La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA RABISTA FABELO

Okazis jam antaŭ ege longa tempo, tiel longa, ke eĉ la mortinta maljuna Zelinka, dio donu al li eternan gloron, tion ne memoris, kaj tiu memoris ja ankaŭ mian mortintan dikan praavon. Okazis do antaŭ treege longe, kiam en la Brendymontaro regis la glora kaj mava rabisto Lotrando, murdulo el ĉiuj plej kruela, kun siaj dudek unu helpantoj, kontrabandistoj kaj ricelistoj. Tiu Lotrando embuskis do ĉe ŝoseo al Poæíĉí aŭ al Kostelec aŭ Òalronov, ĝis preterveturos iu veturigisto, komercisto, judo aŭ kavaliro sur ĉevalo; tiam li ekpaŝis kontraŭ lin, ekkriegis kaj prirabis ĉion, kaj la trafito krome ankoraŭ povis ĝoji, ke Lotrando lin ne trapikis, ne pafmortigis aŭ ne pendigis sur arbo. Tia murdulo kaj malhumanulo estis tiu Lotrando.

Veturas tia komercisto survoje, diras al la ĉevaloj ”tpru” kaj ”hot” kaj ĝojas, por kiom li vendos en Trutnov sian varon. Kaj veturante tra arbaro, iom li timas la rabistojn, sed por ne vidigi tion sur si, li fajfas al si belan kanteton. Kaj subite elpaŝas el la arbaro ulo kiel monto, pli larĝa ol sinjoro Ômejkal aŭ sinjoro Jahelka, se ankoraŭ je du kapoj pli alta, kaj krome plenbarba, ke pro la nura barbo li ne vidas sian buŝon; do tia ulaĉo stariĝas antaŭ la ĉevalojn kaj kriegas: ”Monon aŭ vivon,” kaj celas la komerciston per pistolo larĝa kiel bombkanono.

Memkomprene, la komercisto donas la monon, kaj Lotrando krome prenas de li ankaŭ la veturilon kaj la varon kaj la ĉevalojn, sed ankaŭ jakon, pantalonon, kaj detiras de li la botojn kaj ankoraŭ aldonas al li kelkajn vipobatojn, por ke, la povrulo, kuru pli leĝere hejmen. Kiel mi diras al vi, tiu Lotrando estis nenio alia al pendumoto.

Sed ĉar longe-vaste estis neniu rabisto (nur apud Maršov estis alia, sed tiu estis fuŝulo kompare al Lotrando), la rabista metio de Lotrando prosperis ege bone, tiel ke li estis pli riĉa ol ia kavaliro, aŭ fabrikanto. Ĉar li havis etan fileton, diris al si la maljuna rabisto: ”Pa, mi sendos lin ien studi, kostu eĉ plurajn milojn, tion mi povas permesi al mi; li lernu la germanan kaj francan, li sciu bele diradi pitŝen kaj ĵevuzem, kaj ludi pianon, kaj danci menueton aŭ kvadrilon, kaj manĝi el telero kaj mungi en poŝtukon, kiel decas kaj konvenas. Mi estas ja nur rabisto, sed mia filo estu kiel ia grafo. Kaj jam mi diris tion kaj sufiĉe.”

Li diris tion, prenis la etan Lotrandon antaŭ sin sur ĉevalon kaj jam galopis al Broumov. Tie li demetis la fileton de la ĉevalo antaŭ monaĥejo de patroj benediktanoj kaj terure tintegante la spronojn li iris rekte al la patro prioro. ”Via pastra moŝto,” li diris dikvoĉe, ”mi lasos al vi ĉi tiun bubeton por edukado, por ke vi instruu lin manĝi, mungi kaj danci kaj diradi ’pitŝen’ kaj ’ĵevuzem’ kaj ĉion, kio necesas, kiam oni jam estas kavaliro; kaj jen,” li diris ”por tio estas sako da dukatoj, luidoroj, florenoj piastroj, rupioj, dubleoj, rubloj, taleroj, napoleondoroj, gineoj, arĝentaj talantoj, kaj nederlandaj guldenoj kaj piŝtoloj kaj pundoj, por ke li fartu ĉe vi kiel princideto.”

