La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 26. Kiel Ozma Refuzis Batali por sia Regno

OZMA estis en sia rozĝardeno plukante bukedon kiam la grupo alvenis, kaj ŝi salutis ĉiujn siajn malnovajn kaj novajn amikojn ridetante kaj dolĉe kiel ĉiam.

La okuloj de Doroteo estis plenaj de larmoj dum ŝi salutis la belan Reganton de Oz, kaj ŝi flustris al ŝi:

“Ho, Ozma, Ozma! Mi bedaŭregas.”

Ozma aspektis surprizita.

“Bedaŭras pri kio, Doroteo?” ŝi demandis.

“Pro viaj multaj problemoj rilate la Reĝon de la Knomoj,” estis la respondo.

Ozma ridis pro aŭtentika amuziĝo.

“Nu, tio tute ne ĝenas min, kara Princino,” ŝi respondis. Poste, ĉirkaŭrigardante la malgajajn vizaĝojn de siaj amikoj, ŝi pludiris: “Ĉu vi ĉiuj maltrankvilas pri tiu tunelo?”

“Jes!” ili kriis ĥore.

“Nu, eble estas pli grave ol mi supozis,” agnoskis la bela Reganto; “sed mi ne multe pensis pri la afero. Post la manĝo ni kunrenkontiĝos kaj diskutos ĝin.”

Do ili iris al siaj ĉambroj kaj preparis sin por la vespermanĝo, kaj Doroteo vestis sin per sia plej bela robo kaj surmetis sian koroneton, ĉar ŝi pensis ke eble ĉi foje ŝi neniam denove aperos kiel princino de Oz.

La Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Joĉjo Kukurbokapo ĉiuj sidis ĉe la manĝotablo, kvankam neniu el ili kapablis manĝi. Kutime ili plivigligis la manĝon per sia gaja konversaciado, sed ĉinokte ĉiuj ŝajnis strange silentaj kaj malkvietaj.

Tuj post la fino de la manĝo Ozma gvidis la grupon al sia propra privata ĉambro en kiu pendis la Magia Bildo. Kiam ili jam sidigis sin, la Birdotimigilo parolis la unua:

“Ĉu la tunelo de la Reĝo de la Knomoj estas finita, Ozma?” li demandis.

“Ĝi kompletiĝis hodiaŭ,” ŝi respondis. “Ili konstruis ĝin tuj sub la palacaj ĝardenoj, kaj ĝi finiĝas antaŭ la Malpermesita Fonto. Nur krusto da tero apartigas niajn malamikojn de ni, kaj kiam ili marŝos ĉi tien ili facile trarompos tiun kruston kaj ekatakos nin.”

“Kiu helpos la Reĝon de la Knomoj?” demandis la Birdotimigilo.

image-099

“La Kapricloj, la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj,” ŝi respondis. “Mi rigardis hodiaŭ per mia Magia Bildo la mesaĝistojn kiujn la Reĝo de la Knomoj sendis al ĉiuj tiuj popoloj por voki ilin kungrupiĝi en liaj grandaj kavernoj.”

“Ni vidu kion ili faras nun,” proponis la Stana Lignohakisto.

Do Ozma deziris vidi la kavernon de la Reĝo de la Knomoj, kaj tuj la pejzaĝo fadis de la Magia Bildo kaj anstataŭis ĝin la sceno tiumomente okazanta en la juveloplena kaverno de Reĝo Rokato.

Sovaĝa kaj tremiga sceno frontis la ulojn de Oz.

Antaŭ la Reĝo de la Knomoj staris la Ĉefo de la Kapricloj kaj la Granda Galiputo de la Grumblemloj, kaj ilin ĉirkaŭis iliaj plej lertaj generaloj. Tre ferocaj kaj potencaj ili aspektis, tiel ke eĉ la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf, kiu staris apud sia mastro, aspektis iom timoplenaj pro la ĉeesto de la aliancanoj.

