La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA UNUA RABISTA FABELO

PRI LA DIKA PRAAVO KAJ LA RABISTOJ

Mia mortinta praavo estis profesie mueleja ĉarpentisto kaj krome iam tiam li komercis pri ĉevaloj kaj trifolia semo. Estante naŭdek-okjara li estis, danke dion, ankoraŭ gaja kaj vigla ulo, ronda kaj ruĝetanta kiel pomo, ja, eĉ tiel neordinare dika, ke somere la praavino metis lin en kelon, ĉar supre pro varmo li solviĝus. Li ekloĝis do bele malsupre en la kelo, spiris kaj trinketis bieron kun sukero kaj ĝojis je pri malvarma vetero.

Kiam ĉesis la sufoka vetero, tiam li eliris, balanc-iris, mastrumis, intendantis kaj domrigardis, aĉetadis, vendadis kaj akiradis, najladis, albatadis kaj ĉarpentistis, ŝvitis kaj penklopodis, trampis en babuŝoj kaj klakis per pantofloj, brave manĝis kaj trinkis, kurte, li penadis en sia konsiderinda aĝo kaj respektinda dikeco tiel ĉarme, ke ĉiuj ĝojis pro li. Li havis, homo, la plej heroan ventron en la tuta paroĥo; ja, nia paroĥo ankaŭ fieris pri li.

Iu tia alia en la paroĥo ne ekzistis: tiel dika kaj ruĝa, tiel ŝultrolarĝa kaj balanciranta, kun faltoj ĉirkaŭ la okuloj kaj kun tia rondeta nazo kaj dubla mentono.

Ankaŭ en la aliaj paroĥoj ne ekzistis iu tia. Kiam li veturis al la vendoplaco en Hradec Králové, ĉiuj rigardis lin, ĉu studento, episkopo aŭ sinjoro generalo; se nur malsata studento aŭ generalo sekiĝinta kaj morna kiel haringo, se mem sinjoro episkopo eĉ ne proksimume estis tiel dika kaj tiel ruĝvanga, tiel larĝstatura kaj bele balancema kiel mia mortinta praavo.

En la vizaĝo li estis bele razita, sur la nazo, sur la vangoj kaj oreloj ruĝa, preskaŭ violkolora; ĉirkaŭ la kolon li ligis buntan tukon, trans lian ventron volbiĝis forta veŝto kun du vicoj da metalbutonoj, kaj en ĝi li havis egan tabakujon, kiu ampleksis funton da flartabako. Tiel li tie staris inter transportistoj kaj kampistoj, inter muelistojkaj muelejaj ĉarpentisatoj kaj parolis kaj rakontis, aŭ sidis en gastejo, se lin la kruroj doloris, kaj tie ili parolis kaj babilis kaj ŝercis. Aĥ, tiaj malnovmodaj kaj solidaj homoj ne plu ekzistas! Sed al mia praavo okazis aferoj tute neordinaraj, kiaj nun ne plu okazas.

Foje do li vendis ĉevalon kaj estis revenanta hejmen kun la hundo Nukseto kaj kelkcent kronoj en la poŝo, kiam inter la montoj surprizis lin ega tempesto. Ĉar la praavo pli ŝatis bieron ol akvon, rapide li serĉis gastejon, kie li povus bele en seko finatendi la pluvegon kaj fulmotondron.

Longe-vaste estis nenia konstruaĵo, nur en solejo aĉa gastejo ”Ĉe Pendumito kaj Botelo”. Kiel jam la nomo sugestas, la gastejo ne havis tute bonan reputacion. Sed ĉar larĝe-vaste estis neniu kaŝejo, restis al la praavo nenio alia ol rifuĝi sub la tegmenton ”Ĉe Pendumito kaj Botelo”, kaj li faris tion maleme, dum la pluvego tramalsekigis lin ĝishaŭte kaj Nukseton ĝisoste, kaj li malbenis la ŝtormon, trotante preskaŭ spirmanke, al la gastejo, kies ĉiuj fenestroj lumis.

