La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2. Kiel Onklo Henriko Embarasiĝis

DOROTEO GALE loĝis sur kultivata kamparo en Kansas, kun siaj Onklino Em kaj sia Onklo Henriko.

Ĝi ne estis granda kamparo, nek bona, ĉar kelkfoje la pluvo ne okazis kiam la kreskaĵoj bezonis ĝin, kaj tiuokaze ĉio forvelkis sekiĝante. Foje ciklono forportis la domon de Onklo Henriko, tiel ke li devis konstrui novan; kaj ĉar li estis malriĉulo li devis hipoteki siajn kampojn por pagi la novan domon. Post tio lia farto malboniĝis kaj li estis tro malforta por laboro. La kuracisto ordonis ke li marvojaĝu kaj li iris al Aŭstralio kaj kunprenis Doroteon. Ankaŭ tio kostis multan monon.

Onklo Henriko fariĝis pli malriĉa ĉiujare, kaj la kreskaĵoj sur la kampoj nur enspezigis manĝaĵojn por la familio. Tial la hipoteko ne estis pagebla. Fine la bankisto kiu pruntis al li la monon diris ke se li ne pagos je certa tago, oni forprenos liajn kampojn.

Tio multe maltrankviligis Onklon Henrikon, ĉar sen la kultivado li neniel povus vivteni sin. Li estis bona homo, kaj laboris sur la kampoj laŭeble plej forte; kaj Onklino Em prizorgis la domon, helpate de Doroteo. Tamen ŝajne ili ne sukcesis.

Tiu knabineto, Doroteo, estis simila al dekoj da knabinetoj kiujn vi konas. Ŝi estis amema kaj kutime bonhumora, kaj havis rondan rozan vizaĝon kaj seriozajn okulojn. La vivo estis seriozaĵo por Doroteo, kaj ankaŭ mirindaĵo, ĉar ŝi jam spertis pli da strangaj aventuroj dum sia mallonga vivo ol multaj aliaj knabinoj ŝiaaĝaj.

Onklino Em iam diris ke laŭ ŝia opinio sendube la feoj signis Doroteon kiam ŝi naskiĝis, ĉar ŝi vagis en strangajn lokojn kaj ŝin ĉiam protektis iu nevidata povo.

Rilate al Onklo Henriko, li opiniis sian nevineton nur revemulo, same kiel ŝian mortintan patrinon, ĉar li ne povis vere kredi la multajn kuriozajn historiojn kiujn rakontis Doroteo al ili pri la Lando Oz, kiun ŝi jam plurfoje vizitis. Li ne kredis ke ŝi volas trompi siajn onklon kaj onklinon, sed li imagis ke ŝi sonĝis ĉiujn tiujn mirigajn aventurojn, kaj ke la sonĝoj ŝajnis al ŝi tiel realaj ke ŝi ekkredis ilin veraj.

Negrave kia estis la klarigo, estis certe ke Doroteo ja estis for de sia hejmo en Kansas dum pluraj longaj periodoj, ĉiam malaperante neatendite, sed ĉiam revenante tute sekura kaj nedamaĝita, kun mirigaj rakontoj pri kie ŝi estis kaj la nekutimaj personoj kiujn ŝi renkontis. Ŝiaj onklo kaj onklino aŭskultis ŝiajn rakontojn volonte, kaj malgraŭ siaj duboj komencis opinii ke la knabineto ja gajnis multajn spertojn kaj saĝecon neklarigeblajn en ĉi tiu epoko, kiam laŭsupoze feoj ne plu ekzistas.

La plejparto de la rakontoj de Doroteo temis pri la Lando Oz, kaj ĝia bela Smeralda Urbo kaj bela knabina Reganto nomata Ozma, kiu estas la plej fidela amikino de la malgranda knabino el Kansas. Kiam Doroteo parolis pri la riĉoj de tiu felando Onklo Henriko ĉiam ĝemis, ĉar li sciis ke eĉ nur unu el la grandaj smeraldoj tiel kutimaj tie pagus ĉiujn liajn ŝuldojn kaj liberigus lian kamparon.

