La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA GRANDA KATFABELO

1. KIEL LA REĜO AĈETIS KATON

En Friponio regis reĝo, kaj oni povas diri, ke li regis feliĉe, ĉar kiam devis esti, ĉiuj regatoj obeis lin volonte kaj kun amo. Nur iam iu de temp’ al tempo lin ne obeis, kaj tiu estis lia filineto, la malgranda princidino.

Jes la reĝo ordonis al ŝi, ke ŝi ne ludu per pilko sur la kastela ŝtuparejo; sed vane! Foje apenaŭ ŝia vartistino momenton ekdormetis, jam la princidino estis kun sia pilko sur la ŝtuparo, kaj jen, eble la disinjoro ŝin punis aŭ la diablo kontraŭmetis al ŝi la piedon, ŝi falis kaj lezis sian genuon. Ŝi sidis sur la ŝtuparo kaj ploris – se ŝi ne estus princidino, ni dirus, ke ŝi plenbuŝe kriis. Memkomprene, tuj alkuris korteganinoj kun kristalaj lavujoj kaj silkaj bandaĝoj, dek reĝaj kuracistoj kaj tri kortegaj kapelanoj, sed la doloron de la princidino povis depreni neniu el ili.

Tiam ŝoviĝis survoje maljunulino, kaj vidante la princidinon ploranta sur la ŝtuparo, algenuis al ŝi kaj bele diris: ”Pa, ne ploru, princidino. Se mi alportus al vi beston, kiu havas smeraldajn okulojn, kaj tamen neniu ŝtelos ilin de ĝi, tiajn lipharojn, kaj tamen ĝi ne estas viro, fajrerantan tegumenton, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi, velurpiedetojn, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin al si, kaj en poŝetoj dek ses tranĉilojn, kaj tamen ĝi ne tranĉas al si viandon, certe vi ne plu plorus.”

La princidino ekrigardis la avineton, el unu ŝia blua okulo ankoraŭ fluis larmoj, sed la dua jam ridis pro ĝojo.

”Avinjo, ja tia besto,” ŝi diris, ”tia besto ne ekzistas en la mondo.”

”Jes ja,” diris la avineto, ”se sinjoro reĝo donus al mi, kiom mi postulus, tuj mi alportus ĝin al vi.” Tion ŝi diris kaj lante lamis for.

La princidino restis sidanta sur la ŝtuparo, sed ne plu ploris; nur ŝi pripensis, kiu besto ĝi povas esti. Kaj tiam ŝi ekbedaŭris, ke ŝi ne havas ĝin, ke la avino nenion alportos al ŝi, kaj komencis denove mallaŭte plori. Okazis, ke sinjoro reĝo ĵus rigardis el fenestro, ĉar li volis scii, kial la princidino tiel kriis, kaj tial li ĉion vidis kaj aŭdis.

Vidinte, ke la avino tiel bele trankviligis la princidinon, denove li eksidis sur la trono meze de siaj ministroj kaj konsilistoj, sed la beston li ne povis forgesi. ”Smeraldajn okulojn ĝi havas,” li ripetis al si konstante, ”kaj tamen neniu ŝtelos ilin de ĝi, lipharojn ĝi havas tiaj, kaj tamen ĝi ne estas viro, la tegumenton ĝi havas fajrerantan, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi, la velurpiedeteojn, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin al si, kaj en la poŝetoj ĝi havas dek ses tranĉilojn, kaj tamen ĝi ne tranĉas al si viandon; kio ĝi estas?” Kiam la ministroj vidis, ke la sinjoro reĝo senĉese ion flustras al si, kapneas kaj montras al siaj longaj lipharoj sub la nazo, ili ne povis kompreni, kio okazas kun li, ĝis fine maljuna kanceliero rekte demandis la reĝon.

”Mi meditas,” diris la reĝo, ”kia besto ĝi estas: la okulojn ĝi havas smeraldajn, kaj tamen neniu ŝtelos ili de ĝi; la lipharojn ĝi havas tiajn, kaj tamen ĝi ne estas viro; la tegumenton ĝi havas fajrerantan, kaj tamen ĝi ne forbrulos al ĝi; la velurpiedetojn ĝi havas, kaj tamen neniam ĝi tratruos ilin, kaj en la poŝetoj ĝi havas dek ses tranĉilojn, kaj tamen ne tranĉas al si viandon; kio ĝi estas?”

Nun denove la ministroj kaj konsilistoj sidis, kapskuis kaj montris permane al siaj grandaj lipharoj sub la nazo, sed neniu povis diveni, kiu besto ĝi estas. Fine la maljuna kanceliero en la nomo de ĉiuj diris, kiel tion diris la princidino al la avino: ”Sinjoro reĝo, tia besto ja ne ekzistas en la mondo.”

Sed la reĝo ne lasis sin persvadi kaj sendis post la avinon la plej rapidan kurieron. La kuriero galopas sur ĉevalo, galopas, ĝis fajreroj ŝprucas el sub la hufoj, kaj jen, jen, la avino sidas antaŭ sia kabano. ”Avinjo,” ekkriis la kuriero de la ĉevalo, ”sinjoro reĝo devas havi tiun beston.”

”Li havos,” diras la avino, ”kion li volas, se li donos al mi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento trovos lokon sub la kufo de la reĝa panjo.”

Retrogalopas la reĝa kuriero al la palaco, ĝis polvo leviĝas al la firmamento. ”Sinjoro reĝo,” li raportas, ”la avino alkondukos la beston, se vi donos al ŝi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento trovos lokon sub la kufo de via panjo.”

”Tio ne estos multe,” pensis la reĝo, kaj ĵuris grandan ĵuron, ke li donos al la avino ĝuste tiom da taleroj; sed tuj li iris al sia panjo. ”Panjo,” li diris, ”ni ricevos viziton.

Prenu la etan belan kufeton, tiun plej malgrandan el ĉiuj, kiu kovras nur vian harnodeton.” Kaj la maljuna panjo faris tion laŭ lia volo.

La avino alvenis en la palacon kaj portis sur la dorso per tuko bele ĉirkaŭligitan dorskorbon. En la granda halo atendis jam la reĝo, lia panjo kaj la malgranda princidino; sed ankaŭ ĉiuj ministroj, sekretaj konsilistoj, armeestroj kaj prezidantoj atendis, eĉ ne spirante pro scivolemo.

La avino lante, lante estis disliganta la tukon; la reĝo mem descendis de la trono por vidi la beston de proksime. Fine la avino deprenis la tukon, kaj el la dorskorbo saltis nigra kato kaj per unu salto eksidis sur la trono.

”Ha, avinjo,” la reĝo ekkriis senrevigite, ”vi trompas nin; ĝi estas ja nur kato.”

La avino apogis la manojn je la koksoj: ”Ke mi trompas vin? Nur rigardu,” ŝi diris montrante la katon. Kiam la kato sidis sur la trono, ĝiaj okuloj brilis verde kiel la plej belaj smeraldoj. ”Nur rigardu,” diris la avino, ”ke ĝi havas smeraldajn okulojn. Kaj ilin, sinjoro reĝo, neniu ŝtelos de ĝi. Kaj lipharojn ankaŭ ĝi havas, kaj ne estas viro.”

”Sed,” oponis la reĝo, ”ĝi havas, avinjo, nigran pelton kaj ne fajrerantan.”

”Atendu nur,” defendis sin la avino kaj kuspe karesis la katon. Vere aŭdeblis krakado de etaj sparkoj. ”Kaj la piedetojn,” plue diris la avino, ”ĝi havas velurajn. Eĉ ne la malgranda princidino, se ŝi irus nudpiede kaj piedpinte, kurus pli silente.”

”Bone,” koncedis la reĝo, ”sed ĝi havas eĉ ne unu poŝeton, nek dek ses tranĉilojn.”

”La poŝetojn,” diris la avino, ”ĝi havas sur la piedetoj, kaj en ĉiu akran tranĉilon – ungeton. Nur kalkulu, ĉu ili estas dek ses.”

La reĝo mansignis do al la maljuna kanceliero, ke li kalkulu la ungetojn de la kato. La kanceliero kliniĝis al la kato kaj kaptis ĝin je la piedo por kalkuli; sed la kato nur ekkraĉis kaj jam ungis lin tuj ĉe la okulo.

La kanceliero rektiĝis mankovrante la okulon kaj diris:

”Sinjoro reĝo, mi havas jam malfortajn okulojn, sed mi opinias, ke estas multe da ungetoj. Pri kvar mi scias tute certe.”

Tiam la reĝo mansignis al la unua ĉambelano, ke li kalkulu la ungetojn de la kato. La ĉambelano kaptis la katon por kalkuli, sed tuj li leviĝis tute punca ĉirkaŭpalpante sian nazon kaj diris: ”Ili estas, sinjoro reĝo, sume dek du. Mi kalkulis ok, po kvar sur ĉiu flanko.”

Tiam mansignis la reĝo al la plej supera prezidanto, ke li kalkulu la ungetojn de la kato; sed apenaŭ la respektinda sinjoro kliniĝis al la kato, tuj li rektiĝis pripalpante sian disungitan mentonon kaj diris: ”Vere, ĝuste ili estas dek ses, sinjoro reĝo. La lastajn kvar mi ĵus finkalkulis.”

”Nu, kion fari,” suspiris la reĝo, ”do la katon mi devas jam aĉeti. Sed vi, avinjo, mi diras, vi estas fripono.”

Al la reĝo restis do nenio alia ol kalkulelmeti sur la tablon arĝentajn talerojn; poste li deprenis de la kapo de sia panjo la malgrandan, el ĉiuj la plej malgrandan kufeton kaj metis ĝin sur la talerojn. La kufeto estis tiel malgranda, ke sub ĝi oni povis loki ĝuste nur kvin talerojn.

”Jen vi havas, avinjo, viajn kvin talerojn kaj iru adiaŭe,” diris la reĝo kaj ĝojis, ke li havigis tion tiel malkare.

Sed la avino kapneis kaj diris: ”Ne tion, sinjoro reĝo, ni interkonsentis. Vi estas dononta al mi tiom da taleroj, kiom da plej bona arĝento lokiĝos sub la kufo de via panjo.”

”Vi vidas ja,” defendis sin la reĝo, ”ke sub la kufo loki- ĝos ĝuste nur kvin taleroj el la plej bona arĝento.”

La avino metis la kufeton sur la manon, karesis ĝin, turnis sur la manplato kaj lante diris: ”Mi opinias, sinjoro reĝo, ke la plej bona arĝento en la mondo estas la arĝentaj haroj de via panjo.”

La reĝo ekrigardis la avinjon, ekrigardis la panjon kaj diris mallaŭte: ”Vi pravas, avinjo.”

Tiam la avinjo bele surmetis la kufeton sur la kapon de la reĝa panjo, karesis ŝian blankan hararon kaj diris:

”Kaj nun, sinjoro reĝo, vi estas dononta al mi tiom da taleroj, kiom da arĝentaj haretoj estas sub la kufo de via panjo.”

La reĝo ekmiris, la reĝo morniĝis, la reĝo fine ekridetis kaj diris: ”Vi ja estas, avinjo, ege granda friponino.”

Nu jes, infanoj, ĵuro estas ĵuro, kaj tial la reĝo devis pagi al la avinjo, kiom ŝi postulis. Li petis do sian panjon, ke ŝi sidiĝu, kaj ordonis al sia plej supera kontisto, ke li kalkulu ŝiajn arĝentajn harojn, kiuj havos lokon sub ŝia kufeto. La kontisto kalkulas, kalkulas, kaj la reĝa panjo bele sidas, eĉ ne moviĝas, kaj jen, vi scias, la maljunulo ŝatas dormon kaj facile ekdormetas – mallonge, la reĝa panjo ekdormis.

Dum ŝi dormis, la kontisto kalkulis po hareto; kaj ĝuste kiam li kalkul-atingis ĝis unu mil, eble pli forte li ektiris iun arĝentan haron, la reĝa panjo vekiĝis.

”Ve,” ŝi ekkriis, ”kial vi vekas min? Mi havis viglan sonĝon; mi sonĝis, ke ĵus la venonta reĝo transpaŝis la limon de nia lando.”

La avino skuiĝis. ”Kiel strange,” ŝi hastdiris, ”ĝuste hodiaŭ ĉe mi ekloĝos mia nepeto el la najbara regno.”

Sed la reĝo ne aŭskultis kaj ekkriis: ”De kie, panjo, de kie venos venonta reĝo de nia lando? El kiu reĝa kortego?”

”Tion mi ne scias,” diris la reĝa panjo, ”ĉar ĵus vi vekis min.”

Dume la plej supera kontisto plu kalkulis, kaj la reĝa panjo denove ekdormis. La kontisto kalkulas, kalkulas jam ĝis du mil, kaj tiam denove lia mano ekskuis kaj li ektiris forte arĝentan haron.

”Hej, junuloj,” ekkriis la reĝa panjo, ”kial vi vekis min?

Ĵus mi sonĝis, ke la venontan reĝon alkondukos ĉi tien neniu alia nur ĉi tiu nigra kato.”

”Pa, panjo,” miris la reĝo, ”kiu iam ajn aŭdis, ke kato alkondukis iun domen?”

”Iel ĝi okazos,” diris la reĝa panjo, ”sed nun lasu min dormi.”

Denove ekdormis la reĝa panjo, kaj denove kalkulis la kontisto. Kiam li finkalkulis la trimilan kaj la lastan, ekskuis lia mano kaj li senvole denove forte ektiris.

”Ha, vi mavuloj,” ekkiris la reĝa panjo, ”vi ne lasas la maljunan ulinon tempeton dormi. Ĵus mi sonĝis, ke la venonta reĝo alveturos ĉi tien kun sia tuta domo.”

”Nu, tion jam, panjo, pardonu al mi,” diris la reĝo poste, ”sed tio verŝajne ne estos vero. Kiu povus alveturigi kun si la tutan reĝan kastelon?”

”Ne parolu, knabo, senkerne,” mentoris lin la panjo.

”Neniam oni scias, kio povas okazi.”

”Jes, jes,” kapskuis la avinjo, ”bone diras la patrino, sinjoro reĝo. Al mia mortinta edzo, Dio donu al li eternan gloron, ciganino profetis: Foje koko forbekos vian tutan bienon. Kaj tiam la edzo, povrulo, ekridis kaj diris:

Nu, ciganino, sciu, tio verŝajne ne estos vera. Ĝuste kiel vi, sinjoro reĝo.”

”Nu kio,” demandis la reĝo scivole, ”ĝi ne estis vero, ĉu?”

