La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABELO NIKSA

Se, infanoj, vi opinias, ke niksoj ne ekzistas, mi diras do al vi, ke ili ekzistas, kaj kiaj! Tiel ekzemple ĝuste ĉe ni, kie ni naskiĝis, loĝis unu en rivero Úpa sub la flubaro, kaj unu estis en Havlovice apud la ligna ponto, kaj unu restadis en la rivereto Radeĉ, li estis germano germana, eĉ ne unu ĉeĥan vorton li sciis; foje li venis al mia paĉjo, por eltirigi sian denton, kaj rekompence alportis al li korbeton da arĝentaj kaj rozaj trutoj bele kovritajn per urtikoj, por ke ili restu freŝaj; kaj ke li estis nikso, videblis el tio, ke post li restis sur seĝo malseko. Kaj unu estis apud la muelejo de la avo en Hronov kaj tiu bredis sub la flu-baro dek ses ĉevalojn; tial la inĝenieroj diris, ke tie surloke la rivero Metuje havas dek ses ĉevalfortojn.

La dek ses blankaj ĉevaloj senĉese tiris kaj tiris, kaj tial la muelejo senĉese muelis; kaj kiam foje nokte nia avo mortis, la nikso iris kaj silente maljunigis ĉiujn dek ses ĉevalojn kaj la muelejo dum tri tagoj ne muelis. En la grandaj riveroj estas niksoj havantaj multe pli da ĉevaloj, eble kvindek aŭ cent; sed kelkaj estas tiaj malriĉuloj, ke eĉ ne lignan bokon ili havas.

Tia grandnikso en Prago, en Vultavo, memkomprene estas ege riĉa kaj granda sinjoro; eble ankaŭ li havas motorboaton kaj somere veturas al la maro. En Prago ja tute ordinara subakvisto* havas tiom da mono, kiom da ŝeloj, kaj veturegas en aŭtomobilo, hu, hu, ĝis la koto ŝprucas. Sed ankaŭ estas tiaj sentaŭgaj etniksetoj havantaj marĉeton kiel manplaton kaj en ĝi unu ranon, tri kulojn kaj du skarabojn ditiskojn; ankaŭ ili havas sian metion sur tiel aĉa kanaleto, ke en ĝi eĉ ne muso malsekegitigas sian ventreton; pluraj en la daŭro de la jaro kaptas ne pli ol kelkajn paperŝipetojn kaj infan-vindon, kiun la akvo forportis de iu panjo dum lavado. Kaj denove tia nisko el Romberk eble havas ducent dudek mil karpojn kaj krome tinkojn, perkojn, barbiojn kaj ian denthavan ezokon. Nu jes, ekzistas nenia egaleco en la mondo.

Niksoj estas soleculoj, sed tamen unufoje, dufoje jare, kiam estas granda akvo, ili kolektiĝas el la tuta regiono kaj aranĝas, kiel oni tion nomas, distriktan konferencon.

El nia regiono ili kunvenadis ĉiam dum la granda akvo sur la herbejoj apud Gradecio, ĉar tie estas tia bela ebenaĵo kaj belaj profundaĵoj kaj golfetoj kaj sakbranĉoj substernitaj de la plej delikata ŝlimo subtila. La ŝlimo devas esti flava aŭ nur iom bruneta; se ĝi estas ruĝa aŭ griza, ĝi ne plu estas tiel supla, kiel ungvento. Sur tia bela malseka loko ili kunsidas do kaj rakontas, kio nova: ke tie en Suchovršice oni faras reguligon, do tiea nikso, nome la maljuna Jireĉek, devas de tie transloĝiĝi; ke la potoj kaj rubandoj plikariĝis, kia teruro: nikso, se li volas iun kapti, aĉetu por tridek kronoj rubandojn, kaj poteto kostas minimume tri kronojn kaj krome ĝi estas varaĉo; plej bone forlasi la metion kaj ekfari ion alian.

Kaj tiam la niksoj rakontas, kiel nikso Faltys el Jaromýšl, tiu rufa, komencis komerci kaj vendas mineralakvojn, kaj la lama Slepánek iĝis instalisto kaj faras akvokondukilojn, kaj aliaj bonhaviĝis per alia metio. Memkomprene, infanoj, nikso povas fari nur tian metion, en kiu estas io de la akvo; li povas esti akvokonkuranto aŭ subakvisto, li povas pentri akvarelojn, li povas havi akvarion aŭ esti okupata ĉe akvoturo, li povas inspekti akvofalon aŭ akvumadi, li povas negoci kun akvamarinoj* – koncize, ia akvo devas enesti.

Kiel vi vidas, restas por la niksoj sufiĉe da metioj, kaj tial ili senĉese malpliiĝas; ili kalkulas sin dum siaj jarkonferencoj kaj malĝoje diradas: ”Denove ni malpliiĝis je kvin; junuloj, tiel nia profesio iom post iom forpasos.”

