La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABELO HUNDA

Dum la veturilo de mia avo, de tiu muelisto, veturigadis tra vilaĝoj panon kaj reen en la muelejon belan grenon, Nukseton konis ĉiu ajn; nu, Nukseto, dirus ĉiu al vi, ĝi ja estas tiu hundeto, kiu sidas sur la koĉerbenko apud la maljuna Ŝutilek kaj rigardas kvazaŭ ĝi direktus la tutan veturilon; kaj kiam ĝi veturas supren iom malrapide, ĝi komencas boji kaj la radoj tuj ekturniĝas pli rapide, Ŝulitek vipkrakas, Ferdo kaj Ĵano, nome ambaŭ ĉevaloj de nia avo, ektiras, kaj nun la tuta veturilo glore kuras en la vilaĝon kaj elskuas nuran belodoron de la didonaco. Tiel infanoj, veturadis la mortinta Nukseto tra la tuta paroĥo.

Jes, tiutempe ankoraŭ estis neniuj deĉenigitaj aŭtomobiloj; tiam oni veturadis lante, orde kaj por ke tio estu aŭdebla. Neniu ŝoforo en aŭtomobilo scias tiel bele vipokraki kiel la mortinta Ŝulitek, dio donu al li eternan gloron, aŭ tiel ŝmaci je la ĉevaloj, kiel li sciis tion; kaj apud neniu ŝoforo sidas la saĝa Nukseto, ne koĉeras, nek bojas, nek terurigas, nenio. Aŭtomobilo nur preterpasegas kaj ekfetoras, kaj jen rigardu, kie jam ĝi estas; tute nevidebla ĝi estas pro nura polvo. Jes, Nukseto veturadis pli solide; duonhoron antaŭe oni pintigis la orelon, ekflaris kaj diris: ”Ha!” Oni jam sciis, ke al oni veturas la pano, oni stariĝis sur domperono, por diri al ĝi bonan matenon. Kaj nun jam vere veturas la veturilo de la avo en la vilaĝon, Ŝulitek ŝmacas per la lango, Nukseto bojas sur la koĉerbenko kaj subite hop, ĝi saltas sur la gropon de Ĵano (ĝi estas ja gropo, dio benon donu! tablolarĝa, kvar homoj povus manĝi sur ĝi), kaj nun ĝi dancas sur la dorso de Ĵano, kuras de la jungaĵo al la vosto, de la vosto al la jungaĵo kaj sian buŝon ĝi povas franĝi pro ĝojo: Haf, haf buboj, uf, kiel ni veturegis, mi kaj Ĵano kaj Ferdo; hura! Kaj la buboj okulegas; ĉiutage alveturas ĉi tien la pano, kaj ĉiam tia jubilo, mia dio, kvazaŭ la imperiestro mem veturus! – Jes, mi diras, tiel solide jam delonge oni ne veturas, kiel dum tempo de Nukseto.

Kaj boji sciis Nukseto, kvazaŭ oni pafus el pistolo.

Krak! dekstren, tiel ke la anseroj tie pro la ektimo kuras, kuras kaj haltos nur en Police sur la foirplaco, tute mirigitaj, kiel ili tien venis; krak! maldekstren, ke la kolomboj el la tuta vilaĝo ekflugas kaj flugdescendas ie apud Altman, por diri, ke ĝis la prusa flanko; tiom sciis boji Nukseto, la hundaĉo mizera, kaj poste, mire ke ĝia vosto ne forflugis, kiel ĝi svingis ĝin pro ĝojo, kiam ĉion ĉi ĝi faris; Nu jes, ĝi povis vere orgojli; tiel fortan voĉon eĉ ne generalo havas, jes iam ankaŭ deputito ne.

