La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19. Kiel Kuniklo Bonvenigis la Fremdulojn

DOROTEO foriris el Bulkio laŭ la sama vojo per kiu ŝi eniris ĝin kaj kiam ili denove estis en la arbaro ŝi diris al Vilĉinjo:

“Mi neniam supozis ke bonaj manĝaĵoj povas esti tiel malagrablaj.”

“Ofte mi manĝis aferojn kiuj bone gustis sed poste estis malagrablaj,” respondis la Flava Kokino. “Mi opinias, Doroteo, ke se manĝaĵo fiefikos, estas pli bone ke tio okazu antaŭ anstataŭ post la manĝo.”

“Eble vi pravas,” diris la knabineto ĝemante. “Sed kion ni faru nun?”

“Ni sekvu la padon retren al la afiŝfosto,” proponis Vilĉinjo. “Estos pli bone tiel ol denove perdiĝi.”

“Nu, ni malgraŭe estas perdiĝintaj,” deklaris Doroteo.

“Sed mi supozas ke vi pravas pri tiu afiŝfosto, Vilĉinjo.”

Ili reiris laŭ la pado al la loko kie ili unue trovis ĝin, kaj tuj prenis “la alian vojon” al Kuniklio. Tiu vojo estis nura mallarĝa pado, trivita kaj glata sed ne sufiĉe larĝa por paŝado de la piedoj de Doroteo. Tamen ĝi estis gvidilo, kaj marŝado tra la arbaro tute ne estis malfacila.

Post nelonge ili atingis altan muron el solida blanka marmoro, kaj la pado finiĝis ĉe tiu muro.

Unue Doroteo kredis ke tute ne estas aperturo en la marmoro, sed kiam ŝi rigardis pli zorge ŝi trovis malgrandan kvadratan pordon ĉe proksimume la alto de ŝia kapo, kaj sub tiu fermita pordo estis sonorilbutono.

Apud la sonorilbutono afiŝo estis pentrita per bone faritaj literoj sur la marmoro, kaj la afiŝo diris:

Eniro Nur Por
Permesitoj

Tamen tio ne malkuraĝigis Doroteon, kaj ŝi sonigis la sonorilon.

Baldaŭ riglilo estis zorge retirita kaj la marmora pordo malrapide svingiĝis apertiĝe. Ŝi ekvidis ke ne temas efektive pri pordo sed fenestro, ĉar pluraj latunaj stangoj transiras ĝin, fiksite firme en la marmoro tiel dense ke la fingroj de la knabineto apenaŭ trairus inter ili. Malantaŭ la stangoj aperis la vizaĝo de blanka kuniklo – tre sobra kaj kvieta vizaĝo – kun okulvitro en la maldekstra okulo kaj ligita per ŝnuro al lia butontruo.

“Nu! Kion vi volas?” demandis la kuniklo severe.

“Mi estas Doroteo,” diris la knabino, “kaj mi perdiĝis kaj – ”

“Deklaru vian celon, mi petas,” interrompis la kuniklo.

“Mi celas,” ŝi respondis, “trovi kie mi estas, kaj – ”

“Neniu estas permesita eniri Kuniklion sen ordono aŭ koniga letero de aŭ Ozma de Oz aŭ Glinda la Bona,” anoncis la kuniklo; “do jen fino de la afero,” kaj li komencis fermi la fenestron.

“Atendu minuton!” kriis Doroteo. “Mi havas leteron de Ozma.”

“De la Reganto de Oz?” demandis la kuniklo dubante.

“Kompreneble. Ozma estas mia plej bona amiko, sciu; kaj mi mem estas Princino,” ŝi anoncis, serioze.

“Hum – ha! Mi vidu vian leteron,” respondis la kuniklo, kvazaŭ ankoraŭ dubante ŝin.

Do ŝi serĉis en sia poŝo kaj trovis la leteron kiun Ozma donis al ŝi. Post tio ŝi donis ĝin tra la stangojn al la kuniklo, kiu prenis ĝin per siaj manoj kaj malfermis ĝin. Li voĉlegis ĝin per pompa voĉo, kvazaŭ por ke Doroteo kaj Vilĉinjo sciu ke li estas edukita kaj scipovas legi skribaĵojn. La letero diris:

“Plaĉos al mi ke miaj regatoj akceptu Princinon Doroteon, kiu portas ĉi tiun reĝan komunikaĵon, per la samaj ĝentileco kaj afableco kiujn ili donus al mi.”