Sed kion nek la bona praavo, nek Nukseto eĉ ne en sonĝo atendis, estas, ke ĉi tie ili enfalos rekte en rabistan balon. Jes, ĝuste la plej malbonaj rabistoj havis tie balon kaj ĉiuj ĉi uloj survestis plej diversajn maskojn. Estis ĉi tie la estro de la rabistoj, la misfama Lotrando, frake vestita, kun blanka kravato kaj gantoj kiel grandsinjoro, lia amatino, la ruza kaj pudrita Kokoteta alivestis sin je baletistino, la misfama murdulo Gorĝotranĉulo vestis sin en helbluan kaj ruĝetan atlason je paĝio, estis ĉi tie la Granda Fripono, la Sanga Jiro kaj Ŝtelulo kaj Longstang, ankaŭ la mava Tranĉemulo kaj la internacia rabisto Dinamito kaj trompulo Arkifripono, mallonge ĉia kanajlaro, kiu surmetis maskojn de turkoj, ĉinoj, ursoj kaj tamburistoj, gurdistoj, kavaliroj kaj ĵonglistoj, ja kiel ĉio estas en maskobaloj. Ĉi tie do ili dancis, festenis kaj amuziĝis kiel tute decaj kaj honestaj homoj, sed el iliaj sarkasmaj okuloj vidiĝis nenio bona. Kaj sub la perukoj ili havis hirtan hararon, survange cikatrojn. Al la Sanga Jiro mankis sur la maldekstro du fingroj, sed la restantaj estis plenplenaj de ringoj, la manojn ili ne havis laborkonsumitajn, sed kun grandaj ŝtelistaj artikoj kaj post la ungoj malpuraĵon kaj kelkaj havis ankaŭ malpurajn orelojn, ĉar konstante ili intencas kanajlaĵojn kaj poste forgesas funde lavi sin per sapo kaj varma akvo. Ili nur tuŝetis per malseka manaĉo la vizaĝon kiel kato kaj opinias, ke per tio ĝi finiĝis. Tion do, knaboj, memoru kaj lavu vin funde kiam la panjo ordonos tion matene al vi.

Nu, la praavo tre ekmiris, ke li enfalis rekte en la balon, iom li ektimis, sed ne tuj venis al li ideo, ke tio povus esti ĝuste rabistoj. Nukseto ŝprucetis kaj skuiĝis kaj, mi opinias, tute nenion ĝi pensis. La praavo do salutis: ”Bonan amuzon al vi ĉiuj!”, flankensidiĝis kaj mendis al si fromaĝetojn kaj bieron. Kaj tiam unu el la rabistoj, kiu ĝuste ĝue regalis sin per eskapoloj, manĝante kun ili alterne kukumojn, glaciaĵon kaj kremtubetojn, diris: ”Bonan apetiton!” kaj la avo bele respondis: ”Ankaŭ kaj same,” ĉar li ŝatis bonkonduton. Sed kompreneble, la rabistoj, vidinte, kia honestulo falis en iliajn manojn, ne bonintencis kun li kaj volis je lia konto malnoble amuzi ĝi.

Kaj ili komencis. ”Sinjoro Dikventrulo,” ekpepis moke Kokoketa, kvazaŭ la praavo ne nomiĝus Novotný. ”Sinjoro patro, el ni estus bela paro! Mi rezervas por vi unu kvadrilon, skotan dancon, sed ankoraŭ pli ŝate galopdancon.”

La rabistoj ridegis. Kokoteta estis eĉ troe maldika, kaj galopdanco por la avo! La praavon ĉagrenis tia familiara parolo kaj la rido. Li rememoris la praavinon, kaj kiel mi diras, Kokoteta estis malgrasa kiel ŝindo. Pri tio la bubino devis ne tiel fanfaroni! Kaj la praavo do diris, levante sian grandegan boton kun kalkanferoj kaj botnajloj: ”Mi ne prenis por la dancado lakŝuojn, kaj eble, fraŭlineto, mi povus surtreti vian piedeton, kaj vi, mi vidas, vi havas piedetojn kiel stangetojn, kiel alumetojn, ja eĉ kiel pasero.”