Kaj tamen estis tempo, kiam Nukseto sciis eĉ ne iom boji, malgraŭ tio, ke ĝi estis jam duonmatura kaj havis tiajn dentojn, ke ĝi dismordis la dimanĉajn botojn de la avo. Vi devas scii, kiel la avo venis al Nukseto, plivere Nukseto al la avo. Foje la avo iris el la gastejo malfrue hejmen, kaj ĉar estis nokto kaj ĉar li estis gaja, kaj eble ankaŭ por forpeli la mavajn spiritojn, li kantis dumvoje.

Subite en la mallumo li perdis la ĝustan noton kaj devis halti por ĝin serĉi. Kaj serĉante ĝin li aŭdis ian murmu- reton, ĝemeton, bleketon sur la tero ĉe siaj piedoj; li krucsignis sin kaj palpis surtere, kio povas esti. Li ekpalpis vilan varman buleton, ĝi ampleksis lian manplaton, kaj estis mola kiel veluro; apenaŭ li prenis ĝin en la manon, ĝi ĉesis murmureti kaj suĉis lian fingron, kvazaŭ ĝi estus el mielo. ”Nu mi devas ĝin rigardi,” pensis la avo, kaj portis tion hejmen, en la muelejon. La avino, povrulino, atendis la avon por povi diri al li bonan nokton; sed antaŭ ol ŝi povis konvene aŭdiĝi, la friponeta avo diris:

”Rigardu, Helena, kion mi portas al vi.” La avino prilumis tion, kaj jen, estis ja hundido, mia kamaradeto, hunda bebeto ankoraŭ blinda kaj flava, kiel elŝeligita nukso.

”Ni vidu,” ekmiris la avo, ” hundeto, kies fakte ci estas?”

La hundeto memkomprene diris nenion; ĝi tremis sur la tablo kiel amaseto da malfeliĉo, ĝis ĝia rata vosteto saltetis, kaj bleketis malĝojege; kaj jen, ha friponeto, sub ĝi fariĝis marĉeto kaj kreskis kiel malbona konscienco.

”Karlo, Karlo,” kapbalancis serioze la avino je la avo, ”kie vi lasis la prudenton? La hundido ja pereos sen patrino.”

Tion la avo ektimis. ”Rapide, Helena,” li diris, ”varmigu lakton kaj preparu bulketon,” La avino ĉion preparis, la avo trempetis panmolon en lakto, ĉirkaŭligis ĝin per pinto de poŝtuko kaj faris tiel bonan suĉbuleton, ke el ĝi la hundido satsuĉis, ĝis ĝi havis la ventreton kiel tamburon.

”Karlo, Karlo,” denove kapbalancis la avino, ”kie vi lasis la prudenton? Kiu varmigos la hundidon, por ke ĝi ne pereu pro malvarmo?” Sed, pa, la avo! al li oponi! Li prenis la hundidon kaj rekte kun ĝi en la stalon; mia kara, tie estis varme pro la spirado de Ferdo kaj Ĵano.

Ambaŭ ĉevaloj jam dormis sed kiam venis la mastro, ili levis la kapon kaj sekvis lin per saĝaj, afablaj okuloj.

”Ĵano, Ferdo,” diris la avo, ”ne mistraktu Nukseton, vi komprenas? Mi donas ĝin al vi sub protekton.” Kun tio li metis la etan Nukseton antaŭ ilin en pajlon. Ĵano ekflaris al la stranga kreitaĵo kaj sentis el ĝi la bonajn manojn de la mastro; kaj ĝi flustris al Ferdo: ”Ĝi estas nia!” Kaj prete.

