La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() NAŬ FABELOJAŭtoro: Karel Čapek |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Vere mi ŝatus scii: se povas esti fabeloj pri diversaj aliaj homaj metioj kaj profesioj, kiel pri reĝoj kaj reĝidoj kaj rabistoj, paŝtistoj kaj kavaliroj kaj magiistoj kaj ogroj kaj arbohakistoj kaj niksoj, kial ankaŭ foje ne povus esti fabelo pri poŝtisto? Tia poŝtoficejo estas ja preskau kiel ensorĉita loko; vi havas tie nurajn surskribojn, kiel ”estas malpermesite fumi”, kaj ”kunpreni hundojn estas malpermesite” kaj multajn aliajn avertajn tabuletojn – mi diras al vi, tiom da publikigoj kaj malpermesoj havas en siaj oficejoj nek sorĉistoj, nek drakoj.
Jam el tio videblas, ke poŝto estas loko mistera kaj potenca.
Kaj poste, infanoj, kiu iam vidis, kio okazas en poŝtejo nokte, kiam ĝi estas fermita? Mi diras, tion ni volus rigardi! Iu sinjoro ja – sciu, li estis sinjoro Kolbabo, laŭprofesie poŝtisto kaj leterportisto – vere li mem pririgardis tion kaj diris tion al la ceteraj leterportistoj kaj poŝtistoj kaj tiuj denove tion plue diris, ĝis ĝi alporti ĝis al mi; kaj mi ne estas tiel enviema, por lasi tion por mi mem. Nur eksteren kun ĉi tio, jam oni komencas.
Tiun sinjoron Kolbabo, laŭ profesio leterportiston kaj poŝtiston, iel enuigis lia poŝtista metio: kiom nur tia leterportisto irlaciĝas, kurlaciĝas, plandegas, hastas, postkuras kaj marŝas, ke ĉiutage li devas iri dudek naŭmil sepcent tridek paŝojn, inkluzive okmil ducent kvardek naŭ ŝtupojn supren kaj malsupren, ke leteroj, kiujn li disportas, cetere estas nuraj presaĵoj kaj fakturoj kaj aliaj nenecesaĵoj, kiuj faras al neniu eĉ ne iom da ĝojo, ke ankaŭ poŝtoficejo estas negaja kaj nekontentiga ejo, kie ankaŭ neniuj fabeloj okazas. Tiel kaj ĉiel lamentis sinjoro Kolbabo super sia poŝtista profesio. Kaj foje pro nura tristo li eksidis en la poŝtoficejo apud forno kaj ekdormis kaj tute ne rimarkis, ke estas jam la sesa; kaj kiam batis la sesa, foriris la ceteraj poŝtisoj kaj leterportistoj kaj fermis la poŝtoficejon kaj sinjoro Kolbabo restis tie ŝlosita kaj dormis.
Povis esti proksimume noktomezo, kiam lin vekis brueto, simila al paŝetado de musoj surplanke. Ni vidu, diris al si sinjoro Kolbabo, ni havas ĉi tie musojn; necesus insidprepari por ili kaptilon. Kaj dum li rigardas por vidi la musojn, li vidas, ke tio estas neniuj musoj, sed poŝtistaj koboldoj. Ili estas tiaj etaj kaj barbhavaj nanetoj, proksimume tiel grandaj kiel negranda kokino wyandotta aŭ kiel sciuro aŭ kiel arbara kuniklo, tiel proksimume; sur la kapoj ili havas poŝtistajn ĉapojn kiel efektivaj poŝtistoj kaj portas pelerinetojn kiel veraj leterportistoj.
Ajaj, diris al si sinjoro Kolbabo, sed cetere eĉ ne vorteton li diris, nek sonon aŭdigis, nek flustris, por ilin ne forpeli. Kaj jen, iu poŝtista koboldo estis reordiganta la leterojn, kiujn sinjoro Kolbabo estis kolportonta matene; alia klasis poŝtaĵojn, tria pesis paketojn kaj gluis sur ilin etikedojn; kvara grumblis, ke tiu skatolo ne estas ligita laŭ normo, kvina sidis ĉe giĉeto kaj estis rekalkulanta la monon kiel tion faras poŝtoficistoj. ”Mi pensis ja tion,” murmuretis tiu koboldo, ”jen tiu poŝtista homo denove miskalkulis je unu helero; mi devas tion korekti al li.” La sesa diableto sidis ĉe telegrafa aparato kaj tajpis per ĝi depeŝon, iel simile: taktak tak tak taktaktak tak. Sed sinjoro Kolbabo komprenis, kion li telegrafas; en la ordinara lingvo tio estis: ”Allo, ĉu poŝtministrejo?