Al Kokoteta la respondo ne tro plaĉis, kaj ŝi turniĝis morne al sia Lotrando, kruela rabisto. Lotrando sinistre ektiris siajn tro maldensajn liharojn: ”Ha, ĉu ci scias, kie vi troviĝas, ci mizera kampula servutulo? Ci falis inter rabistojn!” La praavo pro ektimo eĉ ekŝvitis; el ĉi tiu renkonti ĝo estis atendebla nenio bona. ”Mi estas la fama Lotrando,” daŭrigis la estro, ”kaj jen tiu liuto estas la misfama murdulo Gorĝotranĉulo, kaj tiu turko, li estas la timata Tranĉemulo kaj tiu ĉino, tiu estas la Sanga Jiro, kaj la urso, tiu estas Dinamito, kaj la tamburiso estas Ŝtelulo, kaj la gurdiso, li estas Longstang, kaj la ĵonglisto, tiu estas la Granda Arkifripono, kaj la kavaliro, tiu estas Fripono, ĉiuj miaj sangaj sinjoroj submastroj! Kaj jen nia rabista himno,” diris Lotrando kaj komencis kanti:

Kamaradoj, karaj anoj,
uloj rabaj kaj bandanoj,
pretaj riski, trompa ar’,
uloj fraŭdaj, murdaj, bataj,
mortigantoj hazardludaj,
al ni bone, al ni hej,
hoj,
kiu volas, al ni voj’!

Poste ekkantis la Granda Arkifripono:

Ĉenoj el oro, hej, hej,
ring’, juvelo kaj ankaŭ gemo.
Atenton, ulo, hej,
se kaptos cin oni, cia fino.

La ĥoro:

Ŝancon do havu sur tiu vojo,
sed nia fin’ en malliberejo!”

Gorĝotranĉulo:

Pafpreta pistolo, jej,
akra il’ kun kling-radna bril’.
nur ulo, viglu, hej,
ve al ci, se en kaptil’!

La ĥoro:

Ul’ frata, frato, ek al foro,
ja ni ariĝos ĉe prokuroro!

La Sanga Jiro:

Nur fluu sango, hej,
nur piku, batu kaj pafu!
Ulo, atentu, hej,
Kaj cian vivon ŝatu.

La ĥoro:

Adiaŭ, nia kamarilo,
revidos ni nin sub pendumilo!

Tiel kantis la rabistoj kaj tintigis ĥore plenigitajn glasojn, dum la praavo tremis, ke ili povas kanti tiel teruran kanton kaj esti dume tiel gajaj. Rapide li meditis, kion fari kaj jen li havis ideon, ke ankaŭ li deĉenigu hororon: do terure li ekokulegis, sulkis la frunton kaj malbele ekpaŭtis kaj provis mensogi: ”Mi scias ja,” li diris. ”Tial mi venis inter vin. Ankaŭ mi estas alivestita. Mi alivestiĝis je la maljuna dika mueleja ĉarpentisto, sed fakte mi estas la fama ŝtelisto, rabisto kaj multobla murdulu Arkimurdulo, kiu mem propramane pikmortigis, tratranĉis kaj murdis sesdek virojn, tridek virinojn kaj dek kvin infanojn kaj elrabis ĉiujn kastelojn kaj burgojn kaj domojn kaj kabanojn en la tuta vasta ĉirkaŭaĵo! Kaj jen mia polica hundo, feroca Akrodento,” aldiris la praavo, rerigardante Nukseton.

Sed la rabista bando nur senbride ekridaĉis. Kial ne!

Nukseto bele starsidis kaj humile petis la festenantajn rabistojn pri osteto. Kaj Lotrando moke altenlevis burson kun mono, tabakujon, ja eĉ la buntan poŝtukon, ĉion, kion de la nenioscianta praavo dum lia fanfarona parolo elpoŝigis la elasta ŝtelisteto la Granda Arkifripono.

”Jen,” diris Lotrando, ”sed ĉi tio estas, mi opinias via propra mono, ankaŭ la tabakujo kaj flartabako, kion la Granda Arkifripono tiel bele ŝtelis de vi. Ja, mia kara, vi devas lerni nian metion ĉe ni, se vi volas preni la fremdan kaj reteni vian.”

La praavo ekgratis la nukon; el ĉi tiu aĉa situacio, li ekpensis, mi ne eskapos tiel facile. Kaj la rabistoj tuj ekrumoris:

”Jes, li devas iĝi nia metilernanto!” – Kiel mi diris: unue ili volis primoki lin kaj ege suferigi kaj kiu scias, kion plej malbonan poste ili intencis kun li.