Tion dirinte, li turniĝis sur la kalkano kaj ek en la arbarojn, lasante al la patroj benediktanoj la etan Lotrandon por zorgado.

Tiel do la eta Lotrando lernis kun multaj princidetoj, grafidoj ka aliaj riĉaj junuletoj en la konvento ĉe la sinjoroj patroj; kaj la dika patro Spiridono instruis lin diradi ”pitŝen” kaj ”gorsamadinr” germane, kaj patro Dominiko enkapigis al li diversajn francajn ”treŝarme” kaj ”silvuple”, kaj sinjoro patro Amadeo instruis al li ĉiujn komplimentojn, menuetojn kaj bonmanierojn kaj sinjoro ĥorestro Kraupner instruis lin mungi, ke ĝi sonu delikate kiel fluto aŭ subtile kiel ŝalmo, kaj ne, ke ĝi trumpetu kiel kontrafagono, trombono, jeriĥa trumpeto, piŝto aŭ aŭto, tiel kiel trumpetadis la maljuna Lotrando; koncize, ili instruis al li la plej delikatajn manierojn kaj noblaĵojn kiel al vera kavaliro. Ja, la juna Lotrando estis en la nigra velura vesto kun punta kolumo ege bela knabo, kaj tute li forgesis, ke li kreskis en la rabista groto en la sovaĝa montaro Brendy, ke lia patro, la maljuna murdulo kaj rabisto Lotrando, iradis en bovofelo kaj fiodoris ĉevalviande kaj manĝis krudan viandon nur per nudaj manoj, kiel jam rabistoj tion faras.

Mallonge, la juna Lotrando floris laŭ scioj kaj ĝentileco, kaj ĝuste meze de la plej bona studado, krak-eksonis ĉevalhufoj antaŭ la konvento de Broumov kaj de ĉevalo saltis hirta bubego, frapegis la pordegon, kaj kiam la patro-pordisto enlasis lin, li diris krudvoĉe, ke li veturas por la juna sinjoro Lotrando, ke lia patro, nome la maljuna Lotrando pretiĝas morti kaj vokas al si sian solfilon, por ke li transprenu lian metion. La juna Lotrando do larmokule adiaŭis la respektindajn patrojn benediktanojn, same ankaŭ la ceterajn junajn sinjoretojn kaj studentojn, kaj veturis kun la bubego al Brendy, cerbumante, kian metion la patro volas postlasi al li, kaj promesante al si, ke li ĝin gvidos diplaĉe, noble kaj kun modela ĝentileco al ĉiuj homoj.

Tiel ili alveturis al Brendy, kaj la bubego kondukis la junan sinjoron al la mortlito de la patro. La maljuna Lotrando kuŝis en granda groto sur stoko da netanitaj bovofeloj kaj kovrita per ĉevalkovraĵo.

”Nu, Vincento, ci lantulo,” peze li aŭdiĝis, ”ĉu ci kondukas jam mian bubon?”

”Kara patro,” ekvokis la juna Lotrando genuante, ”dio bonvolu restigi vin longajn jarojn por ĝojo de la proksimuloj kaj neeldirebla fiero de via idaro.”

”Lante, knabo,” diris la maljuna rabisto. ”Hodiaŭ mi veturos en la infernon kaj ne havas multe da tempo por via kverado. Mi opiniis, ke mi postlasos al vi sufiĉe grandan havaĵon, por ke vi vivu el tio senlabore. Sed tondre, bubo, kiaj mizeraj jaroj estis nun por nia metio.”

”Aĥ, patro,” ĝemis la juna Lotrando, ”mi ne antaŭvidis, ke vi suferas mankon.”

”Nu jes,” murmuris la maljuna, ”Sciu, mi havas podagron kaj mi ne povis foiri malproksimen de ĉi tie. Kaj al la plej proksimaj ŝoseoj la komercistoj, sagaculoj, ial evitadis. Plej urĝa tempo, ke mian laboron transprenu iu pli juna.”

”Kara patro,” diris la juna sinjoro fervore, ”mi ĵuras per ĉio en la mondo, ke mi transprenos vian laboron kaj plenumados ĝin honeste, kompleze kaj al ĉiu maksimume afable.”

