La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

GRANDA DOKTORA FABELO

Pasis jam ege multe da tempo, kiam sur la monto Hejšovina praktikis la sorĉistan metion la magiisto Magiaŝo. Kiel vi scias, estas magiistoj bonaj, kiujn oni nomas sorĉistoj aŭ miraklofarantoj, kaj magiistoj mavaj, kiujn oni nomas nigrosorĉistoj. Magiaŝo staris meze; iam li estis tiel bona, ke tute li ne sorĉis, kaj alifoje li sorĉis tiel potence, ke tondris kaj fulmis; iam li venis al la ideo, ke pluvu ŝtonoj, kaj foje eĉ li faris, ke torentpluvis malgrandaj ranetoj. Koncize, diru kion ajn, tia magiisto estas neniel agrabla najbareco, kaj eĉ se la homoj ĵuris per sia animo, ke ili ne kredas je magiistoj, tamen la monton Hejšovina prefere ili evitadis; ili nur elturniĝadis dirante, ke ĝi estas tro kruta – kompreneble ili ne konfesus timon pro Magiaŝo!

Tiu Magiaŝo foje sidis antaŭ sia kaverno kaj manĝis prunojn, tiajn grandajn blunigrajn kaj bele prujnkovritajn prunojn, dum en la kaverno lia helpanto, lentuga Vincek, vernome Vincento Nyklíĉek el Zlíĉko, kirlis super fajro magiajn dokoktojn el peĉo, sulfuro, valeriano, mandragoro, bistorto, centaŭreo, ononiso kaj asafetido, el aksoŝmiraĵo kaj lapiso kaj akvoforto kaj kaproglobetoj, el vespopikiloj, ratobarboj, falenkruretoj kaj zanzibara semo, nu el tiaj sorĉaj spicoj, ingrediencoj, teriakoj kaj misdrogoj. Kaj Magiaŝo nur rigardis, kiel tion la lentuga Vincek kirlas kaj manĝis prunojn. Sed la povra Vincek forgesis kirli, kiu scias kial, kurte: dekoktaĵoj en la kaldrono misbruniĝis, bruldifektiĝis, misbakiĝis, misfandi ĝis aŭ iel fumiĝis kaj el ili elpuŝiĝis terura fetoro.

”Ci misa mallertulo,” volis lin alkrii Magiaŝo, sed en la hasto eble li eraris la ĝustan tubeton en la gorĝo, aŭ eraris la pruno, kiun li havis en la buŝo, mallonge, li englutis la prunon ankaŭ kun la kerno kaj la kerno mise engor- ĝiĝis kaj rektiĝis en la gorĝo kaj povis nek internen nek eksteren; kaj tial Magiaŝo povis nur ekkriegi ”Ci mi-” kaj plu ne eblis, li povis eligi el si eĉ ne voĉeton. Nur li stertoris kaj siblis, same kiam vaporo ŝuŝas en poto, kaj ruĝi- ĝis en la vizaĝo kaj svingis la manojn kaj sufoktusis, sed la kerno ne kaj ne ekmovi sin; tiel firme kaj funde ĝi transversiĝis en la faringo.

Kiam Vincek tion ekvidis, ege li ektimis, ke eble la mastro Magiaŝo sufokiĝos, kaj diris kunsenteme: ”Sinjorĉefo, atendu ĉi tie, mi kuregas al Hronov por doktoro.”

Kaj jam li hastis de Hejšovina malsupren – doma ĝe, ke tie neniu estis, por mezuri lian rapidecon; certe ĝi estus mondrekordo en longdistanca kuro.

Kiam li alkuris al Hronov al la doktoro, apenaŭ li povis spirkapti; sed fine tamen nur ĝuste li ekkaptis ĝin kaj rapide elŝutis el si: ”Sinjoro doktoro, venu tuj kaj rapide al sinjoro sorĉisto Magiaŝo, aŭ li sufokiĝos. Uf, uf, tiel mi kurlaciĝis!”

”Al Magiaŝo sur Hejšovina?’ murmuretis la doktoro el Hronov. ”Hu, maleme mi volas, sed kiam nepre li bezonas min, kion fari.” Kaj li iris. Sciu, doktoro al neniu povas rifuzi sian helpon, eĉ se oni venigus lin al rabisto Lotrando aŭ (disinjoro ne punu nin) al Lucifero mem. Ja tia profesio ĝi estas, la doktorado.

Kaj la doktoro el Hronov kunpremis la doktoran valizon, en kiu estas doktoraj skalpeloj kaj tenajlo por dentoj kaj bandaĝoj kaj pulvoroj kaj ungventoj kaj lignoplaketoj pro frakturoj kaj aliaj doktoraj instrumentoj, kaj iris post Vincek al Hejšovina. ”Nur ni ne venu malfrue,” zorgis senĉese la lentuga Vincek kaj tial ili iris unu du unu du trans montojn kaj arbarojn, unu du unu du trans marĉojn, unu du unu du trans monteton kaj plataĵon, ĝis la lentuga Vincek diris: ”Nun, sinjoro doktoro, jam ni estas surloke.”

”Via servutulo, sinjoro Magiaŝo,” diris la doktoro el Hronov, ”kio kaj kie vin doloras?”

La sorĉisto Magiaŝo anstataŭ respondo nur ekstetoris, eksiblis kaj eksnufis kaj montris al la kolo, ke tie ĝi enestas.

”Ho, la koleto doloras,” diris la doktoro el Hronov.

”Nu, ni rigardos la doloraĵon. Apertu bele la buŝon, sinjoro Magiaŝo, kaj diru aaa.”

La sorĉisto Magiaŝo disfaldis la nigran barbon kaj plenlarĝe malfermis la buŝon, sed aaa li ne povis diri, ĉar el li eliĝis neniu voĉo.

”Nu, aaa,” instigis lin la doktoro. ”Ĉu ĝi ne eblas?”

Magiaŝo kapneis, ke ĝi ne eblas.

”Ajajaj,” diris la doktoro, kiu estis fripono, vulpo malicplena, vulpo ruzega, sakristiano rutina, merlo sagaca kaj ulo malnaiva, ĉar li havis kaŝintencojn, ”ajaj, sinjoro Magiaŝo, vi statas ege malbone, se vi ne povas diri aaa.