Ĉi tie poŝtkoboldo numero tridek unu. Mi raportas, ĉio en ordo stop. Kolego elfo Fuŝbarbulo tusas, li anonciĝas kiel malsanulo kaj ne ekdeĵoris stop. Ahoj stop.”
”Jen estas letero al urbo Bambolimbonando en la kanibala reĝolando,” aŭdiĝis la sepa koboldo. ”Kie ĝi estas?”
”Tio estas trans Benešov,” diris la oka pigmeo. ”Alskribu tien, kolego, kanibala reĝolando, fervojstacio Malsupra Trebizon, la lasta poŝto Katkastelo. Per aerpoŝto. Nu kaj ni estas pretaj. Kio estus, sinjoroj, se nun ni iom kartludus?”
”Kial ne,” diris la unua koboldo kaj kalkuldemetis tridek du leterojn. ”Jen la kartetoj kaj ni povas komenci.”
La dua gnomo prenis la leterojn kaj miksis ilin.
”Mi deigas,” diris la unua diableto.
”Disdonu, do,” diris la dua.
”Aj, aj,” murmuris la tria, ”kian misŝancan karton mi ricevis!”
”Mi ĵetas,” diris la kvara kaj klakis per la letero tablen.
”Tion mi superatutos,” diris la kvina kaj metis sian karton sur la antaŭan.
”Mia kara, nenio kontraŭ mi,” diris la sesa kaj alĵetis sian leteron.
”Ha,” diris la sepa, ”mi havas ankoraŭ pli superan karton.”
”Kaj mi havas atutan ason,” vokis la oka kaj ĵetis sian leteron sur la ceterajn.”
Tion, infanoj, sinjoro Kolbabo ne plu povis elteni kaj ekvortigis: ”Bonvolu, sinjoroj flaruloj, ne ĝeni vin, sed kiajn kartojn vi havas?”
”Ha, sinjoro Kolbabo,” diris la unua koboldo, ”Ni ne volis vin veki, sinjoro Kolbabo, sed se jam vi vekiĝis, venu ludi kun ni. Ni ludas nome nur la ordinaran sesdekseson.”
Al sinjoro Kolbabo ne necesis dufoje diri, li sidiĝis inter la koboldojn.
”Jen la kartoj,” diris la dua gnomo kaj donis al li kelkajn leterojn, ”kaj vi povas komenci.”
Sinjoro Kolbabo rigardis la leterojn, kiujn ili enmanigis al li, kaj diris: ”Bonvolu ne koleri je mi, sinjoro koboldoj, sed en la mano mi tute ne havas kartojn, mi havas nur ne enmanigitajn leterojn.”
”Ĝuste,” respondis la kvara pigmeo, ”tio estas niaj ludkartoj.”
”Hm,” diris sinjoro Kolbabo, ”bonvolu ne koleri, sinjoroj, sed la ludkartoj devas havi kiel plej malaltan sepon, poste okon, poste naŭon kaj dekon, fanton kaj bubon, reĝon kaj la plej superan ason. Sed en la leteroj nenio tia estas.”
”Ege vi eraras, sinjoro Kolbabo,” diris la kvara vireto.
”Sciu, ĉiu tia letero valoras pli aŭ malpli, laŭ tio, kio en ĝi interne estas skribite.”
”La plej malsupera karto,” rakontis la unua diableto, ”tiel nomata sepo aŭ hepto, tio estas tiaj leteroj, en kiuj oni mensogas ion aŭ pretekstas.”
”La dua plej malsupera karto estas la oko,” daŭrigis la dua pajaco, ”tio estas tiaj leteroj, kiujn oni skribas pro devigo kaj devo.”
”La tria malalta karto estas la naŭo,” diris poste la tria etkreskulo, ”kaj tio estas leteroj, kiujn oni skribas nur pro ĝentileco.”
”La unua alta karto estas la deko,” diris la kvara. ”Tio estas leteroj, en kiuj oni skribas ion interesan kaj novan.”
”La dua alta karto esta fanto,” diris la kvina. ”Tio estas leteretoj, kiujn oni sendas, por fari al alia plezuron.”
’ ”La tria alta karto estas bubo,” diris la sesa. ”Tio estas leteroj inter bonaj amikoj.”
”La kvara alta karto nomiĝas reĝo aŭ ankaŭ damo,” aldiris la sepa. ”Kaj tio estas tia letero, kiu estas skribita pro amo.”