Kaj Arkifripono ekparolis: ”Diru, metilarnanto, kiu estas tiu, kiu havas la sian en fremda poŝo?” Kaj la avo pripensis kaj diris: ”Tiu estas priŝtelito; kio estis lia, trovi ĝas en poŝo de ŝtelisto.” ”Tute ne, malbone,” ridaĉis Arkifripono, ”tiu estas ŝtelisto! Tiu havas ja en fremda poŝo sian manon!” La enigmo nepre ne plaĉis al la praavo; li vidis, ke kun tiaj trompuloj neniel li sukcesos: se li estus diveninta, ke ŝtelisto, denove ili primokus lin, ke tiu estas priŝtelito, kaj neniam lasus lin diveni.

”Kaj nun, Granda Arkifipono, diru al li, kiajn kvalitojn devas havi ĝusta ŝtelisto,” ordonis Lotrando.

La Granda Arkifripono diskruris antaŭ la praavo kaj komencis lecioni: ”Ĝusta Ŝtelisto kaj Etŝtelisto estas nokte nigra, en herbo verda, dum la tago travidebla; li estu maldika kiel drateto kaj elasta kiel angilo por tragliti tra taso-anso, ŝlosiltruo, pordotrueto, murfendeto; li scias kaŝiĝi sub trunketo, nek spiras, nek bruetas, rajtas nek terni kaj nek ektusi, scias krabli sur muro kiel muŝo, kaj manojn, piedetojn li havas senbruajn kiel katineto, por ke pordo ne grincu kaj planko ne knaru, hundo ne ekboju kaj mastro ne vekiĝu. Li rajtas havi en la korpo nur unu funton da ostoj kaj sur la korpo tri lodojn da karno por en ĉion engliti, ĉien penetri, ĉie kaŝiĝi, tra ĉio traŝoviĝi kaj tragliti; kiam li estas pli peza aŭ pli dika oni devas lin prihaki kaj hakformi, aŭ ĉirkaŭtranĉi kaj detranĉi per tranĉlameno, priraboti kaj prifajli, deskrapi, forskrapi kaj defroti, glatigi kaj poluri, etendi kaj fleksi, moligi, elastigi kaj armaturi, prifrapi per draŝilo kaj bastonego kaj ruli, fibrigi kaj sekigi en akvo, sub la tero, en fajro kaj en la aero.”

La hararo de la praavo hirtiĝis sur la kapo pro hororo kaj jam ekstaris antaŭ li Ŝtelisto kaj demandas: ”Kaj kion metilernanto, ci faros, se ci enŝteligus en domon kaj tamen iu vekiĝus en la apuda ĉambro kaj ekkrius: ’Ĉu estas iu tie?’ – Kion ci faros?”

”Mi estus silenta, eĉ ne vorton mi dirus,” respondis la praavo.

”Eraro,” mokis lin Longstang, ”ci respondos ege laŭte:

’Neniu!’ por ke la vekito kontentiĝu kaj diru: ’Ho bone, mi opiniis, ke iu tie estas.’ – Kaj se li vokos: ’Iu rabas!’ ci respondos: ’Mi tute ne strabas!’ Kaj se li krios:

’Helpon!’ ci respondos al li ĝentile: ’Dankon por la helpo, ĉion jam mi mem forportos.”

”Kaj nun,” decidis la Sanga Jiro, ”ni instruos lin kiel vera ŝtelisto ekipu sin por ŝtelo! Unue senbotigu cin, sed rapide! alie ni bele plirapidigos cin,” li ordonis kaj alcelis pistolon kontraŭ la praavon, por montri al li, ke kun rabistoj, kiuj emas ŝerci, ne eblas ŝerci. Al la povra praavo restis nenio alia ol obei, kaj li komencis, ĝemante kaj ĝemegante demeti siajn kotplenajn tibiingojn. Estis ege malfacile, nu jes! hejme ĉiam helpis lin dum la senbotigado la praavino, kaj kiam la praavino ne sufiĉis, do ankoraŭ la ceteraj virinoj el la dometo, maljuna Ôulitková kaj ankaŭ iam Maria Ôulitková kaj ankaŭ Anna kaj eble ankaŭ Roza kaj foje ankaŭ Ôulitek kaj Zelinka, kaj nun li mem devis senbotiĝi! Fine la malfeliĉaj botoj estis for kaj la praavo tute spirmanka aperis tie en ruĝe kaj verde striitaj ŝtrumpetoj, kiujn la praavino nunjare vintre trikis al li.

”Estas,” diris Arkifripono, ”por ke neniu cin aŭdu.”

