La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VAGABONDA FABELO

Estis foje malriĉa sinjoro aŭ homo, fakte li nomiĝis Francisko Grafo, sed tiel oni nomis lin nur tiam, kiam lin arestis policisto kaj kondukis al komisarejo pro vagado, kie oni enskribis lin en dikan libron kaj igis pasigi nokton sur kuŝbreto kaj matene oni forsendis lin denove pluen; ĉe la policejo oni nomis lin Francisko Grafo, sed la ceteraj homoj nomis lin ĉiel alie: tiu vagulo, tiu ĉifvestito, tiu vagabondo, tiu senhejmulo, tiu nenifaranto, tiu tedulo, tiu ĉifonulo, tiu ĉifulo, tiu stratvagulo, tiu pigrulo, tiu mizerulo, tiu misindividuo, tiu homo, tiu kiu-scias-kiu, tiu vagtrotulo, tiu ŝosetrotanto, tiu proskribito, tiu trotulo, tiu deliktulo, tiu sentaŭgulo, tiu avidulo, tiu ulaĉo, tiu kanajlo kaj ankoraŭ aliajn nomojn oni donadis al li; se ĉiu kromnomo validus almenaŭ unu kronon, li povus aĉeti por ili flavajn ŝuojn kaj eble ankaŭ ĉapelon, sed tiel li aĉetis por tio nenion kaj havis nur tion, kion la homoj donis al li.

Kiel do videblas, la nomita Francisko Grafo ne ĝuis la plej bonan reputacion kaj fakte li estis nenio alia ol vagabondo ŝtelanta de disinjoro tempon (sed disinjoro en la eterno havas tiom da tempo, ke tiel eĉ ne minimumo perdiĝis) kaj sciis nenion alian ol fajfi tranĉilon. Ĉu vi scias, kio estas fajfi tranĉilon? Tion oni faras jene, ke matene la buŝo fastas, tagmeze ĝi havas nenion por mordi kaj vespere anstataŭ manĝo oni fosetas inter dentoj; kiam poste la stomako murmuras pro malsato, oni diris pri tio fajfi tranĉilon. Francisko Grafo sciis fajfi tranĉilon tiel, ke li povus aranĝi koncertojn, alie li estis bonulo ĝis medolo – kie sur li, povrulo, troviĝus karno! Kiam li ricevis pecon da pano, li formanĝis ĝin, kaj kiam oni donis al li malbonan vorton, ankaŭ li englutis ĝin; tiom li malsatis. Kaj kiam li ricevis nenion, li ekkuŝis ie post barilo, kovris sin per mallumo kaj petis la steletojn, ke ili atentu, por ke neniu ŝtelu lian ĉapon.

Tia migranta homo scias diverson pri la mondo; li scias, kie li ricevos manĝon, scias, kie oni insultos lin aŭ kie estas malbonaj hundoj, kiu ĵetiĝas kontraŭ vagabondojn pli ol ĝendarmoj. Sed mi diras al vi, ke foje estis hundo, kiel nur ĝi nomiĝis, aha, Foksl, ankaŭ ĝi, povrulo, jam forpasis. Tiu Foksl do servis en la kastelo Chý e kaj havis ian strangan karakteron, nome kiam ĝi ekvidis vagabondon, ĝi kvivitis pro ĝojo, dancis ĉirkaŭ li kaj kondukis lin rekte en la kastelan kuirejon; sed kiam venis en la kastelon iu grandsinjoro, ni diru barono, grafo, princo aŭ eble eĉ la praga ĉefepiskopo, Foksl bojaĉis je li kiel rabia kaj eble diskarnus lin, se koĉero ne fermus ĝin rapide en ĉevalejon. Kiel vi vidas, ankaŭ inter la hundoj estas ĉiaj diferencoj; des pli inter la homoj.

