La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABELO BIRDA

Pa, infanoj, vi ne scias, kion la birdoj babilas. Nome ili interparolas per la homa lingvo nur frumatene, ĉe sunleviĝo, kiam ankoraŭ vi dormas; poste, dum la hela tago, ili ne plu havas tempon por multaj paroloj – vi scias, igas multan penon, tie beki grajneton, tie elterigi lumbrikon aŭ ie ekkapti en la aero muŝon. Tia birda paĉjo povas forkonsumi siajn flugilojn, dume la birda panjo devas hejme varti la infanojn. Tial la birdoj babilas nur frumatene, kiam ili malfermas en siaj nestoj la fenestrojn, elmetas la kusenetojn por aerumo kaj kuiras matenmanĝon.

”Bonmatenon,” krias merlo nestanta sur pino, al najbaro pasero, loĝanta en defluilo. ”Jam temp’ estas.”

”Mi scias, scias, scias,” diras la pasero. ”Jam temp’ flugi, ie ion pinĉi, pinĉi, pinĉi, por ion manĝi, kvivit!”

”Kredu, kredu,” kveretas kolombo sur la tegmento.

”Nuraj zorgoj, karul’. Mankas grajno, mankas grajno.”

”Jes, jes,” jesas la pasero ellitiĝante. ”Tion faras la aŭtoj, ĉu? Dum estis pli da ĉevaloj, ĉie estis disŝutitaj grajnoj sed nun! Nun aŭto pasegas kaj postlasas post si nenion, nenion, nenion!”

”Nur ĝi fetoras, fetoras,” kveras la kolombo. ”Damna vivo, brr! Prefere ĵetegi for la laboraĉon, hometo! Kiom mi rondflugas kaj kveras, kaj kion mi havas por tiu laboro?

Eĉ ne manplenon da grajno. Teruraj cirkonstancoj.”

”Ĉu ci opinias, ke ni paseroj pli bone statas?” plumhirti ĝas la pasero. ”Mi diras al ci, se mi ne havus ĉi tie la familion, mi forflugus ien – ”

”Kiel tiu pasero el Dejvice,” aŭdiĝis regolo en vepro.

”El Dejvice?” diris la pasero. ”Tie mi havas iun konaton, li nomiĝas Filipo.”

”Tiu li ne estas,” diris la regolo. ”Tiu pasero, kiu forflugis, nomiĝis Joĉjo. Li estis tia hirta pasero, neniam ĝuste sin lavis kaj kombis kaj nur la tutan tagon insultis: ke laŭdire en Dejvice estas enuo kaj tedo, pa, aliaj birdoj, tiuj onidire por la vintro forflugas suden, ekzemple al Riviero aŭ Egiptio, kiel sturnoj kaj cikonioj kaj hirundoj kaj najtingaloj, nur la pasero laboregu la tutan vivon en Dejvice. ’Kaj tiel ni ne lasos tion,’ krietis tiu pasero nomiĝanta Joĉjo; ’se povas flugi en Egiption ia hirundo loĝanta ĉe la angulo, kial, hometoj, mi ne flugu tien?

Kaj nepre mi flugos tien, sciu, nur mi enpakos mian dentobroseton kaj noktan ĉemizon kaj rakedon kaj pilkojn, por ke mi povu tie ludi tenison. Atendu, kiel en teniso mi venkobatos Cochet’on kaj Koĵeluh’on kaj Tilde’on; kontraŭ ili mi konas artifikon kaj finton, mi mem, kaj kiam ili eksvingos per la rakedo kontraŭ min, mi eskapos aŭ fuĝos antaŭ ili, scias? scias? scias vi? Kaj kiam mi venkos ĉiujn, mi edziĝos al riĉa amerikanino kaj poste mi aĉetos palacon de Valdŝejn kaj tie sur la tegmento mi faros al mi neston, sed ne el ia ordinara pajlo, se el rizpajlo kaj marzolano kaj ratafio kaj el marherbo kaj ĉevalkrinoj kaj sciuraj vostetoj, he!’ – Tiel fanfaronis tiu pasero kaj ĉiumatene bruis, ke Dejvice’n li havas ĝisloke kaj ke li flugos al Riviero.”

”Kaj ĉu li flugis?” demandis la merlo de la pino.