”Mi ne scias, kiel vi sukcesos per afableco,” ekgruntis la maljuna. ”Mi faris tion jene, ke mi pikmortigis nur tiujn, kiuj volis sin defendi. Sed komplimentojn, fileto, al neniu mi faris; sciu, tio iel ne konvenas al mia metio.”

”Kaj kiu estas, kara patro, via metio?”

”La rabistado,” diris la maljuna Lotrando kaj mortis.

Tiel la juna Lotrando restis sola en la mondo, konsternita ĝisfunde kiel pro morto de la patro, tiel pro la ĵuro, per kiu li devontigis sin esti rabisto post li. Post tri tagoj venis al li la hirta bubego Vincento, ke plu nenio estas por manĝo kaj oni devas, liadire, komenci jam orde labori.

”Kara bubego,” diris la juna Lotrando lamente, ”ĉu fakte devas tiel esti?”

”M’komprene,” rediris Vincento malafable. ”Ĉi tie, hometo, neniu pastreto alportos al ni farĉitan kolombidon.

Kiu volas manĝi, laboru.”

La juna Lotrando prenis do belegan pistolon, surĉevali ĝis kaj rajdis sur ŝoseo, nu, ni diru, sur ŝoseo apud Blatovice. Tie li kuŝiĝis embuske kaj atendis, ĝis preterveturos iu komercisto, por lin prirabi. Kaj fakte post kelkaj horoj estis alveturanta tolvendisto, veturiganta tolojn al Trutnov.

La juna Lotrando eliris al la kaŝejo kaj profunde demetis ĉapelon. La tolvendisto ekmiris, ke lin salutas tia bela sinjoreto, nu, kaj ankaŭ demetis la ĉapelon kaj diris:

”Ĝis eterne, juna sinjoro.”

Lotrando alpaŝis pli proksimen kaj denove demetis la ĉapelon. ”Permesu,” li diris dolĉe, ”mi esperas, ke mi ĝenas vin.”

”Pa, dio mia, nepre ne,” diris la tolvendisto, ”kaj per kio mi povus servi al vi?”

”Mi petas vin, sinjoro, plej insiste,” plu parolis Lotrando, ”ke vi ne timiĝu. Nome mi estas rabisto, la terura Lotrando el Brendy.”

La tolvendisto estis ruza kaj eĉ ne iom timiĝis. ”Aj, aj,” li diris gaje, ”do kolego. Ankaŭ mi estas rabisto, kaj nome la Sanga Klingo el Kostelec. Certe vi konas, ĉu?”

”Mi ne havas la honoron,” senkulpigis sin Lotrando embarase, ”mi estas ĉi tie, sinjoro kolego, hodiaŭ unuafoje.

Nome mi transprenis la entreprenon de mia sinjoro patro.”

”Ha,” diris tolvendisto Klingo, ”de la maljuna Lotrando el Brendy, ĉu? Ĝi estas malnova, renoma rabista firmo.

Tre solida entrepreno, sinjoro Lotrando. Mi gratulas vin. Sed sciu, mi estis ega bona amiko kun via mortinta patro. Antaŭ nelonge ni renkontiĝis kaj li diris:

’Sciu Sanga Klingo, ni estas najbaroj kaj kolegoj, ni dividos tion bonintence; la ŝoseo de Kostelec ĝis Trutnov estos via kaj sur ĝi rabos nur vi.’ Tiel li tion diris, kaj je tio ni mandonis, jes.”

”Aĥ, milfoje mi petas pardonon,” ekskuis sin ĝentile la juna Lotrando. ” Vere mi ne sciis, ke ĉi tie estas via ĉasdistrikto.

Eksterordinare mi bedaŭras, ke mi metis ĉi tien la piedon.”

”Nu, ĉi-foje ne gravas,” diris la ruza Klingo. ”Sed via patro ankaŭ diris: ’Kaj sciu, Sanga Klingo, se ĉi tien mi aŭ iu el miaj homoj enpaŝos, vi povas preni de li pistolon kaj ĉapon kaj jakon, por ke li memoru, ke tio estas via ŝoseo.’ Tion diris tiu via maljuna komplico kaj je tio ni manpremis.”