Mi ne scias, mi ne scias,” li diris kaj komencis Magiaŝon observi kaj perkuti, ekzameni la pulson, lian langon li rigardis, sub liajn palpebrojn li ekrigardis, en la orelojn kaj la nazon per speguleto li prilumis kaj dume murmuris latinajn vortojn. Kaj kiam li estis preta kun la tuta diagnozo, li komencis mieni ege serioze kaj diris: ”Sinjoro Magiaŝo, estas grava afero, ĉi tie helpos nenio krom senprokrasta kaj plej rapida operacio. Sed tiun mi ne povas kaj rajtas mem fari, por tio devus havi asistadon. Se vi volas subiĝi al operacio, nenio helpos, vi devos venigi miajn kolegojn doktorojn el Úpice, Kostelec kaj Hoæiĉky, kaj kiam ili estos ĉi tie, mi aranĝos kun ili kuracistan konsulton aŭ konsilon kaj nur post la plej funda konsidero ni entreprenus la deziratan kuracistan intervenon aŭ operacion operacian. Pripensu tion, sinjoro Magiaŝo, kaj se vi akceptos mian proponon, sendu rapidan kurieron por miaj altŝatataj kaj doktaj sinjoroj kolegoj.”

Kion Magiaŝo povis fari? Li kapsignis al la lentuga Vincek kaj Vincek trifoje ektrampis, por bone kuri, kaj jam li galopis de Hejšovina malsupren. Nome al Hoæiĉky.

Kaj al Úpice. Kaj al Kostelec. Ni lasu lin intertempe kuri.

PRI LA SOLIMANA PRINCIDINO

Dum la lentuga Vincek trotegis al Hoæiĉky kaj al Úpice kaj al Kostelec por doktoroj, la doktoro el Hronov sidis ĉe sorĉisto Magiaŝo kaj atentis, ke tiu ne sufokiĝu. Kaj por ke la atendado pasu al ili pli bone, li ekbruligis virginian cigareton kaj senvorte fumetis.

Kaj kiam estis enuege al li, li tusetis kaj fumegis plu.

Poste por mallongigi la enuon, trifoje li oscedis kaj ekpalpebrumis.

Post tempeto li ekvortis: ”Jes ja.” Proksimume post duonhoro li streĉiĝis kaj diris: ”Nu, nu.” Post horeto li aldiris: ”Eble dume ni povus kartludi. Sinjoro Magiaŝo , ĉu vi havas iajn kartojn?”

La sorĉisto Magiaŝo ne povis paroli, kaj tial nur li kapjesis, ke ne.

”Ĉu vi ne havas?” grumblis la doktoro el Hronov. ”Doma ĝe. Nu vi estas sorĉisto, se eĉ la kartojn vi ne havas!

Ĉe ni en la gastejo iu sorĉisto okazigis prezentadon, atendu, kiel li nur nomiĝis, simile kiel Navrátil aŭ Don Bosko aŭ Margolello, preskaŭ tiel, kaj tiu sciis fari tiajn sorĉaĵojn per la kartoj, ke vi okulegus. Nu, oni devas scii sorĉi.”

Poste li ekbruligis al si novan virginian kaj diris: ”Se vi ne havas ĉi tie kartojn, mi rakontos al vi fabelon pri la solimana princidino, por ke la tempo pli bone pasu al ni.

Se la fabelon hazarde vi konas, nur diru kaj tuj mi ĉesos.

Tin tin tin, oni komencas.

Kiel estas konate, post la Monedaj Montoj kaj la Sargasmaro estas la Dalamanaj Insuloj kaj post ili estas la dezerto Ŝarivari, kovrita de densa arbaro, kun cigana ĉefurbo Eldorado; poste larĝe-vaste etendiĝas unu meridiano kaj unu paralelo kaj tie trans rivero, kiun oni transiras tra ponteto kaj poste tra la pado maldekstren, post salik-arbusto kaj lapol-fosaĵo etendiĝas la granda kaj potenca Solimana Sultanlando. Do, bone komprenite, ĉu?

En la Solimana Sultanlando kiel jam la nomo montras, regis sultano Solimano. Tiu sultano havis unusolan filinon, Zubejda estis ŝia nomo; kaj la princidino nenial komencis malsani kaj malsaneti kaj tusetadis, ŝi konsumi ĝis kaj estis pereanta kaj magriĝanta kaj paliĝanta, ŝi afliktiĝis kaj ĝemis, ke estis dolore tion rigardi. Memkomprene, la sultano tuj venigis al ŝi siajn kortegajn sorĉistojn, desorĉistojn, magiistojn, herbodrogistinojn, aŭguristinojn, magojn kaj astrologojn, ĉarlatanojn kaj teriakistojn, banistojn kaj vundflegistojn kaj kuracadistojn, sed neniu el ili povis resanigi la princidinon. Se tio estus ĉe ni, mi dirus, ke la bubino suferis pro anemio, pleŭrito kaj bronkito; sed en la Solimana lando ne estas tia klereco kaj la medicino ne progresis tiom, por ke tie povu aperadi malsanoj kun la latinaj terminoj. Vi povas imagi, kiel la maljuna sultano estis malespera. Mia Monte Kristo, li diradis, tiel mi ĝojis, ke la bubino transprenos post mi florantan sultanan metion, kaj dume, la povrulino, estingiĝas kaj pereas antaŭ miaj okuloj kaj mi ne povas helpi ŝin! – Kaj tial ekregis ĉe la kortego kaj en la tuta Solimana lando granda tristo.

Tiutempe venis tien iu komerca agento el Jablonec, iu sinjoro Lustig, kaj aŭdinte pri la malsana princidino, li diris: ’Sinjoro sultano devus venigi doktoron de ni, nome el Eŭropo, ĉar la medicino ĉe ni estas pli progresinta; ĉi tie vi havas nur desorĉistojn, herbodrogistojn kaj magiistojn, sed, karulo, ĉe ni estas veraj kaj studintaj doktoroj.’

Eksciinte tion, sultano Solimano venigis al si tiun sinjoron Lustig, aĉetis de li ŝnuron kun vitraj perloj por la princidino Zubejda kaj poste demandis lin: ’Sinjoro Lustig, laŭ kio oni ekkonas ĉe vi efektivan kaj studintan doktoron?’