”Li flugis,” daŭrigis la regolo en la densejo. ”Nur li atendis ĝis la dudekoka de oktobro pro aŭdi la militkapelon – tiun li ŝategis – kaj matene tuj li ekis suden.

Sed la paseroj neniam flugas suden, kaj tial ili ne konas la ĝustan vojon. Kaj tiu pasero Joĉjo eĉ ne havis sufiĉe da tintaĵo aŭ mono por povi tranokti en gastejo, vi scias, ke la paseroj de ĉiam estas proletoj, ĉar dum la tuta tago ili nur flugetas sur tegmentoj. Mallonge, pasero Joĉjo atingis nur Kardašova’n Reĉice kaj pluen li ne povis, li havis eĉ ne moneraĉon; eĉ li ĝojis, kiam la paserestro en Kardaŝova Reĉice amike diris al li: ’Ci vagema fripono, ci nenifarulo, ĉu ci opinias, ke en Kardašova Reĉice ni havas sufiĉe da ĉevalbuloj kaj ĉeval-ekstrementoj por ĉia vagulo, vagabondo aŭ senhejmulo? Se ci volas, ke ni permesu al ci restadon en Kardašova Reĉice, ci rajtas beki nek sur la placo, nek antaŭ gastejo, ankaŭ ne sur ŝoseo, kiel ni malnovloĝantoj, sed nur post la garbejo; por loĝejo oni destinas al ci aŭtoritate pajlofaskon en la remizeto ĉe la konskripcia numero kvindek sep. Jen subskribu la konskripcian liston kaj marŝ, mi ne vidu cin plu.’ – Tiel okazis, ke pasero Joĉjo el Dejvice, anstataŭ flugi al Riviero, restis en Kardašova Reĉice.”

”Ĉu li estas tie ĝis nun?” demandis la kolombo.

”Ĝis nun,” diris la regolo. ”Tie mi havas onklinon, kaj tiu rakontis al mi pri li. Onidire nur li mokas la paserojn en Kardašova Reĉice kaj nur brupepas: kia nura enuo kaj tedo estas al pasero en Kardašova Reĉice, nek tramon oni tie havas kiel en Dejvice, nek tiom da aŭtoj, nek sportejojn de Slavia kaj Sparta, nu, totale nenion; por nenio en la mondo li volas morti pro enuo en Kardašova Æeĉice, li havas ja inviton al Riviero kaj nur atendas, kiam venos al li mono el Dejvice. Kaj li tiom satparolis pri Dejvice kaj Riviero, ke ankaŭ en Kardašova Reĉice la paseroj komencis kredi, ke aliloke ili fartus pli bone, kaj tial ili ne plu atentas sian bekadon kaj nur pepas kaj bruas kaj grumblas, kiel tion faras la paseroj ĉie en la mondo, kaj diris: Ĉie aliloke pli da feliĉ’, feliĉ’, feliĉ’.”

”Jes,” aŭdiĝis parueto, sidanta en la kornusa arbedo, ”ekzistas tiaj strangaj birdoj. Tie apud Kolin, en tia fekunda regiono, vivis hirundo kaj tiu legosciiĝis en ĵurnalo, ke ĉe ni oni faras ĉion malbone, sed male en Ameriko, hometo, tie estas aliaj ruzuloj, kiuj ĉion kapablas, kaj alion. Tiu hirundo ekintencis, ke ĝi devas vidi Amerikon.

Kaj ĝi veturis tien.”

”Kaj kiel?” rapidis demandi la regolo.

”Tion mi ne scias,” diris la parueto, ”verŝajne ŝipe.

