La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 29. Kiel Glinda Faris Magian Sorĉon

“TIO estis pli bona ol batalado,” diris Ozma, kiam ĉiuj niaj amikoj kunestis en la palaco post la ekscitaj eventoj de la mateno; kaj ĉiu el ili akordis kun ŝi.

“Neniu suferis,” diris la Sorĉisto gaje.

“Kaj neniu damaĝis nin,” aldonis Onklino Em.

“Sed, plej bone estas,” diris Doroteo, “ke la fiuloj ĉiuj forgesis sian fiecon, kaj neniam denove volos damaĝi iun ajn.”

“Estas vere, Princino,” deklaris la Vilulo. “Ŝajnas al mi ke la reformo de ĉiuj tiuj fiuloj estas pli grava ol la saviĝo de Oz.”

“Tamen,” komentis la Birdotimigilo, “mi ĝojas pro la saviĝo de Oz. Nun mi povos reiri al mia nova domego kaj vivi ĝojoplene.”

“Kaj min ĝojigas kaj dankemigas ke mi a kukurbokultivejo estas sekura,” diris Joĉjo.

“Rilate al mi,” pludiris la Stana Lignohakisto, “mi ne povas esprimi sufiĉe mian ĝojon ke mia bela stana kastelo ne estas detruota de fimalamikoj.”

“Ta-men,” diris Tiktoko, “a-li-aj mal-ami-koj eb-le venos al Oz i-u-n ta-go-n.”

“Kial vi permesas ke via mekanisma cerbo interrompu nian ĝojon?” demandis Ombi Ambi, sulkante la frunton kontraŭ la mekanismulo.

“Mi di-ras ti-o-n por ki-o es-tas stre-ĉi-ta mi-aj ri-sortoj,” respondis Tiktoko.

“Kaj vi pravas,” deklaris Ozma. “Mi pripensadis tiun ideon mem, kaj ŝajnas al mi ke estas vere tro multaj metodoj uzataj de homoj por atingi la Landon Oz. Iam ni supozis ke la mortiga dezerto kiu ĉirkaŭas nin sufiĉe protektas; sed ne plu estas tiel. La Sorĉisto kaj Doroteo ambaŭ venis ĉi tien tra la aero, kaj oni diris al mi ke la teruloj inventis aerŝipojn kapablajn flugi kien ajn ili volas.”

“Nu, kelkfoje sukcese kaj kelkfoje ne,” asertis Doroteo.

“Sed povas esti ke iam la aerŝipoj fariĝos problemoj por ni,” pludiris Ozma, “ĉar se la teruloj lernos manipuli ilin, sur nin ŝutiĝos vizitantoj kiuj ruinigos nian belan foran felandon.”

“Estas tute vere,” akordis la Sorĉisto.

“Kaj la dezerto ankaŭ malsukcesas protekti nin alimaniere,” Ozma daŭrigis pensoplene. “Joĉjo Faru foje faris sabloboaton kiu velis trans ĝin, kaj la Reĝo de la Knomoj faris tunelon sub ĝi. Do mi opinias ke io estas farenda por detranĉi nin plene de la cetera mondo, tiel ke neniu estonte povos trudi sin al ni.”

“Kiel vi faros tion?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi ne scias; sed mi estas certa ke iel eblos. Morgaŭ mi veturos al la kastelo de Glinda la Bona por peti ŝian konsilon.”

“Ĉu mi rajtos kuniri?” demandis Doroteo fervore.

“Kompreneble, mia kara Princino; kaj ankaŭ mi invitas ĉiun el niaj amikoj ĉi tie kiu volos entrepreni la veturon.”

Ili ĉiuj deklaris ke ili volas akompani sian knabinan Reganton, ĉar ĉi tiu vere estos grava misio, ĉar la estonteco de la Lando Oz multrilate dependos de ĝi. Do Ozma ordonis al siaj servistoj ke ili preparu la veturon morgaŭan.

Tiun tagon ŝi rigardis sian Magian Bildon, kaj kiam ĝi montris al ŝi ke ĉiuj Knomoj jam revenis al siaj subteraj kavernoj, Ozma uzis la Magian Zonon por plenigi la tunelon, tiel ke la tero sub la dezertosablo fariĝis solida kiel antaŭ ol la Knomoj komencis fosi.