La avino komencis viŝi larmojn. ”Nu, foje alflugis ruĝa koko, nome incendio, kaj ĉion ĝi forbekis al ni. La edzo poste iradis kvazaŭ spiritmanke kaj senĉese diradis: La ciganino pravis! La ciganino pravis! Kaj nun, la povrulo, jam dudek jarojn estas morta.”

Tiam la avino ekploris; sed la reĝa panjo prenis ŝin ĉirkaŭ la kolo, karesis ŝian vangon kaj diris: ”Ne ploru, avinjo, alie ankaŭ mi komencos.” Tion la reĝo ektimis, kaj tial rapide li komencis tintigi la monon. Li estis metanta taleron post talero, ĝis li kalkulmetis tri mil, ĝuste tiom, kiom da arĝentaj haroj ampleksas la kufo de la reĝa panjo. ”Nu, avinjo,” li diris, ”jen vi havas kaj Dio benu ĝin; sed de vi oni ne riĉiĝus.”

La avino ekridis, kaj ĉiuj ekridis kun ŝi – kaj ŝi komencis enbursigadi la talerojn. Sed kiel povus sufiĉi la burso! Ŝi devis ŝovamasigi la talerojn en la dorskorbon, kaj la dorskorbo tute plenis de ili, la avinjo ĝin eĉ ne levis.

Du armeestroj kaj la reĝo mem helpis al ŝi surdorsigi la korbon, kaj tiam la avinjo bele al ĉiuj riverencis, adiaŭis la reĝan panjon kaj nur ankoraŭ turniĝis por laste rigardi sian nigran katon Jurka. Sed Jurka estis nenie.

La avino turniĝas, vokas ”ĉiĉi, ĉiĉi”, sed la kato nenie.

Sed el post la trono videblas ies piedetoj; la avinjo iras tien piedpinte kaj vidas, – la princidino ekdormis en angulo post la trono kaj sur ŝia sino dormas kaj ronronas la ege kosta Jurka. Kaj la avino elpoŝigis taleron kaj enmanigis ĝin al la princidino; se ŝi volis doni ĝin memore, do ege ŝi eraris, ĉar kiam la princidino vekiĝis kaj trovis sur sia sino la katon kaj enpolme la taleron, ŝi prenis la katon en la brakojn kaj iris kun ĝi tra la plej kurta vojo frandelspezi la taleron. Sed eble ankaŭ tion la avinjo sciis anticipe.

Dum la princidino ankoraŭ dormis, la avino estis jam longe hejme, ĝojante, ke ŝi alportis tiom da mono, ke ŝi lasis Jurkan en la plej bonaj manoj, sed pleje ŝi ĝojis, ĉar transportisto ĵus alveturigis el la najbara regno ŝian nepeton Vašek.

2. ĈIO, KION KATO KAPABLAS

Kiel do vi scias, la kato nomiĝis Jurka, sed la princidino nomis ĝin ankoraŭ plurmaniere: katino kaj katineto, ĉiĉo, ĉiĉeto kaj ĉiĉinjo, lekulineto, kateto kaj katideto, kaj katinjo, kaj el tio jam vi vidas, ke ege ŝi ŝatis ĝin. Apenaŭ matene ŝi malfermis la okulojn, jam ŝi vidis la katinon sur kuseno: tie Jurka, pigrulino, ripoz- ĝuis kaj ronronis por ŝajnigi, ke ion ĝi faras. Poste ambaŭ lavis sin samtempe, la katino ja multe pli funde, eĉ se nur per piedeto kaj lango; sed ĝi restis ankoraŭ longe pura, kiam la princidino jam tiom kaj ĉiel malpuriĝis, kiel nur infanoj tion scias.

Kaj tamen Jurka estis katino kiel ĉiu alia: nur ŝate ĝi sidis kaj dormetis sur la reĝa trono, kio al aliaj katinoj ordinare ne okazas. Eble ĝi dume rememoris, ke ĝia malproksima oĉjo, leono, estas reĝo de ĉiuj bestoj. Aŭ eble nur tiel ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi rememorus; sufiĉis, se iu muso elŝovis la kapon el truo – unusalte Jurka ĝin kaptis kaj fiere iris meti ĝin al la tronpiedoj, eĉ se tio estis dum la plej granda kaj solena kunveno.

Foje la reĝo estis juĝonta proceson de du grandsinjoroj.

Ambaŭ staris antaŭ la ŝtupoj de la trono kaj ege kverelis, kiu pravas. Kiam la kverelo kulminis, venis Jurka, trenmetis la kaptitan muson kaj fiere atendis laŭdon. La unua sinjoro tute ne atentis ĝin, dume la alia rapide klini ĝis kaj Jurkan karesis. ”Ha,” tuj diris al si la reĝo, ”tiu homo estas justa, ĉar li rekonas ĉies meriton.” Kaj jen, poste montriĝis, ke li pravis.

Kaj la reĝo havis en la palaco du hundojn, unu nomi ĝis Bafo kaj la alia Bafeno. Kiam unuafoje ili ekvidis Jurkan dormeti sur la sojlo, ili ekrigardis sin, kvazaŭ volante diri: ”Aŭskultu, kolego, ĉi tiu ne estas niulo.” Kaj kvazaŭ interkonsente ili kuregis kontraŭ la povran Jurka.

La katino nur retiriĝis al muro kaj hirtigis la voston tiel, ke ĝi estis dika kiel balailego. Se Bafo kaj Bafeno estus pli saĝaj, ili scius, kion la katino intencas, kiam ĝi tiel hirtigas la voston; sed ĉar ili estis malsaĝaj, ili volis ĝin unue flari. Unue Bafo, sed apenaŭ ĝi nur flaris, jam ĝi ricevis tian sur la nazon, ke ĝi ekkvivitis, mallevis la voston kaj fuĝis, ke ankoraŭ la tutan horon ĝi ne povis halti kaj poste ankoraŭ du tagojn tremis pro timo.

Kiam Bafeno tion vidis, iom ĝi embarasiĝis, sed opiniis, ke ĝi devas ŝajnigi heroon. ”Atendu, bastardo,” ĝi diris al Jurka, ”kun mi nenion komencu, mi scias boji tiel, ke ankaŭ la luno sur la ĉielo min timas.” Kaj por pruvi tion, tiel forte ĝi ekbojis, ke mejlon ĉirkaŭe krevis vitroj en ĉiuj fenestroj.

Sed Jurka eĉ ne iom palpebrumis, kaj kiam Bafeno finbojis, ĝi diris: ”Nu, iom krii ci scias, sed kiam mi eksiblas, eĉ en serpento frostiĝas la sango pro timo.” Kaj ĝi eksiblis tiel terure, ke sur Bafeno hirtiĝis pro timo ĉiu haro.

Kiam ĝi iom rekonsciiĝis, ĝi komencis denove: ”Nu jes, la siblado ankoraŭ ne estas heroaĵo; sed rigardu, kiel mi scias kuri!” Kaj antaŭ ol la katino ekatendis, ĝi ĉirkaŭkuris la tutan palacon tiel rapide, ke la kapo de la palaco mem vertiĝis.

Jurka ege miris pri tio, sed ŝajnigis, kvazaŭ nenio okazus.

”Nu,” ĝi diris, ”almenaŭ mi scias, kiel ci kuros antaŭ mi; sed se irus kontraŭ mi iu centmiloble pli forta ol ci, mi eskapus antaŭ li tiel.” Kaj per tri saltoj ĝi estis supre en arbosupro – tiel alte, ke Bafeno havis el tio egan kapturni ĝon.

Kiam denove ĝi rekonsciiĝis, ĝi diris: ”Sciu, serioza hundo ne grimpas sur arbojn; sed se ci volas scii, kion mi kapablas, atentu: mi flaras, flaras, ke reĝino en la najbara regno bakas por tagmanĝo kolombidojn, kaj ni havos morgaŭ tagmeze rostitan anseron.”

La katino ankaŭ sekrete flaris, sed nenion sentis; treege ĝi ekmiris, kian egan flarsenton havas la hundo, sed nenion vidigis sur si. ”Nu,” ĝi diris, ”nenio kompare al mia aŭdosento; ekzemple mi aŭdas, ke ĝuste nun teren falis la kudrilo de nia reĝimo kaj ke en la najbara regno post kvaronhoro oni sonorigos tagmezon.”

Super tio denove miregis Bafeno, sed por ne subiĝi tiel facile, ĝi diris: ”Nu, sciu do: ni ne plu bojos kontraŭ vi. Ne timu min kaj descendu.”

”Mi,” diris Jurka post tio, ”memkomprene mi ne timas cin. Sed sciu! Ne timu min kaj grimpu al mi sur la arbon.”

”Mi,” diris Bafeno, ”tuj mi rampus supren; sed unue ci devas por pruvi amikecon, tiel vostumi, kiel ni hundoj tion faras.” Ĉe tio ĝi komencis vostumi tiel rapide, ke ĝi nur siblis.

Jurka tion provas, provas, sed ne sukcesas; nu memkomprene, tion ja la disinjoro instruis nur al la hundoj!

Sed por ne kompromiti sin pro timemo, ĝi descendis de la arbo kaj iris al Bafeno. ”Ni katoj,” ĝi diras, ”kiam ni intencas nenion malbonan, tiel ni ronronas. Tion ci povus iom provi pro amikeco al mi.”

Bafeno do provis iomete ronroni, sed kiel nur! eliĝis tia grumblo, ke ĝi mem ekhontis. ”Venu,” ĝi rapidis diri, ”prefere ni iros antaŭ la pordegon boji je homoj; hometo, kia ega farso ĝi estas!”

”Mi opinias,” oponis Jurka modeste, ”ke tion mi ne kapablus bone; sed se ci havas nenion kontraŭ tio, ni iru sidiĝi sur la tegmento-randon kaj rigardi ĉion ege de supre.”

”Pardonu,” diris Bafeno embarasite, ”sed se mi estas alte, mi havas kapturnon. Plej bone estus, se ni irus kune ĉasi leporojn.”

”Leporojn,” diris la katino, ”mi ne scius ĉasi; mi ne havas, knabo, tiajn krurojn. Sed se ci irus kun mi, mi montrus al ci arbon, kie ni povus kune kaptadi birdojn.”

Bafeno tristiĝis. ”Sciu, Jurka,” ĝi diris fine, ”tiel kune ĝi ne eblus. Sciu! mi restos hundo en arbaro kaj strato, kaj ci restos katino sur arboj kaj tegmento. Sed ĉi tie en la palaco kaj sur la korto kaj en la ĝardeno ni ne estos hundo kaj kato, sed du amikoj.”

Tiel ankaŭ okazis, kaj ambaŭ tiel kutimiĝis unu je la alia, ke ili alproprigis al si ankaŭ siajn manierojn. Tiel Jurka lernis postkuri la princidinon kiel hundo, kaj Bafeno vidinte, ke la katino portadas al la piedoj de la reĝo ĉasitajn musojn, triumfe portadis al li antaŭ la tronon ostojn, kiujn ĝi elrastis el balaaĵejo aŭ surstrate. Por tio ĝi ne estis tiel laŭdata, kiel la katino por la musoj.

Foje estis profunda nokto kaj Bafeno dormis en sia budo; sciu, infanoj, ke la reĝa hundo havas budon el cedra ligno aŭ mahagono. Ĵus ĝi sonĝis, ke ĝi vidas leporon kaj ĝi kuregis post ĝin tiel, ke ankaŭ dum la sonĝo ĝiaj kruraĉoj skuiĝis, kiam ĝi eksentis sur la muzelo leĝeran frapeton. ”Ha,” ĝi abrupte vekiĝis, ”ha, kio okazas?”

”Ĉit,” flustris la konata voĉo, ”silentu iom.” Bafeno ekkonis Jurkan; ĝi estis pli nigra ol la nokto, nur ĝiaj verdaj okuloj saĝe kaj ekscite brilis. ”Mi sidas sur tegmento,” flustre rakontis Jurka, ”kaj meditas pri io ajn, kiel jam estas mia kutimo; kaj jen, ja ci scias mian aŭdosenton, mi aŭdas ies paŝojn malproksime, malproksime de ĉi tie en la reĝa ĝardeno.”

”Ha,” ekkriis Bafeno.

”Silentu,” eksiblis Jurka. ”Vetu, Bafeno, ke li estas ŝtelisto.

Ĉu vi scias? Ni iros lin kapti.”

”Hu,” ekbojis la hundo fervorege, ”jam mi kuras.” Ili leviĝis kaj kune iris en la ĝardenon.

Estis nigrenigra nokto. Bafeno volis kuri antaŭen, sed en la mallumo ĝi ege eraris kaj stumblis ĉiupaŝe. ”Jurka,” ĝi flustris angore. ”Jurka, mi ne vidas eĉ je paŝdistanco!”

”Mi,” diris Jurka, ”mi vidas nokte same kiel tage. Mi iros antaŭe kaj ci sekvu min laŭ flaro.” Tion ankaŭ ili faris.

”Ho,” ekdiris Bafeno subite, ”mi flaras ies spurojn.”

Kun la muzelo ĉe la tero ĝi kuregis laŭ la spuro, kvazaŭ ĝi vidus plej klare. Jurka post ĝin. ”Ĉit,” ĝi ekflustris post tempeto, ”jam mi vidas lin. Li estas ĝuste antaŭ ci.”

”Ha,” ekkriis Bafeno fortvoĉe, ”hrrrr, hrrrr, kontrrrraŭ lin! Ha, ha, ulo, ha frripono, ha fiulo, ha ci nenifarrrrulo!

Strrrangolu lin, sufoku lin, bategu lin, frrrapegu lin, rrrefaldu manikojn je li kaj ŝirrru lin. Ha, ha, ha!”

Kiam la ŝtelisto tion aŭdis, li terure ektimis kaj fuĝis.

Bafeno tuj post lin, mordis liajn surojn, disŝiris la krurumojn, saltis sub liajn krurojn kaj faligis lin, kaj ankoraŭ ekmordis lian orelon. La ŝtelisto apenaŭ povis leviĝi kaj pro timo surrampis arbon. Sed nun estis la vico de Jurka: ĝi rampis post lin, saltis sur lian nukon kaj ungis, mordis, gratis, hakis kiel ĝi povis. ”Pff,” ĝi bavis dume kaj siblis, ”mi sssapumos cin, sssenvivigos cin, bassstonos cin, dissskarnos cin je ssssplitoj.”

”Ha,” blekis malsupre Bafeno, ”sufoku lin, bategu lin, murdu lin, faligu lin, ĵetu lin al mi, mortigu lin, frapegu lin, katenu lin, mordu lin, ne lasu lin!”

”Mi kapitulacas,” ekkriis la ŝtelisto en mortangoro kaj falis de la arbo kiel sako, ekgenuis, levis la manojn al la ĉielo kaj petis: ”Ne mortigu min, mi petas, ja mi kapitulacas.