”Nu,” diris la maljuna Kreuzman, nikso el Trutnov, ”ne plu estas tio, kio estis. Mia kara, pasis de tiam terure multaj jarmiloj; tiam la tuta Bohemio estis sub akvo, kaj homo, tion mi diras, nikso, tiam ja la homoj ankoraŭ ne ekzistis, nu jes, tiam estis aliaj tempoj – damne, kie mi ĉesis?”

”Ke la tuta Bohemio estis sub akvo,” helpis al li nikso el Skalice.

”Ha,” diris Kreuzmann. ”Tiam tuta Bohemio estis sub akvo, Altman kaj Červená Horka kaj Krákorka kaj ĉiuj ceteraj montoj; kaj nikso povis per malseka piedo bele iri sub la akvo eventuale de Brno ĝis Prago. Ankaŭ sur la Neĝomonto estis ulno da akvo. Homoj, kiaj tempoj tiam estis.”

”Jes, estis,” rememoris nikso Kulda el Ratiboæice.

”Tiam ni niksoj ankoraŭ ne estis tiaj soleculoj kaj ermitoj kiel nun. Tiam ni havis subakvajn urbojn, konstruitajn el akvobrikoj, kaj la meblaro estis skulptita el malmola akvo, kaj la kusenoj estis el mola pluvakvo, kaj oni hejtis per varma akvo; kaj estis nek fundo nek ia bordo nek akvosurfaco; estis nur la akvo kaj ni.”

”Jes,” diris Vulpo nomata Blekanto, nikso el la malsekejo en Òaborky, ”kaj kia akvo estis tiam! Oni povis ĝin tranĉi kiel buteron kaj fari kuglojn el ĝi, kaj fadenojn el ĝi ŝpini, kaj ŝnurojn el ĝi tordi; ĝi estis kiel ŝtalo kaj kiel lino kaj kiel vitro kaj kiel lanugo kaj densa kiel kremo, kaj firma kiel kverko, kaj ĝi varmigadis kiel peltmantelo.

Ĉio estis farita el akvo. Karulo, tia akvo nuntempe estas eĉ ne en Ameriko, tute ne!” Kaj la maljuna Vulpo kraĉis, ĝis estiĝis tie profundaĵo.

”Estis,” diris Kreuzmann enpense, ”estis tiam ege bela akvo, sed ĝi estis ankaŭ, nu nu, tute muta.”

”Kiel?” ekmiris Zelinka, kiu ne aĝis tiom, kiom la aliaj.

”Nu, ĝi estis muta,” diris Vulpo Blekanto. ”Ĝi havis neniun voĉon. Ĝi ankoraŭ ne sciis paroli. Ĝi estis tiel silenta kaj muta, kiel nun, kiam ĝi frostiĝis. Aŭ kiel kiam falis neĝo kaj estas noktomezo kaj nenio movas sin; kaj tiam estas tia silento, tia silenta silento, ke eĉ angoron vi sentas, kaj tiam vi elmergas la kapon el la akvo kaj aŭskultas; kaj via koro kunpremiĝas pro la senmezura silento.

Tia silento tiam regis, kiam la akvo estis muta.”

”Kaj kial,” demandis Zelinka, kiu aĝis nur sep mil jarojn, ”kial nun ĝi ne plu estas muta?”

”Tio okazis jene,” diris Vulpo. ”Al mi tion rakontis mia praavo, kaj diris, ke ekde tiam pasis pluraj milionoj da jaroj. Tiam vivis do iu nikso, kiel nur li nomiĝis? Rákosník, ne Rákosník, Minaæík, ankaŭ ne, Hampl, ankaŭ ne Hampl, Pavlásek ankaŭ ne, mil tondroj, kiel nur li nomiĝis?”

”Arion,” diris Kreuzmann.

”Arion,” jesis Vulpo. ”Ankaŭ mi ĝin havis sur la pinto de la lango. Arion li nomiĝis. Kaj tiu Arion havis ian strangan donacon, ian kapablon de disinjoro, nu tian talenton, ĉu? Li sciis tiel bele paroli kaj kanti, ke la koro al oni ĝojbatis kaj denove eklploris, kiam li ekkantis. Tia muzikanto li estis.”

”Poeto,” korektis Kulda.

”Muzikanto aŭ poeto,” diris Vulpo, ”sed kiel li sciis tion, mia kara. Mia praavo diris, ke ĉiuj ploris, kiam li ekkantis. Li havis, tiu Arion, grandan doloron en la koro.

Neniu scias, kian. Neniu scias, kio malbona okazis al li.