’Tre facile,’ diris sinjoro Lustig. ’Oni ekkonas lin laŭ tio, ke li havas antaŭ sia nomo Dr. Ekzemple Dr. Mann, Dr. Pelnáfi kaj simile. Kaj se li havas neniun Dr., li ne estas do studinta doktoro, komprenite?’

’Ha,’ diris la sultano kaj riĉe pridonacis sinjoron Lustig per rosinoj; sciu, tio estas bonaj sekvinberoj. Kaj poste li sendis al Eŭropo senditaron por venigi doktoron. ’Sed tion memoru,’ li predikis al ili, adiaŭante ilin, ’ke vera kaj instruita doktoro estas nur tiu, kies nomo komenciĝas per silabo Dr. Alian ne konduku al mi, alie mi fortranĉos viajn orelojn eĉ kun la kapo. Do ek!’

Se mi devus rakonti, kion ĉion la senditoj devis trasuferi kaj travivi dum la longega vojo al Eŭropo, tio estus, sinjoro Magiaŝo, ege longa fabelo. Sed post multaj kaj multaj suferoj tamen nur la senditoj atingis Eŭropon kaj komencis serĉi doktoron por princidino Zubejda.

Do la procesio de la solimanaj senditoj, tiaj egstaturaj mamlukoj kun turbanoj surkape kaj subnaze kun lipharegoj dikaj kaj longaj kiel ĉevalvostoj, ekiris tra la nigra arbaro. Ili iris kaj iris, ĝis ili renkontis ulon kun hakilo kaj segilo surŝultre.

’Dio sanon,’ salutis ilin tiu ulo.

’Dio donu’ diris la senditoj. ’Kio, oĉjo, vi estas?’

’Nu,’ diris tiu homo. ’Dankon por la demando. Mi estas nur dracenhakisto.’

La paganoj pintigis la orelojn kaj diris: ’Moŝto, jen io alia. Se vi bonvolas esti Dr Acenhakisto, ni devas do peti vin, ke vi tujtuje, kure kaj preste iru kun ni en la Solimanan landon. Sinjoro sultano Solimano sendas al vi belan saluton kaj respekte vin invitas al sia kortego; sed se vi malemus aŭ eventuale kontraŭus, tiam ni transportos vin tien perforte, kaj tial ni diras al vi, via moŝto, ne incitu nin.’

’Aj, aj,’ miris la dracenhakisto, ’kaj kion sinjoro sultano volas kun mi?’

’Li havos por vi laboron,’ diris la senditoj.

’Mi irus do,’ konsentis la dracenhakisto. ’Nome, sinjoroj, ĝuste mi ĉesas laboron. Sciu, mi emas labori kiel drako.’

La senditoj okulsignis inter si kaj diris: ’Tio, moŝtulo, ĝuste konvenas al ni.’

’Atendu.’ diris la dracenhakisto. ’Unue mi volus scii, kiom pagos al mi sinjoro sultano por mia laboro. Mi ne estas ja drinkulo, sed eble sinjoro sultano ne estas drastulo.’

La senditoj de la solimana sultano ĝentile rediris: ’Ne gravas, moŝto, ke vi ne bonvolas esti Dr Inkulo – al ni Dr Acenhakisto estas same bonvena; sed kio koncernas nian sinjoron sultanon Solimanon, vi povas kredi al ni, ke li ne estas Dr Astulo, sed nur ordinara reganto kaj tirano.’

’Do, bone,’ diris la dracenhakisto. ’Kaj kio koncernas la manĝadon, do dum la laboro mi manĝas kiel draŝisto kaj trinkas kiel dromedaro, ĉu vi scias?’

’Ĉion ni faros, nobla sinjoro,’ certigis la solimanoj, ’por ke ankaŭ tiurilate vi estu ĉe ni tute kontenta.’

Poste ili alkondukis kun granda pompo kaj estimo la dracenhakiston sur ŝipon kaj navigis kun li en la Solimanan landon. Post la alnavigo sultano Solimano rapide eksidis sur la trono kaj ordonis alkonduki ilin. La senditoj ekgenuis antaŭ li kaj la plej aĝa kaj la plej liphara el ili komencis:

’Nia plej favora sinjoro kaj reganto, princo de ĉiuj kredantoj, sinjoro sultano Solimano! Laŭ via nobla ordono ni foriris ĝis insulo nomata Eŭropo, por elserĉi la plej doktan, la plej reputacian kaj la plej faman doktoron por princidino Zubejda. Ni havas lin do ĉi tie, sinjoro sultano.

Li estas renoma kaj tutmonde konata kuracisto Dr Acenhakisto; por ke vi sciu, kia doktoro li estas, li emas labori kiel Dr Ako, estas pagata kiel Dr Inkulo, manĝas kiel Dr Aŝisto kaj drinkas kiel Dr Omedaro. Nome sinjoro sultano, ili estas nurnure gloraj kaj doktaj doktoroj, el kio evidentas, ke ni trafis tiun efektivan. Hm, hm. Jen entute ĉio.’

’Mi bonvenigas vin sinjoro Dr Akcenhakisto,’ diris la sultano Solimano. ’Mi petas vin, ke vi iru rigardi mian filinon, princidinon Zubejda.’

’Nu, kial mi ne iru,” diris al si la dracenhakisto; la sultano mem kondukis lin en malhelan, ombroplenan salonon, garnitan per la plej belaj tapiŝoj kaj kusenoj kaj kusenetoj, kaj sur ili ripozis princidino Zubejda, pala kiel el vakso kaj dormetis.

’Aj, aj,’ diris la dracenhakisto kompate, ’sinjoro sultano, tiu via bubino estas ia verdetulino.’

’Jes, jes,’ ekĝemis la sultano.

’Ia duonviva,’ diris la dracenhakisto, ’iomete kvazaŭ molaĉa, ĉu?’

’Ĝuste tiel,’ jesis la sultano malĝoje. ’Nenion ŝi volas manĝi.’

’Magra kiel ŝindo,’ diris la dracenhakisto, ’Kiel pajlofasketo.

