La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

GRANDA POLICA FABELO

Tion eble, infanoj, vi scias, ke en ĉiu policejo aŭ polica stacio viglas kelke da sinjoroj la tutan nokton, se eble io okazus, kiel se eventuale ien entrudiĝus rabistoj aŭ se malbonaj homoj volus iun damaĝi. Tial la sinjoroj policistoj en la policejo maldormas ĝis la mateno, dum la aliaj policistoj, kiujn oni nomas patrolo, iradas tra la stratoj kaj atentas rabistojn, ŝtelistojn, fantomojn kaj iajn aliajn malordojn.

Kaj kiam la patrolon ekdoloras la kruroj, ĝi revenas al la policejo kaj denove alia policisto iras atenti surstrate.

Tiel tio daŭras la tutan nokton; kaj por ke la tempo pli bone pasu al ili, la policistoj fumas en la policejo pipojn kaj rakontas al si, kion kie neordinaran ili vidis.

Foje ankaŭ ili tiel fumis kaj babilis, kiam el la patrolado revenis iu policisto, atendu, ja li estis sinjoro Halaburd, kaj diris: ”Saluton, junuloj! Mi raportas, ke la kruroj min doloras.”

”Sidiĝu do,” ordonis al li la plej aĝa sinjoro policisto, ”kaj anstataŭ vi iros patroli sinjoro Holas. Kaj nun, sinjoro Halaburd, rakontu al ni, kio nova en via kvartalo kaj en kiuj kazoj vi intervenis en la nomo de la leĝo.” ”

”Hodiaŭ nokte ne okazis multo,” diris sinjoro Halaburd, ”En strato Ôtŭpánská batiĝis du katoj; ilin do en la nomo de la leĝo mi dispelis kaj admonis. Poste en Òitná strato elfalis el nesto juna pasero, domicile en numero 23. Mi venigis estingistojn el la Malnova Urbo, ke ili alveturu kun eskalo kaj transportu la koncernan paseron en ĝian neston. Ĝiaj gepatroj estis admonitaj por pli bone atenti. Kaj kiam mi iris tra Jeĉná strato, io ektiris min je la krurumo. Mi rigardis, jen koboldo. Sciu, tiu barbulo el Karolo placo.”

”Kiu?” demandis la plej aĝa sinjoro policisto. ”Tie loĝas pluraj: Ŝmirbard, Nurbarb nomata Avo, Misbarb, Kalvbarb, Mielpan, Kvakbarb nomata Pipo, Kokidkrur kaj Punket, tiu, kiu transloĝiĝis tien de Apolonario.”

”Tiu, ektirinta mian pantalonon,” diris sinjoro Halburd, ”estis Kalvbarb, loĝanta en maljuna saliko.”

”Aha,” diris la plej aĝa sinjoro policisto. ”Junuloj, li estas ege brava koboldo, tiu Kalvbarb. Kiam sur Karoloplaco iu ion perdas, ekzemple ringon, pilkon, pilkegon aŭ pilketon, do tiu Kalvbarb ĉiam ĝin alportas al la gardiso kiel honesta trovinto. Do plue.”

”Kaj la koboldo, tiu Kalvbarb,” daŭrigis policisto Halabard, ”diris al mi: ’Sinjoro policisto, mi ne povas hejmen, en mian loĝejon sur la saliko enrampis sciuro kaj ne volas min enlasi.’ Do mi elingigis sabron, iris kun Kalvbarb al lia saliko kaj alvokis en nomo de la leĝo la sciuron, ke ĝi forlasu la hejmon kaj ne kulpiĝu pri tiaj krimoj, deliktoj kaj misfaroj, kiel estas atenco de posedaĵo, rompado de la publika ordo, perforto kaj ŝtelistado.

Post tio la sciuro diris: ’Pa.’ Tiam mi demetis la zonon kaj mantelon kaj surgrimpis la salikon. Kiam mi estis ĉe la truo post elfalinta nodo, en kiu sinjoro Kalvbarb havas sian loĝejon, la sciuro komencis plori: ’Sinjoro policisto, mi petas vin , ne arestu min! Mi nur kaŝi- ĝis ĉi tie ĉe sinjoro Kalvbarb, ĉar pluvis kaj en mian loĝejon venas akvo.’ – ’Neniajn parolojn, sinjorineto,’ mi diris post tio, ’prenu viajn kvin aĵojn aŭ fagogruktojn kaj paku vin el la privata loĝejo de sinjoro Kalvbarb. Kaj se ankoraŭ foje ripetiĝus, ke vi perforte aŭ inside, sen lia permeso kaj konsento penetrus en lian privatecon, mi venigos do helpotrupojn, ĉirkaŭos vin, arestos vin kaj transportos vin katenita al la polica komisarejo. Do ek!’

– Kaj jen ĉio hometoj, kion ĉi-nokte mi vidis.”