Sed Doroteo neniam portis juvelojn hejmen kun si, tiel ke ilia malriĉeco fariĝis pli granda ĉiun jaron.

Kiam la bankisto diris al Onklo Henriko ke li devos pagi la monon dum la sekvantaj tridek tagoj aŭ foriri de la kampoj, la povrulo multe malesperis, ĉar li sciis ke li tute ne povos akiri la monon. Do li parolis al sia edzino, Onklino Em, pri sia embarasiĝo, kaj unue ŝi iom ploris kaj poste ŝi diris ke ili devos esti bravaj kaj agi laŭeble plej bone, kaj foriri ien kaj peni honeste perlabori sian vivon. Sed ili fariĝas maljunaj kaj malfortaj kaj ŝi timas ke ili ne povos prizorgi Doroteon tiel bone kiel ĝis nun.

Verŝajne la knabineto ankaŭ devos labori.

Ili ne menciis la malĝojigan informon al sia nevino dum pluraj tagoj, ĉar ili ne volis malfeliĉigi ŝin, sed unu matenon la knabino trovis Onklinon Em ploranta nelaŭte dum Onklo Henriko penis konsoli ŝin. Tiam Doroteo petis ilin diri al ŝi kio ĝenas.

“Ni devas fordoni la kampojn, kara,” respondis ŝia onklo, malfeliĉe, “kaj forvagi en la mondon por perlabori la vivon.”

La knabino aŭskultis tute serioze, ĉar ĝis tiam ŝi ne sciis kiom senespere malriĉaj ili estas.

“Ni ne maltrankvilas pri ni mem,” diris ŝia onklino, karesante la kapon de la knabineto tenere; “sed ni amas vin kvazaŭ vi estus nia propra infano, kaj niajn korojn rompas la penso ke ankaŭ vi devos suferi malriĉecon, kaj perlabori vian vivon antaŭ ol plenkreski kaj fortiĝi.”

“Kion mi povus fari por enspezi monon?” demandis Doroteo.

“Vi povus prizorgi ies domon, kara, ĉar vi estas tre lerta; aŭ eble vi povus esti vartistino por malgrandaj infanoj. Mi estas certa ke mi ne scias precize kion vi ja povas fari por perlabori monon, sed se via onklo kaj mi povos vivteni vin ni volonte faros tion, kaj sendos vin lernejen. Tamen ni timas ke estos tre malfacile perlabori nian propran vivon. Neniu volas dungi maljunulojn al kiuj mankas sano, kiaj ni.”

image-018
“ĈU NE ESTUS RIDIGE KE MI PRIZORGUS DOMON EN KANSAS, KIAM MI ESTAS PRINCINO EN LA LANDO OZ?”

Doroteo ridetis.

“Ĉu ne estus ridige,” ŝi diris, “ke mi prizorgus domon en Kansas, kiam mi estas Princino en la Lando Oz?”

“Princino!” ili ambaŭ krietis, mirante.

“Jes; Ozma princinigis min antaŭ longe, kaj ofte ŝi petas min veni loĝi por ĉiam en la Smeralda Urbo,” diris la infano.

Ŝiaj onklo kaj onklino rigardis unu la alian mire. Post tio la viro diris:

“Ĉu vi kredas ke vi povus sukcese reiri al via felando, kara?”

“Ho, jes,” respondis Doroteo; “mi povus fari tion facile.”

“Kiel?” demandis Onklino Em.

“Ozma vidas min ĉiutage je la kvara horo, en sia Magia Bildo. Ŝi povas vidi min negrave kie mi estas, ne grave kion mi faras. Kaj je tiu tempo, se mi faros certan sekretan signon, ŝi venigos min per la Magia Zono, kiun iam mi kaptis de la Reĝo de la Knomoj. Tiam, post palpebrumeto, mi estos kun Ozma en ŝia palaco.”