”Kaj la plej supera karto aŭ aso,” findiris la oka maljunuleto, ”tio estas tia letereto, per kiu oni donas la la alia sian tutan koron. Tio estas karto, kiu atutas aŭ superatutas ĉiujn ceterajn. Sciu, sinjoro Kolbabo, tia letero trovi ĝas, kiam panjo skribas al sia infano aŭ homo al homo, kiun li amas pli ol sin mem.”
”Ha,” diris sinjoro Kolbabo. ”Sed nun mi ŝatus scii, kiel tuj vi ekkonas, kio estas skribite en la leteroj. Sinjoroj, tion ege neŝate mi aŭdus, ke eble vi malfermas ilin kaj legas. Tion oni de rajtas, hometoj, vi atencus letersekreton, kaj vi devus vin, kanajloj, denunci al polico. Pro disinjoro, tio estus ega peko, se iu malfermus leteron, kiu ne apartenas al li!”
”Tion, sinjoro Kolbabo, ankaŭ ni scias,” diris la unua diableto. ”Sed ni, mia kara, ni sentas per palpsento tra fermita koverto, kio en la letero enestas. La indiferentaj leteroj estas ĉe pripalpo malvarmaj, sed ju pli da amo estas en la letero, des pli varma estas tiu letero.”
”Kaj kiam ni koboldoj metas la fermitan leteron sur la frunton,” aldonis la alia, ”ni povas diri al vi vorton post vorto, kio tie estas skribite.”
”Tio estas io alia,” diris sinjoro Kolbabo. ”Sed se jam ni estas ĉi tie kune, ŝate mi demandus pri io. Eble tio vin, sinjoroj, ne ofendos.”
”Ĉar temas pri vi, sinjoro Kolbabo,” respondis la tria gnomo, ”vi povas demandi pri kio ajn.”
”Mi ŝatus scii,” diris sinjoro Kolbabo, ”kion la koboldoj fakte manĝas.”
”Tio estas diversa,” diris la kvara etkreskulo. ”Ni koboldoj, vivantaj en diversaj oficejoj, ni nutras nin kiel blatoj, per tio kion homoj ŝutperdas; panereton aŭ peceton da bulko –Sciu, sinjoro Kolbabo, ne estas multo, kio al vi homoj falas de la buŝo.”
”Sed ni koboldoj poŝtistaj, ” diris la kvina pigmeo, ”ni ne statas tiel malbone. Iam ni kuiras telegrafajn bendojn kiel nudelojn kaj grasas ilin per poŝtgluo; sed la gluo devas esti el dekstrino.”
”Aŭ ni povas prileki poŝtmarkojn,” rimarkigis la sesa.
”Tio estas bona, sed ĝi ege kungluas la barbojn.”
”Sed pleje ni manĝetas panerojn,” rakontis la sepa gantpupo. ”Sciu, sinjoro Kolbabo, tial en la ofic-spacoj oni tiel malofte balaas, por ke restu iaj paneroj por ni.”
”Pardonu mian aŭdacon,” demandis plu sinjoro Kolbabo, ”kie fakte vi tranoktas?”
”Tion, sinjoro Kolbabo, ni ne diros al vi,” diris la oka maljunulo. ”Se la homoj scius, kie ni koboldoj loĝas, ili forbalaus nin de tie. Ne, ne, tion vi ne rajtas scii.”
Nu, se vi ne diros tion al mi, lasu tion por vi, pensis sinjoro Kolbabo. Mi atentos ja, kien vi iros dormi. – Kaj denove li sidiĝis apud forno, por atenti. Sed apenaŭ li ekkomfortis, jam liaj palpebroj komencis peziĝi, kaj anataŭ ol oni dirus kvin, sinjoro Kolbabo ekdormis kaj dormis kiel upupo ĝis dimateno.
* * *
Ĉi tion do, la viditan sinjoro poŝtiso Kolbabo al neniu diris, ĉar, vi scias, en poŝtejo fakte oni ne rajtas tranokti.
Sed ekde tiu tempo lin ne plu ĉagrenis, ke li devas disportadi leterojn al la homoj. Ĉi tiu letero, li diris al si, estas tepideta, sed jen ĉi tiu vere ardas, kiel varma ĝi estas; verŝajne ĝi estas letero de iu panjo.
Kaj foje li klasis en la poŝtejo leterojn, kiujn li eligis el poŝtkesto, por disporti ilin al homoj, ”Jen, jen,” li diris subite, ”ĉi tie estas letero en glufermita koverto, sed sur la koverto estas nek adreso nek poŝtmarko.”
”Aha,” diris sinjoro poŝtestro, ”denove iu enĵetis leteron en keston sen adreso.”