Nun ankoraŭ pli terura ulo eniris la kavernon. Ĝi estis la Unua kaj Plejantaŭa de la Fanfasmoj kaj li fiere sidiĝis sur la tronon de Reĝo Rokato mem kaj postulis la rajton gvidi siajn fortojn tra la tunelon antaŭ ĉiuj aliaj. La Unua kaj Plejantaŭa nun aperis al ĉiuj okuloj per sia harkovrita haŭto kaj la ursokapo. Kia estis lia reala formo eĉ Rokato ne sciis.

Tra la arkoj kondukantaj en la vastan serion de kavernoj situantaj preter la tronoĉambro de Reĝo Rokato videblis vicoj da vicoj de la invadantoj – miloj da Fanfasmoj, Grumblemloj kaj Kapricloj starantaj en vicoj dum malantaŭ ili amasis la miloj da miloj da soldatoj de la armeo de Generalo Gufo mem de la Knomoj.

“Aŭskultu!” flustris Ozma. “Mi kredas ke ni povas aŭdi kion ili diras.”

Do ili silentis kaj aŭskultis.

“Ĉu ĉio pretas?” demandis la Unua kaj Plejantaŭa arogante.

“La tunelo fine estas kompleta,” respondis Generalo Guf.

“Kiom da tempo ni bezonos por marŝi al la Smeralda Urbo?” demandis la Granda Galiputo de la Grumblemloj.

“Se ni ekmarŝos je la noktomezo,” respondis la Reĝo de la Knomoj, “ni atingos la Smeraldan Urbon je la mateniĝo. Tiam, dum la tuta popolo de Oz dormas, ni kaptos kaj sklavigos ilin. Post tio ni detruos la urbon mem kaj tramarŝos la Landon Oz, bruligante kaj detruante dum ni marŝos.”

“Bone!” kriis la Unua kaj Plejantaŭa. “Kiam ni finos pri Oz ĝi estos dezerto. Ozma estos mia sklavo.”

“Ŝi estos mia sklavo!” kriis la Granda Galiputo kolere.

“Ni decidos pri tio poste,” diris Reĝo Rokato haste.

“Ni ne kverelu nun, amikoj. Unue ni konkeru Ozon, kaj poste ni interdividos la rabaĵojn kontentige.”

La Unua kaj Plejanataŭa ridetis fie; sed li diris nur:

“Mi kaj miaj Fanfasmoj iros la unuaj, ĉar nenio sur la tero povas rezisti nian forton.”

Ili ĉiuj konsentis pri tio, sciante ke la Fanfasmoj estas la plej potencaj el la kombinitaj fortoj. Reĝo Rokato nun invitis ilin partopreni en bankedo kiun li preparis, kie ili povos okupi sin per manĝado kaj trinkado ĝis la noktomezo.

Ĉar ili jam vidis kaj aŭdis tiom de la komploto kiom ili volis aŭdi, Ozma lasis sian Magian Bildon forfadi. Post tio ŝi turnis sin al siaj amikoj kaj diris:

“Niaj malamikoj estos ĉi tie pli baldaŭ ol mi anticipis. Kion laŭ via konsilo mi faru?”

“Nun estas tro malfrue kunvenigi nian popolon,” diris la Stana Lignohakisto malgaje. “Se vi estus permesinta ke mi armu kaj trejnu miajn Palpbrumojn eble ni farus bonan batalon kaj detruus multajn el niaj malamikoj antaŭ ol ili konkerus nin.”

“Ankaŭ la Manĝtuloj bone batalas,” diris Ombi Ambi;

“kaj ankaŭ la Gilikuloj.”

“Sed mi ne volas batali,” deklaris Ozma firme. “Neniu rajtas detrui ian vivanton, negrave kiom fia ĝi estas, nek damaĝi ĝin nek malfeliĉigi ĝin. Mi rifuzas batali – eĉ por savi mian regnon.”

“La Reĝo de la Knomoj malpli etikas,” komentis la Birdotimigilo. “Li intencas detrui nin ĉiujn kaj ruinigi nian belan landon.”

“Ke la Reĝo de la Knomoj intencas fiagi ne pravigas ke mi simile agu,” respondis Ozma.