Tiel Nukseto kreskis en la stalo, nutrata per suĉbuleto el poŝtuko, ĝis ĝiaj okuloj malfermiĝis kaj ĝi mem povis trinki el telereto. Kaj varme estis al ĝi kiel ĉe patrino, kaj tiel baldaŭ iĝis el ĝi eta bubaĉo kun malsaĝa kapo, nu, hundido; ĝi eĉ ne scias, kie ĝi havas la postaĵon, sur kiu ĝi devas sidi, ĝi eksidas sur la propra kapo kaj miras, ke ĝi premdoloras; ĝi ne scias, kion kun la vosto, kaj ĉar ĝi scias kalkuli nur ĝis du, ĝi eraras ĉiujn siajn kvar krurojn; fine pro miro ĝi ĵetiĝas teren kaj eligas la langeton bele rozetan, kiel ŝinkofolion. Sed ĉiu hundido estas ja tia, mallonge, kiel infanoj. Multe pli dirus al vi Ĵano kaj Ferdo; ili dirus al vi, kia sufero estas por maljuna ĉevalo, senĉese atenti, por ne piedireti tiun folan hundaĉon; sciu hometoj, hufo ne estas babuŝo kaj oni devas ĝin metadi lantete, leĝerete, por ke io sur la planko ne komencu dolore kviviti kaj plendi. Jes, ja, estas egaj zorgoj pri infanoj, dirus al vi Ĵano kaj Ferdo.

Kaj el Nukseto fariĝis jam tuta hundo, gaja kaj plendenta kiel ĉiu alia, sed io ne estis ĉe ĝi en ordo: neniu aŭdis ĝin boji nek murmuri. Ĝi nur kvivitis kaj muĝis, sed bojado tio ne estis. Foje diris al si la avino: ”Kial Nukseto ne bojas?” Ŝi meditas, tri tagojn iradas kiel korpo sen la animo, kaj la kvaran tagon ŝi diras al la avo:

”Kial nur Nukseto neniam bojas?” Meditas la avo, tri tagojn li iradas kaj senĉese kapskuas. La kvaran tagon li diras al Ŝulitek, la koĉero: ”Kial nur nia Nukseto neniam bojas?” Ŝulitek komencis tion defunde; li iris en gasstejon kaj meditis tie tri tagojn kaj tri noktojn; la kvaran tagon li emis jam dormi, iel estis en lia kapo konfuze, li vokis do la gastejestron kaj tiris el la poŝo krejcerojn por elspezo. Li kalkulis, kalkulis, sed la diablo mem implikiĝis en tion, kaj li ne kaj ne finkalkulis. ”Nu Ŝulitek,” diras la gastejestro, ”ĉu la panjo ne instruis vin kalkuli?”

Tiumomente Ŝulitek preterlasis la elspezon, ekbatis sian frunton kaj kuris al la avo. ”Mastro,” li kriis jam en pordo, ”jam mi trafis ĝin! Nukseto tial ne bojas, ĉar ĝia panjo ne instruis tion al ĝi!”

”Verver,” diris la avo, ”jam la vero; la panjon Nukseto ne konas, Ferdo kaj Ĵano ne instruis al ĝi boji, en la najbareco ekzistas neniu hundo, kaj tial Nukseto eĉ ne scias, kio estas bojado. ”Sciu, Ŝulitek,” li diras, ”vi devas al ĝi instrui la bojadon.” Ŝulitek sidiĝis en la stalo al Nukseto kaj instruis al ĝi boji. ”Haf, haf,” li klarigis al ĝi, ”atentu, kiel oni tion faras; unue vrrr en la gorĝo, kaj poste subite ci elbuŝigos tion: haf, haf. Vrrrr, haf, haf, haf!” Nukseto pintigis la orelojn, tio estis muziko, kiu plaĉis al ĝi, mem ĝi ne scias kial; kaj subite pro nura ĝojo ĝi mem ekbojis. Ĝi estis ekbojo iom stranga, ĝi ekkvivitis, kvazaŭ tranĉilo sur telero ekgrincus, sed ĉiu komenco estas malfacila; ankaŭ vi ne tuj konis la alfabeton.

Ferdo kaj Ĵano aŭskultis, kial la maljuna Ŝulitek bojas; fine ili ŝultrolevis super li kaj neniam plu lin estimis. Sed Nukseto havis por la bojado egan talenton, la lernado rapide progresis, kaj kiam unuafoje ĝi ekveturis kun la veturilo, ĝi aŭdiĝis krak maldekstren, krak dekstren, kvazaŭ oni pafus el pistolo; tamen ĝis la plej malproksima morto Nukseto ne satavidis sian bojadon kaj bojis la tutan dian tagon; tiom ĝojigis ĝin, ke tion ĝi solide ellernis.