”Neniam mi vidis iun koboldon,” aŭdiĝis policisto Bambas. ”Ĝis nun mi havis kvartalon en Dejvice kaj tie en la novaj dometoj tiaj aperaĵoj, estaĵoj aŭ kiel oni tion nomas, supernaturaj fenomenoj ne ekzistas.”

”Ĉi tie ili estas multaj,” diris la plej aĝa policisto. ”Kaj iam, kiom da ili estis! Ekzemple apud la Ôítkov-baraĵo aperis nikso, jam ekde komenco de la mondo. Neniam la polico havis kun li malfacilaĵojn, tia ordema nikso li estis. Nikso en Libe estas olda fripono, sed tiu el Ôítkov estis ege brava ulo. Ja la akvotura ofico en urbo Prago nomumis lin supera urba nikso kaj pagis al li monatan salajron. Tiu nikso el Ôítkov gardis Vultavon, por ke ĝi ne sekiĝu; inundojn li ne kaŭzis, tiujn faras provincaj niksoj el Supra Vultavo, ekzemple de Vydra, Krumlov kaj Zvíkov. Sed la nikso el Libe pro envio provokis lin, ke li postulu de urbo Prago por siaj servoj titolon kaj salajron de magistrata konsilisto; kaj kiam en la urbodomo oni diris al li, ke tio ne eblas, ĉar li ne havas la necesan altlernejan klerecon, ofendiĝis tiu nikso el Ôtítkov kaj elloĝiĝis el Prago. Nun laŭdire li estas ĉe la akvo en Dresdeno. Memkomprene, ĉiuj eblaj niksoj en Germanio ĝis Hamburgo estas ĝisostaj ĉeĥoj. Kaj ekde tiu tempo apud la baraĵo Ôtítkov estas neniu nikso. Tial en Prago estas malmulte da akvo. Kaj ankaŭ sur la Karol-placo dancis nokte Vaglumoj. Sed ĉar ĝi misefikis kaj la homoj ilin timis, la praga komunumo interkonsentis kun ili, ke eli transloĝiĝos al Stromovka kaj tie ili flamigados kaj matene estingados okupito el la gasfabriko. Sed la okupito, kiu ilin flamigadis, dum la milito rekrutiĝis, kaj la Vaglumojn oni forgesis. Kio koncernas Najadon, nur en Stromovka ili estis dek sep; sed tri el ili iris al baleto, unu iris al filmo kaj unu edziniĝis al iu fervojisto el Stæešovice. Tri Najadoj estas en la Kinský-ĝardeno, du aktivas en Gróbovka kaj unu restadas en Jelení pæíkop (Cervo-fosaĵo). La urba ĝardenisto el Rieger-Parko volis iun Najadon domiciligi en sia parko, sed ial ŝi ne hejmi ĝis tie; mi opinias, ke tie estis por ŝi tro venteme. Police enregistritaj koboldoj, apartenantaj al publikaj konstruaĵoj, parkoj, monaĥejoj kaj bibliotekoj, estas en Prago tricent kvardek sep, ne kalkulante diabletojn en privataj domoj, pri kiuj ni ne havas evidencon. – En Prago estis abundego da fantomoj, sed nun ili estas nuligitaj, ĉar science estis pruvite, ke ekzistas neniuj fantomoj.

Nur en la Malnova Kvartalo homoj sekrete kaj kontraŭle ĝe kaŝas en la subtegmento kelkajn antikvajn fantomojn, kion diris al mi kolego el la malnovkvartala komisarejo.

Kaj nun, miasence, ja ĉio.”

”Krom la drako aŭ hidro,” diris policisto Kubát, ”kiun oni mortigis en Òiòkov en la Juda Fornaro.”

”Òiòkov,” diris la plej aĝa policisto, ”ĝi neniam estis mia distrikto, pri la drako do mi ne scias multon.”

”Mi ĉeestis,” diris policisto Kubát, ”sed la tuta kazo estis pritraktata kaj en sekcio de kolego Vokoun. Ĝi okazis jam antaŭ ege longe, ankoraŭ kiam nia polica prezidanto estis sinjoro Bienert. Foje vespere do diris al tiu Vokoun iu maljuna sinjorino, ŝi estis sinjorino Částková, tabakvendistino, sed fakte ŝi estis ino sorĉista aŭ profetino kaj parco, por ke vi tion sciu, kaj tiu sinjorino Částková diris al kolego Vokoun, ke el la kartoj ŝi sciiĝis, ke en la Juda Fornaro drako Hurdoburdo tenas en kaptiteco belegan virgulinon, kiun ĝi fortrenis de ŝiaj gepatroj; kaj la virgulino ja estas murciana princidino. ’Murciana aŭ nemurciana,’ diris post tio policisto Vokoun, ’tiun knabinon la drako devas transdoni al la gepatroj, aŭ mi intervenos kontraŭ ĝi laŭ la regularo, nomata reglamento, normaro aŭ instrukcioj.’