“Sinsavo estas la unua leĝo de la naturo,” citis la Vilulo.

“Estas vere,” ŝi diris senhezite. “Mi preferus trovi planon por savi nin sen batalado.”

Al ili tio ŝajnis senespera tasko, sed komprenante ke Ozma firme decidis ne batali, ili penis elpensi ian rimedon kiu ebligos eskapi.

“Ĉu ni ne povus subaĉeti niajn malamikojn, donante al ili multajn smeraldojn kaj oron?” demandis Joĉjo Kukurbokapo.

“Ne, ĉar ili kredas povi preni ĉion kion ni havas,” respondis la Reganto.

“Mi elpensis ion,” diris Doroteo.

“Kion, kara?” demandis Ozma.

“Ni uzu la Magian Zonon por deziri nin ĉiujn en Kansas. Ni metu kelkajn smeraldojn en niajn poŝojn, kaj vendu ilin en Topeka tiel ke ni povos repagi la hipotekon je la kampoj de Onklo Henriko. Post tio ni povos ĉiuj kune vivi kaj esti feliĉaj.”

“Lerta ideo!” kriis la Birdotimigilo.

“Kansas estas tre bona lando. Mi vizitis ĝin,” diris la Vilulo.

“Tio ŝajnas al mi bonega plano,” aprobis la Stana Lignohakisto.

“Ne!” diris Ozma firme. “Neniam mi dizertos mian popolon kaj lasos al ĝi tiel kruelan sorton. Mi uzos la Magian Zonon por sendi vin ceterajn al Kansas, se vi volas, sed se mia amata lando estas detruenta kaj mia popolo sklavigenda mi restos kaj partoprenos en ilia sorto.”

“Tute ĝuste,” asertis la Birdotimigilo ĝemante. “Mi restos kun vi.”

“Kaj ankaŭ mi,” deklaris la Stana Lignohakisto kaj la Vilulo kaj Joĉjo Kukurbokapo siavice. Tiktoko la mekanismulo ankaŭ diris ke li intencas apogi Ozman.

“Ĉar,” li diris, “mi tute ne utilus en Kansas.”

“Rilate al mi,” anoncis Doroteo serioze, “se la Reganto de Oz devas ne dizerti sian popolon, ankaŭ Princino de Oz ne rajtas forfuĝi. Mi akceptas fariĝi sklavo kun vi ceteraj; do per la Magia Zono ni nur povos uzi ĝin por resendi Onklon Henrikon kaj Onklinon Em al Kansas.”

“Jam dum mia tuta vivo mi estas sklavo,” respondis Onklino Em rimarkinde gaje, “ankaŭ Henriko. Laŭ mi ni certe ne reiros al Kansas. Mi preferas kunsorti kun vi.”

Ozma ridetis al ili ĉiuj dankeme.

“Ne necesas jam malesperi,” ŝi diris. “Mi ellitiĝos frue morgaŭ matene kaj estos ĉe la Malpermesita Fonto kiam la ferocaj batalistoj trarompos la kruston de tero. Mi parolos al ili afable kaj eble ili tamen ne estos vere fiegaj.”

“Kial oni nomas ĝin la Malpermesita Fonto?” demandis Doroteo penseme.

“Ĉu vi ne scias, kara?” respondis Ozma surprizite.

“Ne,” diris Doroteo. “Kompreneble mi vidas la fonton en la palaca tereno ekde kiam mi unue venis al Oz; kaj mi legis la afiŝon kiu diras: ‘Al Ĉiuj estas Malpermesate Trinki ĉe ĉi tiu Fonto.’ Sed mi neniam sciis kial estas malpermeso. La akvo aspektas klara kaj scintilanta kaj ĝi bobelas en ora baseno konstante.”

“Tiu akvo,” deklaris Ozma serioze, “estas la plej danĝera aĵo en la tuta Lando Oz. Ĝi estas la Forgesiga Akvo.”

“Kion tio signifas?” demandis Doroteo.