Sed veturadi kun Ŝulitek kaj koĉeri, tio ne estis la sola, kion Nukseto prizorgadis. Ĉiuvespere ĝi ĉirkaŭiris la muelejon kaj korton, ĉi ĉio estas ĝustloke, abruptis kokinojn, ke ili ne plu kluku kiel onklinaĉoj en bazaro, kaj poste ĝi stariĝis antaŭ la avon, vostumis kaj sagace rigardis, kvazaŭ ĝi volus diri: ”Iru nur jam dormi, Karlo, ĉion mi atentos.” La avo ĝin do laŭdis kaj iris dormi kun dia fido. Sed dumtage la avo ofte ĉirkaŭrigardis vilaĝojn kaj urbetojn, por aĉeti grenon kaj kelkion, ankaŭ trifolian semon, lenton aŭ papavon; kaj tiam Nukseto kuris kun li, kaj irante nokte hejmen, neniel ĝi timis kaj trafis la vojon ankaŭ tiam, kiam la avo mem vojeraris.

Foje do la avo aĉetis ie semon, jes, tio estis tie en Zlice; li aĉetis kaj haltis momenton en gastejo, Nukseto atendis tempeton antaŭ la gastejo; kaj jen en ĝia nazo ektiklis io bona, nu, ia bela bonodoro el la kuirejo, tiel ke ĝi devis iri tien rigardi. Kaj per mia animo, tie hejmanoj manĝis andujojn; kaj Nukseto sidiĝis kaj atendis, ĉu falos sub la tablon ia aminda andujeto. Kaj dum ĝi atendis, haltis antaŭ la gastejo veturilo de najbaro de la avo, kiel nur li nomiĝis, nu eble Joudal; Joudal trovis la avon en la verŝejo, vorto sekvis vorton kaj jam ambaŭ najbaroj sin portis al la veturilo, por kunveturi hejmen. Ili ekveturis, kaj la avo forgesis Nukseton kiel la morton, dume Nukseto figuris en la kuirejo antaŭ la andujoj.

Kiam la hejmanoj finmanĝis, ili ĵetis anduj-restaĵojn al la kato sur la fornon; Nukseto sekis la buŝon kaj nur nun ĝi rememoris, kie ĝi lasis la avon. Ĝi serĉis, flaris tra la tuta gastejo, sed la avo nenie. ”Nukseto,” diris la gastejestro, ”cia mastro veturis tra tie,” kaj montris permane.

Ĉi tion Nukseto komprenis kaj ekiris hejmen sola; komence ĝi iris laŭ la ŝoseo sed poste ĝi diris al si: ”Mi estus freneza; tie trans la monteton mi devancos”. Ĝi ekiris do trans la monteton kaj tra la arbaro. Estis jam vespero, estis jam nokto; sed Nukseto neniel timis. De mi, ĝi opiniis, neniu ion ŝtelos. Sed ĝi malsatis kiel hundo.

Estis jam nokto, kaj aperis plenlumo; kaj kiam ie la arboj sporadiĝis, ĉu en trahakejo, ĉu en senarbejo, aperis la luno super la arbosuproj kaj estis tie tiel bele, tiel arĝente, ke la koro de Nukseto batis pro mirego. La arbaro muĝis tiel mallaŭte, kvazaŭ ĝi ludus harpon. Nun Nukseto kuris tra la arbaro kvazaŭ tra nigrenigra koridoro; sed subite aperis antaŭ ĝi arĝenta lumo, la harpoj ludis kvazaŭ pli laŭte, kaj sur Nukseto hirtiĝis ĉiu haro; ĝi alprenis sin al la tero kaj rigardis preskaŭ duonkonscia.