Konduku min, pro dio, kien vi volas!”

Do tiel ili ekiris revene: unue Jurka kun la vosto levita kiel sabro, poste la ŝtelisto kun la levitaj manoj, kaj fine Bafeno. Dumvoje renkontis ilin gardistoj kun lanternoj, ĉar la bruo vekis ilin, kaj aliĝis al la procesio. Tiel Jurka kaj Bafeno alkondukis kun granda pompo la ŝteliston en la kastelon. La reĝo kaj reĝino mem vekiĝis kaj rigardis tion tra fenestro, nur la princidino dormis kaj preterdormis ĉion ĉi, kaj ŝi preterdormus eble ankaŭ la matenmanĝon, se Jurka, kiel ĉiumatene, ne estus veninta ĝuripozi en ŝiaj kusenoj kun mieno tiel rava, kvazaŭ nokte tute nenio okazus.

Ankoraŭ plurajn aferojn sciis Jurka, sed la fabelo ne havus finon. Tial nur koncize mi diras, ke iam ĝi kaptadis per piedeto fiŝojn en rivereto, ŝate manĝis kukumsalaton, kaptadis birdojn, kvankam tio estis al ĝi malpermesita, kaj dume mienis senkulpe kiel anĝelo kaj sciis ludi tiel bele, ke tion oni rigardus la tutan tagon.

Kiu volus scii pri Jurka ankoraŭ pli, tiu rigardu kun la amo kiun ajn katon; ĉiu havas en si parton de Jurka kaj ĉiu scias mil belajn kaj gajajn petolaĵojn kaj kaŝas ilin antaŭ neniu, kiu ne turmentas ĝin.

3. KIEL DETEKTIVOJ ĈASIS MAGIISTON

Parolante jam pri tio, kion ĉion la kato scias, ni devas ankoraŭ ion rakonti. La princidino ie aŭdis, ke ĉiĉo falanta de alto, ĉiam falas sur piedojn kaj nenio okazas al ĝi. Do foje ŝi prenis Jurkan, rampis kun ĝi sur la tegmenton, kaj por provi tion, lasis fali la karan Jurkan tra fenestreto el ega alto. Tuj poste ŝi elrigardis, ĉu vere ŝia ĉiĉinjo falis sur la piedojn; sed Jurka ne falis sur la piedojn, ĉar ĝi falis sur la kapon de iu sinjoro, ĝuste iranta malsupre surstrate. Eble Jurka falante iel enigis la ungetojn en lian kapon, aŭ kiu scias, kio ne plaĉis al li ĉe tio – kurte, li ne lasis la katinon sidi sur la kapo, kiel eble la princidino opiniis, ke li devus fari, sed li deprenis ĝin, ŝovis sub la jakon kaj rapidpaŝe malaperis.

Plore morne la princidino kuris el la subtegmento kaj rekte al sinjoro reĝo. ”Be, be,” ŝi ploris, ”iris malsupre sinjoro kaj ŝtelis de ni Juu-uurkan!”

La reĝo aŭdis tion kaj ektimis. ”Kato tie, kato alie,” li opiniis, ”sed ĉi tiu katino estas alkondukonta al ni la venontan reĝon. Ĝin,” li opiniis, ”tamen mi ne ŝatus perdi.”

Rapide li venigis la policprezidanton. ”Tiel kaj tiel,” li diris al li, ”iu ŝtelis de ni la nigran katon Jurka. Li portis ĝin sub la jako kaj iris onidire tra ie for.”

La policprezidanto sulkis la brovojn, meditis duonhoron kaj poste diris: ”Sinjoro reĝo, la katinon mi trovos helpe de disinjoro, de polico publika kaj sekreta, de la tuta armeo, artilerio, floto, estingistaro, ŝipoj submaraj kaj aerŝipoj, aŭguristoj, kartistinoj kaj de la tuta cetera loĝantaro.”

Tuj la prezidanto kunvenigis siajn plej bonajn detektivojn.

Detektivo, infanoj, estas sinjoro, kiu estas en servoj de la sekreta polico kaj estas vestita kiel ĉiu alia homo, sed ĉiam li estas alivestita je iu, por ke neniu ekkonu lin. Kaj detektivo ĉion solvas, ĉion trovas, ĉiun kuratingas, ĉion scias kaj nenion timas. Kiel vi vidas, ne estas facile esti detektivo.

Do tuj kunvenigis la prezidanto siajn plej bonajn detektivojn.

Ili estis tri fratoj, Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo; plue ruza italo Signor Sagazzi, gaja dika nederlandano Mynheer Ŝovsin, slava grandulo Leonov kaj morna, malparolema skoto Mister Morney. Kvin vortoj, kaj ili jam sciis, pri kio temas; kaj kiu la ŝteliston kaptos, ricevos grandan rekompencon.

”Si,” ekkriis Sagazzi.

”Jaa,” diris gaje Ŝovsin.

”Mm,” murmuris Leonov.

”Well,” aldiris Morney lakone.

Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo simple palpebrumis je si.

Post kvaronhoro Sciemulo sciigis, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako iris tra strato Spálená.

Post duonhoro Ĉieestinto informis, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako deflankiĝis supren al Vinohrady.

Post unu horo alkuris Ĉiosciulo, ke la sinjoro kun la nigra kato sub la jako sidas en gastejo en Strašnice ĉe glaso da biero.

Sagazzi, Ŝovsin, Leonov kaj Morney ensaltis en la preparitan aŭton kaj flugveturis al Strašnice.

”Knaboj,” diris Sagazzi, kiam ili alveturis tien, ”krimulon tiel ruzegan ni devas kapti per ruzo. Lasu min agi.”

Dume, la sagaculo pensis nur pri tio, ke la promesitan rekompencon li ricevu sola.

Li alivestis sin rapide je ŝnurfaristo vendanta ŝnurojn, kaj ekiris en la gastejon. Tie li vidis sidi fremdulon en nigra vesto, nigraharan, nigrabarban, palvizaĝan kaj kun belegaj, eĉ se iom melankoliaj okuloj. ”Jen li,” tuj komprenis la detektivo.

”Sinjoro signor kavaliro,” li komencis hakparoli al li en misa ĉeĥa lingvo, ”mi vendas ŝnurojn, belajn, firmajn ŝnurojn, ili estas nedisŝireblaj, ŝnuroj kvazaŭ ferajn.”

Dum li estis montranta siajn ŝnurojn, ĉiel li ilin dismetadis, streĉadis, disetendadis, disvolvadis, transmetadis inter la manoj, sed dume liaj okuloj nurnur embuskis, kiel rapide nodligi kaj kateni.

”Mi ne bezonas,” diris la fremdulo kaj skribis ion fingre sur la tablo.

”Nur rigardu, sinjoro,” hastparolis Sagazzi ankoraŭ pli fervore kaj transĵetadis, streĉadis, disvolvadis la ŝnurojn ankoraŭ pli rapide, ”rigardu nur, kiel longaj ili estas, kiel firmaj ili estas, kiel maldikaj ili estas, kiel fortikaj ili estas, kiel blankaj ili estas, kiel bonaj ili estas, kiel ili estas – kiel ili estas – Diable,” li ekkriis subite angore, dismetadis kaj renversadis, komencis liaj manoj iel strange implikiĝi en ilin kaj la ŝnuroj de si mem nodiĝis, enmaŝiĝis, implikiĝis, nodligiĝis, kunligiĝis, kuntiriĝis, kaj subite (li rigardis kiel frenezulo) li mem havis per ili la manojn tute kaj firme katenitaj.

Sagazzi eĉ ŝvitis pro angoro, sed opiniis, ke ankoraŭ li elkateniĝos. Li komencis skuiĝi kaj tordiĝi, skuegi sin kaj barakti, li saltis, kliniĝis kaj turniĝis por iel elvolviĝi el la ŝnuroj, kaj dume ĉiam pli rapide babilis: ”Rigardu, rigardu, kia laboro, kia forto, kia firmeco, kia solideco, kia longeco, kia elasteco, kia beleco, kiaj, miadio, ŝnuroj!”

Kaj dum li tordiĝis kaj saltis, ĉiam pli firme kaj rapide la ŝnuroj turniĝis kaj volviĝis ĉirkaŭ lin, nodiĝis kaj kuntiriĝis, ĝis senspire, katenita je la manoj kaj kruroj, longlarĝe ĉirkaŭligita kaj laĉita, Signor Sagazzi falis teren.

La fremdulo sidis, eĉ ne brovon movis, ankaŭ ne levetis la tristajn okulojn, nur kvazaŭ li desegnus ion fingre sur la tablo.

Dume jam la detektivoj ekstere miris, ke Sagazzi ne revenas. ”Mm,” ekkriis Leonov decide kaj rapidis en la gastejon. Li rigardis – Sagazzi kuŝas katenita sur la tero kaj ĉe la tablo la fremdulo, kun la mallevita kapo ion fingre desegnanta sur la tablotuko.

”Mm,” ekmurmuris la grandulo Leonov.

”Kion per tio,” demandis la fremdulo, ”vi volas diri?”

”Ke mi arestas vin,” diris Leonov krude.

La fremdulo nur levetis siajn rave belajn okulojn.

Leonov jam etendis sian grandegan pugnon, sed antaŭ tiuj okuloj li eksentis sin nebone. Kaj li enpoŝigis ambaŭ manojn kaj diris: ”Mi, nu, vi iru prefere memvole.

Kiun mi kaptos, en ties korpo eĉ osteto ne restos tuta.”

”Pa,” diris la fremdulo.

”Jes, jes,” daŭrigis la detektivo. ”Kaj kies ŝultron mi frapetas, tiu estas por eterne lamigita. Min oni nomas Forta Leonov.”

”Kara batuŝko,” diris la fremdulo, ”tio estas ja bela, sed forto ne estas ĉio. Kaj parolante kun mi, vi povus afable elpoŝigi viajn naĝilojn.”

Leonov iom ekhontis kaj volis tuj elpoŝigi la manojn.

Sed kio? Li ne povas kaj ne povas ilin eksterigi. Li provas tion per la dekstra – ĝi restas en la poŝo kvazaŭ alkreskinta.

Li provas tion per la maldekstra – kvazaŭ kvintaloj ĝin tenus en la poŝo. Sed eĉ se kvintaloj tio estus, li eltirus ilin, sed la manon elpoŝigi li ne povas kaj ne povas, eĉ se li tiras kaj tiregas kaj skuegas kiel eble plej forte.

”Kiaj malbonaj ŝercoj,” murmuris Leonov senpove.

”Eĉ ne tiel malbonaj, kiel vi opinias,” diris la fremdulo mallaŭte kaj plu fingre desegnis sur la tablo.

Dum Leonov klopodis kaj ŝvitis kaj tordiĝis por elpoŝigi la manojn, la detektivoj miris, ke li ne revenas.

”Mi iros tien,” diris Ŝovsin mallonge, kaj en sia tuta larĝo ŝovis sin en la gastejon. Li rigardis – Sagazzi kuŝas katenita sur la planko, Leonov kun la manoj enpoŝe dancas tra la ĉambro kiel urso kaj ĉe la tablo la fremdulo kun mallevita kapo fingre desegnaĉas sur la tablo.

”Ĉu vi venas aresti min?” aŭdiĝis la fremdulo, antaŭ ol Ŝovsin povis ion diri.

”Je via dispono,” ekkriis kompleze Ŝovsin kaj eltiris el la poŝo ferajn katenojn. ”Nur bonvolu, via moŝto, la manetojn etendi, ni surmetos la katenojn, mi petas, belajn fridajn katenojn, tute novajn katenetojn, via moŝto, el plej fajna ŝtalo, kun bela blenda ĉeneto, ĉio plej bonkvalita.”

Dume la ŝercema Ŝovsin tintegis per la katenoj kaj transĵetadis ilin de mano al mano, kvazaŭ montrante varon. ”Bonvolu elekti,” li hastparolis plu gaje, ”neniun ni devigas, nur iom tiun, kiu mem ne volas; superfajnaj braceletoj, via moŝto, kun patentita seruro, bone farita, nenie ĝi premdoloras kaj nenie ĝi ĝenas,” – tiam Ŝovsin komencis ruĝiĝi kaj ŝviti kaj transĵetadi la katenojn pli kaj pli rapide el la mano en la alian, ”belegaj ka-katenoj, faritaj ĝuste por la sinjoro, uf, ha, ha! el kanonŝtaŝta- ŝtalo, hardita en ho-ha-ho-uf! fajro, en fajro, en la plej inkan-kan-kan-kan- hu inkadeska fajrujo kaj – sakre!” subite ekkriegis Ŝovsin kaj ĵetegis la katenojn teren.

Kial li, povrulo, ne ĵetegus! kaj kial li ne transĵetadus ilin en la manoj! ja la katenoj estis blanke inkandeskaj, kaj apenaŭ ili falis teren, ilin brultruigis la plankon, mire ke ili ne flamigis ĝin.

Dume ekstere Morney jam miris, ke neniu revenas.

”Well,” li ekkriis energie, eltiris revolveron kaj penetris en la gastejon. Li rigardis – ĉie fumoplene, Ŝovsin saltas pro doloro tra la ĉambro kaj blovas sur la manplatojn, Leonov tordiĝas kun enpoŝigitaj manoj, Sagazzi kuŝas katenita sur la planko kaj ĉe la tablo la fremdulo, kun mallevita kapo, pentraĉas ion sur la tablotuko.

”Well,” eldiris Morney kaj iris kun revolvero rekte kontraŭ la fremdulon. La fremdulo direktis al li sian dolĉan, mediteman rigardon. Morney eksentis, ke lia mano ektremas ankaŭ tiuj okuloj, sed superregis sin kaj pafis el la plejproksimo je la fremdulo ĉiujn ses kuglojn el la revolvero frunten inter la okulojn.

”Ĉu jam prete?” demandis la fremdulo.

”Ankoraŭ ne,” rediris Morney, eltiris la duan revolveron kaj pafis pluajn ses kuglojn sur la frunton de la fremdulo.

”Prete?” demandis la fremdulo.

”Jes,” diris Morney, turniĝis sur la kalkano, kaj krucmetinte la manojn, eksidis en angulo sur benko.

”Do, mi pagas,” ekkriis la fremdulo kaj per dekhelero tintigis la glason. Sed el la hejmanoj venis neniu. Ĉiuj kaŝiĝis pro timo en la subtegmento, aŭdinte la pafadon.

La fremdulo lasis do dekheleron sur la tablo, salutis la detektivojn kaj trakvile foriris.

Tiumomente aperis en unu fenestro la kapo de Sciemulo, en la alia de Ĉieestinto kaj en la tria de Ĉiosciulo.

Sciemulo unua ensaltis tra la fenestro en la ĉambron.