Estis ĝuste en la poŝtejo iu sinjoro por forsendi al sia panjo registritan leteron; tiu sinjoro tion aŭdis kaj diris:
”Nu certe tiu estas stultulo, imbecilo, ekscesulo, mallertulo, dromedaro, sentaŭgulo kaj ŝtipo, kiu sendas leteron kaj eĉ ne surskribas adreson.”
”Tute ne,” diris sinjoro poŝtestro, ”da tiaj leteroj, sinjoro, ni ricevas amason dum la jaro. Vi ne kredus, sinjoro, kiel la homoj estas distraj. Ili skribas leteron, sinjoro, kaj poste kuregas kun ĝi al poŝto kaj forgesas, sinjoro, rigardi, ke ili ankoraŭ ne surskribis adreson. Ajaj, sinjoro, tio okazas pli ofte, ol vi opinias.”
”Jen jen,” miris tiu sinjoro,” kaj kion vi faras kun la leteroj sen adreso?”
”Ni lasas ilin kuŝi en la poŝto, sinjoro,” diris la poŝtestro, ”ĉar ni ne povas ilin, sinjoro, enmanigi.”
Sinjoro Kolbabo dume turnis en la mano la leteron sen adreso kaj murmuretis: ”Sinjoro poŝtestro, ĉi tiu letero estas iel varma, certe en ĝi estas io sincera. Mi opinias, ke la letero tamen estu iel enmanigota al tiu, al kiu ĝi apartenas.”
”Se tie ne estas skribita adreso, tio ne eblas kaj fino,” oponis sinjoro poŝtestro.
”Eble vi povus malfermi la leteron,” konsilis la fremda sinjoro, ”kaj rigardi, kiu ĝin sendas.”
”Ne eblas, sinjoro,” diris sinjoro poŝtestro severe, ”ĉar tio estus, sinjoro atenco kontraŭ la letersekreto kaj tio ne rajtas esti.” Kaj per tio la afero por li estis finita.
Sed kiam tiu fremda sinjoro foriris, sinjoro Kolbabo turniĝis al sinjoro poŝtestro: ”Pardonu al mi mian aŭdacon, sinjoro poŝtestro, sed koncerne la leteron povus eble konsili al ni iu sinjoro poŝta koboldo.” Kaj poste li rakontis, kiel foje nokte li vidis ofici poŝtajn diabletojn kaj kiel la koboldoj scias legi leterojn, ne malferminte ilin.
Sinjoro poŝtestro enpensiĝis kaj poste diris: ”Mil katoj, tio eblus. Provu tion do, sinjoro Kolbabo; se tiu sinjoro koboldo diros al ni, kio en la fermita letero estas skribite, eble ni sciiĝos, al kiu la letero apartenas.”
Tiunokte sinjoro Kolbabo igis sin fermi en la poŝtejo kaj atendis. Estis eble jam noktomezo, kiam li aŭdis paŝetadon sur la planko, kvazaŭ musoj kurus; kaj poste li vidis denove la koboldojn klasantaj la leterojn kaj pesantaj sendaĵojn, kalkulantaj monon kaj morsantaj depeŝojn.
Kaj kiam ili estis kun ĉio pretaj, ili kunsidiĝis sur la planko kaj ludis per la leteroj sesdekseson.
Kaj en tiu momento aŭdiĝis sinjoro Kolbabo: ”Bonvesperon, sinjoroj Etuletoj.”
”Ha, jen sinjoro Kolbabo, diris la plej aĝa etuleto. ”Venu do kartludi kun ni.”
Al sinjoro Kolbabo ne necesis dufoje diri kaj li eksidis kun ili sur la planko.
”Mi ĵetas,” diris la unua koboldo kaj metis sian karton teren.
”Mi atutas,” diris la dua.
”Mi superatutas,” diris la tria.
Nun estis vico de sinjoro Kolbabo, kaj li metis la fermitan senadresan leteron sur la ceterajn tri.
”Vi gajnis, sinjoro Kolbabo,” diris la unua diableto, ”ĉar vi ĵetis la plej superan karton aŭ keran ason.”
”Pardonu mian aŭdacon,” diris sinjoro Kolbabo, ”ĉu certe vi scias, ke ĝi estas tiel supera karto?”
”Kiel mi ne ekkonu tion,” diris la diableto. ”Ĝi estas letero, kiun skribas junulo al knabino, kiun li amas pli ol sin mem.”
”Tion mi ne supozas,” intence diris sinjoro Kolbabo.