“Ha – hum! Subskribita ‘Ozma de Oz,’ ” plulegis la kuniklo, “kaj sigelita per la Granda Sigelo de la Smeralda Urbo. Nu, nu, nu! Vere strange! Vere rimarkinde!”

“Kion do vi faros?” demandis Doroteo senpacience.

“Ni devas obei la reĝan ordonon,” respondis la kuniklo. “Ni estas regatoj de Ozma de Oz, kaj ni loĝas en ŝia lando. Ankaŭ nin protektas la granda Sorĉistino Glinda la Bona, kiu devigis nin promesi respekti la ordonojn de Ozma.”

“Do ĉu mi povas eniri?” ŝi demandis.

“Mi malfermos la pordon,” diris la kuniklo. Li fermis la fenestron kaj malaperis, sed post momento granda pordo en la muro malfermiĝis kaj enlasis Doroteon en malgrandan ĉambron, kiu ŝajnis esti parto de la muro kaj konstruita en ĝi.

Tie staris la kuniklo kun kiu ŝi parolis, kaj nun povante vidi lin tutan ŝi gapis la beston surprizite. Li estis granda blanka kuniklo kun palruĝaj okuloj, tre simila al ĉiuj aliaj blankaj kunikloj. Sed kio mirigis pri li estis lia vestaro. Li surhavis blankan satenan jakon broditan per oro kaj kun diamantaj butonoj. Lia veŝto estis el rozkolora sateno, kun turmalinaj butonoj. Lia pantalono estis blanka, kongrue kun la jako, kaj larĝa ĉe la genuoj – kiel de zuavo – kaj ligita per knodoj de rozaj rubandoj. Liaj ŝuoj estis el blanka pluŝo kun diamantaj bukoj, kaj liaj ŝtrumpoj estis el roza silko.

La riĉo kaj eĉ grandiozeco de la vestoj de la kuniklo instigis Doroteon gapi la besteton mirante. Toto kaj Vilĉinjo sekvis ŝin en la ĉambron kaj vidante ilin la kuniklo kuris al tablo kaj saltis sur ĝin vigle. Post tio li rigardis la trion tra sia okulvitro kaj diris:

“Tiuj akompanantoj viaj, Princino, ne rajtas eniri Kuniklion kun vi.”

“Kial ne?” demandis Doroteo.

“Unue, ili timigus nian popolon, kiu plej malamas hundojn; kaj, due, la letero de la Reĝa Ozma ne mencias ilin.”

“Sed ili estas miaj amikoj,” persistis Doroteo, “kaj iras kien ajn mi iras.”

“Ne ĉifoje,” diris la kuniklo decide. “Vi mem, Princino, estas bonvena vizitanto, ĉar vi estas tiel alte rekomendita; sed se vi ne konsentos lasi la hundon kaj la kokinon en ĉi tiu ĉambro mi ne povos permesi ke vi eniru la vilaĝon.”

“Ne ĝenu vin pri ni, Doroteo,” diris Vilĉinjo. “Eniru kaj vidu kia estas la loko. Vi povos paroli al ni pri ĝi poste, kaj Toto kaj mi ripozos komforte ĉi tie ĝis via reveno.”

Tio ŝajnis la plej bona plano, ĉar Doroteo volis vidi kiel vivas la kunikla popolo kaj ŝi konsciis ke ŝiaj amikoj eble timigus la timidajn bestetojn. Ŝi ne forgesis pri kiel Toto kaj Vilĉinjo miskondutis en Bulkio, kaj eble la insisto de la kuniklo estis saĝa, ke ili restu ekster la vilaĝo.

“Bone,” ŝi diris, “mi eniros sola. Mi supozas ke vi estas la Reĝo de ĉi vilaĝo, ĉu ne?”

“Ne,” respondis la kuniklo, “mi estas nur la Gardisto de la Giĉeto, kaj persono malmulte grava, kvankam mi penas plenumi mian devon. Mi devas nun informi vin, Princino, ke antaŭ ol eniri nian vilaĝon vi devos konsenti al malgrandigo.”

“Malgrandigo de kio?” demandis Doroteo.

“Via grandeco. Vi devos fariĝi kuniklodimensia, kvankam vi konservos vian formon.”

“Ĉu miaj vestoj ne estus tro grandaj por mi?” ŝi demandis.