Tion dirinte li zonis sin per ofica sabro kaj iris al la Juda Fornaro. Mi opinias, ke tiel agus ĉiu el ni.”

”Mi samopinias,” diris policisto Bambas. ”Sed en Dejvice kaj Stæešovice mi havis neniun drakon. Do plu.”

”Kolego Vokoun,” daŭirigis policisto Kubát, ”zonis sin per flankarmilo kaj iris tuj nokte al la Juda Fornaro. Kaj je mia animo, el unu el la antroj aŭ kavernoj li aŭdas krudajn voĉojn. Kaj li prilumis ĝin per ofica elektra lampeto kaj ekrimarkis teruran sepkapan drakon; kaj la kapoj kune interparolis, respondis unu al la alia kaj iam ankaŭ disputis kaj insultis al si – sciu, tia drako havas neniujn bonmorojn, kaj se iujn, do nur malbonajn. Kaj en angulo de la kaverno vere ploris belega virgulino kaj ŝtopis siajn orelojn por ne aŭdi, kiel la drakkapoj inter si vulgare parolas.

’Hej, vi,’ vokis kolego Vokoun la drakon ĝentile ja, sed tamen kun deĵora severeco, ’legitimu vin; ĉu vi havas iujn dokumentojn, devenateston, servolibron, pasporton aŭ aliajn indikaĵojn?’

Tiam unu el la drakokapoj ekridaĉis, alia blasfemis, alia sakris, alia krikoleris, alia insolentis, alia insultis kaj unu elŝovis la langon al Vokoun. Sed kolego Vokoun ne cedis kaj vokis: ’En nomo de la leĝo, prepariĝu kaj iru hope kun mi al komisarejo, vi kaj la knabino tie en la fono.’

’Dotpru,’ ekkriegis unu el la drakokapoj. ’Ĉu ci scias, ci homa neniaĵo, kiu mi estas? Mi estas drako Hurdoburdo.’

’Hurdoburdo el la Grenada-Montaro,’ diris la dua kapo.

’Nomata ankaŭ Granda Drako Mulhacena,’ kriis la tria kapo.

’Kaj mi forglutos cin,’ ekkriaĉis la kvara, ’kiel frambon.’

’Mi faros el ci ĉarpiojn, ĉifaĵojn, mi dispecetigos, dispistos cin kaj krome mi duonige disŝiros cin kie haringon, ĝis ŝutiĝos el ci segaĵo,’ ektondris la kvina kapo.

’Kaj poste mi tordos cian kolon,’ tondregis la sesa.

’Kaj for la parado,’ aldiris la sepa kapo terurvoĉe.

Kion vi opinias, junuloj, kion nun faris kolego Vokoun?

Vi dirus, ke li timiĝis? Nepre ne! Vidante, ke ne eblas mildmaniere, li prenis deĵoran klabon, aŭ bastonegon kaj per ĝi ekbatis unu drakan kapaĉon post la alia, plenforte; kaj li havis kroman forton.

’Aj, aj,’ miris la unua kapo, ’tio ne estas malbona!’

’Ĵus jukis min la verto,’ diris la dua.

’Kaj min ĵus mordis surnuke ia pediko.’ diris la tria.

’Karulo,’ diris la kvara, ’tiklu min ankoraŭ per la bastoneto.’

’Kaj ekbatu pli forte,’ konsilis la kvina, ’por ke ĝi iom ekkraketu.’

’Kaj pli maldekstre,’ postulis la sesa, ’ tie ege jukas.

’Por mi estas tiu cia vergeto tro mola,’ opiniis la sepa.

’Ĉu ci ne havas ion pli duran?’

Tiam policisto Vokoun elingigis la sabron kaj sepfoje ekhakis, ĉiun kapon unufoje, ĝis ektintegis skvamoj sur ili.

’Tio estis jam pli bona,’ diris la unua drakokapo.

’Almenaŭ ĝi forhakis la orelon de unu pulo,’ plaĉis al la dua kapo; ’nome mi havas ŝtalajn pulojn.’

’Almenaŭ ci ekhakis tiun haron, kiu ĵus min jukis,’ diris la tria.

’Kaj ci trakombis mian tondfasonon,’ konsentis la kvara kapo.

’Per cia kombileto ci povus ĉiutage grati,’ murmuris la kvina.

’Ja la plumeton mi eĉ ne sentis,’ diris la sesa.

’Ora homo,’ diris la sepa kapo, ’tiklu min ankoraŭfoje!’

Tiam policisto Vokoun ektiris la deĵoran revolveron kaj sepfoje pafis, en ĉiun drakan kapon unufoje.

’Brumbrum,’ bruskis la drako, ’ne ĵetu sur min sablon, mia hararo ja estos de ĝi plenplena! Tondre, tiu cia areto enflugis en mian okulon! Kaj jen, cia rubaĵero implikiĝis inter miajn dentetojn!. Nu, kaj ĝuste nun jam sufiĉe,’ ekkriaĉis la drako, ektusis per ĉiuj sep gorĝoj kaj el ĉiuj sep faŭkoj sputis kontraŭ kolegon Vokoun.