Kaj nenian koloron ŝi havas, sinjoro sultano. Mi dirus, ke la knabino malsanas.’

’Vere, ŝi malsanas,’ diris la sultano deprimite, ’Tial mi venigis vin, por ke vi resanigu ŝin, se vi estas Dr Acenhakisto.’

’Mi?’ ekmiris la dracenhakisto. ’Dio mia, kiel mi resanigu ŝin?’

’Via afero,’ diris sultano Solimano obtuzvoĉe. ’Tial vi estas ĉi tie kaj finite. Kaj mi diras al vi, se vi ne resanigos ŝin, mi igos vin senkapigi kaj tio estos via amen.’

’Sed tio ne eblas,’ volis sin defendi la timigita dracenhakisto, sed sinjoro Solimano ne lasis lin finparoli.

’Neniel elturniĝu,’ li diris severe, ’por tio mi ne havas tempon, mi devas iri regi. Nur eklaboru kaj montru, kion vi scias.’ Kaj li iris sidiĝi sur la tronon kaj regis.

Damna afero, diris al si la dracenhakisto, kiam li soliĝis, mi troviĝas en bela kaĉo! Kiel mi venas al tio, ke mi resanigu iun princidinon? Ĉu mi scias, kiel oni tion faras?

Kia pridonaco! Kvin batoj al arbostumpo, kion mi faru? Se la bubinon mi ne resanigos, oni min senkapigos.

Se tio ne estus en fabelo, mi dirus, ke ne eblas pro nenio forhaki ies kapaĉon! Diablo ŝuldis al mi, ke mi trovi ĝas en la fabelo! En la ordinara vivo io simila ne povus okazi al mi! Per mia animo, mi mem scivolas, kiel mi eskapos el tio!

En tiaj kaj ankoraŭ pli turmentaj pensoj la povrulo dracenhakisto eksidis sur la perono de la sultana kastelo kaj ĝemis. Hu, li diris al si mem, kiel ili venis al la ideo, ke mi faru ĉi tie doktoron? Se oni ordonus al mi, faligi ĉi tiun aŭ alian arbon, mi montrus al ili, kion mi scias! Mi ekus tion, ligneroj nur ŝutiĝus! Sed kiel mi rigardas, ĉio ĉirkaŭ la konstruaĵo estas arboplena kiel en arbarego, eĉ ne la suno povas brili en ilian ĉambron; en la domo ja devas konserviĝi humido kaj fungusaĵo kaj ŝimo kaj forfikuloj!

Momenton, mi montros al ili, kian laboron mi scias fari!

Dirinte tion, tuj li malvestis la jakon, kraĉis sur siajn polmojn, ekprenis siajn hakilon kaj segilon kaj komencis faligi arbojn, kreskantaj ĉirkaŭ la sultana kastelo. Pa, tio estis nek pirarboj nek pomarboj nek nuksarboj kiel ĉe ni, sed nuraj palmoj kaj oleandroj kaj kokosarboj, dracenoj, latanioj kaj figoarboj kaj mahagonoj kaj arboj ĉielen kreskantaj, kaj alia ekzota verdaĵo. Vi rigardus, sinjoro Magiaŝo, kiel tiu nia dracenhakisto eklaboris!

Kiam oni sonorigis tagmezon, jam estis ĉirkaŭ la kastelo konsiderinda senarbejo; tiam la dracenhakisto viŝis la ŝviton per maniko, elpoŝigis pecon da nigra pano kun kazeo, kiun alportis de la hejmo, kaj ekmanĝis.

Ĝis tiu tempo princidino Zubejda dormis en sia mankluma salono; dum la bruego, kiun faris la dracenhakisto sube antaŭ la kastelo per siaj hakilo kaj segilo, ŝi dormis, kiel neniam ĝis nun. Ŝi vekiĝis nur pro la silento, kiam la dracenhakisto ĉesis faligi la arbojn kaj ekkomfortis sur amaso da ligno kaj mordis la panon kun kazeo.

Tiam la princidino malfermis la okulojn ka ekmiris: kia neniam estinta lumo estas en la salono? Unuafoje en la vivo enfalis tien la suno kaj plentorente plenigis la malhelan salonon per ĉiela brilo. La lum-inundo preskaŭ brilblindigis la princidinon; samtempe tra la fenestro ekbonodoris la freŝe hakita ligno tiel forte kaj bele, ke la princidino enspiris profunde kaj kun ĝojo. Kaj al tiu peĉ-aromo ekbonodoris tie ankoraŭ io kion la princidino ĝis nun ne konis – kio ĝi estas? Ŝi leviĝis kaj iris rigardi tra la fenestro: anstataŭ la humida ombro, senarbejo ardanta en la tagmeza sunbrilo kaj tie sidas granda oĉjo kaj kun ega apetito manĝas ion nigran kaj ion blankan; kaj tio estis ĝuste tio, kio al la princidino tiel ekaromis. Vi scias, ĉiam plej alloge bonodoras al ni tio, kion tagmanĝas iu alia.

La princidino ne povis tion plu elteni; la bonodoro tiris ŝin suben, antaŭ la kastelon, pli kaj pli proksimen al la tagmanĝanta oĉjo, por rigardi, kion bonan li havas por manĝo.

’Ej, la princidino,’ aŭdiĝis la dracenhakisto plenbuŝe.

’Ĉu vi volus pecon da pano kun kazeo?’

La princidino ruĝiĝis kaj ekskuetis; ŝi hontis diri, ke ege ŝi volus gustumi.

’Jen, prenu,’ ekmurmuris la dracenhakisto kaj detranĉis por ŝi per tranĉilego egan pecon da pantranĉaĵo. ’Jen vi havas.’

La princidino ekrigardis ĉirkaŭen, ĉu iu rigardas, ’Dankon!’ ŝi elvortis por danki, ekmordis la tranĉaĵon kaj diris: ’Hmm, kia bonaĵo!’ Mi petas vin, panon kun kazeo, tion la princidino dum la vivo neniam vidis.

Tiumomente ekrigardis tra la fenestro sultano Solimano mem. Li eĉ ne kredis la proprajn okulojn: anstataŭ la humida ombro, hela senarbejo ardanta en la tagmeza suno, kaj tie sur la lignoamaso sidas la princidino plenbuŝe, havas de la kazeo ”lipharojn” de orelo al orelo kaj nutras sin kun tia apetito, kiel ĝis nun neniam.