Eble ankaŭ per aerŝipo. Ĝi povis fari por si sur la ventreto de la aerŝipo neston aŭ kabinon kun fenestro, por elŝovi la kapon kaj eble ankaŭ kraĉi malsupren. Koncize, post unu jaro ĝi denove revenis kaj diris, ke ĝi estis en Ameriko kaj tie ĉio estas alia ol ĉe ni; ho, tio ne estas komparebla, kia progreso estas tie, ekzemple neniuj alaŭdoj onidire tie estas, kaj la domoj estas tie tiel ege altaj, ke se pasero havus neston sur tegmento kaj el tiu nesto elfalus ovo, la ovo estus falanta tiel longe, ke antaŭ ol ĝi finfalus, dumvoje eloviĝus el ĝi juna pasero kaj tiu maturiĝus kaj edziĝus kaj havus amason da infanoj kaj maljuniĝus kaj mortus en la benita aĝo, do malsupren sur trotuaron anstataŭ la ovo falus maljuna morta pasero. Tiel altaj domoj tie estas. Kaj la hirundo ankaŭ diris, ke en Ameriko ĉio estas konstruata el betono kaj ke ĝi tion lernis; nur ĉiu hirundoj venu rigardi, ĝi montros al ili, kiel oni konstruas hirundan neston el betono kaj ne el koto, kiel tion la malsaĝaj hirundoj faris ĝis nun. Kunflugis do ĉiuj hirundoj de Mnichovo Hradište kaj Časlav kaj Prelouĉ, el Česky Brod kaj Nymburk, jes ankaŭ el Sobotka kaj Čelákovice; estis tiom da hirundoj, ke la homoj devis streĉi por ili dek sepmil tricent kvardek naŭ metrojn da telefon- kaj telegrafdrato, por ke la hirundoj povu sur io sidi. Kaj kiam ĉiuj hirundoj estis kune, la amerika hirundo diris: ’Atentu do, knaboj kaj knabinoj, kiel en Ameriko oni konstruas domojn alinome nestojn el betono. Unue oni alportas amason da cemento.

Poste oni alportas amaseton da sablo. Poste oni surverŝas akvon, kaj fariĝas ia kaĉo, kaj el tiu kaĉo oni konstruas modernan neston. Sed kiam vi ne havas cementon, vi ne konstruos neston el betono, sed nur el mortero. Oni faras kaĉon el kalko kaj sablo, sed la kalko devas esti dehidratigita. Unue mi montros al vi, kiel oni dehidratigas kalkon.’ Tion ĝi diris kaj ek, jam ĝi flugis al novkonstruaĵo, kiun masonistoj estis konstruantaj, por la ne dehidratigita kalko. Ĝi prenis grajneton en la beketon kaj ek, jam ĝi flugis kun ĝi reen. Sed ĉar en la beketo estas humide, la kalko en la buŝo komencis dehidrati ĝi kaj sibli kaj bruldolori. La hirundo ektimis, faligis la kalkograjneton kaj ekkriis: ’Nu do vi scias, kiel la kalko dehidratiĝas. Ajajaj, ĝi bruldoloras! Hu,hu, pikas!

Oj, oj, oj, aĥ aĥ aĥ, lalala ho, ve hu hu huj huj ho ve brr uf ho ajajaj, fi, do tiel oni dehidratigas la kalkon!’ Kiam la ceteraj hirundoj aŭdis ĝin tiel ege plendi kaj lamenti, ili ne atendis, kio plu okazos, eksvingetis la vosteton kaj flugis hejmen. ’Nu, multe valorus,’ ili diris al si, ’ke ankau ni bruldolorigu tiel nian bekon!’ Kaj tial la hirundoj ĝis nun konstruas la nestojn el koto kaj ne el betono, kiel volis tion instrui al ili la hirundoj el Ameriko. – Sed nenio farebla, hometoj, nun mi devas flugi por aĉetaĵo.”

”Onjo parueto,” aŭdiĝis sinjorino merlo, ”se jam vi flugos al la vendoplaco, aĉetu al mi kilogramon da lumbrikoj, sed bele longajn; hodiaŭ mi ne havas tempon por tio, ĉar mi devas instrui flugadon al miaj infanoj.”

”Tion, najbarino, ŝate mi faros al vi,” diris la parueto.

”Mia kora, tion mi scias, kiom da laboro necesas por instrui al la infanoj solide flugi.”