Poste ili prenis tabuleton, sur kiu gastejestro krete notadis ŝuldojn kaj skribis sur ĝi ”NENIU” kaj pendigis ĝin sur la dorson de la praavo.

”Estas, por ke neniu cin vidu,” rikanis Dinamito.

Poste Gorĝotranĉulo prenis fulgon kaj nigrigis la tutan vizaĝon de la praavo kaj diris: ”Estas, por ke neniu cin ekkonu.”

Fine ili donis en unu lian manon lumantan ŝtelistan lanternon, pendigitan per tordita ŝnureto, tiel, ke ĝi senĉese turniĝis, kaj sub la duan ili enpoŝigis al li ŝtelistan ilaron, ŝtelistajn martelojn kaj tenajlojn, hakilojn, fajfilojn kaj ĉizilojn, borilojn, boriletojn kaj dirkojn, por ke li bone vidu kaj havu ĉion ĉe mane, ĉion bezonatan.

Tiel la mizera ularo mokis la maljunan povrulon, sed la plej malbona estis venonta.

”Kaj nun ci montros, kiel ci ŝtelirus por rabaĵo bele piedpinte, atente, ke lumo de la ŝtelista lanterno ne turni ĝu kaj ne moviĝu, silentege kiel museto, delikate kiel serpenteto kaj leĝere kiel muŝeto, subpremante la spiron kaj haltante ĉe ĉiu paŝo, por ke eĉ ne lignotabuleto en la planko ekknaru, grenereto ekgrincu, trunketo eksusuru aŭ voĉeto eklaŭtu! Kaj se la planko ekknaros, grenereto ekgrincos, trunketo eksusuros kaj voĉeto laŭtiĝos, ni prihakos cin kaj hakformos per hakilo, senpezigos, ĉirkaŭtranĉos kaj detranĉos per tranĉilo, prirabotos kaj prifajlos per rabotilo kaj fajlilo, draŝos kaj batos per draŝilo kaj bastonego kaj martelo, moligos, elastigos kaj armaturos, rulos, fibrigos kaj sekigos sub la tero, en fajro kaj en la aero!”

Frosto trakuris la dorson de la praavo aŭdinte, kiel pezan aferon ili postulas de li. Sed li estis en ilia povo kaj devis obei. La rabistoj jam ronde stariĝis, kiel en cirko, kaj ĝojis je la spektaklo.

”Ek!” ekkriis Lotrando.

La praavo subpremis la spiradon kaj provis piedpinte ŝteliri. Sed ve! li estis tro peza kaj balancema kaj ne povis konservi la ekvilibron. Li klopodis meti siajn maljunajn krurojn leĝere kaj delikate, kvazaŭ ili estus ovoj, sed ĉe ĉiu paŝeto la planko terure knaris kaj en la genuoj brue kraketis kaj li labile balanciris, kvazaŭ li irus sur ŝnuro, kaj kiam li eksvingis la manojn, tiam ĉiuj ŝtelistaj fajfiloj, marteloj, tenajloj, boriloj kaj boriletoj kaj dirkoj ege bruegis, kaj sur la frunto aperis ŝvito kaj li laŭtege ĝemis – kaj la rabistoj ridegis, ĝis la ventrojn ili devis teni, diablo prenu ilin, mizerajn latronojn! tiel ili mokis la aĝon kaj la grizan hararon! Ha! jen subite de ekstere aŭdiĝis ega bruo, ĉevala hufobatado, veturilrulado ka aŭtomuĝado kaj bruado de aviadiloj. La rabistoj impete embarasiĝis kaj tuj ĉesis ridi. Dum ili ridindigadis mian praavon, ili tute forgesis atenti, ke neniu surprizu ilin. Sed ili ja ankaŭ havis kaŭzon timi, bando mizera!

Kaj ĝuste nun ĉia granda bruado haltis ĉe gastejo.

La rabistoj paliĝis. Malinde: Tio povus esti generalo kun soldatoj, aŭ landa marŝalo kun armita sekvantaro aŭ eble la plej supera polica komisaro mem kun ĝendarmoj, policistoj kaj sbiroj, delegita kun granda superforto por ĉirkaŭigi, aresti, kateni la rabistan bandon kaj konduki sub pendumilon.