’Danke dion,’ respiris sultano Solimano, ’do tamen oni alkondukis al la bubino tiun ĝustan kaj studintan doktoron!’

Kaj ekde tiu tempo, sinjoro Magiaŝo, la princidino komencis vere fortiĝi, ankaŭ ŝiaj vangoj ruĝiĝis kaj ŝi man- ĝis kiel lupineto. Jen la efiko de lumo kaj de aero kaj de suno, sciu. Kaj mi rakontas tion al vi tial, ĉar ankaŭ vi vivas ĉi tie en kaverno, kien la suno ne brilas kaj vento ne blovas; kaj tio, sinjoro Magiaŝo, ne estas senutila.

Tion do mi volis diri al vi.”

Kiam la doktoro el Hronov finrakontis la fabelon pri la solimana princidino, alkuregis la lentuga Vincek kondukante kun si doktoron al Hoæiĉky, doktoron el Úpice kaj doktoron el Kostelec. ”Jen mi kondukas ilin,” li kriis jam de malproksime. ”Hometoj, kiel mi kurlaciĝis!”

”Mi bonvenigas vin, sinjoroj kolegoj,” diris la doktoro el Hronov. ”Jen nia paciento, sinjoro nigrosorĉisto Magiaŝo.

Unuavide vi vidas, ke lia stato estas tre peza. La paciento duonmontras, ke li englutis prunon aŭ kernon.

Laŭ mia modesta opinio lia malsano estas akuta prunito.”

”Hm, hm,” diris la doktoro el Hoæiĉky. ”Plivere mi juĝas, ke ĝi estas sufoka prunito.”

”Maleme mi oponus al la ŝatataj kolegoj,” diris la doktro el Kostelec. ”Sed mi dirus, ke ĉi-kaze temas pri faringa prunito.”

”Sinjoroj,” aŭdiĝis la doktoro el Úpice, ”mi proponas, ke ni akordiĝu je diagnozo, ke ĉe sinjoro Magiaŝo aperis akuta prunfaringa kernito.”

”Mi gratulas al vi, sinjoro Magiaŝo,” diris la doktoro el Hoæiĉky. ”Ĝi estas ege rara kaj grava malsano.”

”Interesa kazo,” aldonis la doktoro el Úpice.

”Sinjoro kolego,” aŭdiĝis la doktro el Kostelec, ”mi havis jam pli belajn kaj intersajn medicinajn kazojn. Ĉu vi aŭdis jam, kiel mi sanigis Blekulon de la Grakmonto?

Se ne, mi rakontos tion al vi.”

LA KAZO KUN BLEKULO

Pasis ankaŭ jam multegaj jaroj, kiam en la arbaro sur la Grakmonto restadis Belkulo. Vi scias, ĝi estas unu el la plej malgrandaj fantomoj, kiuj iam ajn restadis. Oni iras nokte tra arbaro kaj subite post oni io ekblekas, ekhenas, ekĝemas, ekhurlas aŭ tiel terure ekridaĉas. Memkomprene, oni morttimiĝas, angoro kaptas onin , kaj oni kuras, kuregas, mire, ke oni ne elŝutas la animon pro timo. Tion do faras Blekulo kaj tian ekscesadon li faraĉis sur la Grakmonto dum multaj kaj multaj jaroj, tial oni timis iri tien dum la mallumo.

Kaj foje venas al mi en konsultejon ia stranga hometo, nura buŝo, buŝegon li havas de orelo al orelo kaj la kolon bandaĝitan per ia ĉifono, kaj siblas, kraĉsputas, stertoras, kvakas, gruntas, raŭkas, ke eĉ ne vorton oni komprenas al li.

’Kio mankas al vi?’ mi demandas.

’Sinjoro doktoro,’ siblis tiu ulo, ’ bele mi petas, iel mi raŭkiĝis.’

’Tion mi vidas,’ mi diris, ’kaj kiu vi estas?’

La paciento hezitis kaj poste ekvortigis: ’Mi petas, mi estas tiu certa Blekulo de Grakmonto.’

’Ha,’ mi diris, ’vi estas do tiu friponaĉo, tiu damna ulo, kiu timigas la homojn en al arbaro? Mia kara, tion vi meritas, ke vi perdis la voĉon! Jes, mi kuracos vian faringon kaj faringiton kaj karingokataron, mi volas diri faringokataron, por ke vi povu denove tra la arbaro bleki kaj ŝoke timigi homojn! Ne, ne, nur plu raŭku kaj siblu, almenaŭ oni havos trankvilon de vi!’

Sed tiam Blekulo komencis peti: ’Mi petas vin, sinjoro doktoro, sanigu min el la raŭkado, jam mi bonkondutos, mi ne timigos la homojn –’

’Tion ankaŭ mi konsilas al vi,’ mi diris. ’Dum la fantomado vi krikonsumiĝis kaj tial vi perdis la voĉon, ĉu ne? Kara ulo, fantomi en la arbaro, jam nenio por vi; en la arbaro estas malvarme kaj humide kaj vi havas iom sentemajn spirorganojn. Mi ne scias, mi ne scias; eble kataro estus kuracebla, se nepre vi devus ĉesi fantomi kaj transloĝiĝi ien foren el la arbaroj; alie neniu vin sanigos.’

Tiu Blekulo morniĝis kaj gratis sin post la orelo. ’Malfacila afero, via moŝto, sed per kio mi vivtenos min, se mi ĉesos fantomi? Ja nenion alian mi scias ol bleki kaj kriaĉi, nome dum mi havas voĉon.’

’Hometo,’ mi diris al li, ’kun tia rara voĉorgano, kian vi havas, mi irus al opero kiel kantisto, kiel bazarulo aŭ anoncisto al cirko; kun tia belega kaj potenca voĉo estas domaĝe vivi en kamparo, ĉu vi ne samopinias? En urbo vi validiĝus eble pli bone.’

’Ankaŭ iam mi diris tion al mi,’ konfesis Blekulo. ’Nu, mi provos ekposteni aliloke, nur kiam mi havos denove la voĉon.’

