La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NAŬ FABELOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KLARIGOJ

ahoj (ĉeĥe) saluton

akcizo mono pagata pri varo ĉe pontoj kaj urbopordegoj

aklami per favoraj krioj akcepti, saluti

akuta rapide graviĝanta

andujo dika pork-intesto farĉita per spicitaj tripoj

anemio malbona stato de sango

angoro sento de premateco pro timo

anheli malfacile kaj brue spiri

anticipe antaŭtempe

antro kaverno aŭ kavo en korpo-organo

aperti malfermi

armaturi plifortikigi per stangoj, dratoj

asafetido malbonodora rezino uzata kiel nerva kuracilo

atuto emblemo en kartludo tempe elektita kiel la plej supera

Babinský iama konata rabisto

basto ligneca fibro uzata por ŝnurfarado

baŝo tukego

baŝibokuzo ano de neregula sovaĝa armeo, konsistanta el albanoj, bosnianoj, kurdoj

batuŝko (ruse: paĉjo) titolo de superaj mastroj

bavi salivumi

betulo blankŝela arbo

bistorto specio de unumetra herbo

blendo aro da ŝtalaj platoj ŝirmantaj ŝipon, veturilon

boko virkapro

bronko tubo kondukanta aeron en pulmon

bulbo subtera globforma parto de kelkaj plantoj

burso monsaketo, alligita al zono kaj libere pendanta

centaŭreo specio de ĝardena planto

cinamo bruna pulvorigita spico

Coĥet, Ko eluh, Tilden mondfamaj tenisistoj

colo malnova mezurunuo de longo (2,6 cm)

ĉarpio disfadenigita tolaĵo uzita anstataŭ vato por vundoj

dekokto likvaĵo el kuiritaj vegetaĵoj

dekstrino hidroliza produkto de amelo, uzata kiel gluo

delica intense plezura

descendi malsupreniri

devanci atingi kaj preterirante postlasi

dirko hoko, per kiu ŝtelisto malŝlosas serurojn

draceno tropika arbo

dura malmola

ekscesa nekonanta limon, mezuron

ekskuzi senkulpigi, peti pardonon

ekzekvi ekzekucii, juĝeforpreni havaĵon de ŝuldanto

eskalo ŝtupetaro

faleno nokta papilio

falto haŭtsulketo sur vizaĝo

faringo dua parto de nutra kanalo

fasono ekstera formo de vesto

fasto religia sindeteno de manĝaĵo

fetoro malbonodoro

fibro fadeno

filigrano delikata teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj

filigranado paciencon postulanta laboro

flako akva makulo

fola gaje frenezeta

forfikulo pikema insekto

frandi manĝi por plezuro

funto mezurunuo de pezo (0,5 kg) futo mezurunuo de longo (30 cm)

gargari kurace tralavi la buŝon

gorsamadinr (germane: gehorsamster Diener) plej humila servisto

grefo birda kruro

gropo la posta parto de ĉevalo, bovo ĝis la vosto

grunti bleki kiel porko

ĝibo dorsa natura elstaraĵo kaŭzita de grasamaso

hasta tro rapida; farita senprepare

hidrat/ig/i enkonduki akvon en senakvan kombinaĵon

dehidratigi senigi kombinaĵon de ĝia akvo

dishidratigi senigi kombinaĵon de ĝia akvo

humida malseketa

incenso rezino brulanta arome, uzata en preĝejo

infre malsupre

ingredienco ĉiu aparta substanco, kiu konsistigas miksaĵon

inĝenia spiritlerta, sagace kaj fekunde eltrovema

inkandeska varmiĝinta ĝis blankarda stato

insolenta ofende senhonta, malrespekta

intendanto persono komisiita mastrumi domon

iriza ĉielarke kolora

-ito ĉe korporganoj inflamo

Juda Fornaro iama misfama praga antaŭurba kvartalo

ĵevuzem (france: j’ai vous aime) mi amas vin

kamarilo grupo de korteganoj de reĝo

karapaco ŝelo kovranta korpon de besto (testudo, krabo)

karboksilo solvaĵo de fenolo en akvo, uzata por seninfektigo

Karlštejn (ankaŭ Karl v Týn) reĝa kastelo fondita en la 14 jc. de reĝo kaj imperiestro Karolo la IV-a, kiel deponejo de kronadjuveloj kaj ŝtataj dokumentoj, deponejo de relikvoj, ŝatata restadejo de la reĝo