Frue la sekvan matenon gaja kavalkado ekiris viziti la faman Sorĉistinon Glinda la Bona. Ozma kaj Doroteo veturis en ĉarego tirata de la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, dum la Segĉevalo tiris la ruĝan ĉaregon en kiu veturis la ceteraj grupanoj.

Kun leĝeraj koroj kaj sen zorgoj ili veturis gaje tra la bela kaj fascina Lando Oz, kaj bontempe ili atingis la imponan kastelon en kiu loĝas la Sorĉistino.

Glinda sciis ke ili venas.

“Mi legis pri vi en mia Magia Libro,” ŝi diris, salutante ilin gracie.

“Kia estas via Magia Libro?” demandis Onklino Em scivole.

“Ĝi estas kroniko pri ĉio okazanta,” respondis la Sorĉistino. “Tuj kiam okazas evento, ie ajn en la mondo, ĝi tuj troviĝas presita en mia Magia Libro. Do kiam mi legas ĝiajn paĝojn mi bone informiĝas.”

“Ĉu ĝi informis vin ke niaj malamikoj trinkis la Forges’gan Akvon?” demandis Doroteo.

“Jes, mia kara; ĝi plene rakontis pri tio. Ankaŭ ĝi diris al mi ke vi ĉiuj venas al mia kastelo, kaj la kialon.”

“Do,” diris Ozma, “mi supozas ke vi scias kio estas en mia menso, kaj ke mi serĉas rimedon por neebligi ke iu en la estonteco trovos la Landon Oz.”

“Jes; mi scias tion. Kaj dum vi veturis mi elpensis metodon plenumi vian deziron. Ĉar ŝajnas al mi esti nesaĝe permesi ke tro da eksteruloj venu ĉi tien. Doroteo, kun siaj onklo kaj onklino, nun revenis por loĝi en Oz por ĉiam, kaj ne ekzistas kialo por ke ni lasu malferman vojon por ke aliaj uzu ĝin por veturi neinvitite al nia felando. Ni neebligu ke iu ajn iam komunikos iumaniere kun ni, ekde nun. Tiel ni povos vivi pace kaj kontente.”

image-110

“Via konsilo estas saĝa,” respondis Ozma. “Mi dankas vin, Glinda, pro via promeso helpi min.”

“Sed kiel vi faros tion?” demandis Doroteo. “Kiel vi malebligos ke iu iam trovos Ozon?”

“Kaŭzante ke nia lando estu nevidebla por ĉiuj okuloj escepte de niaj,” respondis la Sorĉistino ridetante. “Mi scias sorĉon sufiĉe potencan por plenumi tiu mirindan agon, kaj nun, avertite pri nia danĝero fare de la invadinta Reĝo de la Knomoj, mi opinias ke ni nepre ne hezitu apartigi nin por ĉiam de la tuta cetera mondo.”

“Mi akordas kun vi,” diris la Reganto de Oz.

“Ĉu ni ne spertos diferencon?” demandis Doroteo dubeme.

“Ne, mia kara,” Glinda respondis kuraĝige. “Ni ankoraŭ povos vidi unu la alian kaj ĉion en la Lando Oz. Tute ne efikos al ni; sed homoj flugantaj tra la aero super nia lando malsupren rigardos kaj tute nenion vidos. Homoj venintaj al la rando de la dezerto, aŭ penantaj transiri ĝin, tute ne ekvidos Ozon, nek scios kiudirekte ĝi estas. Neniu denove provos tuneli al ni ĉar ni ne estos videblaj do ne troveblaj. Alivorte, la Lando Oz plene malaperos el la scio de la cetera mondo.”

“Estos bone,” diris Doroteo feliĉe. “Nevidebligu Ozon tuj kiam vi volos, laŭ mi.”

“Ĝi jam estas nevidebla,” Glinda deklaris. “Mi sciis la volon de Ozma, kaj faris la Magian Sorĉon antaŭ ol vi alvenis.”

Ozma ekprenis manon de la Sorĉistino kaj premis ĝin danke.

“Dankon!” ŝi diris.

image-111


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.