Sed ĝi devis esti terura doloro, ĉar li kantis tiel bele kaj tiel triste. Kaj kiam li sub la akvo tiel kantis kaj lamentis, tremis ĉiu akvero, kvazaŭ ĝi estus larmo. Kaj en ĉiu akvero postrestis io el lia kantado, kiel ĝi estis penetranta tra la akvo. Ĉiu guteto kaptis iom de lia voĉo. Kaj tial la akvo ne plu estas muta. Tial ĝi sonoras, tintas, susuras kaj flustras, lirlas kaj ŝaŭmas, plaŭdas, murmuras, mu- ĝas, bruas, ĝemas kaj veas, bruegas, muĝegas, siblegas kaj tondras, suspiras kaj vespiras kaj ridas, ludas kvazaŭ sur arĝenta harpo, trilas kiel balalajko, kantas kiel orgeno, blovegas kiel ĉaskorno kaj parolas kiel homo ĝojanta aŭ tristanta. Ekde tiu tempo la akvo parolas per ĉiuj lingvoj de la mondo kaj rakontas aferojn, kiujn plu neniu komprenas, tiel strangaj kaj belaj ili estas. Kaj malplej komprenas ilin la homoj. Sed antaŭ ol Arion venis kaj instruis la akvon kanti, ĝi estis same muta, kiel mutas la ĉielo.”

”Sed Arion ne estis tiu, kiu alportis la ĉielon en la akvon,” diris la maljuna Kreuzmann. ”Tio okazis pli poste, dum la vivo de mia paĉjo, dio donu al li eternan gloron, tion faris nikso Kvakvakvakŭaks, kaj nome pro la amo.”

”Kiel ĝi okazis jene, Kvakvakvakŭaks enamiĝis. Kvakvakvakŭaks vidis princidinon Kŭakŭakŭaksinon kaj ame ekflagris al ŝi, kvak. Kŭakŭakŭaksino estis bela. Ŝi havis flavan ranan ventreton kaj ranpiedetojn kaj la ranbuŝon de la orelo, kaj estis tute malseka kaj malvarma; tia belulino ŝi estis. Tiaj ne plu estas.”

”Nu, kaj plue?” demandis nikso Zelinka avide. ”Nu, kio estis? Kŭakŭakŭaksino estis belega kaj fierega. Ŝi nur ŝveligadis sin kaj diradis kvak. Kvakvakvakŭaks estis kvazaŭ freneza. Se ci prenos min kiel edzon, li diris al ŝi, mi alportos kaj donos al ci, kion nur ci deziros. Kaj tiam ŝi diris: Alportu do al mi la bluon el la ĉielo, kvak.”

”Kaj kion faris Kvakvakvakŭaks?” demandis Zelinka.

”Nu, kion li faris? Li sidis sub la akvo kaj lamentis”

Kva, kva kva kvaa, kva kva kvaa. Kaj poste li voli sin mortigi. Tial li saltis el la akvo aeren. Kvakvakvakŭaks estis la unua.”

”Kaj kion li faris en la aero?”

”Nenion. Li ekrigardis supren, kaj super li estis la blua ĉielo. Li ekrigardis malsupren, kaj ankaŭ sub li estis la blua ĉielo. Kvakvakvakŭaks ekmiregis. Tiam ankoraŭ neniu sciis, ke la ĉielo respeguliĝas en la akvo. Kiam Kvakvakvakŭaks ekvidis, ke sur la akvo estas la blua ĉielo, ekkriis pro surprizo ’kvak’ kaj falis denove en la akvon.

Kaj poste li prenis Kŭakŭakŭaksinon surdorsen kaj eksaltis kun ŝi en la aeron. Kŭakŭakŭaksino ekvidis sur la akvo la bluan ĉielon kaj ekkriis pro ĝojo ’kavkvaa’. Ĉar Kvakvakvakŭaks alportis al ŝi la bluon el la ĉielo.”

”Kaj kio plu estis?”

”Nenio. Poste ili kune feliĉe vivis, kaj naskiĝis al ili multe da frajo. Kaj ekde tiu tempo la niksoj rampas el la akvo eksteren, por vidi, ĉu la ĉielo estas ankaŭ tie, kie estas ilia hejmo. Kiam iu forlasas la hejmon, li estu kiu ajn, kaj rerigardas, kiel Kvakvakvakŭaks ekrigardis la akvon, vidas ke tie hejme estas la ĝusta ĉielo. Sciu, tiu ĝusta blua kaj bela ĉielo. Kvak.”

”Kaj kiu tiun pruvis?”

”Kvakvakvakŭaks!”

”Kaj kŭakŭakŭaksino!”

Ĝuste tiumomente preteriris iu homo kaj pensis: ”Kiel hodiaŭ la ranoj kvakas!” Kaj li ekprenis ŝtonon kaj ĵetis ĝin en la malsekejon. La akvo alten ekŝprucis, ekplaŭdis, kaj estis silente: ĉiuj niksoj saltis en la akvon, kaj nur venontjare ili denove konferencos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.