”Knaboj,” li diris, ”kie vi havas lin?” Kaj li ekridis.

Tra la dua fenestro ensaltis Ĉieestinto. ”Ŝajnas al mi,” li diris, ”ke Sagazzi kuŝaĉas tie sur la planko.”

Tra la tria fenestro ensaltis Ĉiosciulo. ”Kaj al mi ŝajnas,” li diris, ”ke Ŝovsin estas nun iel morna.”

”Mi opinias,” incitis Sciemulo, ”ke Morney nun ne rigardas kiel leono.”

”Kaj mi opinias,” findiris Ĉieestinto, ”ke Leonov ne estas ĝuste sagaca.”

Sagazzi sidiĝis sur la planko. ”Knaboj,” li defendis sin, ”tio ne estas nur per si mem. Tiu ŝtelisto katenis min kaj eĉ ne fingre min tuŝis.”

”Kaj miajn manojn,” murmuris Leonov, ”li alfrostigis en la poŝoj.”

”Kaj al mi,” lamentis Ŝovsin, ”li inkandeskigis la katenojn en la manoj.”

”Well,” aldiris Morney, ”ĉio ĉi estas nenio. Sed mi enpafis al li dek du kuglojn frunten, kaj post ili restis eĉ ne vundeto.”

Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo ekrigardis sin.

”Al mi ŝajnas,” komencis Sciemulo.

” – ke la ŝtelisto – ” daŭrigis Ĉieestinto.

” – fakte estas magiisto,” findiris Ĉiosciulo.

”Pa, knaboj,” diris plue Sciemulo, ”ni havas lin en kaptilo.

Ni alkondukis mil soldatojn – ”

” – kaj igis ĉirkaŭi la gastejon,” daŭrigis Ĉieestinto.

” – ke eĉ ne muso fuĝos de ĉi tie,” aldiris Ĉiosciulo.

Tiumomente eksonis ekstere knalo el mil fusiloj, kvazaŭ tondro ekbatus.

”Jam li ne plu vivas,” ekkriis ĉiuj detektivoj kvazaŭ unubuŝe.

La pordo larĝe malfermiĝis kaj en la ĉambron salteniris la komandanto de la soldatoj. ”Obeeme mi raportas,” li ekparolis, ”ke la gastejon ni ĉirkaŭis. Mi ordonis, ke eĉ ne muso rajtas el la gastejo. Kaj jen, knaboj, tra la pordo elflugis blanka kolombineto kun teneraj okuloj kaj ĉirkaŭflugadis mian kapon.”

”Aĥ,” ekkriis ĉiuj; nur Morney diris ”Well.”

”Per sabro mi dishakis tiun kolombineton,” daŭrigis la komandanto, ”kaj samtempe ĉiuj mil soldatoj pafis je ŝi.

La kolombineto dispeciĝis je mil eroj, sed el ĉiu ero fari- ĝis blanka papilio kaj flirtis for. Obeeme mi raportas, kion nun?”

La okuloj de Sciemulo ekfajreris. ”Bone,” li ordonis, ”vi mobilizos la tutan armeon, la rezervan armeon kaj la landodefendon, kaj igos ilin iri en ĉiujn landojn, por ke ili kaptu la papiliojn.”

Tio vere okazis kaj ni povas anticipe diri, ke el tio esti- ĝis tre bela papili-kolekto, kiun ankoraŭ nun oni montras en la Nacia Muzeo. Kiu estas en Prago, devas iri rigardi ĝin.

Dume Ĉieestinto diris al la ceteraj. ”Knaboj, ĉi tie vi estas neniel utilaj, iel ni interkonsiliĝos jam sen vi.”

Kaj ili estis triste revenantaj kun malplenaj manoj:

Sagazzi, Ŝovsin, Morney, Leonov.

Sciemulo, Ĉieestinto kaj Ĉiosciulo longe konsultiĝis, kiel agi kontraŭ la magiisto. Dume ili elfumis kvintalon da tabako, formanĝis kaj eltrinkis ĉion, kio estis ricevebla en Strašnice, sed nenion elpensis. Fine Ĉiosciulo diris:

”Knaboj, tiel ne eblas. Ni devas nin iom aerumi.”

Ili iris do eksteren, kaj apenaŭ ili venis antaŭ la gastejon, kiun alian ili tie vidis, ol la magiiston mem. Li sidis tie kaj tre scivole rigardis, kion ili faros.

”Jen li,” ekkriis ĝoje Sciemulo kaj unusalte kaptis la magiiston je la ŝultro. Sed tiumomente la magiisto ŝan- ĝiĝis je arĝentbrila serpento, kaj Sciemulo pro ektimo ĵetegis ĝin teren.

Sed tuj estis ĉi tie Ĉieestinto kaj ĵetis sian jakon sur la serpenton. Sed el la serpento iĝis ora muŝeto kaj elglitis tra butontruo en la dian aeron.

Eksaltis Ĉiosciulo kaj kaptis la oran muŝon en ĉapon, sed el la muŝo fariĝis arĝenta rivereto kaj fluis, fluis for ankaŭ kun la ĉapo.

Ili ĉiuj saltis en la gastejon por glasoj, por kapti la rivereton en la glasojn. Sed la arĝenta rivereto jam fuĝis kaj enfluis en Vultavon. Tial ankoraŭ nun Vultavo, se ĝi estas en bona humoro, estas tiel bele arĝenta: ĝi rememoras la magiiston, muĝas enpense kaj briletas, ke eĉ la kapo turniĝas.

Sed dume Ĉieestinto, Ĉiosciulo kaj Sciemulo staris sur la bordo de Vultavo kaj pripensis, kion nun. Tiam arĝenta fiŝo elmergis la kapon el la akvo kaj rigardis ilin per brile nigraj okuloj, vere per la okuloj de la magiisto. Ĉiuj tri detektivoj aĉetis fiŝhokojn kaj komencis fiŝi en Vultavo. Ankoraŭ nun vi povas ilin vidi en ŝipetoj, sidantaj tie tutajn tagojn kun fiŝhoko, ili fiŝas kaj eĉ ne vorton diras, kaj ne atingos la trankvilon, ĝis ili kaptos la arĝentan nigrokulan fiŝon.

Ankoraŭ multaj aliaj detektivoj klopodis kapti la magiiston, sed vane. Okazadis al ili, veturegantaj per aŭto, por kapti lin, ke subite kapreolino eligis la kapon el junarbetaro kaj rigardis ilin per la nigraj, teneraj, scivolemaj okuloj; kaj kiam ili flugis per aviadilo, flugis aglo post ilin kaj ne okullasis de ili siajn fierajn, flagrantajn okulojn; kaj kiam ili ŝipveturis, svingleviĝis el la maro delfeno kaj ĝia prudenta, kvieta rigardo fiksatentis ilin; ankaŭ kiam ili sidis en siaj laborĉambroj kaj meditis, okazis, ke floroj sur la tablo komencis brili kaj rigardis ilin scivoleme kaj ĉarme, aŭ ilia polica hundo subite levis la kapon kaj turnis al ili la okulojn tiel homajn kaj belajn, kiajn ĝi alie ne havis. Ŝajnis al ili, ke de ĉie rigardas ilin la magiisto, rigardas kaj denove malaperas: kiel ili povus lin kapti?

4. KIEL LA GLORA SIDNEY HALL KAPTIS LA MAGIISTON

Ĉion ĉi legis en ĵurnalo la glora Sidney Hall, amerika detektivo, li enpensiĝis profunde kaj decidis mem provi kapti la magiiston. Li do alivestis sin je milionulo, enpoŝigis revolveron kaj veturis en Eŭropon.

Kiam li ĉi tien venis, li tuj prezentis sin al la polica prezidanto. Tiu ĉion klarigis al li, kiel ili ĉasis la magiiston, kaj finis: ”Laŭ ĉio ĉi estas jam tute neeble starigi la krimulon antaŭ la tribunalon.”

Sidney Hall ekridetis: ”Antaŭ ol pasos kvardek tagoj mi alkondukos lin al vi arestitan.”

”Neeble,” ekkriis la prezidanto.

”Ni vetu je plado da piroj,” diris Sidney Hall. Sidney Hall nome treege ŝate manĝis pirojn kaj same ŝate vetadis.

”Interkonsentite,” ekkriis la prezidanto. ”Kaj kiel, mi petas, vi faros tion?”

”Unue tiel,” diris Sidney Hall, ”ke mi devos fari vojaĝon ĉirkaŭ la tutan mondon. Sed por tio mi bezonus multege da mono.”

Donis do al li la prezidanto multege da mono, kaj por ŝajni saĝa, li diris: ”Aha, jam mi antaŭvidas vian planon.

Sed ni devas sekretigi la aferon, por ke la magiisto ne sciiĝu, ke ni ĉasas lin.”

”Male,” diris la detektivo, ”tuj morgaŭ anoncu en ĉiuj ĵurnaloj de la mondo, ke la glora Sidney Hall devontigis sin kapti la magiiston en kvardek tagoj. Dume mi havas la honoron adiaŭi.”

Poste sinjoro Sidney Hall iris rekte al fama vojaĝisto, kiu jam faris vojaĝon ĉirkaŭ la mondon dum kvindek tagoj, kaj diris: ”Ni vetu, ke mi faros la vojaĝon ĉirkaŭ la mondon en kvardek tagoj.”

”Neeble,” diris la vojaĝisto. ”Sinjoro Foks faris la voja- ĝon ĉirkaŭ la mondon en okdek tagoj, mi mem dum kvindek tagoj, kaj pli rapide ne eblas.”

”Ni vetu,” post tio Sidney Hall, ”je mil dolaroj, ke mi faros tion.”

Ili do vetis.

Ankoraŭ la saman nokton Sidney Hall forvojaĝiís.

Post semajno venis de li telegramo el Aleksandrio en Egiptio: ”Mi sekvas la spuron. Sidney Hall.”

Post sep tagoj denove alflugis telegramo el Bombajo en Hindio: ”La maŝoj kuntiriĝas. Ĉio bonege funkcias.

Letero sekvas. Sidney Hall.”

Iom pli poste venis letero el Bombajo, sed ĝi estis skribita per sekreta skribo, kiun neniu komprenis.

Post pluaj ok tagoj alflugis el Nagasako en Japanio kurier-kolombo kun papereto sur la gorĝeto, kie estis skribite: ”Mi proksimiĝas al la celo. Atendu min. Sidney Hall.”

Poste venis depeŝo el San-Francisko en Ameriko: ”Mi havas riniton. Alie ĉio en ordo. Preparu la pirojn. Sidney Hall.”

La tridek-naŭan tagon post la forveturo venis fine telegramo el Amsterdamo en Nederlando: ”Mi alveturos morgaŭ vespere je la 7-a dek kvin minutoj. Preparu la pirojn. Plej ŝate dolĉpirojn. Sidney Hall.”

La kvardekan tagon je la sepa kaj dek kvin minutoj vespere albruis trajno en stacidomon. El la trajno elsaltis sinjoro Sidney Hall kaj post li elvagoniĝis la magiisto, serioza, pala kaj kun mallevitaj okuloj. Ĉiuj detektivoj atendis en la stacidomo kaj ege miris, ke la magiisto tute ne estas katenita. Sed Sidney Hall nur mangestis al ili kaj diris: ”Atendu min, knaboj, hodiaŭ vespere en la gastejo ’Ĉe la Blua Hundo’. Nur mi devas konduki ĉi tiun sinjoron en karceron.” Poste li endroŝkiĝis ankaŭ kun la magiisto, sed ankoraŭ li rememoris kaj vokis el la veturilo:

”Kaj la pirojn alportu al mi tien!”

Vespere do atendis plado da belegaj piroj, ĉirkaŭita de ĉiuj detektivoj, sinjoron Sidney Hall. Jam ĉiuj opiniis, ke li ne venos, kiam malfermiĝis la gasteja pordo kaj eniris oldega, kaduka maljunuleto, kiu vendadis en gastejoj fiŝetojn kaj kukumojn.

”Avo,” diris al li la detektivoj, ”verŝajne nenion ni aĉetos.”

”Kia domaĝo,” diris la maljunuleto, kaj subite li komencis tuta tremi kaj tremegi, li stertoris, tusetis, estis sufokiĝanta kaj sinkis senspire sur seĝon.

”Miadio,” ekkriis iu detektivo, ”eble li mortis ĉi tie.”

”Ne,” sufoktusis la maljunuleto kaj tordiĝis, ”tion ne plu mi eltenos!” Kaj jen ĉiuj vidis, ke la maljunuleto fakte tiel treege ridas kaj ne povas ĉesi. Liaj larmoj fluis, lia voĉo modulis, la vangoj bluiĝis, kaj jam nur li ĝemis: ”Infanoj, infanoj, tion mi ne eltenos!”

”Aveto,” diris la detektivo, ”kion vi volas ĉi tie?”

Tiam la aveto ekstaris, ŝanceliris al la tablo, elektis el la plado la plej belan piron, senŝeligis ĝin kaj per unufojo formanĝis. Nur poste li deŝiris la falsan barbon, falsan nazon, falsajn grizharojn kaj bluajn okulvitrojn kaj montris glate razitan, ridetantan vizaĝon de Sidney Hall.

”Knaboj,” diris Sidney Hall senkulpige, ”ne koleru je mi; sed dum la tutaj kvardek tagoj mi devis subpremadi la ridon.”

”Kiam vi kaptis la magiiston?” demandis la detektivoj unuvoĉe.

”Nur hieraŭ,” diris la glora Sidney Hall; ”sed jam tuj de la komenco mi emis ridi, kiel mi superruzos lin.”

”Kaj kiel,” insistis la detektivoj, ”ni petas, vi kaptis lin?”

”Nu,” diris Sidney Hall, ”estas longa historio. Mi, knaboj, diros ĝin al vi, nur kiam mi formanĝos ankoraŭ ĉi tiun piron.”

Kaj manĝinte ĝin, li komencis proksimume jene: ”Aŭskultu, kolegoj, antaŭ ĉio kaj ĉefe al vi mi diras tion, ke ĝusta detektivo ne rajtas esti azeno.” Ĉe tio li ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ eble li povus trovi iun azenon inter la ĉeestantoj.

”Kaj kio plue?” demandis la detektivoj.

”Kio plue?” diris Sidney Hall. ”Due, li devas esti ruzega.

Kaj trie,” li daŭrigis, senŝeligante al si pluan piron, ”li devas esti iom vulpulo. Eble vi scias, kiel oni kaptas muson?”

”Per lardo,” diris la detektivoj.

”Kaj ĉu vi scias, per kio oni kaptas fiŝon?”

”Per vermo aŭ lumbriko.”

”Kaj ĉu vi scias, per kio oni kaptas magiiston?”