”Se tiel estas,” respondis la juna Lotrando, ”mi devas vin plej respekte peti, ke vi akceptu ĉi tiun inkrustitan pistolon, mian bereton kun aŭtentika strutplumo kaj ĉi tiun jakon el la angla veluro memore kaj pruve de mia plej profunda respekto kaj bedaŭro, ke mi kaŭzis al vi tian malagrablaĵon.”

”Nu, bone,” diris Klingo post tio. ”Donu ĝin ĉi tien, kaj mi pardonos al vi. Sed neniam plu, sinjoreto, mi vidu vin ĉi tie. Do hot, ĉevaletoj. Adiaŭ, sinjoro Lotrando.”

”Dio vin akompanu, nobla kaj patreca sinjoro,” vokis post lin la juna Lotrando, kaj revenis al Brendy ne nur sen predo, sed ankaŭ sen la propra jako. La bubego Vincento aĉe insultis lin kaj instrukciis lin, ke venontan tagon li pikmortigu kaj prirabu la unuan, kiun li renkontos.

La sekvintan tagon do la juna Lotrando embuskis kun sia mallarĝa spado sur la ŝoseo apud Zbeĉník. Kaj post nelonge traveturas tie veturigisto kun ega varstoko.

La juna Lotrando elpaŝis kaj ekkriis: ”Mi bedaŭras, sinjoro, sed mi devas vin pikmortigi. Mi petas, ke vi rapide prepariĝu kaj preĝu.”

La veturigisto ekgenuis kaj preĝis kaj meditis, kiel saviĝi el la mizero. Li preĝis la unuan, la duan Patronian, kaj dume neniu saĝa ideo venis al li. Li preĝis jam la dekan kaj la dudekan Patronian, kaj tamen nenio.

”Nu, sinjoro,” ekvokis la juna Lotrando, ŝajnigante severecon, ”ĉu jam vi estas preparita morti?”

”Tute ne,” diris la veturigisto, dentklakante. ”Mi estas ja ege granda pekulo, tridek jarojn mi ne estis en pre- ĝejo, mi sakris kiel pagano kaj blasfemis kaj hazardludis kaj pekis ĉe ĉiu paŝo. Sed se mi povus konfesi en Police, eble la disinjoro absolvus miajn pekojn kaj ne damnus mian animon al infero. Por ke vi sciu, rapide mi veturos al Police, kaj kiam mi konfesos la pekojn, mi revenos ĉi tien kaj vi pikmortigos min.”

”Bone,” konsentis Lotrando, ”dume mi atendos ĉe via veturilo,”

”Jes,” diris la veturigisto, ”kaj vi, mi petas vin, pruntedonu al mi vian ĉevalon, por ke mi pli frue revenu.”

Ankaŭ kun tio konsentis la ĝentila Lotrando, kaj tiel la veturigisto eksidis sur lia ĉevalo kaj rajdis al Police, dum la juna Lotrando maljungis la ĉevalojn de la veturigisto kaj lasis ilin paŝtiĝi sur la herbejo.

Sed tiu veturigisto estis fripono kaj ne rajdis al Police por konfesi, sed nur ĝis la plej proksima gastejo, kaj tie li diris, ke sur la ŝoseo atendas lin rabisto; kaj ankoraŭ en la gastejo li trinkis por kuraĝiĝi kaj kun tri stalservistoj pelis sin kontraŭ Lotrandon. Kaj la kvar uloj kruele bategis la povrulon Lotrando kaj pelis lin ĝis la montaro, kaj tiel la ĝentila rabisto revenis en la groton ne nur sen predo, sed ankaŭ sen la propra ĉevaleto.

La trian fojon veturis Lotrando sur ŝoseo al Náchod kaj atendis, kian predon alportos la hazardo al li. Jen veturas, vetuas veturileto korita per baŝo, kaj en ĝi bazarulo veturigas al la vendoplaco en Náchod nurajn marcipanajn korojn. Kaj denove la juna Lotrando baras la vojon kaj krias: ”Homo, kapitulacu, mi estas rabisto.”

Nome, tion instruis al li la hirta Vincento.

La bazarulo haltis, gratis sin sub la ĉapo kaj poste levetis la baŝon de la veturilo kaj diris internen: ”Edzino, estas ĉi tie iu sinjoro rabisto.”

