|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SMERALDA URBO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
LA verkinto de ĉi tiuj rakontoj pri Oz ricevis malgrandan noton de Princino Doroteo de Oz kiu, kelkatempe, iom malkontentigis lin. La noto estis skribita sur larĝa blanka plumo de cikonio kaj ĝi diris:
“Vi neniam aŭdos pli pri Oz, ĉar nun ni estas fortranĉitaj por ĉiam disde la cetera mondo. Sed Toto kaj mi ĉiam amos vin kaj ĉiujn aliajn infanojn kiuj nin amas.
“DOROTEO GALE.”
Ŝajnis domaĝe al mi, unue, ĉar Oz estas tre interesa felando. Tamen ni ne rajtas lamenti, ĉar ni ekkonis sufiĉe de la historio de la Lando Oz por plenigi ses librojn, kaj de ĝiaj kuriozaj uloj kaj strangaj aventuroj ni povis lerni multajn utilajn kaj distrajn aferojn.
Do bonan sorton al malgranda Doroteo kaj ŝiaj kompanoj. Ili vivu longe en sia nevidebla lando kaj estu tre feliĉaj!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.