La maljunuloj silentis dum kelka tempo post tiu parolo de Doroteo. Fine Onklino Em diris, denove ĝemante pro bedaŭro:

“Se estas tiel, Doroteo, eble plej bone estos ke vi iru loĝi en la Smeralda Urbo. Niajn korojn rompos perdi vin el niaj vivoj, sed vi estos tiom multe pli bonstata kun viaj feamikoj ke ŝajnas plej saĝe kaj plej bone ke vi iru.”

“Mi ne certas pri tio,” komentis Onklo Henriko, skuante sian grizan kapon dubeme. “Ĉio tia ŝajnas reala al Doroteo, mi scias; sed mi timas ke nia knabineto ne trovos sian felandon ĝuste tia kia ŝi prirevis ĝin. Malfeliĉigus min pensi ke ŝi vagas inter fremduloj kiuj eble malafable traktos ŝin.”

Doroteo ridis gaje pro tiu parolo, kaj post tio ŝi refariĝis tre serioza, ĉar ŝi povis kompreni ke tiu embaraso multe ĝenas ŝiajn onklon kaj onklinon, kaj sciis ke krom se ŝi trovos metodon helpi ilin iliaj estontaj vivoj estos tute mizeraj kaj malfeliĉaj. Ŝi sciis ke ŝi ja povas helpi ilin. Ŝi jam elpensis metodon. Tamen ŝi ne tuj diris al ili kio ĝi estas, ĉar ŝi devos peti konsenton de Ozma antaŭ ol povi plenumi siajn planojn.

Do ŝi diris nur:

“Se vi promesos tute ne maltrankvili pri mi, mi iros al la Lando Oz jam ĉiposttagmeze. Kaj mi faros ankaŭ promeson; ke vi ambaŭ revidos min antaŭ ol venos la tago kiam vi devos forlasi la kampojn.”

“Tiu tago jam ne estas tre for,” ŝia onklo malfeliĉe respondis. “Mi ne parolis al vi ĝis lastamomente, kara Doroteo, do la eventaĉo estas proksima. Sed se vi estas tute certa ke viaj feamikoj donos al vi loĝon, estos plej bone ke vi iru al ili, kiel diras vian onklino.”

Jen kial Doroteo iris al sia ĉambreto en la mansardo tiun posttagmezon, prenante kun si hundeton nomatan Toto. La hundo havis buklan nigran hararon kaj grandajn brunajn okulojn kaj amis Doroteon elkore.

La infano kisis siajn onklon kaj onklinon tenere antaŭ ol supreniri, kaj nun ŝi ĉirkaŭrigardis sian ĉambreton iom sopire, rigardante la simplajn ornamaĵojn kaj la trivitajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn, kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Unue tentis ŝin fari pakaĵon da ili, sed ŝi tute bone sciis ke ili ne utilos al ŝi dum ŝia estonta vivo.

Ŝi sidiĝis sur seĝon kun rompita dorso – la sola seĝo en la ĉambro – kaj tenante Toton en siaj brakoj ŝi atendis pacience ĝis la horloĝo sonigis la kvaran horon.

Tiam ŝi faris la sekretan signalon pri kiu ŝi kaj Ozma interkonsentis.

Onklo Henriko kaj Onklino Em atendis malsupre. Ili estis maltrankvilaj kaj tre ekscititaj, ĉar ĉi tiu estas tre enuiga mondo, kaj ŝajnis al ili ke estas tute maleble ke ilia nevino povos malaperi el sia hejmo kaj tuj veturi al felando.

Do ili atentis la ŝtuparon, kiu ŝajnis esti la sola vojo per kiu Doroteo povus eliri la domon, kaj ili atente rigardadis dumlonge. Ili aŭdis la horloĝon sonigi la kvaran sed ne estis sono el supre.

Duono post la kvara venis, kaj nun ili estis tro senpaciencaj por pli atendi. Nelaŭte ili rampis supren laŭ la ŝtupoj al la pordo de la ĉambro de la knabineto.

“Doroteo! Doroteo!” ili vokis.

Ne estis respondo.

Ili malfermis la pordon kaj enrigardis.

La ĉambro estis malplena.

image-019


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.