Tiam disfaldiĝis la baŝo kaj el la veturileto elrampis maljuna dira sinjorineto, apogis la manojn je la koksoj kaj eksputis je la juna Lotrando: ”Ci antikristo, ci arkilatrono, ci Babinský, ci bandito, ci Barabaso, ci baŝibozuko, ci besto, ci brokantulo, ci cigano, ci diablofloro, ci diablulo, ci diboĉulo, ci durkorulo, ci ekscesulo, ci fantomo, ci feroculo, ci fihomo, ci fikaraktero, ci fiulo, kion ci aŭdacas, tiel ataki honestajn kaj bonkonukataj homojn?”

”Pardonu, damo,” flustris Lotrando konsternite, ”mi ne supozis, ke en la veturilo estas damo.”

”Memkomprene, estas,” daŭrigis la bazarulino, ”kaj kia damo, ci fripono, ci Goljato, ci gorĝotranĉulo, ci Heroldo, ci homtrompulo, ci huligano, ci incediisto, ci indiano, ci insidulo, ci iu, ci Judaso, ci Kaino, ci kanajlo!”

”Mi petas milfoje pardonon, ke tiel mi timigis vin, sinjorino,” ekskuzis sin Lotrando en la plej teruraj embarasoj.

”Treŝarme, madame, silvuple, mi certigas vin pri mia plej humila bedaŭro, ke – ke – ”

”Paku cin for, ci kanibalo,” kriis la respektinda damo, ”alie mi diros al ci, ke ci estas kriminalulo, krimulo, kruelulo, latrono kaj lucifero, mahometano, malbelulo, malbonulo, malhumanulo, malornamo, malsakrulo, kaj mavulo, monstro, mortiganto kaj murdulo, pirato, plagulo kaj protofripono, protokanajlo, rabisto, rabiulo kaj ribelulo kaj Rinaldo Rinaldini – ”

La juna Lotrando ne plu aŭdis, ĉar li fuĝis kaj haltis nur en Brendy; kaj ankoraŭ ŝajnis al li, ke la vento portas post lin ion kiel: ”– sangavidulo, satano, sendiulo kaj senkorulo, sentaŭgulo kaj ŝtelemulo, tataro, tigro, trompulo, turko kaj vampiro kaj vulgarulo –”

Kaj tiel senĉese ĝi kontinuis. Apud Ratiboæice la juna rabisto atakis oran kaleŝon, sed en ĝi sidis princidino el Ratiboæice kaj estis tiel bela, ke Lotrando enamiĝis al ŝi kaj prenis de ŝi nur – kaj ankoraŭ mildmaniere – parfumitan tuketon. Kaj memkomprene, la bonodoro ne satigis lian bandon en Brendy. Kaj alifoje apud Suchovršice li atakis viandiston kondukanta bovinon al Úpice en buĉejon, kaj volis lin mortigi; sed la viandisto petis, ke li komuniku al liaj dekdu orfoj tion kaj alion, kun nun li dirigis al ili tiel emociajn, ege noblajn kaj kortuŝajn aferojn, ke Lotrando ekploris kaj la viandiston liberlasis ne nur kun la bovino, sed altrudis al li ankoraŭ dek du dukatojn, por ke li donu al ĉiu sia infano po ormonero memore al la terura Lotrando; sed dume la viandisto, fripono, estis maljuna fraŭlo kaj eĉ ne katon li havis, des malpli dek du infanojn. Nu, koncize, ĉiam, kiam Lotrando volis iun mordi aŭ prirabi, io enmiksiĝis, kio instigis lian ĝentilecon kaj delikatsentemon, ke nenion de iu li prenis kaj krome disonis ĉion sian.

Sed tiel lia metio ne prosperis; liaj bubegoj ankaŭ kun la hirta Vincento diskuris kaj prefere iris honeste labori inter homojn; Vincento mem iĝis muelhelpanto en muelejo apud Hronov, staranta ankoraŭ ĝis nun sub preĝejo. La juna Lotrando restis sola en la rabista kaverno en Brendy, kaj malsatis kaj estis senkonsila. Tiam li rememoris la sinjoron prioron ĉe la benediktanoj en Broumov, kiu lin treege ŝatis, kaj ekiris al li, por demandi lin pri konsilo, kion fari.