”Ni ne scias.”

”Magiisto,” diris klerige Sidney Hall, ”estas kaptata kiel ĉiu alia homo; nome per la propra malforteco. Unue oni devas trovi, kiun malfortecon li havas. Kaj ĉu vi scias, knaboj, kiun malfortecon havis la magiisto?”

”Ni ne scias.”

”Scivolemon,” deklaris sinjoro Sidney Hall. ”Ĉion scipovis la magiisto, sed li estis scivolema. Ege scivolema.

Sed nun mi devas formanĝi ĉi tiun piron.”

Kaj manĝinte ĝin, li daŭrigis: ”Vi ĉiuj opiniis, ke vi persekutas la magiiston. Sed dume la magiisto persekutis vin. Li sekvis vin kaj ne okullasis vin. Li estis ege scivolema kaj volis ĉion vidi, kion vi entreprenas kontraŭ li. Senĉese li turniĝis post vin, kiam vi ĉasis lin. Kaj surbaze de lia scivolemo mi konstruis mian planon.”

”Kiun planon?” kriis la detektivoj avide.

”Nu, tian. La vojaĝo ĉirkaŭ la mondon, tio estis, knaboj, nur amuz-ekskurso. Jam delonge mi volis fari voja- ĝon ĉirkaŭ la mondon. Sed iel mi ne havis okazon. Sed veninte ĉi tien, tuj mi sciis, ke la magiisto senĉese postsekvos min, por vidi, kiel mi ĉasos lin. Tia estas lia scivolemo.

Nu, kio, mi diris al mi, mi tiros lin post min ĉirkaŭ la mondon; ĉe tio mi mem ion vidos kaj lin mi ne okullasos. Nome li ne okullasos min. Kaj por ke lia scivolemo estu ankoraŭ pli granda, mi vetis, ke tion mi plenumos en kvardek tagoj. Sed nun mi formanĝos ĉi tiun belan piron.”

Kaj manĝinte ĝin, li diris: ”Nenio superas la pirojn. Do mi prenis revolveron kaj monon, alivestis min je sveda komercisto kaj ekvojaĝis. Unue al Genovo; vi scias, knaboj, tio estas en Italio, kaj veturante tien, oni vidas la tutajn Alpojn. Estas treega alteco, la Alpoj; kiam de la supro de la Alpoj derompiĝas ŝtono, ĝi falas malsupren tiel longe, ke antaŭ ol ĝi finfalas, ĝi tute muskokovriĝas.

Kaj el Genovo poste mi volis ŝipi en Aleksandrion en Egiptio.

Genovo estas tre bela haveno, tiel bela, ke tien ĉiu ŝipo mem kuras jam de malproksime. Cent mejlojn antaŭ Genovo oni ĉesas hejti en vaporŝipoj, la radoj ne turni ĝas kaj la veloj estas malhisataj, sed la ŝipo tiel ĝojas je Genovo, ke tien ĝi alvenas de si mem.

Mia ŝipo estis veturonta je la kvara posttagmeze akurate.

Je la tria kvindek minutoj mi kuras al la haveno, sed survoje mi vidas plorantan etan knabinjon.

’Etulino,’ mi diras al ŝi, ’kial vi ploras?’

’Bee,’ ploras la etulino, ’mi peldiĝis.’

’Se vi perdiĝis,’ mi diras, ’do serĉu vin.’

’Sed mi peldis mian panjon,’ beas la etulino, ’kaj mi ne scias, kie ŝi estas.’

’Tio do estas io alia,’ mi diras, prenas la knabinjon je la mano kaj serĉas ŝian panjon. Buboj, horon mi estis trakuranta la tutan Genovon, antaŭ ol mi trovis la panjon.

Sed kion nun? Estis la kvara kvindek minutoj. Mia ŝipo estis jam delonge forveturinta. Pro la etulino, mi pensis, mi preterlasis la tutan tagon. Negaje mi iris en la havenon, kaj jen, mi rigardas, la ŝipo tie ankoraŭ haltas.

Mi rapidas en ĝin. ’Nu, Svedulo,’ diras al mi kapitano de la ŝipo, ’vi ne ŝparis la tempon. Delonge jam ni estus fornavigintaj, se la ankro ne implikiĝus iel strange sur fundo, tiel ke tutan horon ni ne povis ĝin eltiri.’ Mi, kompreneble, ĝojis pri tio. Sed nun eble mi povus manĝi piron.”

Kaj finmanĝinte ĝin, li diris: ”Estis hometo, ege bona.

Do ni ekŝipis sur la Mediteraneo. Ĝi estas tiel bele blua, ke oni ne scias, kie estas la firmamento kaj kie la maro.

Tial ĉie sur la ŝipoj kaj sur la bordo estas tabuletoj, kaj sur ili estas skribite, kie estas supre kaj kie estas sube.

Alie oni tion konfuzus. Jes, antaŭ nelonge, rakontis al ni la kapitano, iu ŝipo eraris kaj anstataŭ sur la maro ĝi ekis sur la ĉielo; kaj ĉar la ĉielo estas senfina, ĝis nun ĝi ne revenis kaj neniu scias, kie ĝi estas. Kaj sur tiu maro ni alveturis en Aleksandrion. Aleksandrio estas urbo granda, ĉar ĝi estis fondita de Aleksandro la Granda.

El Aleksandrio mi forsendis telegramon, por ke la magiisto opiniu, ke mi zorgas pri li. Sed neniel mi zorgis pri li, nur ĉie mi antaŭsentis lin. Kiam laroj aŭ kormoranoj ĉirkaŭflugadis la ŝipon aŭ albatroso en la foro traadis per sia rapida flugilo la firmamenton, mi sciis, ke eble inter ili estas la magiisto, kiu akompanas min. Kiam fiŝeto fiksis la okulojn je mi el la marprofundo, mi sentis, ke eble li rigardas min per siaj okuloj. Kaj kiam hirundoj transflugante la maron malsupreniĝis sur velstangojn de nia ŝipo, mi estis preskaŭ certa, ke tiu blanka inter ili, tiu plej bela el ĉiuj, estis li.

Kaj estante jam en Aleksandrio, mi veturis sur la sankta rivero Nilo malsupren al Kairo. Ĝi estas urbo tiel granda, ke ĝi mem en si ne orientiĝus, se oni ne estus konstruinta tie grandajn moskeojn kaj minaretojn. Ili estas videblaj de tia distanco, ke eĉ la plej foraj dometoj orientiĝas laŭ ili.

Apud Kairo mi iris baniĝi en Nilo, ĉar tie estas ega varmo. Mi surhavis nur bankalsonon kaj revolveron, kaj la ceteran vestaĵon mi lasis sur la bordo. Tiam elrampis sur la bordon grandega krokodilo kaj formanĝis mian vestaĵon kun ĉio, ankaŭ kun horloĝo kaj mono. Mi iris do kontraŭ ĝin kaj pafis sesfoje el la revolvero. Sed la kugloj repuŝiĝis de ĝia karapaco, kvazaŭ ĝi estus el ŝtalo.

Kaj la krokodilo laŭte min mokis. Sed nun mi manĝos piron.”

Estinte preta kun la piro, sinjoro Sidney Hall daŭrigis sian rakontadon. ”Vi scias, bando, ke ĉiu krokodilo scias plori kaj krii kiel bebo. Per tio ĝi logas homojn en akvon.

Oni opinias, ke tie dronas infano, kaj kuras lin helpi, kaj tiam krokodilo onin kaptas kaj forvoras. Sed ĉi tiu krokodilo estis tiel maljuna kaj saĝa, ke ĝi lernis ne nur plori kiel infano, sed ankaŭ insulti kiel maristo, kanti kiel operkantistino kaj entute paroli kiel homo. Eĉ ĝi akceptis onidire la mahometanan konfesion.

Sed al mi estis iom angore. Kion mi faru sen la vestaĵo kaj mono? Tiam, subite neatendite staris apud mi nigra arabo kaj diris al la monstro: ’Ci, krokodilo, ci forvoris la vestaĵon kaj la horloĝon?’

’Forvoris,’ diris la krokodilo.

’Ci malsaĝulo,’ diris la arabo, ’la horloĝo ja ne estis streĉita. Por kio utilos horloĝo al ci, se ĝi ne funkcias?’

La krokodilo tempeton meditis, kaj poste diris al mi:

’Jen, iomete mi malfermos la buŝon; palpu en mia stomako, eligu la horloĝon, streĉu ĝin kaj denove remetu ĝin.’

’Nu, kial ne,’ mi diris, ’mi farus tion, sed ci formordus mian manon. Sciu, mi metos perpendikle inter ciajn makzelojn ĉi tiun bastonon, por ke ci ne povu fermi cian malbelegan faŭkon.’

’Mi ne havas malbelegan faŭkon,’ diris la krokodilo.

’Sed se vi ne volas alie, enpuŝu la bastonon inter miajn honorindajn makzelojn kaj faru rapide.’

Memkomprene, mi faris tion, eltiris el ĝia stomako ne nur la horloĝon, sed ankaŭ mian vestaĵon, ŝuojn kaj ĉapelon, kaj diris: ’La bastonon, ci oldulo, nun mi lasos en cia buŝo rememore.’ La krokodilo volis insulti, sed ne povis, ĉar ĝi havis la faŭkon plenlarĝe kaj en ĝi subapoge la bastonon; ĝi volis ĝin vori kaj ne povis; ĝi volis peti kaj ne povis. Trankvile mi vestis min kaj diris al ĝi: ’Kaj sciu, ci havas malbelegan, antipatian, malsaĝan faŭkon,’ kaj mi kraĉis en ĝin. Tiam la krokodilo pro furiozo eklarmis.

Kiam mi rerigardis la arabon, kiu tiel sagace helpis min, li estis for. Kaj la krokodilo ĝis nun naĝas sur Nilo kun la plenlarĝa faŭko.

El Aleksandrio mi navigis al Bombajo, alivestita je hinda raĝo aŭ princo. Knaboj, kiel tio plaĉigis min! Unue ni navigis sur la Ruĝa Maro. Ĝi nomiĝas tial, ĉar senĉese ĝi hontas, ke ĝi ne estas pli granda. Kiam ankoraŭ ĉiuj maroj estis junaj kaj malgrandaj kaj estis ankoraŭ kreskontaj, la Ruĝa Maro ludis sur la bordo kun arabaj infanoj kaj dume la tempo tiom pasis al ĝi, ke ĝi forgesis kreski, kvankam la disinjoro preparis al ĝi ĉie ĉirkaŭe sur la dezertoj belan sablon, el kiu ĝi faru al si fundon. Nur lastmomente ĝi rememoris tion, se ĝi povis kreski nur laŭlonge, kaj krome lasis sekan terstrion inter si kaj Mediteraneo, kun kiu ĝi estis kuniĝonta. Pro tio ĝi tiel ĉagreniĝis, ke la homoj kompatis ĝin kaj kunigis ambaŭ marojn per kanalo. Ekde tiu tempo la Ruĝa Maro ne tiel ruĝiĝas.

Kiam ni jam trapasis ĝin, foje mi dormis en mia kajuto.

Subite iu frapas mian pordon. Mi iras malfermi – en la koridoro neniu. Momenton mi atendas, kaj jen mi aŭdas, ke al mia kajuto proksimiĝas du maatoj. ’Ni mortigos la raĝon,’ flustras unu, ’kaj forprenos de li la perlojn kaj diamantojn, kiujn li surhavas sur la vesto.’ Je mia animo, knaboj, ĉiuj miaj perloj kaj diamantoj estis vitraj.

’Atendu ĉi tie,’ flustras la alia maato, ’mi forgesis la tranĉilon supre.’ Dum li kuris por la tranĉilo, mi ekkaptis la duan maaton je la gorĝo, ŝtopis lian buŝon, vestis lin kiel raĝon kaj katenitan metis sur mian liton. Poste mi surprenis lian veston kaj stariĝis sur lia loko antaŭ la pordo. Kiam venis la alia kun la tranĉilo, mi diris al li: ’La raĝon ne plu mortigu, mi strangolis lin; sed iru kaj forprenu de li la perlojn kaj diamantojn, dume mi atentos ĉi tie.’ Apenaŭ la dua eniĝis en mian kajuton, tuj mi ŝlosis lin kaj iris al la kapitano. ’Kapitano,’ mi diris, ’mi ricevis strangan viziton.’ – Kiam la kapitano vidis, kio okazis, li skurĝigis ambaŭ maatojn; sed mi kunvenigis ĉiujn ceterajn, montris al ili miajn perlojn kaj diamantojn kaj diris: ’Vidu, infanoj kaj latronoj, kiel malmulte gravas por saĝulo perloj kaj diamantoj, do plaŭd!’ Kaj mi ĵetis ĉiujn miajn vitrajn juvelojn en la maron. Tiam ĉiuj komencis riverenci al mi kaj vokis: ’Ho, saĝa estas la raĝo kaj la majesta!’

Sed kiu frapis mian kajuton kaj savis mian vivon, tion ĝis nun mi ne scias. Kaj nun mi formanĝos ĉi tiun belan, grandan piron.”

Ankoraŭ li ne finmanĝis ĝin, kaj jam plu plenbuŝe li parolis: ”Tiel feliĉe ni alnavigis Bombajon en Hindio.

Hindio, knaboj, estas lando granda kaj kurioza. Oni povas diri, tie estas tiel varmege, ke ankaŭ la akvo estas tie tute seka kaj devas esti priverŝata, por ne elvaporiĝi.

La arbaroj tie estas tiel densaj, ke en ili estas loko eĉ ne por arboj, kaj tion oni nomas praarbaro. Kiam pluvas, ĉio ege kreskas; ankaŭ tutaj preĝejoj kreskas el la tero, kiel ĉe ni fungoj, kaj tial ekzemple en Banaraso estas tiom da preĝejoj. Kaj da simioj estas tie, kiom ĉe ni paseroj, kaj estas tiel mildaj, ke ili enrampas eĉ en ĉambron.

Iam oni matene vekiĝas kaj trovas en sia lito anstataŭ sin mem simion. Tiel mildaj estas la bestaĉoj. Kaj la serpentoj tie estas tiel longaj, ke kiam ia serpento rerigardas sian voston, ĝi eĉ ne ekkonas, ke ĝi estas ĝia propra, kaj opinias, ke ĝin ĉasas iu serpento ankoraŭ pli granda ol ĝi mem estas; tiam ĝi fuĝas antaŭ ĝi kaj mizere pereas pro mortlaciĝo. Kaj ankoraŭ tute mi ne rakontas al vi pri elefantoj, kiuj tie hejmas. Entute, knaboj, Hindio estas lando granda.