Sed kiam ni parolas jam pri hundoj, ĉu vi scias, infanoj, kial hundo vostumas? Estas jene. Kiam la disinjoro kreis la mondon kun ĉio kune, li iris de unu dia kreitaĵo al alia kaj bele afable ĝin demandis, ĉu ĝi estas kontenta en la mondo kaj ĉu io mankas al ĝi kaj simile. Tiel li venis ankaŭ al la unua hundo en la mondo kaj demandis ĝin, ĉu eble io mankas al ĝi. La hundo volis rapide kapnei, ke danke dion ne, sed ĉar ĝuste ĝi estis flaranta al io ege interesa (mi opinias, ke estis la unua osto aŭ la unua ŝeleto el kolbaseto, ankoraŭ varma, eliranta ĝuste el la mano de la Kreinto), la hundo eraris kaj fervore ekvostumis.

Ekde tiu tempo la hundo vostumas, dum la aliaj bestoj, kiel ĉevalo kaj bovino, scias kapjesi kiel homo.

Nur la porko scias nek kapjesi nek kapnei, nome tial, ĉar kiam Eternulo demandis, kiel ĝi estas kontenta en la dia mondo, ĝi plu fosis per muzelo inter la glanoj kaj nur iomete malpacience svingetis la vosteton, kvazaŭ ĝi volus diri: Pardonu, momenton, ĝuste nun mi ne havas tempon. Ekde tiu tempo la porko senĉese svingetas kaj skuetas la vosteton, dum ĝi vivas, kaj ĝia vosteto pune ĝis nun estas konsumata kun kreno aŭ mustardo, por ke tio ĝin piku post la morto. Tiel estas ekde la kreo de la mondo.

Sed ne pri tio mi volis hodiaŭ rakonti, sed pri la vagabondo, kiu nomiĝis Francisko Grafo. Tiu vagabondo vagis tra la tuta mondo; li estis eĉ en Trutnov, kie estas jam germanoj, kaj en Hradec, kaj en Skalice, eĉ en Vodolov kaj Marŝov kaj aliaj foraj urboj de la tuta mondo. Dum iom da tempo li servis ankaŭ ĉe mia avo en Černov, sed sciu, vagabondo estas vagabondo; li prenis siajn kvin aĵojn kaj pluiris, al Starkoĉ aŭ iu alia fino de la mondo, kaj denove nek spuro nek aŭdo estis pri li; tia nomada karaktero li estis.

Jam mi diris al vi, ke oni nomis lin vagabondo, ĉifonulo, senhejmulo kaj ankoraŭ diversmaniere; foje ankaŭ oni diris al li, ke li estas ĉioprenanto, ŝtelisto, fripono aŭ rabulo, sed en tio oni ege maljustumis lin. Francisko Grafo neniam ion de iu prenis, ŝtelis, nek pinĉprenis.

Kredu min, eĉ ne tiom, kiom sub ungo kaŝiĝus. Ĝuste tial, ĉar li estis tiel honesta, fine li ĝisvivis grandan gloron; sed ĝuste pri tio mi volas rakonti al vi.

Foje do tiu vagabondo Francisko staris en Podmýsteĉko kaj meditis, ĉu iri por bulko al la bakisto Viĉek aŭ al la maljuna sinjoro Prouza por kornbulko. Kaj jen preter li iras nobla sinjoro, eble li estis fremda fabrikanto aŭ agento, kaj portas en la mano ledan kofreton. Subite ekblovis vento, deĵetis la ĉapelon de tiu sinjoro kaj jam ruligis ĝin tra la ŝoseo. ”Homo, tenu ĝin por momento,” ekkriis rapide tiu sinjoro kaj ĵetis al Francisko la ledan kofreton; kaj antaŭ ol vi dirus klak, jam polviĝis post li ĝis ie apud Sychrov, por kapti la ĉapelon.

Staras do Francisko Grafo kun la kofreto en la mano kaj atendas, ĝis revenos tiu sinjoro. Li atendas duonhoron, atendas unu horon, sed la sinjoro nenie. Francisko eĉ ne kuraĝas rapidkuri por la bulko, por ke eble la sinjoro ne preterpasu lin, kiam li revenos por la kofreto. Li atendas du horojn, tri horojn kaj por ne enui, li fajfas dume tranĉilon. La sinjoro ne revenas, kaj jam noktiĝas.