Kolego Vokoun ne timiĝis; li eltiris la deĵorajn instrukciojn kaj tralegis al si, kion policisto faru, havante kontraŭ si superforton; li trovis, ke tiukaze li voku helptrupon.

Poste li elserĉis instrukciojn, kion fari, se ie flagras fajro, kaj trovis, ke dum tiaj cirkonstancoj li telefonu por estingistoj. Traleginte ĉion, kio estas farota, li venigis estingistojn kaj polican helptrupon. Kiel helptrupo altrotis ni ses, kolegoj Rabas, Matas, Kudlas, Fibras kaj mi, kaj kolego Vokoun diris al ni: ’Junuloj, ni estas liberigontaj la knabinon el la potenco de la drako. Ĝi estas ja blenda drako, kaj kontraŭ ĝi ĉiu sabro estas malforta, sed mi rimarkis, ke la draka postnuko estas iom pli mola, por ke ĝi povu fleksiĝi. Do kiam mi diros ’tri’, vi ĉiuj devas sabri ĝian postnukon. Sed unue la estingistoj devas estingi la drakon, por ke ĝi ne bruldifektu nian uniformon.’

Apenaŭ li tion findiris, kiam tra ra ra alveturis al la Juda Fornaro sep motor-estingiloj kun sep fajrobrigadanoj.

’Fajro-brigadanoj, atentu,’ brave ekvokis policisto Vokoun, ’kiam mi diros ’tri’, ĉiu el vi komencos surŝpruci unu drakan kapaĉon; vi devas direkti en la gor- ĝegon, kie la drako havas la tonsilojn, ĉar tra ili la fajro eliĝas. Do, atentu: unu, du, tri!’ Kaj dirinte, ’tri’ la fajrobrigadanoj ekis sep akvofluojn direkte en la sep drakofaŭkojn, el kiuj flagris fajro kiel el aŭtogeno. Ŝŝŝ, kiel ĝi ŝuŝis! La drako bavis, snufis, tuskraĉis kaj gruntis, anhelis, furiozis siblis kaj raŭkegis kaj vokis ’panjo’ kaj voste bategis ĉirkaŭ si, sed la fajrobrigadanoj ne cedis kaj ŝprucigis kaj ŝprucigis, ĝis el la sep drakokapoj anstataŭ la flagranta fajro eltorentis vaporo kiel el lokomotivo, ne eblis vidi je paŝo antaŭen. Poste la vaporo maldensiĝis, la fajrobrigadanoj ĉesis ŝprucigi, ektrumpetis kaj veturis hejmen; kaj la drako, tute malsekega kaj senaplomba, nur kraĉetis kaj forkraĉadis kaj alfrotadis al si akvon el la okuloj kaj murmuris: ’Atendu, buboj, tion mi ne donacos al vi!’ Kaj tiam ekkriis kolego Vokoun: ’Atenton, junuloj: unu, du, tri’, ni ĉiuj policistoj ekbatis per sabroj la sep draknukojn kaj sep kapoj ruliĝis sur la tero; kaj el la sep koloj elŝprucis akvo kaj ĝi ŝprucis kiel el hidranto, tiom da akvo enfluis en la drakon. ’Jen iru,’ diris kolego Vokoun al la murciana princidino, ’sed atentu, ke ĝi ne surŝprucu vian vesteton.’

’Mi dankas vin, nobla heroo,’ diris la fraŭlino, ’ke vi liberigis min el la povo de la drako. Ĵus mi ludis kun miaj amikinoj en la murciana parko volejbalon kaj handbalon kaj diabolon kaj kaŝludon, kiam alflugis la dika olda drako kaj fortrenis min senhalte ĝis ĉi tie.’

’Kaj tra kie, fraŭlino, vi flugis?’ demandis kolego Vokoun.

’Trans Alĝerion kaj Malton kaj Zábêhlice kaj Strašnice ĝis ĉi tie, dum tridek du horoj, dek sep minutoj kaj kvin sekundoj senstope kaj nete,’ diris la princidino murciana.

’La drako do atingis longdistancan rekordon kun pasa ĝero,’ miris koleo Vokoun. ’Mi gratulas vin, fraŭlino.

Sed nun mi telegrafu al via sinjoro patro, ke li venigu iun por vi.’

Apenaŭ li tion findiris, kiam rulbruis aŭto kaj el ĝi elaŭti ĝis la murciana reĝo kun la krono surkape kaj tute en ermenpelto kaj brokato kaj komencis pro ĝojo salti sur unu piedo kaj kriis: ’Ora bubino, fine mi vin trovas!’

’Atendu, via moŝto,’interrompis lin kolego Vokoun, ’Per via aŭto vi veturis tra strato kun malpermesita rapideco, komprenite? Vi pagos sep ĉeĥoslovakajn kronojn punpage.’