Antaŭ ĝi arĝenta senarbejo kaj sur ĝi dancis hundaj najadoj. Ili estis belaj blankaj hundoj sed tutblankaj, preskaŭ diafanaj, kaj tiel leĝeraj, ke eĉ ne roson de la herbo ili deskuis; nu, ili estis hundaj najadoj, tion Nukseto tuj ekkonis, ĉar mankis al ili ia interesa odoreto, laŭ kiu hundo ekkonas veran hundon. Nukseto kuŝas en la malseka herbo kaj povas foruzi siajn okulojn. La najadoj dancas, ludpelas sin, luktas inter si aŭ rondturniĝas post sian vosteton, sed ĉion tiel leĝere, tiel aere, ke eĉ ne pajlereto kliniĝis sub ili. Nukseto bone atentis: se iu el ili komencos sin grati aŭ mordos pulon, ĝi ne estas najado, sed blanka hundo. Sed neniu gratis sin nek pulon ekmordis; estis do sankte ke tio estis najadoj. Kiam la luno estis tre alte, la najadoj levis la kapon kaj komencis delikate, bele jelpi kaj kanti; jes, eĉ ne orkestro de la Nacia Teatro tion tiel scias. Nukseto ploris pro emocio kaj estus kantanta kune, se ĝi ne timus, ke ĉion ĝi fuŝos.

Kiam ili finkantis, ili kusiĝis ĉirkaŭ ia majesta hunda maljunulino, ŝi estis verŝajne ia potenca feino aŭ sorĉistino, tute arĝenta kaj kaduka. ”Rakontu al ni,” petis ĉiuj najadoj.

La maljuna hunda feino enpensiĝis kaj poste rakontis:

”Mi rakontos al vi, kiel hundoj kreis la homon. Kiam la disinjoro kreis la tutan mondon kaj ĉiujn bestojn, li starigis al ili fruntan hundon, kiel la plej bonan kaj sa- ĝan. Ĉiuj bestoj en la paradizo vivis kaj mortadis kaj denove feliĉe kaj kontente naskiĝadis, nur la hundoj estis ĉiam malĝojaj. Demandis ilin do la disinjoro: ”Kial vi tristas, dum ĉiuj ceteraj bestoj ĝojas?” Kaj diris la plej aĝa hundo: ”Sciu disinjoro, al la ceteraj bestoj nenio mankas; sed ni hundoj havas iom da prudento en la kapo, kaj per tia saĝo ni ekkonas, ke ekzistas io pli supera ol ni, ke tio estas vi, ho, Kreinto. Ĉion ni povas ekflari, nur ne vin, kaj tio al ni hundoj ege mankas. Tial, ho, Sinjoro, plenumu nian sopiron kaj kreu al ni ian dion, al kiu ni povus ekflari.” Ekridetis la disinjoro kaj diris: ”Alportu al mi iajn ostojn, kaj mi kreos al vi dion, al kiu vi povus flari.” Kaj la hundoj diskuris kaj ĉiu alportis ian oston: tiu de leono, tiu ĉevalan, tiu kamelan, tiu katan, mallonge, de ĉiuj bestoj, nur neniun hundan; ĉar neniu hundo tuŝas nek hundan viandon, nek hundan oston.

Da ostoj estis granda amaso, kaj el tiuj ostoj la dio faris homon, por ke la hundoj havu sian dion, al kiu ili povas flari. Kaj ĉar la homo estas farita el ĉiuj bestoostoj, nur ne el la hundaj, li havas ecojn de ĉiuj bestoj: li havas leonan forton, laboremon de kamelo, ruzon de kato kaj grandanimecon de ĉevalo, nur ne la hundan fidelecon, nur la hundan fidelecon ne!”

”Rakontu ankoraŭ ion,”petis la hundaj najadoj denove.

La maljuna hunda feino enpensiĝis kaj poste komencis:

”Mi rakontos al vi, kiel la hundoj venis en la ĉielon.