Sur la ĉielo briletas la steletoj, la tuta urbeto dormas kaŭrante kiel kato post forno, mire ke ĝi ne ronronas, kiel bone estas al ĝi en la kusenoj. Sed la vagabondo Francisko ankoraŭ senĉese staras, timtremas, rigardas al la steletojn kaj atendas, ĝis la sinjoro revenos. Batis ĝuste la noktomezo, kiam aŭdiĝis post li terura voĉo: ”Kion vi faras ĉi tie?”

”Mi atendas ĉi tie iun fremdan sinjoron,” diris Francisko.

”Kaj kion vi havas en la mano?” demandis la terura voĉo.

”Kofreton de tiu sinjoro,” rakontis la vagabondo. ”Mi devas ĝin teni por li ĝis lia reveno.”

”Kaj kie estas tiu sinjoro?” demandis la terura voĉo la trian fojon.

”Li nur forkuris, por kapti sian ĉapelon,” diris Francisko.

”Haha,” diris la terura voĉo. ”Tre suspektinde. Iru kun mi.”

”Ne eblas,” defendis sin la vagabondo, ”Mi devas atendi ĉi tie.”

”En nomo de la leĝo mi arestas vin,” ektondris la granda voĉo, kaj tiam Francisko Grafo komprenis, ke tiu estas sinjoro Boura, policisto, ke li devas obei. Li gratfrotis sin, ekĝemis kaj iris kun sinjoro Boura al la komisarejo.

Tie oni enskribis lin en la dikan libron kaj fermis lin en karcero; sed tiun kofreton dume oni ŝlosis, ĝis venos matene sinjoro juĝisto.

Matene oni venigis la vagabondon antaŭ sinjoron juĝ- iston; kaj tiu ja estis, ververe, sinjoro konsilisto Ôulc, – ankaŭ tiun la kapo ne plu doloras.

”Ci sentaŭgulo, ci stratvagulo, ci nenifarulo,” diris la sinjoro juĝisto, ”jam denove ĉi tie? Pasis apenaŭ monato, kiam ni fermis cin pro la vagado. Jesuo, hometo, kun ci ni havas ĝenaĵojn! Nu, kie oni cin prenis, ĉu denove ci vagis?”

”Tute ne, moŝta sinjoro,” diris vagabondo Francisko, ”jen sinjoro Boura min arestis, ĉar mi staris.”

”Nu, vidu, ci mavulo,” diris la sinjoro juĝisto, ”kial ci staris? Se ci ne estus starinta, oni ne estus arestinta cin.

Sed mi aŭdas, ke oni trovis ĉe ci ian kofreton. Ĉu vere?”

”Mi petas, moŝta sinjoro,” diris la vagabondo, ”tiun kofreton donis al mi iu fremda sinjoro.”

”Homo,” ekkriis la sinjoro juĝisto. ”Tiun fremdan sinjoron, tion jam ni scias. Kiam iu ion ŝtelas, li diras do, ke tion li ricevis de iu fremda sinjoro. Hometo, per tio vi ne trompos nin. Kaj kio enestas en la kofreto?”

”Tion mi ne scias, per mia animo,” diris vagabondo Francisko.

”Ci fripono,” diris la sinjoro juĝisto, ”ni mem rigardos tion.”

Kaj la sinjoro konsilisto malfermis la kofreton kaj eksaltis pro surprizo. Tie estis nura mono, kaj kiam li ĝin kalkulis, ĝi faris unu milionon tricent sesdek sepmil okcent dek kvin kronojn naŭdek du helerojn kaj krome unu dentobroso.

”Tondro al tio,” ekkriis la sinjoro juĝisto, ”homo, kie ci ŝtelis ĝin?”

”Mi petas, sinjora moŝto,” demandis sin Francisko Grafo, ”tion igis min teni tiu fremda sinjoro, kiu estis kaptanta la ĉapelon, kiun vento prenis de li.”