La murciana reĝo komencis traserĉi la poŝojn kaj murmuris: ’Mi freneza, ja mi kunprenis sepcent ormonerojn, piastrojn kaj dukatojn, mil pesetojn, trimil sescent frankojn, tricent talerojn, okcent dudek markojn kaj mil ducent ĉeĥoslovakajn kronojn, naŭdek kvin helerojn, kaj nun en la poŝoj mi havas nek monereton nek helereton nek groŝeton nek speson. Plej verŝajne dumvoje ĉion mi elspezis pro benzino kaj punpagoj pro la nepermesita rapido. Brava kavaliro, la sep ĉeĥoslovakajn kronojn mi sendos pere de mia veziro.’ Post kio la murciana reĝo tusetis, metis la manon brusten kaj daŭrigis al kolego Vokoun: ’Laŭ via uniformo, same laŭ via majesta aperaĵo, mi vidas, ke vi estas iu potenca batalanto, princo aŭ eĉ ŝtata oficisto. Ĉar vi liberigis mian filinon kaj senvivigis la teruran hidron mulhacenan, necesus proponi al vi la manon de mia filino, sed vi havas sur la maldestra mano fianĉringon, laŭ kio mi konkludas, ke vi estas edziniĝinta. Ĉu vi havas infanetojn?’

’Mi havas,’ diris Vokoun. ’Mi havas trijaran bubon kaj bubinon en vindoj.’

’Mi gratulas,’ diris la murciana reĝo. ’Mi havas nur ĉi tiun bubinon. Sed atendu, mi donos al vi almenaŭ duonon de mia murciana reĝolando. Tio estas proksimume sepdek mil kvarcent kvindek naŭ kvadrat-kilometroj da areo kun sepmil kaj cent kvin kilometroj da fervojoj, dek du mil kilometroj da ŝoseoj kaj dudek du milionoj sepcent kvindek mil naŭcent dek unu loĝantoj de ambaŭ seksoj. Do, ĉu ni mandone kontraktos?’

’Sinjoro reĝo,’ diris post tio kolego Vokoun, ’tio havas siajn malfacialĵojn. Mi kaj la jenaj amikoj mortigis la drakon deĵordeve, ĉar ĝi ne obeis mian oficialan alvokon kaj ne volis iri kun mi al la komisarejo. Kaj pro deĵor-ago neniu el ni rajtas akcepti rekompencon, nepre ne! Mia sinjoro, tion ili malpermesis al ni.’

’Na,’ diris la reĝo. ’Tamen eble mi povus duonon de la murciana reĝolando kun ĉiu establo dediĉi, por montri mian reĝan dankemon, al la tuta praga policistaro.’

’Tio estus pli ebla,’ opiniis kolego Vokoun, ’tamen ĝi havas, sinjoro reĝo, siajn malfacialaĵojn. Ni havas la tutan pragan distrikton ĝis la akcizlinio, kaj kiom da irado kaj gardado ni havas nur kun Prago! Se ni havus ankoraŭ duonon de la murciana reĝolando kaj devus ĝin patroli, ni ege laciĝus pro la kurado kaj niaj kruroj nin dolorus. Sinjoro reĝo, multfoje ni dankas vin, sed al ni Prago sufiĉas.’

’Almenaŭ do,’ diris la murciana reĝo, ’mi donos al vi knaboj, ĉi tiun paketon da tabako, kiun mi kunprenis por la vojaĝo. Ĝi estas la vera murciana kaj ĝuste sufiĉas por sep pipoj, se vi ilin ne plenŝtopos. Do filinjo, ek en la veturilon kaj ni veturas.’ – Kaj kiam li malaperis en polvo – kaj ege da polvo faris tiu reĝo – ni, nome kolegoj Ravas, Holas kaj Matas, Kudlas, Fibras kaj Vokoun kaj mi, ni iris al la policejo kaj ŝtopis niajn pipojn per la murciana tabako. Junuloj, tian tabakon mi fumis neniam en mia vivo; eble ĝi ne estis tiel forta, sed bonodoris kiel mielo, kiel vanilo, kiel teo, kiel incenso, kiel dianto kaj bananoj, sed ĉar niaj pipoj ege fetoris, do la bonodoron ni eĉ ne sentis. Kaj la drako estis metota en muzeon, sed antaŭ ol oni venis por ĝi, ĝi gelatiniĝis, ĉar ege ĝi malseki ĝis kaj sorbiĝis de la akvo kaj putriĝis. Kaj jen ĉio, kion mi scias.”