”Certe vi ne scias,” diris sturno sur betulo, ”kiu al ni birdoj instruis flugi? Mi diros do tion al vi; mi scias tion de la karlŝtejna korvo, kiu alflugis ĉi tien, kiam estis grandaj frostoj. Tiu korvo aĝas cent jarojn kaj aŭdis tion de sia avo, al kiu tion diris lia praavo, kiu havis tion de la praonklo de sia avino el la flanko de la panjo, ĝi estas do sanktesankta vero. Vi scias do, ke iam nokte oni povas vidi falantan stelon. Sed tiu falanta stelo tute ne estas stelo; ĝi estas ora anĝela ovo. Kaj ĉar la ovo falas el la ĉielo, ĝi inkandeskiĝas pro la granda falo kaj lumas kiel fajro. Kaj tio estas sankatesankta vero, ĉar tion diris al mi la korvo el Karlŝtejn. Sed la homoj nomas tiujn an- ĝelajn ovojn iel alie, simile kiel metro aŭ muntisto, mentoro aŭ motoro aŭ iel simile.”

”Meteoroj,” diris la merlo.

”Jes,” konsentis la sturno. ”Tiam ankoraŭ la birdoj ne sciis flugi, sed kuradis surtere kiel kokinoj. Kaj vidante fali el la ĉielo anĝelan ovon, ili diris al si, ke ili volus ĝin elkovi, por vidi, kia birdo eloviĝos el ĝi. Kaj tio estas ververa vero, ĉar tiel ĝin diris la korvo. Foje vespere ĵus ili parolis pri tio, kiam tute proksime post arbaro bum! el la ĉielo falis ora kaj brilanta ovo, nur ĝi siblegis. Tiam ĉiuj tien ekkuris, plej antaŭe cikonio, ĉar ĝi havas la plej longajn krurojn. Kaj la cikonio trovis la oran ovon kaj prenis ĝin en la manojn; sed la ovo pro la falo estis tute arda, tiel ke cikonio brulvudnis siajn ambaŭ manetojn, sed tamen nun ĝi alportis la ardantan ovon inter la birdojn.

Poste rapide hop! ĝi saltis en akvon, por malvarmigi siajn bruldolorajn manetojn. Tial ekde tiu tempo la cikonioj vadas an akvo por malvarmigi siajn grefetojn.

Tion rakontis al mi tiu korvo.”

”Kaj kion plu lli rakontis?” demandis la regolo.

”Poste,” daŭrigis la sturno, ”albalanciĝis sovaĝa ansero, por elkovi la ardantan ovon. Sed la ovo estis ankoraŭ tute inkandeska, tiel ke la ansero brulvundis sian ventreton kaj devis salti en fiŝlagon por malvarmigi sian ventreton.

Tial la anseroj ĝis nun naĝas kun la ventreto sur la akvo. Kaj poste venis unu birdo post alia kaj eksidis sur la anĝela ovo, por ĝin elkovi.”

”Ĉu ankaŭ regolo?” demandis la regolo.

”Ankaŭ,” diris la sturno. ”Ĉiuj birdoj de la mondo sidis sur la ovo, por elkovi ĝin. Nur kiam ili diris al la kokino, ke nun estas ĝia vico por sidi, diris la kokino: ’Kluk, kluk, kial, kial, kial, ĉu mi havas tempon? Mi devas beki.

Pa, Pa! Kokokodak! Mi estus papag’!’ Kaj ĝi ne iris kovi la anĝelan ovon. Kiam ĉiuj birdoj alternis sur la ora ovo, eloviĝis el ĝi dianĝelo. Kaj kiam ili eloviĝis, li komencis nek beki nek pepi, kiel la aliaj birdoj, sed flugis rekte al la ĉielo kaj kantis Haleluja Hosana. Poste li diris: ’Birdetoj, kion mi donu al vi por via amo, ke vi min elkovis?

Por tio vi de nun flugos kiel anĝeloj. Jen, vi devas eksvingi la flugilojn kaj hop, jam ĝi flugas. Atentu do: unu, du, tri!’ Kaj kiam ĝi diris ’tri’, ĉiuj birdoj komencis flugi kaj ili flugas ĝis nun. Nur la kokino ne scias flugi, ĉar ĝi ne volis sidi sur la anĝela ovo. Kaj ĉi tio estas sankta vero, ĉar tiel ĝin rakontis la korvo el Karlŝtejn.”

”Atendu do,” diris la merlo. ”Unuaa, du, tri!” Kaj tiam ĉiuj birdetoj eksvingis la vosteton, eksvingis la flugilojn kaj ekflugis, ĉiu por sia kantado kaj sia vivtenado, kiel instruis tion al ili la dianĝelo.

Josef Čapek


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.