El Bombajo mi sendis telegramon kaj poste la leteron en sekreta skribo, por ke la magiisto opiniu, ke dioscias, kion mi kaŝintencas.”

”Kio estis skribite en la letero?” demandis la detektivoj.

”Mi,” rapidis fanfaroni iu detektivo, ”duone mi solvis tiun vian leteron.”

”Vi estas do pli saĝa ol mi,” diris post tio la glora Sidney Hall, ”ĉar mi mem ne povus ĝin deĉifri. Tio estis nur zigzagoj aspektantaj kiel sekreta skribo. Poste el Bombajo mi trajnis en Kalikaton. En Hindio estas en la trajnoj bankuvoj anstataŭ sidiloj, por ke ne estu al oni tiel varme. Ni veturis tra dezertoj kaj arbaregoj. En densejoj mi vidis brili terurajn tigro-okulojn kaj en rivervadejoj mi renkontiĝis kun la saĝa rigardo de majestaj okuloj de blanka elefanto. Reĝa aglo devancadis nian trajnon kaj iriza papilio flirtis ĉe trajnfenestroj. En ĉio ĉi, knaboj, mi sentis la proksimecon de la magiisto.

Apud Kalikato ni proksimiĝis al la sankta Gango. Ĝi estas rivero tiel larĝa, ke kiam vi ĵetas ŝtonon al la alia bordo, la ŝtono flugas horon kaj duonon. Ĝuste kiam ni veturis sur la bordo, iu virino estis tie lavanta lavotaĵon.

Eble ŝi tro kliniĝis, mallonge, ŝi falis en la akvon kaj estis dronanta. Tuj mi saltis el la veturanta trajno kaj eltiris la hindan mallertulinon sur la bordon. Mi opinias, knaboj, ke tion farus ĉiu el vi.”

La detektivoj konsente ekmurmuretis.

”Nu jes,” daŭrigis Sidney Hall, ”mi ne mensogu, en ĉi tio mi ne tiel malkare sukcesis. Kiam mi estis trenanta la virinon en la akvo, proksimiĝis al mi mavulo aligatoro kaj terure mordvundis mian manon. La virinon mi surbordigis, sed mi mem svenis sur la tero. Kvar tagojn flegis min hindaj maljunulinoj, kaj – unuvorte – jen memore mi havas oran ringon. Koncize, buboj, homoj scias esti dankemaj ĉie en la mondo, eĉ se ili estas nigraj paganoj, kaj ia nudulo en Hindio neniel estas pli malbona homo ol iu el ni, kaj fino kaj halt’.

Sed kion fari, kvin tagojn mi perdis. Kaj kun ili mi perdis ankaŭ mian veton. Mi sidis sur la bordo kaj pensis:

Mi ne plu sukcesos fari tion en kvardek tagoj. Mildolara veto estas en la infero. Kaj la plado da piroj ankaŭ en la infero. Kaj dum mi tiel meditas, alnaĝis tien io, nu, ĵonko oni tion nomas, tia malsaĝa ŝipeto kun veloj el bastmatoj. Kaj sur ĝi tri brunaj histrionoj, malajoj, kaj ridrikanas je mi, kvazaŭ mi estus manĝebla. ’Nia nania pĥe ĥem agasaki,’ hastparolas al mi unu el ili. ’Aĥ, ci pulĉinelo,’ mi diras, ’kiel mi komprenu cin?’ ’Nia nania pĥe ĥem Nagasaki,’ plu li klakparolas kaj ridas je mi laŭ maniero, pri kiu li eble opinias, ke ĝi estas ĉarma. Sed ’Nagasaki’ mi komprenis. Ĝi estas haveno en Japanio, ĝuste tien mi volis navigi. ’Ĉu al Nagasako,’ mi diras, ’en tia barelaĉo? Neniel.’ ’Nai,’ li rediris, kaj hastparolas ankoraŭ ion, montras sian ĵonkon, la ĉielon, sian koron, kaj mallonge, ke mi navigu kun li. ’Eĉ ne por plado da piroj,’ mi diras. Sed tiam la tri brunaj satanoj saltis sur min, terenfaligis min, enpakis en la matojn kaj ĵetis min en sian ĵonkon kiel paketon. Kion dume mi pensis, ne estis tro bela, sed fine en la matoj mi ekdormis. Kiam mi vekiĝis, mi ne estis en la ĵonko, sed sur marbordo, super la kapo anstataŭ la suno granda krizantemo, kaj la arboj ĉirkaŭ mi estis bele lakitaj, ĉiu sablero sur la bordo pure lavita kaj glatigita, kaj laŭ la pureco mi ekkonis, ke mi estas en Japanio. Kaj renkontitnte la unuan harplektulon, flavan uleton, mi demandis lin: ’Kie ja, civitano, mi povas esti?’

Kaj ridante li diras ’Nagasako’.”

”Knaboj,” daŭrigis sinjoro Sidney Hall enpense, ”onidire mi ne estas malsaĝa. Sed por kompreni, kiel en la mizera ĵonko mi atingis dumnokte el Kalikato Nagasakon, kiam la plej rapida ŝipo faras tion en dek tagoj – je tio, pardonu, mi estas iom malsaĝa. Sed nun mi manĝos ĉi tiun piron.”

Senŝeliginte ĝin zorgeme kaj formanĝinte, li pluparolis:

”Japanio estas lando granda kaj aparta, kaj la popolo estas tie gaja kaj lerta. Ili scias fari el porcelano tiel maldikajn te-pokaletojn, ke por ili oni ne plu bezonas porcelanon, oni prenas nur la polekson, cirkloturnas ĝin en la aero, poste sur la supraĵo oni tion bele pentras, kaj la pokaleto estas preta. Se mi dirus al vi, kiel japanoj scias pentri, tute vi ne kredus tion al mi. Mi vidis iun pentriston, el kies mano la peniko elfalis sur blankan paperon; kaj dum la peniko ruliĝis sur la papero, ĝi pentris pejzaĝon kun dometoj kaj arboj, homojn sur strato kaj sur la ĉielo sovaĝajn anserojn. Kiam mi miris pri tio, tiu pentristo diris al mi: ’Nenio kompare al tio, kion scipovis mia mortinta instruisto. Foje dum pluvo li kotmalpurigigis siajn respektindajn babuŝojn. Kiam la koto iom sekiĝis, li montris ilin al ni: sur unu babuŝo estis per koto pentrite, kiel hundoj kaj ĉasistoj ĉasas leporon, kaj sur la dua, kiel infanoj ludas je lernejo kaj instruisto.’

El Nagasako mi navigis per vaporŝipo al San-Francisko en Ameriko. Dumvoje okazis nenio aparta, nur nia vaporŝipo en tempesto vrakiĝis kaj estis dronanta. Ni ĉiuj rapide elsaltis en la savboatojn, sed kiam ili estis jam plenplenaj, du maristoj en la dronanta ŝipo vokis: ’Ĉi tie estas ankoraŭ unu sinjorineto. Ĉu vi havas iom da loko por ŝi en la boato?’ ’Ni ne havas,’ kriis kelkaj; sed mi ekkriis:

’Ej, ni havas, nur donu ŝin ĉi tien!’ Tiam oni ĵetis min en la akvon, por fari al ŝi lokon en la boato. Nu, knaboj, ne tro mi defendis min; sinjorino, mi opiniis, ĉiam havas preferon. Kiam la ŝipo dronis kaj la boatoj fornaĝis, mi estis tutsola sur la vasta maro. Mi eksidis sur iu trabo kaj balanciĝis sur la ondoj; alie ĝi estus tre bela, krom la granda malseko. Tiel mi naĝis tagon kaj nokton, kaj jam ŝajnis al mi, ke ĉio malbone finiĝos. Sed jen alnaĝis al mi ladskatolo kaj en ĝi estis raketoj.

’Kion per la raketoj?’ unue mi pensis, ’pirojn mi pli ŝatus.’ Sed poste mi divenis ion pli bonan. Kiam venis la nigrenigra nokto, mi bruligis la unuan raketon. Ĝi flugis eltegen kaj brilis kiel meteoro. La dua raketo estis stelforma kaj la tria sunforma; la kvara estis kantanta kaj la kvina flugis tiel alten, ke ĝi implikiĝis inter la stelojn kaj brilas tie ĝis nun. Dum mi tiel amuziĝis, alveturis granda ŝipo kaj prenis min sur la ferdekon. ’Hometo,’ diris al mi kapitano, ’se ne estus la raketoj, vi dronus ĉi tie. Sed ĉar ni vidis el distanco de dek mejloj brili la raketojn, ni opiniis, ke iu vokas nin por helpo.’ Kaj je rememoro de la brava kapitano mi manĝos ĉi tiun piron.”

Kaj manĝinte ĝin, li parolis plu gaje: ”En San-Francisko mi surpaŝis do sur la amerikan teron. Ameriko, knaboj, estas mia patrio kaj – mallonge – Ameriko estas Ameriko. Se mi rakontus ion pri ĝi, certe vi ne kredus tion al mi; tiel granda kaj aparta lando ĝi estas. Mi nur diras, ke mi ekvojaĝis per Granda Pacifika Fervojo kaj veturis al Novjorko. Tie estas domoj tiel altaj, ke oni ne plu povas ilin finkonstrui. Antaŭ ol la masonistoj kaj tegmentistoj per eskalo atingas la supron, estas jam tagmezo; do supre ili manĝas tagmanĝon, kiun ili kunprenis, kaj descendas malsupren, por veni vespere en liton, kaj tiel sekvas tagon post tago. Entute, nenio superas Amerikon; kaj al kiu ne plaĉas lia patrio tiel kiel al mi Ameriko, tiu estas olda azeno.

Kaj el Ameriko mi navigis per ŝipo al Amsterdamo en Nederlando. Dumvoje – dumvoje – nu dumvoje okazis al mi tio plej bela kaj plej amuza. Jen, knaboj, jen la ĉefa amuzaĵo el la tuta mia ekspedicio.”

”Kio do?” kriis avide la detektivoj.

”Nu tio,” diris sinjoro Sidney Hall kaj ekruĝis, ”ke mi fianĉiĝis. Vojaĝis per la ŝipo ia virinjo, nu sufiĉe bela, mallonge ŝi nomiĝas Alica, kaj neniu en la mondo, ankaŭ neniu el vi, estas pli bela ol ŝi. – Ne, certe ne,” aldiris sinjoro Sidney Hall post profunda meditado. ”Sed ne opiniu, ke mi diris al ŝi, kiel ege ŝi plaĉis al mi. Estis jam la lasta tago de nia vojaĝo kaj ankoraŭ mi nenion diris al ŝi. Kaj nun mi manĝos ĉi tiun piron.”

Manĝinte ĝin kun la konvena apetito, sinjoro Sidney Hall daŭrigis kiel sekvas: ”Do tiun lastan vesperon mi promenis sur la ferdeko kaj subite fraŭlino Alica venis mem al mi. ’Sinjoro Sidney Hall,’ diris ŝi, ’ĉu vi estis iam en Genovo?’ ’Jes, fraŭlino,’ mi diris. ’Kaj ĉu vi vidis tie iun knabinjon, kiu perdis la panjon?’ demandis Alica.

’Nu, fraŭlino,’ mi diris, ’mi vidis; kondukis ŝin iu stulta oldulo.’

Alica momenton silentis, kaj poste diris: ’Kaj ĉu vi estis, sinjoro Sideny Hall, ankaŭ en Hindio?’ ’Jes, fraŭlino,’ mi diris. ’Kaj ĉu vi vidis,’ diris ŝi, ’kiel iu brava knabo saltis el veturanta trajno en riveron Gango, por savi dronantan lavistinon?’ ’Mi rigardis tion,’ mi diris iel en embaraso, ’li estis iu olda frenezulo, fraŭlino; prudenta homo tion verŝajne ne farus.’

Alica momenton silentis, kaj iel tiel strange, iel dolĉe rigardis en miajn okulojn. ’Kaj sinjoro Hall,’ denove ŝi diris, ’ĉu estas vero, ke iu nobla homo sur la maro oferis sin, por enboatigi dronantan sinjorinon?’ Al mi, knaboj, estis jam varme el tio. ’Nu, fraŭlino,’ mi diris, ’se mi ne tro eraras, do iu olda malprudentulo antaŭ nelonge baniĝis en la maro.’

Alica aletendis al mi ambaŭ manojn, ruĝiĝis kaj diris:

’Ĉu vi scias, sinjoro Sidney Hall, ke vi estas ege bona homo?

Kaj por tio, kion vi faris por la genova knabinjo, hinda lavistino kaj nekonata sinjorino, ĉiu devas vin ŝati.’

Tiam, knaboj, la disinjoro mem puŝis min en mian dorson, por ke mi ĉirkaŭbraku Alican. Kaj kiam ni tiel gefianĉiĝis, mi diris: ’Aŭdu, Alica, kiu rakontis al vi pri mi ĉiujn ĉi malsaĝaĵojn? Mi, Dio scias, al neniu fanfaronis pri tio.’

’Sciu,’ diris Alica al mi, ’hodiaŭ vespere mi rigardis la vastan maron kaj iom mi pensis pri vi. Tiam venis al mi iu eta nigra sinjorino kaj ĉion ĉi rakontis al mi pri vi.’ Ni serĉis poste la nigran sinjorinon, por dankis al ŝi, sed ni ne povis ŝin trovi. Kaj tiel, knaboj, mi fianĉiĝis sur la ŝipo,” finis sinjoro Sidney Hall kaj viŝis siajn brilantajn okulojn.

”Kaj la magiisto?” kriis la detektivoj.

”La magiisto?” ripetis la glora Sidney Hall. ”Tiu iĝis viktimo de la propra scivolemo, kiel mi antaŭvidis. Kiam mi tranoktis en Amsterdamo, subite iu frapis mian ĉambron kaj eniris. Estis la magiisto mem, pala kaj maltrankvila.

’Sinjoro Sidney Hall,’ li diris, ’tion mi ne plu eltenos; diru al mi, mi petas vin, kiel vi volas min kapti.’

’Sinjoro magiisto,’ mi rediris serioze, ’tion mi ne diros al vi. Se mi dirus tion al vi, mi malkaŝus mian planon, kaj vi eskapus al mi.’

’Aĥ,’ lamentis la magiisto, ’kompatu jam: Mi ne plu povas dormi pro nura scivolemo, kio estas via plano.’

’Sciu do,’ mi diris al li, ’mi diros do ĝin al vi; sed unue vi devas ĵuri al mi, ke ekde ĉi tiu momento vi estas mia kaptito, kaj ke vi ne provos eskapi al mi.’

’Mi ĵuras,’ ekriis la magiisto.