Sciu, ke la homaj animoj iras post la morto sur stelojn, sed por la hundaj animoj restis neniu stelo, kaj la hundanimoj iris post la morto dormi en la teron. Tio restis ĝis tempoj de Jesuo Kristo. Kiam la homoj skurĝis Jesuon Kriston ĉe kolono, restis tie multe da sango, multege da sango. Kaj iu malsata hundo sen mastro venis kaj lekis la sangon de Jesuo Kristo. ”Sankta Maria,” ekkriis la an- ĝeloj en la ĉielo, ”tiu hundo ja akceptis la sangon de la Sinjoro!” ”Se ĝi akceptis la sangon de la Sinjoro,” diris Dio, ”ni prenos ĝian animon en la ĉielon.” Kaj li faris novan stelon, kaj por ke oni sciu, ke ĝi estas por la hundanimoj, li afaris al ĝi voston. Apenaŭ tiu hundanimo venis sur la stelon, ĝi havis el tio tian egan ĝojon, ke ĝi komencis kuri kaj kuradi en la ĉiela spaco kiel hundo sur herbejo kaj ne tiel bonordan vojon, kiel la ceteraj steloj; kaj tiajn hundstelojn, kiuj miskuras tra la ĉielo kaj agitas la voston, oni nomas kometoj.”

”Rakontu ankoraŭ ion,” petis la hundaj najadoj la trian fojon.

”Ankoraŭ do mi diros al vi,” komencis la maljuna feino, ”ke antaŭ longegaj tempoj, la hundoj havis sur la tero reĝolandon kaj grandan hundan kastelon. Sed la homoj enviis al la hundoj ilian reĝolandon sur la tero kaj sorĉis tiel longe, ĝis la hunda reĝolando ankaŭ kun la hunda kastelo falis en la terprofundon. Sed kiu rastus sur la ĝusta loko, perrastus groton, kie restis la hunda trezoro.”

”Kia estas la hunda trezoro?” demandis la najadoj avide.

”Nu,” diris la maljuna feino, ”ĝi estas halo pompe bela. La kolonoj estas el la plej belaj ostoj, sed ne ĉirkaŭmorditaj, tute ne; sur ili estas tiom da viando, kiom sur anserfemuro. Poste estas tie fumaĵita trono kaj al ĝi kondukas ŝtupoj el plej neta lardo. Kaj sur la ŝtupoj estas tapiŝo el nuraj anduj-ŝeloj kaj en la ŝeloj estas dikfingra farĉo –”

Tion Nukseto ne plu povis elteni. Ĝi ekimpetis sur la herbejon kaj vokis: ”Ha, ha, kie estas la trezoro? Ha, ha, kie estas la hundtrezoro?”

Sed tiumomente per unufojo malaperis ĉiuj hundaj najadoj, ankaŭ la maljuna hunda feino. Nukseto frotis siajn okulojn; nenio tie estis, nur la arĝenta herbejeto, eĉ ne pajlero estis ĉifita pro la danco de la feinoj, eĉ ne roseto defluis teren. Nur la kvieta luno brilis super la ĉarma herbejeto, kaj ĉirkaŭe staris arbaro kiel nigrenigra murego.

Tiam Nukseto rememoris, ke hejme atendas ĝin almenaŭ erigita pano en akvo, ĝi ekkuris hejmen, kiom nur ĝiaj kruroj kapablis. Sed ekde tiu tempo, kiam ĝi iris iam denove kun la avo tra herbejoj kaj arbaroj, de temp’ al tempo ĝi rememorigis al si la hundan trezoron trafalintan sub la teron kaj komencis rasti, furioze rasti per ĉiuj kvar profundan truon en la teron. Ĉar verŝajne ĝi konfidis tion ankaŭ al la hundoj el la najbareco, kaj tiuj al la aliaj, kaj la aliaj al la pluaj, okazas al ĉiuj hundoj en la mondo, ke ie en la kamparoj ili rememoras la trafalintan hundan reĝolandon kaj rastas truon en la tero kaj flaras, flaras, ĉu el la profundo de la tero ne estas sentebla la fumaĵita trono de la iama hunda regno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.