”Kaj ĝuste tiel ĝi estas,” respondis la pigmeo. ”Se vi ne volas tion kredi, mi tralegos al vi la letereton.” Kaj li prenis la leteron, metis ĝin frunten, fermis la okulojn kaj legis jene:
”Mia plej kara Marinja, mi skrabas al ci (jen ortografia eraro, diris tiu pigmeo, ĝuste devas esti i), ke mi ricevis ŝoforan postenon kaj se ci volus ni povus havi edziĝfeston skrabu almi seci ankoraŭ min amas skrabu baldaŭ almi cia fidela Franĉjo.”
”Mi dankas do al vi, sinjoro koboldo,” diris sinjoro Kolbabo, ”tion mi bezonis scii. Multfoje mi dankas vin.”
”Ne dankinde,” diris la vireto, ”Sed sciu, tie estas dek ortografiaj eraroj. Multon tiu Franĉjo ne lernis en lernejo.”
”Nur mi ŝatus sciiĝi, kiu Marinja ŝi estas, aŭ kiu Franĉjo,” murmuretis sinjoro Kolbabo.
”Mi ne povas helpi, sinjoro Kolbabo,” diris la etula sinjoreto. ”Tio ne plu estas skribite.”
La sekvintan matenon raportis sinjoro Kolbabo al sinjoro poŝtestro, ke tiun senadresan leteron skribis iu ŝoforo Franĉjo al iu fraŭlino Marinja, kaj ke tiu sinjoro Franĉjo volas edziĝi al tiu fraŭlino.
”Jesuosinjoreto,” ekvokis sinjoro poŝtestro, ”tio estas ege grava letero, tiu fraŭlino nepre ricevu ĝin!”
”Mi alportus la leteron tujtuje al ŝi,” diris sinjoro Kolbabo, ”se nur mi scius, kiel tiu fraŭlino Marinjo nomiĝas laŭ familia nomo kaj en kiu urbo, strato kaj numero ŝi loĝas.”
”Tion scius, sinjoro Kolbabo, ĉiu,” diris sinjoro poŝtestro.
”Por tio oni eĉ ne bezonus esti poŝtisto. Sed mi tre ŝatus vidi, ke tiu fraŭlino ricevu la leteron.”
”Bone, sinjoro poŝtestro,” ekvokis sinjoro Kolbabo, ”mi serĉos do la fraŭlinon adresatinon, eĉ se mi devus la tutan jaron kuri kaj trairi la tutan mondon.”
Tion li diris, metis sur la ŝultron la poŝtistan pendsakon kun la letero kaj pantranĉaĵo kaj ekiris en la mondon.
Sinjoro Kolbabo iris kaj iradis kaj ĉie demandis, ĉu en tiu regiono eble vivas ia fraŭlino Marinja, atendanta letereton de iu sinjoro ŝoforo Franĉjo. Kaj li trairis la tutajn regionojn de Litomŭæice kaj Louny kaj distrikton Rakovník kaj regionojn Plzeñ kaj Domañlice kaj Písekregionon kaj regionojn Budêjovice, Pfielouĉ, Tábor kaj Čáslav kaj administran distrikton Gradecian kaj distriktojn Jiĉín kaj Boleslav; li estis en Kutná Hora, Litomyšl, Tæebo , Vod any, Sušice, Pfiíbram, Kladno kaj Mladá Boleslav kaj en Votice kaj en Trutnov kaj Sobotka kaj Turnov kaj en Slaný kaj en Pelhæimov, eĉ en Dobruška kaj Úpice kaj en Hronov kaj Ĉe Sep Kabanoj, ankaŭ en Krákorka, li estis ankaŭ en Zálesí, nu mallonge ĉie kaj ĉie li demandis pri tiu fraŭlino Marinja. Da fraŭlinoj Marinja, kiujn li trovis en Bohemio, estis multaj, sume kvardek naŭmil naŭcent okdek, sed neniu el ili tamen atendis letereton de iu sinjoro ŝoforo Franĉjo; kelkaj el ili tamen atendis letereton de iu sinjoro ŝoforo, sed tiu ne nomiĝis Franĉjo, se Antoĉjo aŭ Ladislao aŭ Venceslao, Jozefo aŭ Jarolím aŭ Aloĉjo aŭ Floriano, ankaŭ Georgo aŭ Johano aŭ Laŭrenco, ankaŭ Dominiko kaj Vendelín kaj Erazim, nur ne Franĉjo; kaj aliaj fraŭlinoj Marinjaj same atendis letereton de iu Franĉjo, sed tiu ne estis ŝoforo, sed seruristo aŭ serĝento, lignaĵisto aŭ konduktoro, eventuale ankaŭ drogisto, tapetisto, razisto aŭ tajloro, sed nepre ne ŝoforo.