”Ci ŝtelisto ŝtelista,” vokis la sinjoro juĝisto, ”ĉu ci opinias, ke mi kredas tion al ci? Mi ŝatus vidi iun, kiu konfidus al tia ĉifonvestito, kia ci estas, unu milionon tricent sesdek sepmil okcent dek kvin kronojn naŭdek du helerojn kaj krome dentobroson! Marŝ’ karceren! Mi esploros jam, de kiu ci ŝtelis la kofreton!”

Kaj tiel okazis, ke la povrulon Franciskon oni fermis en arestejo por ege longa tempo. Pasis vintro kaj pasis printempo, kaj ankoraŭ oni trovis neniun, kiu postulus la monon; kaj tial sinjoro konsilisto Ôulc, sinjoro policisto Boura kaj la ceteraj sinjoroj de la tribunalo kaj polico opiniis, ke Francisko Grafo, senhejma vagabondo kaj sen daŭra okupo, plurfoje punita kaj entute malornamo fripona, ie mortigis kaj enterigis nekonatan sinjoron kaj prenis de li la kofreton kun mono. Kiam pasis jaro kaj tago, Francisko Grafo staris antaŭ tribunalo pro murdo de nekonata sinjoro kaj pro rabo de unu miliono tricent sesdek sepmil okcent dek kvin kronoj du heleroj kaj dentobroso. Uf, uf, infanoj, por tia afero estas ŝnuro.

”Ci ruzulo, ci rabisto, ci premulo,” diris la sinjoro juĝ- isto al la akuzito, ”konfesu do fine, kie ci mortigis kaj enterigis tiun sinjoron; ci pendos pli bone, se ci konfesos.”

”Ja mi ne mortigis lin, moŝta sinjoro,” defendis sin la povrulo Francisko; ”li ĉasis nur la ĉapelon, kaj hop, kaj jam polvis post li; li kuregis kiel ŝuisto al foirejo kaj la kofreton li lasis tial en miaj manoj.”

”Nu,” ekĝemis la sinjoro juĝisto, ”sed se neprege ci volas, ni pendumos cin ankaŭ sen konfeso. Sinjoro Boura, tiun obstinegan krimulon helpe de dio pendumu.”

Apenaŭ li findiris tion, kiam dispordiĝis kaj tie staris iu fremda sinjoro, plenpolvita kaj spireganta. ”Jam trovite,” li elvortis.

”Kiu estas trovita?” demandis la sinjoro juĝisto severvoĉe.

”Tiu ĉapelo,” diris la fremdulo, ”homoj, kia ĥaoso ĝi estis! Mi iras do, jam unu jaro pasis, tra Podmêsteĉko, kaj subita vento forportas mian ĉapelon. Mi ĵetas mian kofreton, ne sciante al kiu, kaj hop post la ĉapelon. Sed la ĉapelo, fiulo mismora, ruliĝas trans ponton al Sychrov kaj post Sychrov al Zálesí kaj al Rtynê kaj trans Kostelec- on al Zbeĉník kaj trans la tutan Hronov al Náchod kaj tra tie al la prusa limo. Mi konstante post ĝin; preskaŭ jam mi tenas ĝin, sed sur la limo kaptas min akcizisto, kaj kial vi tiel kuras. Mi diras, post mian ĉapelon.

Antaŭ ol mi klarigis tion al li, la ĉapelo estis denove trans la horizonto. Mi satdormis kaj matene ekiris post ĉapelon en Prusion, al Levín kaj Chudoba, kie estas tiu fetora akvo – ”

”Atendu,” diris la sinjoro juĝisto. ”Ĉi tie estas juĝejo kaj ne ia geografia parolado.”

”Mi diros tion do tute koncize,” diris la fremdulo. ”En Chudoba mi sciiĝas, ke mia ĉapelo eltrinkis tie glason da akvo, aĉetis bastonon kaj poste trajne veturis al Svidnice.

Memkomprene, mi veturas post ĝin. En Svidnice , la ĉapelo, petolulo, tranoktis en hotelo, ne pagis la fakturon, kaj poste forveturis, oni ne scias kien. Post pli longa esplorado mi sciiĝis, ke ĝi promenas tra Krakovo, kaj eĉ ĝi volas edziĝi tie al iu vidvino. Mi veturas do al Krakovo post ĝin.”