’Magiisto,’ mi diris leviĝante, ’ekde ĉi tiu momento plenumiĝis mia plano. Sciu do, ci olda longorela stultulo, ke mi kalkulis nur kun cia scivolemo. Mi sciis, ke ci estas post mia dorso sur la maro kaj firmaĵo, por vidi, kion mi entreprenos kontraŭ ci. Mi sciis, ke fine ci venos al mi, kiel ĵus ci venis, kaj prefere perdos cian liberecon, nur por kontentigi cian scivolon. Kaj ĵus ĝi plenumiĝis!’

La magiisto paliĝis, morniĝis kaj diris: ’Vi estas, sinjoro Sidney Hall, granda fripono; eĉ magiiston vi superruzis.’

Kaj jen, knaboj, mia tuta historio.”

Kiam Sidney Hall tiel finparolis, ĉiuj detektivoj komencis treege ridi kaj gratulis al la feliĉa amerikano pro lia sukceso. Sinjro Sidney Hall kontente ridetis kaj estis elektanta sur la plado belan piron. Subite li trafis piron enpakitan en papero. Kaj li dispakis la paperon kaj sur ĝi trovis skribite:

”Rememore al sinjoro Hall de la genova etuleto.”

Sinjoro Sidney Hall rapidis palpi en la pladon, trovis duan enpakitan piron, dispakis la paperon kaj trovis sur ĝi skribite:

”Bonan apetiton deziras la lavistino de la rivero Gango.”

Ankaŭ trian piron malpakis sinjoro Sidney Hall kaj legis:

”Al sia nobla savinto dankas la sinjorino el la maro.”

Kvaran fojon palpis sinjoro Sidney Hall en la pladon, dispakis la kvaran piron kaj legis:

”Mi rememoras vin. Alica.”

En la plado restis kvina, la plej bela piro. Sinjoro Sidney Hall ĝin distranĉis kaj trovis interne falditan leteron.

Sur la koverto estis skribite: Al sinjoro Sidney Hall.” Rapide Hall malfermis la leteron kaj legis:

”Homo, havanta sekreton, gardu sin antaŭ febro. La vundita detektivo sur la bordo de Gango elbabilis en la febra dormo sian sekretan planon. Ĝi estis plano de olda longorela stultulo. Via amiko ne volis vin senigi de la rekompenco, kiu estas fiksita je lia kapo, kaj tial memvole igis sin aresti. La rekompenco, kiun vi por tio ricevos, estas lia edziĝodonaco al vi.”

Sinjoro Sidney Hall ege ekmiregis kaj diris: ”Knaboj, nun jam mi komprenas ĉion. Mi estas olda azeno. La magiisto estis tiu, kiu tenis sur la fundo la ankron de la ŝipo, dum mi estis kuranta tra Genovo kun la perdita knabinjo. La magiisto estis tiu, kiu en figuro de arabo helpis min de la krokodilo. La magiisto estis tiu, kiu min vekis, kiam la du maatoj volis min murdi. La magiisto aŭskultis mian planon, kiam post la lezo mi deliris apud Gango. La magiisto sendis al mi la misteran ĵonkon, por ke ĝi navigu min ĝustatempe al Nagasako. La magiisto subŝovis al mi skatolon da raketoj, kiu savis mian vivon sur la maro. La magiisto en staturo de la eta nigra sinjorino inklinigis al mi la koron de Alica. Kaj fine la magiisto memvole ŝajnigis sin malsaĝa kaj scivola, por helpi al mi al la premio fiksita je lia kapo. Mi volis esti pli saĝa ol la magiisto, sed la magiisto estas pli saĝa ol mi kaj krome pli nobla. NENIU SUPER LA MAGIISTO! Knaboj, voku kun mi: VIVU LA MAGIISTO!”

”Gloro al la magiisto!” ekkriis la detektivoj tiel forte, ke en la tuta urbo ektremis la fenestroj.

5. KIEL LA MAGIISTO SIDIS EN KARCERO

Kiam do, kiel jam vi scias, la glora Sidney Hall alkondukis la arestitan magiiston, estis komencita juĝa proceso pro la ŝtelita kato.

Post alta tablo tronis juĝisto Doktoro Korpus Juris, same dika kiel severa. Sur la benko de akuzitoj sidis la magiisto kun katenitaj manoj.

”Leviĝu, kanajlo,” ektondris je li Doktoro Korpus. ”Ci estas akuzita, ke ci ŝtelis de la reĝo la katon Jurka, naski- ĝintan en ĉi tiu lando, aĝanta unu jaron. Ĉu ci konfesas, sentaŭgulo?”

”Jes,” diris la magiisto mallaŭte.

”Ci mensogas, latrono,” tondris la juĝisto, ”eĉ ne unu vorton mi kredas al ci. Tion oni devas pruvi. Hej, alkonduku ĉi tien atestantinon, nian serenisiman pricidinon.”

Oni alkondukis la malgrandan pricidinon, por ke ŝi atestu.

”Princidinjo,” pepis dolĉe Korpus, ”ĉu ĉi tiu fiulo ŝtelis vian noblan katon Jurka?”

”Jes,” diris la princidino.

”Jen, friponego,” ektondris la juĝisto je la magiisto, ”ci estas konvinkita! Kaj diru, kiel ci ŝtelis ĝin?”

”Nu tiel,” diris la magiisto, ”ke ĝi mem falis sur mian kapon.”

”Mizerulo, ci mensogas,” ekkriis je li la juĝisto kaj turni ĝis je la princidino per la plej tenera voĉo: ”Princidinjo, kiel tiu krimulo ŝtelis vian plej moŝtan katon?”

”Ĝuste tiel,” diris la princidino, ”kiel li diras.”

”Nun ci vidas, ci rabulo,” kriis la juĝisto je la magiisto, ”nun ni jam scias, kiel ci ŝtelis ĝin! Kaj kial, protokanajlo, ci ŝtelis ĝin?”

”Ĉar pro la falo rompiĝis ĝia krureto. Mi prenis ĝin sub la jakon por reĝustigi kaj bandaĝi ĝian krureton.”

”Ci abomenulo,” abruptis Doktoro Korpus, ”ĉio, kion ci diras, estas mensogo! Alkonduku ĉi tien atestanton, la gastejestron el Strašnice!”

Oni alkondukkis do tiun atestanton.

”Hej, gastejo,” ekkriis la juĝisto, ”kion vi scias pri ĉi tiu krimulo?”

”Nur tion,” diris la gastejestro timeme, ”ke li venis, glora tribunalo, en mian gastejon, eltiris el sub la jako ian nigran katon kaj bandaĝis ĝian piedeton.”

”Hm,” murmuris Doktoro Korpus, ”eble vi mensogas.

Kaj kion poste li faris kun la nobla besteto?”

”Poste,” diris la gastejestro, ”li liberlasis ĝin, kaj la kato kuris for.”

”Ha, ci best-turmentanto,” bruskis la juĝisto je la magiisto, ”ci liberlasis ĝin, por ke ĝi fuĝu! Kie nun estas la reĝa kato?”

”Eble ĝi kuris,” diris la magiisto, ”al tiuj lokoj, kie ĝi naskiĝis. La katoj, ni scias ja, tion faras.”

”Ha, ci senhontulo,” vulkanis la juĝisto, ”ci volas min instrukcii? Princidinjo,” li turniĝis denove al la princidino tenervoĉe, ”kiel alte vi taksas vian altestimatan katon Jurka?”

”Mi donus ĝin eĉ ne por duono de la reĝolando,” deklaris la princidino.

”Jen ci vidas, fripono,” ekrondris la juĝisto je la magiisto, ”ci ŝtelis duonon de la reĝolando. Je tio estas, mizerulo, mortpuno!”

La princidino ekbedaŭris la magiiston. ”Eble mi donus,” ŝi rapidis diri, ”Jurkan por peceto da torto.”

”Kaj kiom kostas, princidino, peceto da torto?”

”Nu,” diris la princidino, ”el nuksoj ĝi kostas kvinheleron, el fragoj du kvinhelerojn kaj el kremo tri kvinhelerojn.”

”Kaj por kia torto vi donus, princidinjo, Jurkan?”

”Eble por la krema,” diris la princidino.

”Ha, ci mordulo,” kriis la juĝisto je la magiisto, ”same, kvazaŭ ci ŝtelus tri kvinhelerojn. Por tio, kanajlo, laŭ la leĝo ci punsidos tri tagojn en arestejo. Ek en la arestejon, arkifripono, por tri tagoj, krimulo, ŝtelisto, rabisto!

Kara princidinjo,” li turniĝis denove al la princidino, ”mi havas la honoron danki vin pro via saĝa kaj indiĝena atesto. Transdonu, mi petas, al sinjoro paĉjo la plej sindonan saluton de lia plej obeema, plej fidela kaj plej justa juĝisto Doktoro Korpus.”

Kiam oni forkondukis la magiiston en la arestejon, oni donis al li pecon da ŝima pano kaj en kruĉo fetoran akvon.

Sed la magiisto nur sidis kaj ridetis, kaj liaj okuloj brilis pli kaj pli. Noktomeze li leviĝis kaj mansvingis.

Tiam eksonis dolĉa muziko kaj la aero ekbonodoris kvazaŭ de miloj da floroj. Kaj fakte, sur la dezerta karcerkorto subite elkreskis densejoj da florantaj rozoj, tufoj da lilioj levis siajn kalikojn al la blanka luno, ekfloris bedoj da trikoloretoj kaj konvaloj, floranta viburno kaj peonio balancis pezajn florojn, kratago disfloris blanke kaj ruĝe kaj en ĝia arbosupro ekkantis najtingalo.

Tiam vekiĝis en sia ĉelo kondamnita murdinto, kaj incendiinto sur sia malmola lito frotforigis dormon el siaj okuloj; punata batiĝulo mirigite leviĝis, ŝtelisto ekkriis pro mirego kaj trompulo pentiganta tie sian kulpon, kunplektis siajn manojn ne komprenante, kio okazas.

Ĉar la fridaj kaj humidaj karceraj muroj apertiĝis kaj disvolbiĝis en formo de svelta kaj gracia kolonaro; la malpuraj litoj de la punatoj kovriĝis per blankega lino, ne estis plu rigliloj kaj kradoj, nur kelkaj ŝtonaj ŝtupoj kondukis direkte en la florantan ĝardenon.

”Francisko,” murmuris la murdinto al la incendiinto, ”ĉu vi dormas?”

”Mi ne dormas, homo,” diris la incendiinto, ”sed mi miraĝas; ŝajnas al mi, ke ne plu mi estas en karcero.”

”Knaboj,” ekkriis la batiĝulo, ”mi opinias, ke ĵus mi mortis kaj venis en la ĉielon!”

”En la ĉielon,” ekkriis la trompulo, ”ĉu ekzistas por mi ia ĉielo? Sed ankaŭ mi havas belan sonĝon, kvazaŭ mi estus en la paradizo.”

”Tio ne estas sonĝo,” diris la ŝtelisto, ”knaboj, ĉio estas palpebla; ĝuste mi palpas la lilian floron. Aĥ, se mi rajtus ĝin pluki!”

”Nur pluku ĝin,” eksonis potenca kaj afabla voĉo, kaj ĉe la punatoj staris la magiisto en blanka robo. ”Ĝi estas por vi, amiko!”

”Sinjoro,” demandis la incendiinto sinĝene, ”vi estas ĉi tie kiel provoso?”

”Mi estas punato kiel vi, amikoj,” respondis la magiisto.

”Kondamnita kiel vi. La ĝardeno estas por ni. Por ni sub la arboj estas regal-preparitaj la tabloj. Por ni kantas la najtingalo kaj floras la rozoj. Venu vespermanĝi!”

Ĉiuj sidiĝis al la riĉa tablo kaj komencis festeni. La magiisto estis ilin priservanta per raraj manĝaĵoj kaj vino. Kiam li verŝis vinon al la trompulo, mallevis ĉi tiu la okulojn kaj diris mallaŭte: ”Ne, sinjoro, ne al mi!”

”Kial vi ne volas vinon?” demandis la magiisto.

”Ĉar, sinjoro, mi ne meritas ĝin. Mi malriĉigis multajn, multajn homojn. Aĥ, sinjoro, kiel mi povus ĝui vinon?”

Tiam ekbrilis la okuloj de la magiisto, sed li mem diris nenion kaj estis priservanta la ceterajn. Kiam li estis verŝanta en pokalon de la murdinto, ektremis la mano de la murdinto kaj kelkaj gutetoj da ruĝa vino falis sur la tablotukon.

”Sinjoro,” ekkriis malespere la murdinto, ”kial la vino rememorigas al mi la sangon? Aĥ, kial mi verŝis la sangon de senkulpulo! Ve al mi plej mizera!”

La magiisto diris nenion, sed liaj okuloj ekflamis ankoraŭ pli hele. Kiam li estis verŝanta vinon al la batiĝulo, tiu ekkriis: ”Sinjoro, kion mi havu kun vino? Mi batmortigadis homojn pro senbridemo kaj lamigis ilin nur pro arbitro; mi ekbatis manon proponanta al mi amikecon, kaj mi suferigis tiujn, kiuj amis min plej multe!”

Luno etendiĝis sur la vizaĝo de la magiisto, sed li mem eĉ ne vorton diris, turniĝis al la ŝtelisto kaj prezentis al li pladon da plej belaj fruktoj. ”Prenu, amiko,” li diris kore, ”ĝi estas via.”

”Sinjoro,” ekkriis la ŝtelisto, ”mi prenadis, kio ne apartenis al mi; permesu, ke mi ne prenu, kio eble apartenas al mi!”

La magiisto ekridetis kaj alpaŝis al la incendiinto:

”Prenu vi, mi petas vin,” li diris al li, ”ĝi refreŝigos vin.”

”Mia sinjoro,” oponis la incendiinto, ”mi bruligis tegmenton super la kapo de tiuj, kiuj bonfaris al mi; nun ili estas almozuloj kaj petas pri peco da pano. Aĥ, se mi povus prefere refreŝigi tiujn, kiujn mi maljustumis!”

Tiam ekbrilis la okuloj de la magiisto kiel steloj, kaj li mem alte leviĝis kaj diris: ”Knaboj, dum jaroj vi malsatis kaj soifis; dum jaroj vi ne sentis dolĉaĵojn sur la lango kaj ĝojon en la koro. Kial nun vi ne povus manĝi kaj trinki, festeni kaj ĝui la vivon? Prenu el ĉio, ĝi estas via!”

Sed tiumomente aŭdeblis en la ĝardeno muĝado kvazaŭ de multaj paŝoj kaj al la festenantoj proksimiĝis aro da malriĉuloj, lamuloj kaj almozuloj.

”Mia dio,” ekkriis la trompulo, ”jen iras tiuj, kiujn mi malriĉigis!”

