La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12. Kiel ili Kunmetis la Peclojn

DOROTEO kaj ŝiaj kunveturantoj forrajdis de la Tranĉtonda vilaĝo kaj sekvis la neklaran padon ĝis la afiŝofosto. Tie ili reprenis la ĉefvojon kaj pluveturis plezure tra la bela kultivlando. Je la vesperiĝo ili haltis ĉe loĝejo kie oni ĝoje bonvenigis ilin kaj donis al ili multajn manĝaĵojn kaj bonajn litojn por la nokto.

Frue la sekvan matenon, tamen, ili leviĝis fervoraj komenci, kaj post bona matenmanĝo ili adiaŭis sian gastiginton kaj grimpis en la ruĝan ĉaregon al kiu la Segĉevalo restis jungita dum la tuta nokto. Ĉar li konsistis el ligno, tiu ĉevalo neniam laciĝis nek deziris kuŝiĝi. Doroteo ne estis tute certa ĉu aŭ ne li kelkfoje dormas, sed estis certe ke li neniam dormis kiam ĉeestis vidanto.

La vetero ĉiam estas agrabla en Oz, kaj ĉimatene la aero estis frideta kaj refreŝiga kaj la sunlumo brila kaj tre plaĉa.

Post ĉirkaŭ horo ili atingis lokon kie alia vojo branĉiĝis. Estis afiŝfosto tie kiu diris:

image-046 ĈIVOJE AL PECKUNPUZLIO

“Ho, ĉi tie ni flankeniru,” diris Doroteo, rigardante la afiŝon.

“Kion! Ĉu ni iru al Peckunpuzlio?” demandis la Kapitana Ĝeneralo.

“Jes; Ozma opiniis ke ni ĝuos la Peclojn. Laŭdire ili multe distras,” ŝi respondis.

“Neniu suspektus tion per ilia nomo,” diris Onklino Em. “Do kiuj ili estas? Pli da paperaĵoj?”

“Mi kredas ke ne,” respondis Doroteo, ridante; “sed mi ne scias ’zakte, Onklino Em, kio ili estas. Ni sciiĝos alveninte.”

“Eble scias la Sorĉisto,” proponis Onklo Henriko.

“Ne; mi neniam antaŭe estis tie,” diris la Sorĉisto.

“Sed ofte mi aŭdis pri Peckunpuzlio kaj la Pecloj, kiujn oni diras la plej kuriozaj uloj en la tuta Lando Oz.”

“Kiumaniere?” demandis la Vilulo.

“Pri tio mi tute ne scias,” diris la Sorĉisto.

Ĝuste tiam, dum ili veturis laŭlonge de la bela verda vojeto cele Peckunpuzlion, ili ekvidis kanguruon sidantan apud la vojo. La povra besto kovradis sian vizaĝon per ambaŭ antaŭaj piedoj kaj ploradis tiel amare ke la larmoj fluis laŭ ĝiaj vangoj farante du rojetojn kaj gutis trans la vojon, kie ili faris lageton en kavetaĵo.

image-056

La Segĉevalo ekhaltis vidante tiun kompatindaĵon, kaj Doroteo kriis, preta simpatii:

“Kio estas, Kanguruo?”

“Buu-huu! Buu-huu!” ploris la kanguruo; “mi perdis m-m-m-Ho, buu-huu! Buu-huu! – ”

“Povrulino,” diris la Sorĉisto, “ŝi perdis sian mastron. Verŝajne sian edzon, kaj li mortis.”

“Ne, ne, ne!” plorĝemis la kanguruo. “Ne tion. Mi perdis m-m-Ho, buu-huu! Buu-huu!”

“Mi scias,” diris la Vilulo; “ŝi perdis sian memoron.”

“Ne; mi perdis m-m-m-Buu-huu! M-m-Ho, Buu-huu!” kaj la kanguruo ploris eĉ pli forte ol antaŭe.

“Sendube sian meblon,” proponis Onklino Em.

“Aŭ sian meĉon,” proponis Onklo Henriko.

“Mi perdis mi – miajn – miajn mufojn!” diris la kanguruo, finfine sukcesante diri la vortojn.

“Ho!” kriis la Flava Kokino, gakante pro trankviliĝo.

“Kial vi ne jam diris?”

“Buu-huu! Mi-mi-ne povis,” respondis la kanguruo.

“Sed atendu,” diris Doroteo, “vi ne bezonas mufojn en ĉi tia varma vetero.”