Sinjoroj, mi elfrotis lian faringaĉon per jodo, preskribis al li kloralon kaj permanganaton por gargarado kaj uzadon de anginolo kaj por la kolo almetadon de kopresoj.

Ekde tiu tempo pri Blekulo sur la Grakmonto estis nenio aŭdebla; vere li ekloĝis aliloke kaj ĉesis fantomi.

Nur post pluraj jaroj denove mi ekaŭdis pri li, kaj nome el la granda urbo Hurdyburdy. Onidire tie la nomita Blekulo alkroĉiĝis al politiko kaj oratoris en mitingoj tiel fortvoĉe kaj kun tia sukceso, ke li iĝis deputito kaj bone fartas ĝis nun.

Kaj mi rakontas tion al vi tial, por ke sinjoro Magiaŝo vidu, kiel ŝanĝo de aero iam faras miraklojn ĉe diversaj malsanoj.”

LA KAZO KUN LA NIKSO EL HAVLOVICE

Ankaŭ mi havis interesan kuracistan kazon,” aŭdiĝis la doktoro el Úpice. Ĉe ni en Úpa post la ponteto de Havlovice en la salikradikaro kaj alnoj vivis maljuna nikso, nomata Joudal; li estis mornulo, malafablulo, ĉagrenulo kaj grumblulo, iam li kaŭzis inundojn kaj de temp’al tempo dronigis infanojn, kiam ili baniĝis; mallonge, homoj ne ŝatis lin vidi en tiu rivero.

Foje aŭtune venis al mi en konsultejon maljunulo, havis verdan fraketon kaj sur la kolo ruĝan tukon, kaj ĝemaĉis, tusis, ternis, snufis, ĝemis, remungis kaj nazparolis:

’Sinjoro doĥtoro, mi kaptis ian malvarmumon aŭ kataron; ĉi tie min premas kaj tie pikas, la lumboj doloras, en la artikoj lancinas, mi tusas, mire, ke mi ne ŝiri- ĝas kaj nazkataron mi havas kiel trabon; mi petus do pri ia medicinaĵo.’

Mi diagnozis lin kaj diris: ’Maljunulo, tio estas reŭmatismo; mi donos al vi ŝmiraĵon, ĝi estas linimento, por ke vi sciu, sed ankoraŭ ne ĉio. Vi devas multe restadi en varmo kaj seko, ĉu vi komprenas?’

’Mi komprenas, ’ murmuris la oldulo. ’Sed kun seko kaj varmo verŝajne ne eblos.’

’Kial ne eblus,’ mi demandas lin.

’Nu,’ diris la oldulo, ’ĉar mi estas la nikso el Havlovice, sinjoro doktoro. Kiel mi povas fari al mi en akvo sekon kaj varmon? Ja, eĉ la nazon mi devas viŝi per la akvosurfaco, en akvo mi dormas kaj per akvo mi kovras min; kaj nur nun en mia aĝo mi metis en mian liton molan akvon anstataŭ la malmola, por ke mi pli mole kuŝu.

Sed kun tiu seko kaj varmo estos malfacila afero, jes.’

’Kion fari, avo,’ mi diris, ’sed en la malvarma akvo la reŭmatismo eĉ malboniĝos. Sciu, la maljunaj ostoj volas varmon. Kiun aĝon fakte vi havas, sinjoro nikso?’

”Eh,’ murmuris la nikso, ’sinjoro doktoro, mi estas ĉi tie ankoraŭ el la paganaj tempoj – do eble mil jarojn kaj eble ankoraŭ multe pli. Jes, kiom da jaroj!’

’Vi vidas do,’ mi diris al li, ’en tia aĝo, avo, vi devas restadi apud forno. Atendu, mi havas ideon! Ĉu vi aŭdis iam pri varmaj fontoj?’

’Mi aŭdis, jes, mi aŭdis,’ gruntis la maljuna nikso. ’Sed ĉi tie neniuj estas.’

’Ĉi tie ne,’ mi diris, ’sed ili estas en Teplice kaj Píšany kaj ankaŭ aliloke, kaj ili estas profunde en la tero. Kaj la varmaj fontoj, sciu, estas kreitaj ĝuste por la maljunaj kaj reŭmatismaj niksoj. Simple en tia varma fonto vi loksidiĝos kiel nikso varmakva kaj dume vi kuracos vian reŭmatismon.’

’Hm, hm,’ hezitis la oldulo, ’kaj kian laboron fakte havas tia varmakva nikso?’

’Ne multe,’ mi rediris, ’li devas nur konstante tiri la varman akvon el la profundo de la tero, por ke ĝi ne malvarmiĝu. Kaj superabundon de la varma akvo li igas fonti al la supro de la tero. Jen ĉio.’

’Nu, eblus,’ murmuris la nikso el Havlovice. ’Mi serĉos do ian tian varman fonton. Multfoje mi dankas, sinjoro doktoro,’ kaj li lamis el la konsultejo – nur flaketo sur la planko restis post li.

Kaj vidu, sinjoro kolego, la nikso el Havlovice estis prudenta kaj obeis; li loksidiĝis en Slovakio en varma fonto kaj eligas el la profundoj de la tero tiom da varmega akvo, ke sur tiu loko nun estas eterna varma fonteto.

Kaj en tiu varmega fonto baniĝas homoj kaj ankaŭ al ili ĝi bone efikas je la reŭmatismo; tien oni veturas el la tuta mondo por kuraci sin. Sekvu la ekzemplon, sinjoro Magiaŝo, kaj obeu ĉion, kion ni, doktoroj, konsilos al vi.”

LA KAZO KUN NAJADOJ

Ankaŭ mi havis strangan kazon,” ekparolis la doktoro el Hoæiĉky. Foje nokte mi dormas kiel urso, kiam iu frapas sur fenestron kaj vokas: ’Doktoro! Doktoro!’

Mi malfermis la fenestron kaj diris: ’Nu, kio estas? Ĉu iu bezonas min?’

’Jes,’ parolis el la mallumo angora kaj dolĉa voĉo. ’Venu!

Venu kaj helpu!’

’Kiu estas tie,’ mi demendas. ’Kiu vokas min?’

’Mi, voĉo de la nokto. Venu!’