La rabistoj timtremis; estis malfrue fuĝi, kaj ĉies okuloj senkonsile turniĝis al la estro Lotrando. Lotrando tie staris, tiretis siajn longegajn maldikajn lipharojn kaj meditis.

Poste li levis la montrofingron de la dekstra mano, kelkfoje frapetis sian frunton kaj diris: ”Ha, jam mi havas ideon! Stariĝu ĉiuj senmove kiel statuoj, kaj eĉ ne iomete moviĝu, nur ĝis mi signos al vi. Mi prizorgos jam ĉion ceteran!” La rabistoj ekstaris kiel statuoj, el koridoro jam proksimiĝis paŝoj; estas la plej urĝa tempo.

La pordo malfermiĝis kaj enpaŝis – nek generalo kun soldatoj, nek landa marŝalo, nek la plej supera sinjoro polica komisaro, sed la potencega Lordo Haveloko el Londono, kiu ĝuste estis vojaĝanta tra ĉi tie kun granda akompano, kun servistaro kaj lakeoj, kuiristoj, kun personaj kuracistoj kaj apotekistoj, personaj detektivoj, gardistoj kaj policistoj.

Lordo Haveloko kompreneble ekmiris, kiam li ekvidis tie stari senmovan maskeradon, ĉion, baletistinon kaj turkon, urson, tamburiston, ĵongliston, paĝion kaj gurdiston.

Li haltis en la pordo, surmetis monoklon sur okulon, rigardis ĉirkaŭe kaj diris: ”Ah!” La vorto estas angla kaj ĉeĥe same signifas aĥ! Poste li daŭrigis kun angla trankvilo: ”Survoje surprizis nin tempesto, kaj mi intencas ĉi tie kun mia sekvantaro ĝisatendi la matenon.

Kaj ĉu eble vi estas la gastejestro?” la Lordo demandis Lotrandon, kiu fervore riverencis al li post la tablo.

”Via moŝto,” riverencis la ruzega Lotrando, ”mi ne estas gastejestro, sed mi estas je viaj servoj, fama majstro Figurini, posedanto de la tutmonde konata migranta teatro, mirinda panoptiko kun moveblaj pupoj. Jen ili,” Lotrando ĉirkaŭmontris siajn rigidajn rabistojn.

”Dek kvin jarojn mi laboris super ili, kvin jarojn mi perfektigadis ilin. Ĉiu pupo plena de radetoj, hoketoj kaj movigiloj, nura elektro, nenia trompo. Ĉiu alie vestita, pri diverso instruita, de la efektiva homo preskaŭ nerekonebla.

La tempesto restigis ankaŭ nin ĉi tie kun mia eta teatro survoje al la plej brilaj reĝaj kaj dukaj kortegoj, de kiuj mi havas multegajn laŭdajn rekonojn, ordenojn kaj distingojn.”

”Aĥ,” ekmiris la Lordo, ”kion scias viaj moveblaj pupoj?”

”Via ekselenco,” gibiĝis Lotrando kompleze, ”majstro Figurini ne intencis aranĝi la prezentadon ĉi tie. Sed mi sentas min senlime honorita pro via majesta intereso, kaj mi permesos al mi plenhumile prezenti al vi mian tutan teatron.”

Lordo Haveloko surokuligis la duan monoklon kaj eksidis meze de sia sekvantaro. Lotrando denove riverencis ĝis la planko kaj proklamis: ”Unu speciala prezentado por Lia Ekselenco Lordo Haveloko!” Li ektiris la fraketon kaj kun sia blanka kravato kaj blankaj gantoj alpaŝis al Kokoteta, kiu staris tie en sia baletvesto senmove, eĉ ne palpebrumante, kiel vaksmanekeno en vitrino.

Lotrando ŝajnigis premi sur ŝia dorso ian sekretan butonon, ekkriis ”Baletistinoj!” kaj jen! Kokoteta – la ruza bando tuj orientiĝis en ĉiu trompado – ekskuis la maldikan kruron, poste levetis la manon, rave ekmienis, faris kelkajn dancpaŝojn kaj kelkfoje gracie turniĝis kaj dancatingite sian lokon, denove ekskuis la maldikan krureton, mallevis la manon kaj senmove haltis.

”Aĥ,” diris la Lordo, ”tio estas tre bela.”

