskripto), Adamo Kreinto ktp. Liaj romanoj: Fabriko je Absoluto, Kmpkrucoj (pri viv-vojkruciĝoj), Libro de Apokrifoj (okazaĵoj kun nekutimaj solvoj, esperantigitaj), Rakontoj el unu poŝo kaj Rakontoj el la dua poŝo (esperantigitaj; krim-historietoj, deliktuloj vidataj kiel homoj kun sia vero), Milito kontraŭ Salamandroj (en E-manuskripto, kalejdoskopo pri la homa egoismo), Naŭ Fabeloj (malgraŭ la fabel-motivoj sur realisma bazo), trilogio: Hordubal, Meteoro, Ordinara Vivo (en E-manuskripto).

Karel Čapek estas mondkonata ĉeĥa verkisto, li kaj liaj verkoj estas amataj ne nur en la tuta Eŭropo, sed en la tuta mondo.

Josef Čapek
(1887-1945)

la pli aĝa frato de Karel Čapek, estas precipe klasikulo de la moderna ĉeĥa pentroarto kaj ilustrado, sed li apartenas ankaŭ al gravaj verkistoj. Kun Karel li kunaŭtoris la dramon El la vivo de insektoj, liaj gravaj memstaraj verkoj estas La ombro de filiko (1930) kaj Lamanta pilgrimanto (1936). Por la infanoj li verkis ĉarman libreton Rakontado pri hundeto kaj katineto kaj la fabelon Pri la dika praavo kaj ŝtelistoj, kiun ni prezentas en ĉi tiu volumo.

Li ankaŭ elpensis la nomon roboto por artefarita homo, kiun uzis Karel Čapek en la dramo R.U.R. kaj tiel mondfamigis. Josef Čapek ilustris multajn librojn de ĉe- ĥaj aŭtoroj. En 1939 li estis arestita de Gestapo, ses jarojn li travivis en kelkaj koncentrejoj kaj dum unu transporto li mortis pro tifo.

Miroslav Malovec


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.