La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Noto de la Aŭtoro

image-008

EBLE mi devus agnoski sur la titolpaĝo ke ĉi tiu libro estas verkita “De L. Frank Baum kaj liaj korespondantoj,” ĉar mi utiligis multajn sugestojn esprimitajn al mi en leteroj de infanoj. Foje mi vere imagis min “aŭtoro de ferakontoj,” sed nun mi estas nur redaktoro aŭ persona sekretario por aro da junuletoj kiuj petas ke mi teksu iliajn ideojn en la fadenojn de miaj rakontoj.

Tiuj ideoj ofte estas lertaj. Ili ankaŭ estas logikaj kaj interesaj. Do mi utiligis ilin kiam ajn mi povis trovi oportunon, kaj estas juste ke mi agnosku mian ŝuldon al miaj amiketoj.

Nu, kian imagpovon havas tiuj infanoj! Kelkfoje min vere mirigas iliaj aŭdaco kaj genieco. Nepre ne estos manko de aŭtoroj de ferakontoj dum la estonteco. Miaj legantoj ordonis al mi kion fari pri Doroteo, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kaj mi obeis. Ili ankaŭ donis al mi multajn temojn kiujn mi priskribu estonte: sufiĉe, efektive, por okupi min dumlonge. Mi multe fieras pri tiu alianco. La infanoj amas ĉi tiujn rakontojn ĉar la infanoj helpis ilin krei. Miaj legantoj scias kion ili volas kaj komprenas ke mi penas kontentigi ilin. La rezulto estas tre kontentiga al la eldonistoj, al mi, kaj (mi estas tute certa) al la infanoj.

Mi esperas, karuloj, ke pasos longa tempo antaŭ ol ni devos nuligi nian partnerecon.

L. FRANK BAUM.

Coronado, 1910

image-010


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.