“Kiu trinkas el la Malpermesita Fonto tuj forgesas ĉion sciitan,” Ozma asertis.

“Ne estus malfacila rimedo por forgesi niajn problemojn,” sugestis Onko Henriko.

“Estas vere; sed vi forgesus ĉion alian kaj fariĝus senscia kiel bebo,” respondis Ozma.

“Ĉu ĝi frenezigas?” demandis Doroteo.

“Ne; ĝi nur forgesigas,” respondis la knabina Reganto.

image-100

“Laŭdire iam – antaŭ tre longe – fireĝo regis Ozon, kaj multe mizerigis sin kaj sian tutan popolon. Do Glinda, la Bona Sorĉistino, metis tiun fonton ĉi tien, kaj la Reĝo trinkis iom de ĝia akvo kaj forgesis sian fiecon. Lia menso fariĝis senkulpa kaj vaka, kaj kiam li relernis la vivoverojn li lernis nur bonaĵojn. Sed la popolo memoris kiom fia antaŭe estis ilia Reĝo kaj ankoraŭ timis lin. Tial li devigis ilin ĉiuj trinki iom de la Forgesiga Akvo kaj forgesi ĉion sciitan, tiel ke ili fariĝis simplaj kaj sensciaj kiel ilia Reĝo. Post tio ili ĉiuj kunsaĝiĝis kaj ilia saĝo estis bona, tiel ke paco kaj feliĉo ekregis en la lando. Sed pro timo ke iu denove trinkos iom de la akvo, kaj tuj forgesos ĉion lernitan, la Reĝo metis tiun afiŝon sur la fonton, kie ĝi jam de multaj jarcentoj restas ankoraŭ nun.”

Ili ĉiuj aŭskultis zorge la rakonton de Ozma, kaj kiam ŝi ĉesis paroli sekvis longa periodo da silento dum ĉiuj pripensis la kuriozan magian forton de la Forgesiga akvo.

Fine la pentrita vizaĝo de la Birdotimigilo ekridetis tiel ke la ŝtofo etendiĝis laŭeble plej larĝe.

“Kiom dankema mi estas,” li diris, “ke mi havas tiel bone preparitan cerbon!”

“Mi donis al vi la plej bonan cerbon kiun iam mi preparis,” deklaris la Sorĉiesto fiere.

“Vere jes!” akordis la Birdotimigilo, “kaj ĝi funkcias tiel bonege ke ĝi trovis rimedon por savi Ozon – por savi nin ĉiujn!”

“Min ĝojigas aŭdi tion,” diris la Sorĉisto. “Neniam ni bezonos saviĝon pli ol ĝuste nun.”

“Ĉu vi volas diri ke vi povas savi nin de tiuj fiaj Fanfasmoj kaj Grumblemloj kaj Kapricloj?” demandis Doroteo fervore.

“Mi certas pri tio, kara,” asertis la Birdotimigilo, ankoraŭ afable ridetante.

“Diru al ni la kielon!” kriis la Stana Lignohakisto.

“Ne nun,” diris la Birdotimigilo. “Vi ĉiuj enlitiĝu nun, kaj mi konsilas ke vi forgesu viajn problemojn same komplete kiel se vi trinkus la Forgesigan Akvon de la Malpermesita Fonto. Mi restos ĉi tie kaj parolos nur al Ozma pri mia plano, sed se vi ĉiuj estos ĉe la Malpermesita Fonto je la mateniĝo, vi vidos kiel facile ni savos la regnon kiam niaj malamikoj trarompos la kruston de tero kaj venos el la tunelo.”

image-101

Do ili foriris kaj lasis la Birdotimigilon sola kun Ozma; sed Doroteo tute ne povis dormi dum la tuta nokto.

“Li estas nur Birdotimigilo,” ŝi diris al si, “kaj mi ne estas certa ke lia preparita cerbo estas tiel lerta kiel li kredas.”

Sed ŝi sciis ke se la plano de la Birdotimigilo fiaskos ili ĉiuj pereos; do ŝi penis fidi lin.

image-102


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.