“Ne; ili malgrandiĝos kun via korpo.”

“Ĉu vi povas malgrandigi min?” demandis la knabino.

“Facile,” respondis la kuniklo.

“Kaj ĉu vi regrandigos min, kiam mi estos preta foriri?”

“Mi faros tion,” diris li.

“Konsentite, do; mi akceptas,” ŝi anoncis.

La kuniklo saltis de la tablo kaj kuris – pli ĝuste, saltetadis – al la kontraŭa muro, kie li malfermis pordon tiel malgrandan ke eĉ Toto apenaŭ povus rampi tra ĝin.

“Sekvu min,” li diris.

Nu, preskaŭ ĉiu alia knabineto deklarus ke ŝi ne povus trairi tiel malgrandan pordon; sed Doroteo jam renkontis tiom da feaventuroj ke ŝi kredis nenion malebla en la Lando Oz. Do ŝi trankvile marŝis cele la pordon, kaj je ĉiu paŝo ŝi fariĝis pli kaj pli malgranda ĝis, kiam ŝi atingis la aperturon, ŝi povis trairi ĝin tre facile. Efektive, dum ŝi staris apud la kuniklo, kiu sidis sur siaj malantaŭaj kruroj kaj uzis siajn antaŭajn piedojn kiel manojn, ŝia kapo estis proksimume tiel alta kiel lia.

Post tio la Gardisto de la Giĉeto trairis kaj ŝi sekvis, post tio la pordo svingis sin kaj ŝlosfermis sin farante altatonan klakon.

Doroteo nun trovis sin en urbo tiel stranga kaj bela ke ŝi anhelis pro surprizo. La alta marmora muro etendiĝis tute ĉirkau la loko kaj elfermis la ceteron de la mondo.

Kaj tie estis marmoraj domoj kuriozformaj, plejparte ili similis al renversitaj kaldronoj sed kun delikataj maldikaj spajroj kaj minaretoj kiuj altis en la ĉielon. La stratoj estis pavimitaj per blanka mamoro kaj antaŭ ĉiu domo estis ĝardeno el riĉa verda trifoliaro. Ĉio estis neta kiel vakso, kaj la verdo kaj la blanko bele interkontrastiĝis.

Sed, ververe, la kuniklaj personoj estis la plej miriga vidaĵo vidita de Doroteo. La stratoj estis plenaj de ili, kaj iliaj kostumoj estis tiel grandiozaj ke la riĉaj vestoj de la Gardisto de la Giĉeto estis banalaj kompare kun la aliaj.

image-078

Silkoj kaj satenoj delikatkoloraj ŝajne estis ĉiam uzataj kiel ŝtofo, kaj preskaŭ ĉiu kostumo scintilis per valoregaj gemoj.

Sed la kuniklinoj superbrilis la virkuniklojn pro sia grandiozeco, kaj la fasono de iliaj roboj estis vere miriga.

Ili ankaŭ surhavis kufojn, en kiuj estis plumoj kaj juveloj, kaj kelkaj puŝadis beboĉaretojn en kiuj, kiel vidis la knabino, estis kunikletoj. Kelkaj kuŝis dormante dum aliaj kuŝis suĉante siajn manojn kaj ĉirkaŭrigardante per grandaj palruĝaj okuloj.

Ĉar Doroteo ne estis pli granda ol la plenkreskaj kunikloj ŝi havis oportunon observi ilin atente antaŭ ol ili rimarkis ŝian ceeston. Kiam ili ja rimarkis, ili ŝajnis tute ne alarmitaj, kvankam la knabineto nature allogis atenton kaj ĉiuj rigardis ŝin tre scivoleme.

“Cedu vojon!” kriis la Gardisto de la Giĉeto. “Cedu vojon al Princino Doroteo, kiu venas de Ozma de Oz.”

Aŭdinte tiun anoncon la amaso da kunikloj cedis lokon al ili sur la trotuaroj, kaj dum Doroteo pasis ili ĉiuj klinis siajn kapojn respektoplene.

Marŝinte tiel tra pluraj belaj stratoj ili atingis placon en la centro de la Urbo. En tiu placo estis kelkaj belaj arboj kaj bronza statuo pri Glinda la Bona, kaj preter ĝi estis la pordegoj de la Reĝa Palaco – vasta kaj impona konstruaĵo el blanka marmoro kovrita per filigrano el prujneca oro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.