Veninte al li, li ekgenuis kaj ploris kaj rakontis, ke al sia patro li devoligis sen esti rabisto, sed estante edukita en ĝentileco kaj afableco, li ne povas kaj ne povas iun mortigi aŭ prirabi kontraŭlia volo. Kaj kion do li faru.

La sinjoro prioro post tio dekdufoje snufis tabakon kaj dekdufoje enpensiĝis kaj poste diris: ”Kara filo, tion mi laŭdas, ke vi estas ĝentila kaj afabla al la homoj; sed rabisto vi ne povas resti, unuflanke tial, ĉar ĝi estas mortpeko, aliflanke, ĉar tion vi ne scias. Sed por ke vi plenumu la ĵuron, kiun vi donis al via patro, plu vi atakos la homojn, sed plenhoneste. Vi luprenos akcizejon, embuskon ĉe ŝoseo, kaj kiam tie iu preterveturos, vi ekpaŝos kontraŭ lin kaj postulos de li du krejcerojn akcize.

Nu, kaj prete. Ĉe ĉi tiu metio vi povas esti ĝentila, kiel nur vi scias kaj deziras.”

Poste la sinjoro prioro skribis leteron al la sinjoro distrikta prefekto en Turnov, kie li propetis por la juna Lotrando, ke la sinjoro prefekto bonvolu konfidi al li akcizejon. Kaj kun la letero Lotrando ekiris al la prefektejo en Trutnov, kaj vere ricevis la akcizejon sur la ŝoseo en Zálesí. Tiel la ĝentila rabisto igis akcizisto sur ŝoseo kaj atakis veturilojn kaj keleŝojn, por plenhoneste enkasigadi dukrejcaran akcizon.

Multajn jarojn poste la sinjoro prioro veturis el Broumov per kabrioleto al Úpice vizite al sinjoro paroĥestro.

Jam anticipe li ĝojis, ke ĉe la akcizejo en Zálesí li vidos la ĝentilan Lotrandon kaj demandos lin, kiel li fartas. Kaj vere ĉe la akcizejo alpaŝis al la kabrioleto barbulo – li estis Lotrando mem – kaj ion murmurante aletendis la manon.

La sinjoro prioro enpoŝigis la manon, sed ĉar li estis iom dika, li devis per unu mano leveti la ventron, por per la dua mano atingi la pantalonon; kaj tial momenton daŭris, ol li elpoŝigis monon.

Kaj tiam Lotrando ekparolis krudvoĉe: ”Nu, kiam estos? Kiom longe mi atendu por ricevi la du krejcerojn?”

La sinjoro prioro serĉis en la burseto kaj diris: ”Sed mi ne havas krejcerojn; mi petas vin, hometo, ŝanĝu al mi dekkrejceron.”

”Tondro al vi,” ekkriis Lotrando, ”se vi ne havas krejcerojn kial diabloj portas vin ĉi tien? Aŭ vi donos ĉi tien du krejcerojn, aŭ forplandu reen.”

”Lotrando, Lotrando,” diris la sinjoro prioro bedaŭre, ”ĉu vi ne ekkonas min? Kie vi lasis vian ĝentilecon?”

Lotrando embarasiĝis, ĉar nun li ekkonis la sinjoron prioron. Kaj li murmuris ion ege malbelan, sed ekreginte sin diris:

”Via pastra moŝto, ne miru, ke ne plu mi estas ĝentila.

Ĉu iu iam vidis ĝentilan kaciziston, pontakciziston, enkasigiston aŭ ekzekviston, kiu ne estus iom murmulo?”

”Vi pravas,” diris la sinjoro prioro. ”Tion ankoraŭ neniam iu vidis.”

”Do, vidu,” ekmurmuris Lotrando. ”Kaj nun veturu jam al ĉiuj diabloj.”

Jen la fino de la fabelo pri la ĝentila rabisto; eble li jam mortis, sed liajn idojn vi renkontos en multaj kaj multaj lokoj kaj vi ekkonos ilin laŭ tio, ke plej kompleze ili insultas vin, eĉ senkaŭze. Kaj tio ne bezonus esti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.