”Kaj kial vi ĝin tiel ĉasis?” demandis la sinjoro juĝisto.

”Nu,” diris la fremdulo, ”ĝi estis ankoraŭ duonnova ĉapelo, kaj krome, mi enŝovis sub ĝian rubandon mian revenbileton de Svatoòovice al Starkoĉ. Pri tiu revenbileto mi havis intereson, sinjoro konsilisto.”

”Aha,” diris la sinjoro juĝisto, ”tute ĝuste.”

”Mi samopinias,” diris la fremdulo. ”Mi ne aĉetos ja dufoje bileton. Kie mi ĉesis? Ha, ke mi veturas al Krakovo.

Bone mi alveturas tien, kaj dume la ĉapelo, kanajlo, forveturis en la unua klaso en Varsovion, ŝajnigante sin diplomato.”

”Sed tio ja estas trompo.” vokis la sinjoro juĝisto.

”Ja mi akuzis ĝin,” diris la fremdulo, ”kaj la polico telegrafis el Krakovo al Varsovio, ke ĝi estu arestita. Sed dume mia ĉapelo havigis al si peltmantelon, ĉar komenci ĝis jam vintro, kreskigis al si barbon kaj veturis al Moskvo.”

”Kaj kion ĝi faris en Moskvo?” demandis la sinjoro juĝisto.

”Nu, kion ĝi farus tie,” diris la fremdulo. ”Ĝi politikumis, aĉulo. Ĝi iĝis ĵurnalisto. Poste ĝi ekobstinis, ke ĝi uzurpos la regadon, sed tiam la rusoj jam arestis ĝin kaj kondamnis al mortopuno; sed kiam oni gvidis ĝin al la ekzekutejo, ekblovis vento, kaj ĝi, bubaĉo, komencis ruliĝi surstrate kaj traglitis inter la kruroj de soldatoj kaj ruliĝis tra panjo Rusio ĝis Novoĉerkasko. Tie ĝi surkapigis peltĉapon kaj iĝis hetmano de la Donaj kozakoj. Mi persekutas ĝin kaj fine ĝin kaptis; kaj tiam, ĝi, fiulo, alfajfas siajn kozakojn kaj ordonas al ili, ke ili pafmortigu min.”

”Kaj kio plue?” demandis la sinjoro juĝisto avide.

”Nu, kio plu estus,” diris la fremdulo. ”Mi diras al ili, ke kozakojn mi ne timas, ke ni tranĉas ilin por supo*. Mi ne scias, sinjoro konsilisto, ĉu ĉi tie ĉe vi kreskas kozakoj X– ”

”Ili kreskas kaj abundde,” diris la sinjoro konsilisto.

”Plej multe apud Libatov, kaj entute tie, kie kreskas betuloj kaj temuloj.”

”Kozako estas tute bongusta fungo,” diris la fremdulo, ”nur ĝi havas iom lignecan piedeton. Mi diras do, kozakojn ni kuiras en supo aŭ distranĉas je pecetoj kaj sekigas; tion la kozakoj tiel ektimis, ke ili liberlasis min.

Sed dume mia ĉapelo, fripono, surĉcevaliĝis kaj galopis orienten. Memkomprene, mi post ĝin. Kaj en Orenburg ĝi entrajniĝis kaj veturis al Omsk kaj trans la tutan Siberion, sed en Irkutsk ĝi perdiĝis al mi; onidire tie ĝi havigis al si monon, sed poste ĝin kaptis rabistaj ĥunĥuzoj kaj prirabis pri ĉio, ĝi savis nur sian puran vivon. Poste mi renkontis ĝin sustrate en Blagovešĉensko, sed ĝi, ruzulo, eskapis kaj ruliĝis tra la tuta Manĉurio al la Ĉina Maro. Sur la marbordo mi atingis ĝin, ĉar ĝi timis la akvon.”