Kiam la policisto Kubát en la policejo finrakontis la fabelon pri la drako en la Juda Fornaro, ĉiuj policistoj dum iom da tempo silente fumetis; verŝajne ili pensis pri la murciana tabako. Poste aŭdiĝis policisto Ĥodêra: ”Se kolego Kubát rakontis al vi pri la drako el Ôitkov, mi rakontos al vi pri hidro el la strato Vojtêšská. Foje mi iris patrole tra strato Vojtêšská kaj subite mi vidis en angulo ĉe la preĝejo grandan ovon. Ĝi estis tiel granda, ek eĉ ne en mian deĵorkaskon ĝi povus eniĝi, kaj peza kvazaŭ ĝi estus el marmoro. Prolatutamondo, mi diris al mi, eble ĝi estas strut-ovo aŭ kio, mi portos tion al la polica direkcio.

– Tiam en la fako estis kolego Pour kaj ĝuste havis pikdolorojn pro lumbo-malvarmumo; li hejtis do en fera forneto, ke tie estis varme kiel en bakujo, kiel en forno, kiel en sekigejo. ’Ha hoj, Pour,’ mi diris, ’ĉi tie vi havas varmon kiel diabla avino. Mi raportas, ke en la strato Vojtêšská mi trovis ian ovon.’ ’Do, metu ĝin ien,’ diris kolego Pour, ’kaj sidiĝu; kaj mi raportos al vi, kian suferon mi havas pro la lumbaj lancen-doloroj.’ Nu, kaj iom ni babilis, kiel jam tio okazas; poste krepuskiĝis kaj jen ni aŭdis en la angulo ion kraketi aŭ brueti. Ni do lumigis kaj rigardis, kaj el la ovo rampis hidro – verŝajne ĝi eloviĝis pro la ega varmo. Ĝi ne estis pli granda ol, ni diru, pudelo aŭ terhundo, sed ĝi estis hidro, tuj ni ekkonis tion, ĉar ĝi havis sep kapojn; laŭ tio nome oni ekkonas drakon.

”Hu, hu,’ diris kolego Pour, ’kion ni faros ĉi tie kun ĝi?

Mi telefonu pro senfeligisto, por ke li likvidu la beston.’

”Sciu, Pour,’ mi diris al li, ’tia hidro estas sufiĉe rara besto; mi opinias, ke ni donu anoncetojn en ĵurnalojn, por ke anonciĝu ĝia posedanto.’

’Nu bone,’ diris Pour, ’ sed dume per kio ni ĝin man- ĝigos? Mi provos tion per lakto kaj pecigita bulko; por ĉiu ido lakto estas plej saniga.’

Li dispecetigis do sep bulkojn en sep litrojn da lakto; vi devus vidi, kiel la drakido avide ĝin ekmanĝis; unu kapo forpuŝadis de la pelveto la alian kaj ĉiuj ĉi kapoj gruntis je si kaj ektrinkis la lakton, ĝis ili verŝmalsekigis la tutan oficejon; poste unu kapo post la alia sin ĉirkaŭlekis kaj metiĝis al dormo. Poste kolego Pour ŝlosis la hidron an sia oficejo, kie estis deponitaj ĉiuj perditaj kaj retrovitaj aĵoj el tuta Prago, kaj en ĉiujn ĵurnalojn li donis la jenan anonceton:

Drakido, ĵus eloviĝinta, estis trovita en Vojŭšská-strato.

Ĝi estas sepkapa, flave kaj nigre striita. Ĝia posedanto anonciĝu ĉe la polica direkcio, fako perdoj-trovoj.

Kiam matene kolego Pour eniris en sian oficejon, li diris nenion pli ol: ’Jenjenjen huhu ve ufuf damne miltondroj, ĉe ĉiuj diabloj, por ke mi ne sakru!’ Ĝi, la hidro, forvoris dum la nokto ĉiujn aĵojn, kiujn iu en Prago perdis aŭ trovis, do ringojn kaj horloĝojn, monujojn, mansaketojn kaj notlibrojn, pilkojn kaj krajonojn kaj cirkelgarniturojn kaj gantojn kaj krome ĉiujn oficialajn dokumentojn, aktojn, protokolojn kaj listojn, mallonge ĉion, kio estis en la oficejo de Pour, eĉ la pipon de Pour, ŝovelilon por karbo kaj liniilon, per kiu Pour liniis siajn listojn: la hidro formanĝis tiom, ke ĝi estis duoble pli granda kaj kelkaj ĝiaj kapoj naŭzis.

’Tiel do ĝi ne eblos,’ diris kolego Pour, ’ĉi tiun beston mi ne povas lasi ĉe mi.’ Kaj li telefonis al la Bestprotekta Societo, ke la suprenotita estimata societo disponigu al la drakido rifuĝejon, same, kiel ĝi faras tion por perdi- ĝintaj hundetoj kaj katetoj. ’Kial ne,’ diris la Societo kaj prenis la drakidon en sian azilon. ’Sed ni ŝatus scii,’ diris poste la Societo, ’per kio fakte tia hidro sin nutras. Naturscienco ne pritraktas tion.’ Ili provis tion do kaj man- ĝigis la drakon per lakto, kolbasetoj, salamo, ovoj, karoto, kaĉo, ĉokolado, ansersango, pizo, fojno, supo, greno, ekstracervelaso, tomatoj, rizo, bulkoj, sukero, terpomoj kaj sekigitaj fruktoj; la drakido ĉion englutis kaj ankaŭ forvoris iliajn librojn, gazetojn, bildojn, pordoklinkojn kaj entute ĉion, kion ili tie havis; kaj ĝi kreskis tiom, ke ĝi estis pli granda ol sanbernarda hundo.