”Kaj mi,” ekkriis la murdinto duonkonsternite kaj duonĝoje, ”mi vidas ĉi tie tiun, kiun mi murdis!”

”Miadio,” aŭdiĝis la batiĝulo, ”la lamuloj kaj vunditoj, sinjoro, estas tiuj, kiujn mi maljustumis!

”Kaj ĉi tie vi estas, vi ĉiuj,” ekkriis la ŝtelisto ekzalte, ”kiujn iam mi priŝtelis!”

”Ve,” ekkriis la incendiinto, ”al ĉi tiuj almozuloj, sinjoro, iam mi forbruligis tegmenton super la kapo!”

Tiam eksaltis la trompulo kaj komencis porti man- ĝaĵojn kaj vinojn al tiuj, kiujn iam li malriĉigis; la murdinto disŝiris la tablotukon, algenuis al tiu, kiun li estis murdinta, per siaj larmoj lavpurigis liajn vundojn kaj bandaĝis ilin; la batiĝulo surverŝis vinojn kaj oleojn sur la vundojn de tiuj, kiujn li maljustumis; la ŝtelisto prenis la oran kaj arĝentan manĝilaron kaj trudis ĝin al la priŝtelitoj; kaj la incendiinto vidante tion, ekploris kaj diris: ”Ve, kion mi donu al vi, almozuletoj, kiujn mi senigis je ĉio?” Kaj tuje li plukis ĉiujn florojn en la ĝardeno kaj ŝutis ilin en interbrakojn de la almozuloj.

Kiam la trompulo satigis kaj trinkigis tiujn, kiujn li mizerigis, kiam la murdinto bandaĝis la vundojn de la murdito, kaj la batiĝulo flegis la vunditojn, kiam la ŝtelisto pridonacis la priŝtelitojn kaj la incendiinto florkronis ĉifonojn de la almozuloj, ili mem manĝis nenion, sed alkondukis siajn gastojn en la palacon, kuŝigis ilin al dormo sur blanke sternitaj litoj kaj mem kuŝiĝis apud ilin sur la malmola tero.

Nur la magiisto restis en la ĝardeno kun la interplektitaj manoj kaj kun la stellumaj okuloj. Dolĉa, kvieta dormo descendis super la karceron.

Tiam eksonegis pezaj frapoj kaj tra la pordo de la karcero enpaŝis lA provoso. ”Leviĝu, latronoj,” li ekkriegis, ”jam tri tagojn vi dormas kaj ni ne povas vin veki!”

La punatoj tuj vekiĝis. Kaj ili vidis, ke ili kuŝas sur la tero apud siaj malmolaj, malpuraj litoj; la aerkolonoj denove ŝanĝiĝis je la humidaj karcermuroj kaj el la dezerta korto malaperis ĉio, kio povus simili al floreto aŭ floranta arbo; nur sur la planko kuŝis ankoraŭ kelkaj ruĝaj kaj liliaj folietoj.

”Ĉu tri tagojn ni dormis?” miris la murdinto.

”Kio!” ekkriis la incendiinto, ”ĉu tio estis nur sonĝo?”

”Sinjoro provoso,” demandis la ŝtelisto, ”ĉu estis ĉi tie iu krom ni?”

”Estis ĉi tie tiu,” murmuris la provoso, ”kiu ŝtelis la reĝan katon. Tri tagojn li staris en sia ĉelo senmove kaj liaj okuloj brilis kiel steloj. Hodiaŭ matene li malaperis, kiam li estis pentiginta sian punon. Li estis ia fripona birdeto! Antaŭ ol li malaperis, li alsorĉis al nia honorinda juĝisto, Doktoro Korpus, azenorelojn. Sed nun ek, kanajloj, leviĝu!”

Kaj denove komenciĝis al la punatoj en la karcero la iama vivo. Sed tamen io ŝanĝiĝis: la fetora akvo en la kruĉo gustis al ili ĉiam kiel la plej dolĉa vino, la ŝima pano ŝanĝiĝis en iliaj buŝoj je la plej delica gusto, rava bonodoro de floroj blovis tra la malliberejo, kaj nokte, kiam ili estis kuŝiĝantaj, sterniĝis iliaj litoj per blanko la plej pura. Ĉiunokte krome etendiĝis super la karcero paca dormo sen riproĉoj kaj suferoj.

6. FINO DE LA FABELO

Kiam do la princidino sciiĝis ĉe la tribunalo, ke eble ŝia kato Jurka fuĝis tien, kie ĝi naskiĝis, tuj ŝi sendis kurieron al la kabaneto de la avino.

Galopegas la kuriero surĉevale, ĝis fajreroj ŝprucas el sub la hufoj, kaj jen, li vidas antaŭ la kabaneto la nepon de la avino Vaŝek kun la nigra kato enbrake.

”Vaŝek,” kriis la kuriero, ”la princidino volas sian katon Jurka redone.”

Ekdoloris la koro de Vaŝek, ke li devas perdi Jurkan, sed li diris: ”Mi mem, sinjoro kuriero, ĝin alportos al la princidino.”

Kuris do Vaŝek en la kastelon kun Jurka en sako kaj rapide al la princidino: ”Jen, princidino,” li diris, ”mi portas nian katon. Se ĝi estas via Jurka, lasu ĝin por vi.”

Malfermis Vaŝek la sakon, sed Jurka ne elsaltis jam tiel vivece, kiel tiam siatempe el la dorskorbo de la avino; ĝi lamis, povrulino, je unu piedeto.

”Mi ne scias,” diris la princidino, ”ĉu ĝi estas nia Jurka. Jurka eĉ ne iomete lamis. Sed sciu, ni vokos Bafenon.”

Kiam Bafeno ekvidis Jurkan, ĝi komencis pro ĝojo vostumi, ke nur ĝi siblis; sed kion ĝi diris al la kato kaj kion respondis Jurka, tion komprenis neniu el la ĉeestantoj.

”Ĝi estas Jurka,” ekkriis la princidino. ”Bafeno ĝin ekkonis.

Sed, Vaŝek, kion mi donu al vi por tio, ke vi ĝin alportis?

Ĉu vi volas monon?”

Vaŝek ekruĝis kaj rapidis diri: ”Mi ne volas, princidino.

La avino havas tiom da ĝi, ke pro tio ŝi estas senkonsila.”

”Aŭ – aŭ – ĉu vi volus peceton da torto?” demandis la princidino.

”Tute ne,” diris Vaŝek, ”ni havas tiom da buĥtoj, laŭplaĉe.”

”Aŭ – aŭ –” pripensis la princidino, ”ĉu vi volus elekti iun el miaj ludiloj?”

”Ne, ne,” mansvingis Vaŝek. ”Mi havas, rigardu, tian tranĉilon kaj per ĝi mi skulptas al mi kion ajn.”

La princidino vere ne plu sciis, kion proponi al Vaŝek.

”Sed, Vaŝek,” ŝi diris fine, ”diru mem, kion vi volas ricevi.”

”Nu, princidino,” diris Vaŝek kaj ruĝiĝis kiel papaveto.

”Nu, diru, Vaŝek,” insistis la princidino.

”Tion mi ne rajtas diri,” defendis sin Vaŝek ruĝa ĝisorele.

Nun denove ekruĝis la princidino kiel peonio. ”Kaj kial,” ŝi diris, ”vi ne rajtus tion diri?”

”Ĉar,” diris la malfeliĉa Vaŝek, ”tion cetere vi ne donus al mi.”

La princidino ruĝiĝis kiel rozo. ”Kaj kio,” ŝi diris embarase, ”se mi ĝin donos al vi?”

Vaŝek kapneis: ”Vi ne donos.”

”Kaj se mi donos?”

”Vi ne rajtas,” diris Vaŝek malgaje. ”Mi ne estas reĝ- ido.”

”Rigardu, Vaŝek, tien,” rapidis diri la princidino, kaj kiam Vaŝek rerigardis, ŝi ekstaris piedpinte kaj donis al li kison sur la vangon. Antaŭ ol Vaŝek rekonsciiĝis, ŝi estis jam en angulo, kaptis Jurkan kaj estis kaŝanta la vangojn en ĝia tegumento.

Vaŝek ardis kaj brilis. ”Disinjoro vin rekompencu, princidino,” li diris, ”kaj mi denove iros.”

”Vaŝek,” flustris la princidino, ”ĉu ĝi estis tio, kion vi volis?”

”Estis, princidino,” ekparolis Vaŝek fervore. Sed en la salonon eniris korteganinoj kaj Vaŝek klopodis malaperi.

Gaje Vaŝek trotis hejmen; en la arbaro li restis nur tiom longe por skulpti el arboŝelo belan ŝipeton kaj kun la ŝipeto enpoŝe li kuris hejmen.

Kiam li venis hejmen – Jurka tie sidis sur la domperono kaj lavis sian tegumenton per la lama piedeto.

”Avinjo,” komencis krii Vaŝek, ”ĵus mi portis Jurkan en la kastelon!”

”Nu, knabo,” diris la avinjo, ”tia jam estas karaktero de la katoj, ke ili revenas tien, kie ili naskiĝis, eĉ se tio estus mejlojn malproksime. Kuru kaj portu ĝin matene denove en la kastelon.”

Matene denove Vaŝek kuris kun Jurka en la kastelon.

”Princidino,” li diris senspire, ”jen ree mi portas Jurkan.

Ĝi, mavulino, fuĝis de vi, rekte en nian kabanon.”

”Vi bubo,” diris la princidino, ”vi scias ventkuri!”

”Princidino,” hastparolis Vaŝek, ”ĉu vi volus havi ĉi tiun ŝipeton?”

”Donu ĝin,” diris la princidino. ”Kaj kion mi donu al vi hodiaŭ por Jurka?”

”Mi ne scias,” diris Vaŝek, kaj ekruĝis tuj ĝis la hararo.

”Diru do,” flustris la princidino kaj ruĝiĝis ankoraŭ pli.

”Mi ne diros.”

”Diru!”

”Mi ne diros.”

La princidino klinis la kapon kaj fingretis la ŝipeton.

”Ĉu vi volus,” diris ŝi fine, ”eble tion, kion hieraŭ?”

”Nu eble,” ekridis Vaŝek haste; kaj ricevinte tion, li kuris gaje hejmen. Nur ĉe salikoj li restis iomete kaj faris belan, melodian fajfileton.

Kiam li venis hejmen – Jurka sidis sur la domperono kaj per piedo karesas sian barbaĵon. ”Avinjo,” ekparolis Vaŝek denove, ”Jurka estas ree ĉi tie.”

”Nu, kaptu ĝin,” diris la avinjo, ”kaj kuru kun ĝi morgaŭ denove en la kastelon. Eble poste tie ĝi kutimiĝos.”

Matene do Vaŝek kuris denove en la kastelon, kun Jurka en la sako surdorse. ”Princidino,” tuj li ekis, ”Jurka denove fuĝis al ni.”

Sed la princidino paŭtis kaj diris nenion.

”Rigardu, princidino,” hastparolis Vaŝek, ”ĉi tiun fajfileton mi faris hieraŭ.”

”Donu ĝin,” diris la princidino kaj plu paŭtis. Vaŝek piedumis kaj ne sciis, kial la princidino koleras.

La princidino ekblovis en la fajfileton, kaj kiam la fajfileto bele ekkantis, ŝi diris: ”Vi bubo, mi scias, ke vi tion faras intence kun la kato, por ke mi – por – por ke vi ricevu rekompence denove tion, kion hieraŭ.”

Vaŝek tristiĝis, prenis la ĉapon kaj diris: ”Se vi, princidino, tion opinias, do bone; sed neniam plu mi venos ĉi tien.”

Malgaje kaj lante Vaŝek revenis hejmen. Apenaŭ li venis – Jurka sidis denove sur la domperono kaj nur ĉirkaŭlekis sin, tiom da lakto ĝi eltrinkis. Kaj Vaŝek sidiĝis al ĝi, prenis ĝin sur la sinon kaj silentis.

Jen hop, hop, sur ĉevalo algalopis la reĝa kuriero.

”Vaŝek,” li kriis, ”la reĝo sciigas vin, ke vi alportu Jurkan en la kastelon.”

”Tio ne havas sencon,” diris Vaŝek, ”la kato ĉiam revenos tien, kie ĝi naskiĝis.”

”Sed la princidino, Vaŝek,” ordonas la kuriero, ”la princidino sciigas vin, ke vi ĝin alportu eble ĉiutage.”

Vaŝek kapneis. ”Mi diris al ŝi, ke mi ne plu venos.”

Tiam eliris sur la domperonon la avinjo kaj diris: ”Sinjoro kuriero, la hundo vivas ĉe la homo, sed la kato ĉe kabano. Al ĉi tiu kabano Jurka jam estos fidela.”

La kuriero turnis la ĉevalon kaj galopis al la kastelo. La sekvintan tagon alveturis antaŭ la kabanon de la avino granda veturilo, trenata per cent ĉevaloj. Koĉero descendis kaj vokis la avinon. ”Avinjo,” li diris, ”sinjoro reĝo sciigas vin, ke se la kato restadas ĉe la kabano, mi alveturigu la katon ankaŭ kun la kabano kaj ankaŭ kun vi kaj Vaŝek. La kabano havos ja lokon en la reĝa ĝardeno.”

Venis multaj homoj kaj helpis ŝarĝi la tutan kabanon sur la veturilon. La koĉero vipklakis kaj kriis ”hot”, cent ĉevaloj ektiris kaj la veturilo kun la kabano moviĝis al la kastelo. Sur la veturilo, sur la sojlo de la kabano, sidis la avino, Vaŝek kaj Jurka. Tiam la avino rememoris, ke la reĝa panjo sonĝis, ke Jurka alkondukos en la kastelon la venontan reĝon kaj ke la venonta reĝo alveturos kun sia tuta domo. Ŝi rememoris tion, sed diris nenion.

Kun granda ĝojo oni bonvenigis la veturilon en la kastelo, transmetis la kabanon en la ĝardenon, kaj ĉar Jurka restis ĉe la kabano, ĝi ne plu intencis fuĝi. Ĝi vivis tie kun la avino kaj Vaŝek kiel hejme. Kiam la princidino volis ludi kun ĝi, ŝi devis iri al ĝi en la kabanon; kaj ĉar verŝajne ŝi tre ŝatis Jurkan, ŝi iradis tien ĉiutage kaj treege amikiĝis kun Vaŝek.

Kio poste sekvis, tio ne plu apartenas en nian fabelon.

Sed se Vaŝek fariĝis vere reĝo en tiu lando, kiam li maturi ĝis, tio estis, infanoj, nek pro la kato, nek pro amikeco de la princidino, sed pro grandaj kaj bravaj agoj, kiujn la granda Vaŝek faris por la tuta lando.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.