”Tie do vi kaptis ĝin?” demandis la sinjoro juĝisto.

”Tute ne,” diris la fremdulo. ”Mi kuras al ĝi sur la bordo de la maro, sed tiumomente la vento turniĝis kaj la ĉapelo ruliĝis okcidenten. Mi post ĝin, kaj tiel mi estis kaptanta ĝin trans Ĉinion kaj Turkestanon, parte piede, parte en portiloj, sur ĉevaloj aŭ kameloj, ĝis denove en Taŝkento ĝi entrajniĝis kaj veturis reen al Orenburg. De tie ĝi veturis al Ĥarkovo kaj Odeso, kaj de tie en Hungarion, poste ĝi turniĝis al Olomouc kaj Česká Tæebová kaj al Týništê kaj fine denove ĉi tien. Kaj ĉi tie antaŭ kvin minutoj mi kaptis ĝin sur la placo, ĝuste kiam ĝi volis iri en gastejon por gulaŝo. Do, jen ĝi estas.”

Ĉe tio li montris la ĉapelon; ĝi estis tute kaputa, sed alie neniu estus dirinta, ke ĝi estas tia ruzega fripono.

”Kaj nun ni rigardos,” ekkriis la fremdulo, ”ĉu ĝi havas sub la rubando la revenbileton el Svatoòovice al Starkoĉ.” Li palpis sub la rubandon kaj eligis la bileton.

”Jen ĝi,” li ekkriis triumfe. ”Almenaŭ nun, mi veturos senpage al Starkoĉ.”

”Hometo,” diris la sinjoro konsilisto, ”tiu via bileto ne plu validas!”

”Kial?” miris la fremdulo.

”Nu, la revenbileto validas nur tri tagojn; kaj ĉi tiu, kiel mi vidas, aĝas jam unu jaron kaj unu tagon. Mia kara, tiu ne plu validas.”

”Tondre al tio,” diris la fremdulo, ”tion mi ne pensis.

Nun mi devos aĉeti novan bileton, kaj mi havas eĉ ne etmoneron.” La fremdulo ekgratis sian kapon. ”Sed atendu, mi igis teni mian kofreton al iu viro, kiam mi ekĉasis la ĉapelon.”

”Kiom da mono estis en ĝi?” rapidis demandi la sinjoro juĝisto.

”Se mi ne eraras,” diris la fremdulo, ”en ĝi estis unu miliono tricent sesdek sepmil okcent dek kvin kronoj naŭdek du heleroj kaj dentobroso.”

”Akurate tiom,” diris la sinjoro juĝisto. ”La kofreton ni havas ĉi tie kun ĉiu mono, ankaŭ kun la dentobroso. Kaj jen staras tiu viro, al kiu vi igis teni vian kofreton. Li nomi ĝas Francisko Grafo, kaj ĝuste nun mi kaj tiu sinjoro Boura kondamnis lin al morto, ke li prirabis vin kaj murdis.”

”Ni rigardu,” diris post tio la fremdulo, ”vi arestis do la povrulon? Nu, almenaŭ li ne disipis ĉiun monon, kiu estis en la kofreto.”

Tiam la sinjoro juĝisto ekstaris kaj solene diris: ”Nur nun mi vidas, ke Grafo Francisko ne ŝtelis, ne forprenis, ne alproprigis, ne pinĉprenis, ne kaŝprenis kaj same ne alproprigis al si el la mono ĉe li deponita nek monereton, etmoneron, krejceron aŭ heleron, nikelaĵon, groŝon nek duongroŝon, kvankam, kiel poste estis konstatite, li mem havis eĉ ne por bankedbulko aŭ por dalamano, kornbulko aŭ alia nutraĵo aŭ frandaĵo, nomata ankaŭ bakaĵo kaj latine cerealia. Per ĉi tio mi deklaras, ke Grafo Francisko ne kulpiĝis pro murdo, vivsenigo, latine homicidio, mortigo, enterigo de mortinto, rabo aŭ perforto, ŝtelo kaj entute pro ŝtelistado; sed male, li atendis tagon kaj nokton surloke, por honeste kaj sen malgrandigo redoni unu milionon tricent sesdek sepmil okcent dek kvin kronojn naŭdek du helerojn kaj la dentobroson.