Sed dume venis al la Societo telegramo eĉ el Bukureŝto, en kiu estis skribite per magiista skribo:

La drakido estas ensorĉita homo. Detalojn parole.

Mi alveturos en tricent jaroj al la Wilson-stacidomo.

Magiisto Bosko Tiam la Bestprotekta Societo gratis sin postorele kaj diris: ’Uf, se la hidro estas ensorĉita homo, ĝi estas do homa persono, kaj ni ne povas lin teni sub bestoprotektado.

Ni devas lin sendi en trovitejon aŭ orfejon.’ Sed la trovitejoj kaj orfejoj diris: ’Nu, se tiu estas homo ensorĉita je besto, li ne estas do homo, sed besto, ĉar li estas ensorĉita je besto. Sekve la ensorĉita homo ne apartenas en nian sekcion, sed al la bestprotekto.’ Kaj ĉar ili ne povis akordiĝi pro tio, ĉu homo ensorĉita je besto estas pli homo aŭ pli besto, volis pri la hidro zorgi nek unuj nek la aliaj kaj la povrulo hidro ne sciis, kies ĝi fakte estas; tio ĝin tiel ĉagrenis, ke ĝi ĉesis manĝi, ĉefe ĝiaj tria, kvina kaj sesa kapoj. En la Societo estis iu malgranda kaj magra hometo, sensignifa kaj modesta kiel malplena guŝo, lia nomo komenciĝis je N: Nováĉek aŭ Nerad aŭ Nohejl – aŭ ne, li nomiĝis sinjoro Trutina; kaj kiam tiu sinjoro Trutina vidis, kiel pro aflikto velkas unu hidra kapo post la alia, li diris al tiu Societo: ’Sinjoroj, estu aŭ homo aŭ besto, mi prenos la hidron en la hejmon kaj dece zorgos pri ĝi.’

Tiam ĉiuj diris: ’Hura, hura,’ kaj sinjoro Trutina kondukis la hidron en sian hejmon.

Vere oni devas diri, ke li zorgis pri ĝi, kiel decas: manĝigadis ĝin kaj kombis kaj karesis – tiu sinjoro Trutina ege ŝatis bestojn; kaj ĉiuvespere, veninte hejmen el la laboro, li kondukis ĝin promene, por ke ĝi iom kuradu; kaj ĝi saltetis post li kiel hundeto kaj vostumis kaj aŭdis ja la nomo Amina. Foje vespere renkontis ilin sinjoro senfeligisto kaj diris: ’Stop, sinjoro Trutina, kian beston vi havas? Se ĝi estas rabobesto aŭ bestio aŭ besto sova- ĝa, vi ne rajtas ĝin konduki tra stratoj; sed se ĝi estas hundeto, vi devas aĉeti al ĝi hundomarkon kaj pendigi sur ĝian kolon.’ ’Ĝi estas ia rara hundospecio,’ diris sinjoro Trutina, ’tiel nomata vertago draka aŭ levrelo hidra aŭ hundo sepkapa, ĉu, Amina? Estu senzorga, sinjoro senhaŭtigisto, la hundomarkon mi aĉetos al ĝi.’ Kaj li aĉetis hundomarkon al ĝi, kvankam, povrulo, li devis doni pro ĝi la lastan kronon, kiun li havis. Kaj denove renkontis ilin sinjoro senfeligisto kaj diris: ’Sinjoro Trutina, tiel ne eblas; se tiu via hundeto havas sep kapojn, ĝi devas havi hundomarkon sur ĉiu kolo, ĉar ekzistas ordono, ke ĉiu hundo devas havi sur la kolo hundomarkon.’

’Sed, sinjoro senfeligisto,’ defendis sin sinjoro Trutina, ’Amina ja havas la hundomarkon sur la meza kolo!’

’Egale,’ diris sinjoro senfeligisto, ’sed la ceteraj ses kapoj kuras sen marko sur la kolo kaj tion toleri mi ne povas.

Tiun vian hundaĉon mi devas konfiski.’ ’Mi petas vin,’ diris sinjoro Trutina, ’atendu kun tio ankoraŭ tri tagojn, mi aĉetos al Amina la markojn,’ Kaj li iris hejmen tute malfeliĉa, ĉar kontraŭe li havis eĉ ne dekheleron.