’Jam mi iras,’ mi diris kvazaŭ ensonĝe kaj rapide min vestis. Kiam mi eliris antaŭ la domon, estis tie neniu.

Al mi, sinjoroj, estis preskaŭ angore, ’Allo,’ mi vokis duonlaŭte, ’ĉu estas iu ĉi tie? Kien mi iru?’

’Post min, post min,’ plorsingultis delikata kaj nevidebla voĉo; kaj mi iris tiuflanken, de kie vokis tiu voĉo, trans ŝtonojn kaj kavojn, trans rositajn herbejojn kaj nigran arbaron; la luno lumis kaj la tuta mondo tremis de la frosta beleco. Sinjoroj, mi konas tiun regionon kiel la propran manplaton; sed en ĉi tiu luna nokto ĝi ŝajnis esti tiel nereala kiel sonĝo. Iam okazas, ke ni trovas alian mondon en regiono al ni plej proksima.

Kiam jam longe mi iris post la voĉon, mi diris al mi, kredu-nekredu, ke tio povus esti la valo Ratiboæice, ’Ĉi tien, doktoro, ĉi tien,’ vokis min la voĉo – ĝi sonis kvazaŭ sur rivero ekbrilus kaj ekplaŭdetus ondo, kaj mi staris apud la bordo de la rivero Úpa sur arĝenta senarbarejo en la lunbrilo. Meze de la herbokovrejo io helis; eble ĝi estas korpo, eble nur nebulo, eble mi aŭdas mallaŭtan ploron, eble nur akvosusuron.

’Nunu,’ mi diris kvietige, ’kiu oni estas kaj kio onin doloras?’

’Ah, doktoro,’ aŭdiĝis per tremanta voĉeto tio hela sur la tero, ’mi estas nur feino, nur najado sovaĝulino. Miaj fratinoj dancis, mi dancis kun ili, kaj poste, mi ne scias, eble mi stumblis je la lunradio, eble mi ekglitis sur la brilo, kiu vibras sur rosguteto, mi ne scias, kio okazis kun mi; subite mi kuŝas kaj ne povas leviĝi kaj la krureto doloras, doloras, doloras –’

’Nu, fraŭlino,’ mi diris,’ verŝajne ĝi estos frakturo alie ostrompo. Tio estas reordigebla. Vi estas do unu el tiuj najadoj, kiuj dancas ĉi tie en la valo? Jen, jen! Kaj kiam venas inter vin junulo el Černov aŭ Slatina, vi mortdancigas lin, ĉu? Hm, hm. Ĉu vi scias, knabinjo, ke tio estas misfaro? Ĉi-foje tiu via rondodanco kostis vin multon, ĉu? Jen, tion vi havas el tiuj viaj dancamuzoj!’

’Aĥ, doktoro,’ ekveis tio hela sur la herbokovrejo, ’se vi scius, kiel la krureto min doloras!’

’Memkomprene, ĝi doloras,’ mi diris, ’frakturo devas dolori.’ Kaj mi ekgenuis apud la najado por flegi ŝian frakturon.

Sinjoroj kolegoj, mi riparis jam centojn kaj centojn da ostrompoj, sed kun la najadoj estas peza laboro. Ŝi havas la korpon nur el radioj kaj la ostojn ŝi havas el tiel nomataj duraj radioj – en la manojn oni ne povas ŝin preni, maldensa ŝi estas kiel zefiro, kiel lumo, kiel nebulo, kaj nun rektigu ŝin iel, firmligu kaj bandaĝu! Mi diris al vi, tio estis ege misa filigranado. Mi provis bandaĝi ŝin per araneaĵo, sed la najado ĝemis: ’Ve, ĝi tranĉdoloras kiel ŝnuroj!’ Mi volis firmigi la rompitan krureton per petalo de pomfloro, kaj ŝi ekploris, aĥ, ĝi premdoloras kiel ŝtono!

Jes, kion fari? Fine do mi deigis nur la brilon, nur la metalan brilon, kiu estas sur flugiloj de libelo, kaj faris el ĝi du tabuletojn; la lunradion mi dividis en rosguteto je sep irizkoloroj kaj per la plej maldika blua radio mi alligis la tabuletojn al la rompita krureto de la najado. Ĝi estis tia laborego, ke mi eĉ ŝvitis – ŝajnis al mi, ke la plenlumo brulradias kiel aŭgusta suno; kaj kiam mi estis preta, mi eksidis apud la najado kaj diris:

’Nu, fraŭlino, nun trankvilon kaj la krureton vi ne rajtas movi, ĝis ĝi kunkreskos. Sed aŭdu, karulino, mi miras al vi kaj viaj fraŭlinoj fratinoj, ke vi estas ankoraŭ ĉi tie.

Ĉiuj feinoj kaj najadoj ja, iom kie ili estas, jam delonge trovis al si pli bonan postenon –’

’Kie?’ elspiris la najado.

’Nu en Ameriko. En Holivudo,’ mi diris. ’Tie, kie oni faras la filmojn, ĉu vi scias? Ili ludas kaj dancas por filmo kaj ricevas por tio tiom da mono kiom da grenŝeloj kaj la tuta mondo ilin rigardas – nu, tio estas ega gloro, fraŭlino. Ĉiuj najadoj kaj feinoj jam delonge disponigis sin al filmo, kaj ĉiuj feoj kaj virnajadoj ankaŭ same. Se vi vidus la tualetojn kaj juvelojn de tiuj feinoj – pa, ili ne survestus tian simplan robon, kian vi havas!’

’Ho,’ defendis sin la najado. ’Ĉi tiu vestaĵo estas teksita el lumbrilo de lampiroj!’

’Nu, ĝuste,’ mi diris. ’Tion oni ne plu portas kaj la fasono estas tute alia.’

’Ĉu kun trenaĵo?’ demandis la najado sopire.

’Tion mi ne povas diri al vi,’ mi diris, ’tion mi ne komprenas.

Almenaŭ vi estu irontaj tien, en Holivudon. Oni veturas tien trans Hamburgon aŭ Havron. Sed mi iru jam, post tempeto tagiĝos; laŭ mia scio, vi najadoj, rajtas aperadi nur dum la mallumo, ĉu? Do, adiaŭ, fraŭlino, kaj pri la filmo ankoraŭ meditu.’