Tial mi deklaras, ke li estas absolvita de la akuzo, amen.

Uf, buboj, tiel longan parolon mi faris, ĉu?”

”Nu jes,” diris la fremdulo. ”Vi povus jam doni parolon al ĉi tiu honesta vagabondo.”

”Kion mi diru,” diris Francisko Grafo modeste. ”Dum mia vivo mi prenis de neniu eĉ ne falfrukton. Tia jam estas mia naturo.”

”Homo,” deklaris la fremdulo, ”inter vagabondoj kaj aliaj homoj vi estas blanka korniko.”

”Ankaŭ mi diras tion,” aldiris sinjoro policisto Boura, kiu, kiel jam vi rimarkis, ĝis tiu momento ankoraŭ ne movis la buŝon.

Tiel do Francisko Grafo denove estis libera; sed rekompence por lia honesteco la fremdulo donis al li tiom da mono, ke Francisko povus por ĝi aĉeti al si unu domon, kaj en tiun domon unu tablon, sur tiun tablon unu teleron kaj sur tiun teleron unu varman andujon. Sed ĉar Francisko Grafo havis truan poŝon, li perdis la monon kaj havis denove nenion. Li iris do, kien la piedoj lin kondukis, kaj dumvoje fajfis tranĉilon. Sed tiu blanka korniko ne lasis lin trankvila.

Por tranokto li enrampis en gardistan budon kaj dormis kiel ŝtipo; kiam matene li eligis la kapon, la suno brilis, la tuta mondo briletis pro freŝa roso kaj sur barilo antaŭ la budo sidis blanka korniko. Francisko, kiu ĝis nun ne vidis blankan kornikon, rigardis ĝin konfuzite, preskaŭ li ne spiris. Ĝi estis blanka kiel falinta neĝo, la okulojn havis ruĝajn kiel rubenon kaj la kruretojn rozajn, kaj per beko kombis siajn flugilojn. Ekvidinte Franciskon, ĝi ekskuis la flugilojn, kvazaŭ ĝi volus forflugi, sed restis sidanta kaj malfide rigardis per unu rubena okulo la hirtan kapon de Francisko.

”Ci,” ĝi aŭdis subite, ”ĉu ci ne ekbatos min per ŝtono?”

”Mi ne ekbatos,” diris Francisko, kaj nur nun li ekmiris, ke la korniko parolas. ”Kiel eblas, ke ci scias paroli?”

”Malgrave,” diris la korniko, ”Ni blankaj kornikoj, ni ĉiuj scias paroli. La nigraj kornikoj nur grakas, sed mi scias diri kion nur ci rememoros.”

”Lasu tion,” miris vagabondo Francisko. ”Diru la vorton krado.”

”Krado,” diris la korniko.

”Diru do krak’,” petis Francisko.

”Krak’,”ripetis la korniko. ”Ci vidas do, ke mi scias paroli. Ni blankaj kornikoj ne estas ja iu ajn. Ordinara korniko scias kalkuli nur ĝis kvin, sed blanka korniko scias kalkuli ĝis sep. Atentu: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep. Kaj ĝis kiom ci scias kalkuli?”

”Nu, almenaŭ ĝis dek,” diris Francisko.

”Ne troigu! Montru!”

”Eventuale do: naŭ metioj, mizero la deka.”

”Ni vidu,” vokis la nigra korniko, ”ci estas ege sagaca birdo. Ni blankaj kornikoj estas nome la plej bonaj birdoj.

Ci vidas, ke en preĝejoj la homoj havas pentritajn grandajn birdojn kun blankaj anserflugiloj kaj homaj bekoj?”

”Aha,” diris Francisko, ”ci opinias anĝelojn.”

”Jes,” diris la korniko. ”Sciu, tio estas fakte blankaj kornikoj; sed nur ne multaj vidis iam blankan kornikon.

Ni estas, mia kara ege raraj.”