Hejme li eksidis kaj mire, ke li ne ploris, kiel lin tio afliktis; li diris al si, ke sinjoro senfeligisto forprenos de li lian Amina kaj vendos ĝin al cirko aŭ ĝin mortigos. Kaj dum tiel li suferis kaj ĝemis, proksimiĝis la al tiu hidro kaj metis al li ĉiujn sep kapojn en la sinon kaj rigardis en liajn okulojn per tiaj bele tristaj okuloj; tiajn belajn kaj ĝuste homajn okulojn havas ĉiu besto rigardanta la homon kun amo kaj konfido. ’Mi ne donos cin, Amina,’ diris sinjoro Trutina kaj frapetis la hidron sur ĉiuj sep kapoj; kaj poste li prenis sian horloĝon post la paĉjo kaj sian festveston kaj siajn plej belajn ŝuojn kaj ĉion ĉi li vendis kaj ankoraŭ iom da mono prunteprenis kaj por ĉiu ĉi mono li aĉetis ses hundomarkojn kaj pendigis ilin sur kolzonojn de sia hidro. Kaj kiam li eliris kun ĝi en la straton, ĉiuj markoj do tintis kaj sonoris, kvazaŭ veturus sledo kun tintiloj.

Sed ankoraŭ tiuvespere venis al sinjoro Trutina lia sinjoro domposedanto kaj diris: ’Sinjoro Trutina, tiu via hundo iel ne plaĉas al mi. Mi ne tro komprenas la hundojn, sed onidire ĝi estas drako; kaj tion toleri en mia domo mi ne povas.’

’Sinjoro domposedanto,’ diris sinjoro Trutina, ’Amina tamen neniun nocis!’ ’Tutegale,’ diris sinjoro domposedanto, ’sed en solida domo ne estas loko por drako, kaj fino. Se vi ne volas forigi la hundon, mi malluigas vin ekde la unua. Mian respekton, sinjoro Trutina.’ Kaj li brufermis post si la pordon.

’Vidu do, Amina,’ ekploris sinjoro Trutina, ’nun al ĉio ĉi ni devas de ĉi tie transloĝiĝi; sed mi ne donos cin.’

Tiam silente la hidro alŝovis sin al li kaj ĝiaj okuloj tiel belege brilis, ke tion sinjoro Trutina ne povis elteni. ’Nu, nu,’ li diris, ’sciu mia maljuna, ke mi amas cin.’

La tagon poste li iris zorgoplene en sian laboron – nome li estis skribisto en ia banko; kaj tie venigis lin al si lia ĉefo. ’Sinjoro Trutina,’ diris tiu sinjoro ĉefo, ’viaj privataj aferoj neniel interesas min, sed ekzistas iaj strangaj onidiroj, ke hejme vi bredas drakon. Drakon povas permesi al si nur iu reĝo aŭ sultano, sed por ordinaraj homoj tio ne estas. Sinjoro Trutina, vi vivas tro super viaj rimedoj. Aŭ la drakon vi forigos, aŭ ekde la unua mi maldungas vin.’ ’Sinjoro ĉefo,’ diris Trutina mallaŭte, sed firme, ’mian Amina mi ne fordonos.’ Kaj li iris hejmen tiel afliktite, ke ne estas eldireble.

Hejme li sidiĝis kiel korpo sen animo kaj el la okuloj komencis flui larmoj. ’Nun estas mia fino,’ li diris kaj ploris. Kaj tiam li sentis, kiel la hidro metis unu kapon sur liajn genuojn; pro larmoj li ne vidis ĝin, sed karesis ĝin kaj flustris: ’Ne timu, Amina, mi ne fordonos cin.’

Kaj dum li ĝin karesis, komencis ŝajni al li, ke la kapo estas iel mola kaj krispa; kaj li elfrotis siajn okulojn kaj ekrigardis – kaj anstataŭ la hidro genuis antaŭ li belega virgulino, apogis sian mentonon je liaj genuoj kaj dolĉe rigardis en liajn okulojn. ’Disinjoro,’ ekkriis sinjoro Trutina, ’kie estas Amina?’ ’Mi estas princidino Amina,’ diris la junulino, ’ĝis la nuna momento ensorĉita en hidron, ĉar mi estis orgojla kaj kolerema. Sed ne plu, sinjoro Trutina, mi estos brava kiel ŝafido.’

’Amen,’ aŭdiĝis en la pordo, kaj tie staris la magiisto Bosko. ’Vi liberigis ŝin, sinjoro Trutina. Ĉiu amo liberigas la homojn kaj bestojn el ilia ensorĉo. Aj, aj, infanoj, kiel bone ĝi finiĝis! Sinjoro Trutina, la paĉjo de ĉi tiu fraŭlino sendas al vi sciigon, ke vi veturu en lian reĝolandon por surtroniĝi. Do ek, por ke ni ne maltrafu la trajnon.’

Kaj jen la fino de la kazo kun la hidro el Vojtêšská strato,” findiris policisto Ĥodêra. ”Se vi ne volas kredi, demandu kolegon Pour.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.