Tuj poste Lotrando alpaŝis al Tranĉemulo, alivestita je turko, ŝajnigis kvazaŭ li premus sur li sekretan butonon, palpebrumis je li kaj ekkriis: ”Turko!”, kaj jen! en la turko unue io ekbruetis kvazaŭ en maŝino, poste ĝi kelkfoje tremigis la turkon. La turko krucmetis la manojn sur la brusto, trifoje riverencis kaj prononcis ĉiam klare la turkan saluton: ”Salam Alejkum.”

”Aĥ,” ekmiris la Lordo, ”ankaŭ tio estas tre bela.”

Poste Lotrando funkciigis la Sangan Juron, kiu estis prezentanta ĉinon. Ankaŭ en la ĉino io ekbruetis kaj skuigis lin, poste li levis la manojn kun altenlevitaj montrofingroj, trifoje riverencis kaj trifoje salutis: ”Ĉi ĉu ha, ĉiri miri ho.”

”Aĥ,” esprimiĝis la Lordo. ”Bela ĉino.”

Tiel do prezentis Lotrando al la Lordo sian tutan teatron:

Gorĝotranĉulon kun liuto, kiu pinĉis kanteton, poste kavaliro Arkifripono ekgenuis, ĵuris kaj aklamis trifoje ”Hura”, la ĵonglisto Granda Fripono faris kapriolon, la urso Dinamito murmuris kaj mallerte turniĝis ĉirkaŭe, la tamburisto Ŝtelulo dume tamburis kaj la gurdisto Longstang turnis krankon de gurdo.

”Aĥ,” diris la Lordo. ”Belaj moveblaj pupoj. Kion vi postulas por ili, majstro Figurini?”

”Via Ekscelenco,” respondis Lotrando, ”mi donos ilin malkare al vi, pro vi. Bonvolu mem fiksi la prezon.”

”Mi donos cent mil,” decidiĝis la Lordo. ”Mia kasisto morgaŭ elpagos ilin al vi. Mi lokos la pupojn en mia dormoĉambro.”

Jen io por Lotrando vidanta kiel la Lordo mem enkapti ĝas. Kia bela okazo por lia rolo, murdi la Lordon, kiam ĉiuj dormos, kaj akiri grandegan predon!

”Ekscelenco,” li riverencis malice, ”mi estas feliĉega, ke miaj pupoj havos la grandan honoron restadi en via nobla proksimeco.”

Lordo Haveloko tre kontentigita volis jam leviĝi de la seĝo, sed tiam lia vido malkovris mian praavon starantan en angulo en siaj striitaj ŝtrumpoj, kun malpurigita vizaĝo kaj surdorse kun pendigita tabuleto. ”Aĥ,” ekmiris la Lordo, ”kaj kion scias ĉi tiu pupo, majstro Figurini?”

Nia Lotrando tute forgesis nian praavon, kaj nun ne povis rapide elpensi por li iun rolon. Tute li konfuziĝis kaj komencis balbuti: ”Ĝi estas, – ĝi estas – mi petas – ee – ĝi estas Neniu. Nome –ee ĉi tiu pupo ankoraŭ nenion scias, ĝi ne estas – ee ankoraŭ preta.”

Sed mia dika praavo ne estis novnaskito kaj opiniis, ke nun li mem ege lecionos la rabistojn. Lotrando ankoraŭ ne finbalbutis, kaj la praavo komencis ludi rolon, kiun antaŭ tempeto la rabistoj mem instruis lin. Li komencis antaŭ ĉiuj subite piedpinte ŝoviĝi kiel ŝtelisto –

Lotrando mutiĝis, la Lordo mire alokulis la trian monoklon, ekkriis ”Ah,” kaj kun li ekkriis ”Aĥ” lia tuta akompanantaro.

Kaj la praavo ŝteliste ŝoviĝis unue al Ŝtelulo, trapalpis lian vestaĵon kaj elpoŝigadis ĉiujn liajn dirkojn, borilojn, ĉizilojn, kaj boriletojn kaj ĉiun ŝtelistan ilaron kaj aldone al tio kantis la unuan strofon de la rabista himno:

Kamaradoj, karaj anoj,
uloj rabaj kaj bandanoj,
pretaj riski, trompa ar’,
etŝtelistoj, friponar’,
al ni bone, al ni hej,
hoj,
kiu volas, al ni voj’
.”