”Por diri al ci la veron,” diris Francisko, ”onidire ankaŭ mi estas blanka korniko.”

”Nu,” diris la blanka korniko dubeme, ”tro blanka ci ne estas. Kiu diris al ci, ke ci estas blanka korniko?”

”Hieraŭ diris tion al mi sinjoro konsilisto Ôulc el la tribunalo, kaj iu fremda sinjoro, kaj sinjoro policisto Boura.”

”Ni vidu,” miris la blanka korniko. ”Kio ci fakte estas?”

”Mi estas nur Grafo Francisko,” diris la vagabondo sinĝene.

”Grafo? Ci estas grafo?” ekkriis la korniko. ”Ci mensogas, ĉu? Neniu grafo estas tiel ĉifonvestita.”

”Sciu,” diris la vagabondo, ”mi estas ĝuste ĉifona Grafo.”

”Kaj en kiu lando ci estas grafo?” demandis la korniko.

”Nu, ĉie. Mi estas Grafo ĉi tie, kaj kiam mi estas en Skalice, mi estas ankaŭ Grafo, kaj en Trutnov ankaŭ –

”Kaj en Anglio?”

”En Anglio ankaŭ mi estus Grafo.”

”Sed ne en Francio.”

”Ankaŭ en Francio. Ĉie mi estas Grafo Francisko.”

”Ne eblas,” diris la korniko. ”Diru per mia animo.”

”Per mia animo,” ĵuris Francisko.

”Diru, dio scias,” petis la blanka korniko.

”Dio scias,” diris Francisko. ”Mi trafalu surloke, se tio ne estas vero. Sekiĝu mia lango.”

”Sufiĉas,” interrompis lin la korniko. ”Kaj ĉu inter la blankaj kornikoj ci kuraĝus esti grafo?”

”Ankaŭ inter la blankaj kornikojn,” li diris, ”mi venus nur kiel Grafo Francisko.”

”Atendu do,” diris la korniko, ”tie sur la Grakmonto ni havas parlamenton, kie ni volas elekti grafon por ĉiuj kornikoj. Grafo de ĉiuj kornikoj estas ĉiam nur blanka korniko. Ĉar ci estas blanka korniko kaj krome vera grafo, eblas, ke ni elektos cin. Sciu, atendu ĉi tie ĝis la tagmezo; kaj tagmeze mi alflugos por diri al ci, kiel finiĝis la elektoj.”

”Mi atendos do,” diris Francisko Grafo; kaj la blanka korniko disetendis la blankajn flugilojn, ke nur ili ekbrilis, kaj flugis al la Grakmonto.

Atendis do Francisko Grafo kaj sunĝuis; kiel vi scias, infanoj, ĉiuj elektoj, tio estas ege da parolado, kaj tial la blankaj kornikoj tiel longe disputis kaj kverelis sur la Grakmonto kaj ne povis akordiĝi, ĝis la fabriko en Sychrov signalis tagmezon. Nur tiam la kornikoj komencis la elektadon de grafo de ĉiuj kornikoj.

Sed Francisko Grafo havis da atendado ĝisloke kaj ankoraŭ multe pli da malsato, kaj tial post la tagmezo li ekiris al Hronov al mia avo muelisto pro freŝa bonodora pantranĉaĵo.

Kaj kiam la blanka korniko alflugis por anonci al li, ke li estas elektita grafo, li estis tute for, post montoj kaj valoj.

La kornikoj lamentis, ke perdiĝis ilia grafo; kaj la blankaj kornikoj ordonis al la nigraj, ke ili flugu tra la tuta mondo kaj serĉu lin kaj voku kaj alkonduku al la kornika trono, kiu estas en la arbaro sur la Grakmonto.

Ekde tiu tempo la kornikoj flugas tra la mondo kaj senĉese krias:”Graf! Graf!” Kaj ĉefe en vintro, kiam ili estas multaj kune, ili ĉiuj rememoras kaj flugas trans kampojn kaj arbarojn kriante: ”Graf! Graaf! Graaa! Graaaaaf!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.