Kaj sinjoro Kolbabo jam irpasigis unu jaron kaj unu tagon, sed ne povis enmanigi la leteron al la ĝusta fraŭlino Marinja. Li ekkonis multajn aferojn: li vidis vilaĝojn kaj urbojn, kampojn kaj arbarojn, sunleviĝon kaj sunsubiron, revenon de alaŭdoj kaj venon de printempo, la semadon kaj rikolton, boletojn en arbaro kaj maturi- ĝantajn prunojn, li vidis lupolon en Òatec kaj apud Mêlník vitejojn kaj karpojn en Tæebo kaj en Pardubice mielkukon, sed kiam la vana serĉado daŭris jam unu jaron kaj tagon, li eksidis deprimite apud vojo kaj diris al si:
”Ĉio vana, eble jam mi ne trovos fraŭlinon Marinja.”
Preskaŭ li estis ekploranta pro bedaŭro. Li bedaŭris fraŭlinon Marinja, ke ŝi ne ricevis la leteron de la junulo, kiu amis ŝin pli multe ol sin mem; li bedaŭris la ŝoforon Franĉjon, ke li ne povas enmanigi tiun leteron; kaj li bedaŭris sin mem, ĉar tiom li klopodis kaj tiom iradis dum pluvo kaj varmo kaj veteraĉo kaj misvetero kaj ke ĉio ĉi estis vana.
Kaj dum li tiel sidis apud la vojo kaj bedaŭris, li vidis, ke sur la ŝoseo veturas ia aŭto. Ĝi veturis malrapidete, proksimume nur po ses kilometroj hore, kaj sinjoro Kolbabo diris al si: ”Nu certe ĝi estas ia praantikva ĉaro, ke ĝi ŝoviĝas tiel lante.” Sed kiam la aŭto alveturis pli proksimen, li vidis, ke ĝi estas, ho dioj, bela okcilindra Bugatti kaj ke ĉe la stirrado sidas malĝoja, nigre vestita ŝoforo kaj en la veturilo malĝoja, nigre vestita sinjoro.
Kaj kiam la malĝoja sinjoro ekvidis apud la vojo afliktitan sinjoron Kobabo, li ordonis halti kaj diris: ”Venu, poŝtisto, mi veturigos vin iom.”
Sinjoro Kolbabo ĝojis, ĉar post tiel longa migrado jam doloris lin la kruroj; li eksidis ĉe la nigra malĝoja sinjoro kaj la veturilo lante kaj malgaje ekmoviĝis.
Kiam ili traveturis proksimume tri kilometrojn, aŭdi- ĝis sinjoro Kolbabo: ”Pardonu al mi la aŭdacon, sinjoro, verŝajne vi veturas al sepulto, ĉu?”
”Ni ne veturas,” diris kavsone la malgaja sinjoro. ”Kial vi opinias, ke ni veturas al sepulto?”
”Nu,” diris sinjoro Kolbabo, ”ĉar, sinjoro, vi bonvolas esti tiel malgaja.”
”Mi estas tiel malgaja,” diris tombvoĉe la sinjoro, ”ĉar mia aŭto tiel malrapide kaj tiel malgaje veturas.”
”Nu jes,” diris sinjoro Kolbabo, ”sed kial tia bela Bugatti tiel marapide kaj malgaje veturas?”
”Ĉar ĝin stiras malgaja ŝoforo,” diris funebre la nigra sinjoro.
”Ha,” diris sinjoro Kolbabo, ”Bonvolu permesi, via moŝto, kial fakte tiu sinjoro ŝoforo tiel tristas?”
”Ĉar li ne ricevis respondon je la letero, kiun li enpoŝtigis antaŭ unu jaro kaj unu tago,” diris la nigra sinjoro.
”Sciu, li skribis al sia plej kara, sed ŝi ne respondis al li; li opinias do, ke ŝi ne plu amas lin.”
Kiam sinjoro Kolbabo tion aŭdis, li ekvortigis: ”Pardonu al mi la aŭdacon, ĉu via sinjoro ŝoforo nomiĝas Franĉjo?”
”Lia nomo etas Francisko Svoboda,” respondis la malgaja sinjoro.
”Kaj la fraŭlino nomiĝas Marinja, ĉu?” demandis plu sinjoro Kolbabo.
Tiam aŭdiĝis la malgaja ŝoforo kaj diris kun lamenta ĝemo: ”Fraŭlino Maria Nováková estas la nomo de tiu malfidelulino, kiu forgesis mian amon.”