”Aĥ, diris Lordo Haveloko kaj kun li la tuta akompanantaro. La unua adjutanta lorda detektivo Ŝerlok Holmes pintigis la orelojn: li komencis senti, ke temas pri io.

Kaj nun la praavo komencis kanti la duan strofon de la rabista himno:

Ĉenoj el oro, hej, hej,
ring’, juvelo kaj ankaŭ gemo.
Atenton, Fripono, hej,
se kaptos cin oni, cia fino,

kaj celis al la Granda Arkifripono kaj dum la kantado elpoŝigadis la de li ŝtelitajn juvelojn, orajn objektojn, braceletojn, horloĝojn kaj ringojn. Tio estis preskaŭ tuta oraĵista butiko.

”Aĥ,” ekkriis Lordo Haveloko kun kun li la tuta akompanantaro.

La dua adjutanta detektivo de la Lordo, Stuart Webbs, pintigis la orelojn: li komencis antaŭvidi, ke temas pri io.

Kaj la praavo kantis:

Pafpreta pistolo, hej,
akra il’ kun kling-randa bril’.
Nur, ci ulo, viglu, hej,
ve al ci, se ci en kaptil’!

kaj estis eltiranta de sub la vestaĵo de Gorĝotranĉulo murdilojn, tranĉilojn kaj pistolojn kaj ponardojn.

”Aĥ,” ekkriis Lordo Haveloko kun ku li la tuta akompanantaro. La tria adjutanta detektivo de la Lordo, Joe Deebs, pintigis la orelojn: li komencis senti, ke temas pri io.

Mia dika praavo kantante tiel ĉiujn strofojn de la kanto traserĉis unu rabiston post la alia kaj forprenadis de ili ilian ŝtelistan ilaron kaj ŝtelitajn objektojn kaj murdarmilojn kaj ĉion ĉi li estis metanta teren. Lordo Haveloko ĉiam ekkriis ”Aĥ” kaj kun li tuta lia akompanantaro kaj sinsekve pintigis la orelojn ankaŭ la adjutnataj lordaj detektivoj Higgs, Lutz, Leblanc kaj Pitt.

Lotrandon la praavo lasis por la fino. Li elpoŝigis de li sian burson kun mono, tabakujon, el kiu tuj abunde li pinĉprenis, ankaŭ sian multokoloran poŝtukon, en kiun li ektrumpetis tiel brue kiel je ĉaskorno, kaj je tio kantis:

Nur flugu sango, hej,
nur piku, batu kaj pafu!
Lotrando, atentu,
kaj cian vivon ŝatu!

”Ha, Lotrando,” ekkriis la lorda adjutanto detektivo Klifron, kiu nun ekhavis certecon, ke temas pri la timata Lotrando kaj liaj komplicoj. ”Lotrando!” ekkriis ĉiuj adjutantaj detektivoj de la Lordo kaj eltiris ŝnurojn, katenojn kaj feraĵojn.

”Lotrando!” ekkriis Lordo Haveloko kaj surokuligis la kvaran monoklon. ”Lotrando!” ekkriis la sekur-gardistaro de la Lordo, gardistaro kaj gardistoj kaj sbiroj kaj akcelis je la estro kaj lia bando fusilojn.

”Ja, miaj karuloj, vi devas veni al mi por lerni, se vi volas prenadi la fremdan kaj la sian reteni,” diris la praavo al la rabistoj.

Lotrandon kaj la rabistojn oni katenis kaj forkondukis ankaŭ kun Kokoteta kaj transdonis al tribunalo.

Mia dika praavo sin ŝuis kaj lavis kaj Lordo Haveloko dankis al li, ke li savis lin de la terura danĝero. Li donacis al li krom aliaj objektoj ankaŭ belegan tabakujon, plenigitan de bonodora flartabako, el kiu poste la praavo igis gustumi al ĉiuj muelejaj ĉarpentistoj ka ĉeval-komercistoj kaj komercistoj kun trifolia semo el la tuta regiono.

La praavo venigis Nukseton, kiu dume en la angulo bone satigis sin per restaĵoj de la rabista festeno tiel, ke ĝi apenaŭ povis moviĝi. La praavino bonvenigis ilin hejme tre malmilde, ĉar ili iras tiel malfrue el la gastejo, sed kiam la praavo rakontis, kio entute okazis, ŝi ekĝojis, ke ĝi tiel bone finiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.