Neniam plu mi vidis la najadon; verŝajne ŝia rompita tibia osteto bone resaniĝis. Kaj kion vi dirus pri tio, ke ekde tiu tempo la najadoj kaj feinoj ĉesis aperadi en la valo de Ratiboæice. Jes tiel estas, ke ili forveturis al Holivudo kaj disponigis sin al filmo. Bone rimarku tion en kinejo: aspektas, kvazaŭ sur ekrano moviĝus fraŭlinoj kaj sinjoroj, sed nenian korpon tio havas, palpi tion oni ne povas, ĝi estas farita nur el radioj; videblas, ke ili estas nenio alia ol najadoj. Kaj tial oni devas en kinejo estingi kaj fari mallumon, ĉar la feinoj kaj la cetera fantoma aĉularo timas la lumon kaj viviĝas nur en mallumo.

El tio videblas, ke nek fantomoj nek aliaj fabelaperaĵoj konvenas en la nunan mondon, nur se ili trovas al si alian kaj pli prudentan profesion. Por tio ili havas abundajn okazojn.”

* * *

Nu, infanoj, dum la babilado ja preskaŭ ni forgesis la sorĉiston Magiaŝon. Nu memkomprene, li povis nek paroli nek flustri, ĉar ĝis nun en lia gorĝo enestas la pruno; li povas nur ŝviti pro timo, rulokuli kaj pensi, ke la kvar doktoroj jam helpu al li!

”Sinjoro Magiaŝo,” fine diris la doktoro el Kostelec, ”nun ni alpaŝos do al la operacio. Sed unue ni devas lavi niajn manojn, ĉar en kirurgio la ĉefafero estas la pureco.”

Kaj la kvar doktroj komencis lavi la manojn; unue en varma akvo, poste en absoluta alkoholo, poste en benzino, poste en karboksilo; poste ili vestis purajn blankajn mantelojn – kristsinjoro, infanoj, nun oni komencos operacii! Kiu ne eltenas rigardi tion, prefere fermu la okulojn.

”Vincek,” ordonis la doktoro el Hoæiĉky, ”tenu la manojn de la paciento, por ke li ne ekmovu sin!”

”Ĉu vi estas preta, sinjoro Magiaŝo?” demandis serioze la doktoro el Úpice.

Magiaŝo nur kapjesis; sed ĉe tio li havis pro timo tiel malgrandan animeton, ke ĝi povus kaŝiĝi post lia ungo.

”Nun!” ekkriis la doktoro el Hronov.

Tiumomente la doktoro el Kostelec etendiĝis kaj donis al magiisto Magiaŝo sur la dorson tian frapegon aŭ brubaton – – ke ekbruegis, kiel se tondrus, kaj homoj eĉ en Náchod, Strakoĉ, ankaŭ en Smiæice rigardis, ĉu eble proksimi ĝas fulmotondro; – ke la tero ektremis, ke eĉ en Svatoòovice kaj Náchod ektremis la preĝejturo; – ke en la tuta regiono ĝis Trutnov kaj Police kaj eble ankoraŭ pli malproksime timiĝis ĉiuj kolomboj, ĉiuj hundoj pro ektimo enrampis en budon kaj ĉiuj katoj desaltis de la fornoj; – ke la pruno eliĝis el la kolo de Magiaŝo kun tiel grandega forto kaj rapideco, ke ĝi flugis ĝis post Pardubice kaj nur apud Pæelouĉ ĝi falis teren, dum kio ĝi mortigis sur kampo paron da bovoj kaj profundiĝis en tri klaftojn, du ulnojn, unu kaj duonon de futoj, sep colojn, kvar spanojn kaj kvaronlineon en la teron; – unue do elflugis el la kolo de Magiaŝo la pruno kaj tuj post tio elflugis la vortoj: ”-sa mallertulo!” Nome tio estis tiu duono, kiu restis en la kolo de Magiaŝo, kiam li volis diri al la lentuga Vincek: ”Ci misa mallertulo!” Sed la vortoj ne plu flugis tiel malproksimen, ili falis teren tuj post Josefov kaj batrompis dume malnovan pirarbon.

Poste Magiaŝo ordigis sian barbon kaj diris: ”Mi dankas respekte.”

”Ŝate farite,” respondis la kvar doktoroj. ”La operacio sukcesis.”

”Sed,” diris tuj poste la doktoro el Úpice, ”por ke vi resaniĝu plene el la malsano, vi devas ankoraŭ kekcent jarojn konvaleski, sinjoro Magiaŝo. Urĝe mi rekomendas al vi ŝanĝon de aero kaj klimato, same kiel al la nikso el Havlovice.”

”Mi konsentas kun sinjoro kolego,” deklaris la doktoro el Hronov. ”Por via sano vi bezonas multe da suno kaj aero, same kiel la solimana princidino. Tiuokaze arde mi rekomendus al vi restadon sur la dezerto Saharo.”

”Kio min koncernas,” aldiris la doktoro el Kostelec, ”mi samopinias. La dezerto Saharo estos pro vi, sinjoro Magiaŝo, eksterordinare saniga jam tial, ĉar tie ne kreskas prunoj, kiuj povus grave endanĝerigi vian sanon.”

”Mi aliĝas al miaj estimataj kolegoj,” aldonis la doktoro el Hoæiĉky. ”Kaj se vi estas sorĉisto, vi povas sur la dezerto esplori kaj pripensi, kiel alsorĉi tien akvon kaj rikolton, por ke la homoj povu vivi kaj labori. Tio do estus ege bela fabelo.”

Kion povis fari la sorĉisto Magiaŝo? Li dankis bele al la kvar doktoroj, enpakis siajn sorĉaĵojn kaj transloĝiĝis el Hejšovina sur la dezerton Saharo. Ekde tiu tempo estas ĉe ni nek sorĉisto nek nigrosorĉisto, kaj tio estas bona; sed la sorĉisto Magiaŝo ĝis nun vivas kaj meditas, kiel alsorĉi sur la dezerto kampojn kaj arbarojn kaj urbojn kaj vilaĝojn – eble tion, infanoj, vi ĝisatendos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.