”Ha,” ekkriis sinjoro Kolbabo ĝoje, ”kara homo, vi estas do tiu trombono, tiu naivulo, tiu stultulo, tiu konfuzulo, tiu trumpeto, tiu fuŝulo, tiu perpleksulo, tiu kapaĉo, tiu mallertulo, tiu imbecilo, tiu balailo, iu tulipo, tiu inertulo, tiu salato kaj tiu panikulo, tiu pafito, tiu frenezuleto, tiu frapito kaj tiu per sako frapita, tiu pufulo, tiu bulbo, tiu spritmankulo, tiu anemiulo, tiu figuraĉo, tiu sentaŭgulo, tiu fuŝisto, tiu pulpaĉo, tiu dupo, tiu histriono, tiu lantulo, tiu pajaĉo, kiu ĵetis en nian poŝtkeston la letereton sen poŝtmarko kaj sen adreso? Ajaj, mi ĝojas, ke mi havas la honoron ekkoni vin! Kiel fraŭlino Marieta povus reskribi al vi, se ĝis nun ŝi ne ricevis vian leteron?”
”Kie, kie estas mia letero?” ekvokis sinjoro ŝoforo Franĉjo.
”Nu, diris sinjoro Kolbabo, ”kiam vi diros al mi, kie fraŭlino Marieta loĝas, tiam la letero, sciu, estos rekte survoje al ŝi. Mia anĝelo, jam unu jaron kaj unu tagon mi portas la leteron en teko kaj serĉas en la tuta mondo la veran fraŭlinon Marinja! Ora junulo, nun rapide kaj prete senprokraste kaj galope donu al mi la adreson de Fraŭlino Marinja kaj mi iros kaj enmanigos al ŝi la leteron.”
”Neniam, sinjoro poŝtiso, vi iros,” diris la sinjoro,” sed mi veturigos vin tien. Franĉjo, nun aldonu gason kaj oni veturas al fraŭlino Marinja.”
Apenaŭ li findiris tion, sinjoro ŝoforo Francisko aldonis gason, la veturilo ekskuis kaj nun, karaj homoj, ĝi veturigis po sesdek, sepdek, okdek kilometroj, po cent, cent dek, cent dudek, cent kvindek, senĉese pli rapide, ke la motoro kantis, jubilis kaj tondregis pro nura ĝojo kaj la nigra sinjoro devis ambaŭmane teni la ĉapelon, por ke ĝi ne forflugu de li kaj sinjoro Kolbabo per ambaŭ manoj tenis sin je la sidilo kaj sinjoro Franĉjo kriis:
”Sinjoro ĉefo, tiu ja veturas, ĉu? Cent okdek kilometroj!
Ajaj, ja ni eĉ ne veturas, ni flugas direkte en la aero, jen vidu sinjorĉefo, kie ni postlasis la ŝoseon! Sinjorĉefo, ni ricevis ja flugilojn!”
Kaj dum ili iom da tempo flugis per rapido de cent okdek sep kilometroj, montriĝis bele blanka vilaĝo – ververe, ĝi estis jam Libòatov – kaj sinjoro ŝoforo Franĉjo diris: ”Sinjoro ĉefo, ni estas surloke.”
”Haltu,” diris la nigra sinjoro, kaj la aŭto alteriĝis ĉe rando de la vilaĝo. ”Kiel tiu Bugatti-aŭto bone veturas, ĉu?” kontentis la sinjoro, ”Kaj nun, sinjoro Kolbabo, vi povus enmanigi al fraŭlino Marinja la leteron.”
”Eble,” opiniis sinjoro Kolbabo, ”eble sinjoro Franĉjo prefere diru al ŝi parole, kio estas skribite en la letereto.
Tie nome estas ok ortografiaj eraroj.”
”Kia ideo,” defendis sin sinjoro Franĉjo, ”mi hontas aperi antaŭ ŝiaj okuloj, ĉar dum tiom da tempo ŝi ricevis de mi neniun letereton. Kaj poste,” li aldiris afliktite, ”eble jam ŝi forgesis min kaj eĉ ne iomete min plu amas.
Vidu, sinjoro Kolbabo, ŝi loĝas tie en tiu dometo, kiu havas la fenestretojn purakve purajn.”
”Mi iras do,” diris sinjoro Kolbabo kaj ektrumpetis bele buŝe ”Iras, iras, poŝtista sinjoret’, iras, iras poŝta sinjoro ”, kaj ekpaŝis per la dekstra kruro al la dometo.