kloralo kvietiga drogo

komplezo servemo

kompreso tolpeco metita sur vundon

konskripcio sistemo de militista rekrutado

kontrabando sekreta importado de varoj sen pagi doganon

konvalo majfloro, kruĉforma blanka floro

konvaleski transiri de malsano al sana stato

konvikti pruvi kulpon

kornuso arbedo kun kvarnombraj folioj

kovi sidi sur ovoj

kratago dornhava arbedo kun blankaj aŭ ruĝaj floroj

krejcero kupra monereto en la aŭstria monarkio

krino harego de ĉevalo

kufo simpla tola kapvesto de virino

kuspe kontraŭ natura direkto

kvintalo 100 kg

lampiro lumanta muŝeto

lanceni dolori per sinsekvaj subitaj nedaŭraj atakoj

lanta malrapida

lapo planto kun grandegaj folioj kaj kun floraĵoj, kiuj ofte alkroĉiĝas al vestoj

lapiso arĝenta nitrato en formo de stangeto, kiu bruligas vundojn (infera ŝtono)

laro mevo (marbirdo)

latrono ŝtelistego

leĝera malpeza

levrelo leporhundo

libelo longa insekto kun grandegaj travideblaj flugiloj

linimento likva kuracilo por ŝmiri

lodo mezurunuo de pezo (15 kg)

maato ŝipano

magra malgrasa

mato kovraĵo plektita el pajlo

mava treege malbona

medolo molaĵo en ostoj

mentoro saĝa konsilanto kaj gvidanto de junulo

mitingo granda publika politika kunveno

morna preme malĝojiga

Morney (angle) Mornulo

morsi signali per morsa alfabeto

mungi nazpurigi

muzelo nazo kaj buŝo de besto

najado akva feino

naŭzi kaŭzi senton de abomeno

nikso akvofeo

noci malutili, dolorigi

ovri malfermi

pado vojeto

parco diino ŝpinanta fadenon de homa vivo

paruo malgranda, vigla birdeto

pasero malgranda urba birdeto

paŭti per grimaco montri malkontenton

pelerino senmanika mantelo

perkuti diagnoze frapeti la korpon de paciento

permanganato seninfektiga solvaĵo

perpleksa ŝanceliĝa pro senkonsileco

petalo unu kolora folio de floro

pitŝen (germane: bitte schön) mi petas

pleŭro membrano teganta eksteron de pulmoj

pluki ŝiri floron aŭ levi falintaĵon per fingroj

polmo manplato

povra kompatinda

predo rabaĵo, kapitaĵo

proskribi senjuĝe elpeli el lando

provoso gardisto en malliberejo

pufa plenblovita, plenŝtopita

pulo saltanta insekto suĉanta sangon

punca hele ruĝa kiel floro de papavo

raĝo reĝo aŭ princo en Hindujo

raslo nenormala bruo kaŭzata de aerpaso tra aervojo

ratafio brando gustigita per migdaloj

reglamento administra regularo

regolo malgranda birdo kun flava makulo surkape

riceli konscie kaŝi rabaĵon kaj tiel helpi ŝteliston

Rinaldo Rinaldini iama konata rabisto

rinito, korizo inflamo de la naza mukozo

rui meti tekseblan planton en likvaĵon por disigi fibrojn

rufa ruĝe flava, rustkolora, kuprokolora

rumoro konfuze voĉbruado

Sagazzi (itale) Sagaculo

saliko arbo, kies flekseblaj vergoj estas uzataj por korbofarado

sanbernarda hundo granda hundo de la trapasejo San-Bernardo en la Alpoj

si (itale) jes

silvuple (france: s’il vous plaît) kiel plaĉas al vi, bonvolu, mi petas vin

snufi enspiri tra la nazo (ankaŭ tabakon)

spano malnova mezurunuo de longo (15-20 cm)

stiri direkti veturilon (aŭton, biciklon, ŝipon, avion)

Stromovka parko en Prago

stumbli irante preskaŭ fali pro obstaklo

suro tibikarno, muskolo sub genuo

ŝimo kovraĵo el mikroskopaj fungetoj

ŝuŝi brui simile al gaso eliranta sub forta premo

talero arĝenta monero

tegumento kovraĵo de animala korpo (haŭto, felo, skvamoj)

tenera kondutanta dolĉe kaj amike

tepida duonvarma-duonmalvarma

Teplice, Pieš Dany (slange: PíšDany) mondfamaj banurboj en Ĉeĥoslovakio

teriako malnova kuracilo el plantoj, mielo, opio k.a.

tibio longa osto inter la genuo kaj la maleolo

tonsilo formaĵo en gorĝo

trampli piedbati la teron

treŝarme (france: tré charmé) mi estas ravita

treti forte premi per piedo

tufo densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj

valeriano ĝardena planto, kies radiko estas drogo

veluro ŝtofo kun densaj mallongaj haroj

verto la supra loko de la homa kapo

vertrago leporhundo, levrelo

viburno ĝardena ornamplanto


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.