Kaj tie post la pura fenestro sidis pala knabinjo kaj kudris al si vestaĵon.
”Dio sanon donu, fraŭlino Marinja,” ekvokis sinjoro Kolbabo. ”Ĉu vi kudras edziĝveston al vi?”
”Tute ne,” diris malĝoje fraŭlino Marinja, ”mi kudras al mi mortkitelon por ĉerketo.”
”Oh, oh,” diris kompate sinjoro Kolbabo, ”aj, ajja, ha, ha, projesueto, ĉu eble estas tiel malbone? Ĉu vi, fraŭlino, malsanas?”
”Mi ne malsanas,” ekĝemis fraŭlino Marinja, ”sed mia koro krevas pro aflikto.” Kaj ŝi metis la manon sur la koron.
”Pro diamo,” ekkriis sinjoro Kolbabo, ”fraŭlino Marinja, prokrastu ankoraŭ la krevon. Pardonu al mi la aŭdacon, kial ja doloras vin la koro?”
”Ĉar jam unu jaron kaj unu tagon,” diris mallaŭte fraŭlino Maria, ”jam unu jaron kaj unu tagon mi atendas leteron, kiu ne venas.”
”Tio ne gravu por vi,” konsolis ŝin sinjoro Kolbabo.
”Kaj mi portas jam unu jaron kaj unu tagon ĉi tie en la teko iun letereton, kaj estas neniu, al kiu mi ĝin transdonus.
Sciu, fraŭlino Marinja, la letereton mi donos al vi.” Samtempe li donis al ŝi la leteron.
Fraŭlino Marinja paliĝis ankoraŭ pli. ”Sinjoro leterportisto,” ŝi diris mallaŭtvoĉe, ”tiu letero ne estas por mi, sur ĝi ja ne estas adreso!”
”Nur rigardu internen,” ordonis sinjoro Kolbabo, ”kaj se ĝi ne estos por vi, redonu ĝin al mi kaj prete.”
Fraŭlino Marinja malfermis per tremantaj fingroj la leteron kaj kiam ŝi komencis legi, ŝiaj vangoj ruĝiĝis.
”Nu,” demandis sinjoro Kolbabo, ”ĉu vi redonos al mi la leteron aŭ ne?”
”Mi ne redonos,” elspiris fraŭlino Maria kaj ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj pro ĝojo. ”Sinjoro poŝtisto, ĝi estas ja tiu letereto, kiun mi atendis unu jaron kaj unu tagon!
Sinjoro leterportisto, tute mi eĉ ne scias, kion mi donu al vi por ĝi!”
”Mi diros tion al vi,” diris sinjoro Kolbabo. ”Vi donos al mi du kronojn pune tial, ĉar la letero ne estis konvene afrankita, ĉu vi komprenas? Prodisinjoro, nur tial ja mi kuras kun letereto unu jaron kaj unu tagon, por ke la poŝto ricevu la du kronojn por afranko! Mi dankas bele,” li diris, ricevinte la du kronojn, ”kaj vian respondon, fraŭlino, ĉi tie iu atendas.” Kaj dume li mansignis al sinjoro ŝoforo Franĉjo, kiu jam staris post la angulo.
Kaj dum sinjoro Franĉjo estis ricevanta la respondon, eksidis sinjoro Kolbabo kun la nigra sinjoro kaj diris al li: ”Unu jaron kaj unu tagon, moŝto, mi kuris kun la letereto, sed ĝi valoris la penon: jam tial, kion ĉion mi vidis.
Ĝi estas tiel bela kaj belega lando, ĉu apud Plzeñ ĉu apud Hoæice aŭ apud Tábor. – Jen, vidu, sinjoro Franĉjo jam revenas. Nu jes, tia afero estas aranĝebla pli rapide parole ol per senadresa letero.”
Sinjoro Franĉjo diris nenion, nur liaj okuloj brilis. ”Ĉu ni veturu, sinjoro ĉefo?” li demandis.
”Ni veturu,” diris la sinjoro. ”Unue ni alveturigos sinjoron Kolbabon al la poŝto.”
Sinjoro ŝoforo saltis en la veturilon, premis la startilon kaj pedalis kluĉon kaj gason kaj la aŭto ekveturis tiel glate kaj leĝere kiel en sonĝo. Tuj montrilo sur rapidometro indikis cent dudek kilometrojn.
”Kiel bele la aŭto veturas,” ĝuis la nigra sinjoro, ”tial ĝi tiel veturegas, ĉar ĝin stiras feliĉa ŝoforo,”
Kaj ĉiuj feliĉe alveturis, kaj ankaŭ ni.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.