“Jes ja,” respondis la besto, ĉesigante sian ploron kaj prenante siajn piedojn for de sia vizaĝo por rigardi la knabineton riproĉe. “Miaj manoj tute bruliĝos pro la suno kaj nigriĝos sen miaj mufoj, kaj de tiom longe mi surportas ilin ke verŝajne mi malvarmumos sen ili.”

“Absurde!” diris Doroteo. “Neniam mi aŭdis pri kanguruo kun mufoj.”

“Ĉu vere?” demandis la besto, kvazaŭ surprizite.

“Neniam!” ripetis la knabino. “Kaj verŝajne vi malsanigos vin se vi ne ĉesos plori. Kie vi loĝas?”

“Ĉirkaŭ kvin kilometrojn preter Peckunpuzlio,” estis la respondo. “Avinjo Tariki faris por mi la mufojn, kaj ŝi estas Peclo.”

“Nu, plej bone estos ke vi reiru hejmen nun, kaj eble la oldulino faros novajn por vi,” proponis Doroteo. “Ni estas survoje al Peckunpuzlio, kaj vi rajtos saltadi apud ni.”

Do ili pluveturis, kaj la kanguruo saltadis apud la ruĝa ĉarego kaj laŭŝajne plene forgesis rapide sian perdon. Post kelka tempo la Sorĉisto diris al la besto:

“Ĉu la Pecloj estas afablaj?”

“Ho, tre afablaj,” respondis la kanguruo; “afablaj, kiam ili estas ĝuste kunmetitaj. Sed kelkfoje ili aĉe disiĝas kaj intermiksiĝas, kaj tiam oni tute neniel povas manipuli ilin.”

“Kion signifas ke ili disiĝas?” demandis Doroteo.

“Nu, ili konsistas el tre multaj pecetoj,” klarigis la kanguruo; “kaj kiam ajn venas fremdulo proksimen ili emas disfali kaj disiĝi. Tiam ili aĉe intermiksiĝas, kaj estas tre granda enigmo kiam oni penas rekunigi ilin.”

“Kiu kutime rekunmetas ilin?” demandis Ombi Ambi.

“Kiu ajn povas kunkompari la pecojn. Kelkfoje mi mem kunmetas Avinjon Tariki, ĉar mi tiel bone konas ŝin ke mi rekonas ĉiun pecon de ŝi. Tiam, plene kunmetite, ŝi trikas por mi, kaj tiel ŝi faris miajn mufojn. Sed necesis pasigi tre multajn tagojn per trikado, kaj mi devis kunmeti Avinjon tre multfoje, ĉar kiam ajn mi proksimiĝis ŝi disigis sin.”

“Ŝajnas al mi ke ŝi kutimiĝus al via alveno kaj ne plu timus,” diris Doroteo.

“Ŝi ne timas,” respondis la kanguruo. “Ili tute ne timas, kiam ili estas kunmetitaj, kaj kutime ili estas tre gajaj kaj agrablaj. Nur ke ili kutimas disigi sin, kaj se ili ne farus tion ili ne estus Pecloj.”

La veturantoj pripensis tion tre serioze dum kelka tempo, dum la Segĉevalo pluportis ilin rapide antaŭen.

Onklino Em komentis:

“Mi ne komprenas kiel utilos viziti tiujn Peclojn. Se ni trovos ilin disiĝintaj, ni nur povos kunbrosi ilin, kaj poste ne pliĝeni nin pri ili.”

“Ho, mi opinias ke ni pluveturu,” respondis Doroteo.

“Mi komencas malsati, kaj ni devos lunĉi en Peckunpuzlio. Eble la manĝaĵo ne estos tiom disigita kiom la homoj.”

“Vi trovos multan manĝaĵon tie,” deklaris la kanguruo, saltante alten ĉar la Segĉevalo tre rapide kuris; “kaj ili ankaŭ havas tre bonan kuiriston, se vi sukcesos kunmeti lin. Jen la urbo – tuj antaŭ ni!”

Ili antaŭen rigardis kaj vidis grupon de tre belaj domoj starantaj en verda kampo iom for de la ĉefvojo.

“Kelkaj Manĝtuloj venis ĉi tien antaŭ kelkaj tagoj kaj kunmetis aron da homoj,” diris la kanguruo. “Mi kredas ke ili plu kunestas, kaj se vi iros tre softe, tute sen fari bruon, eble ili ne disiĝos.”

“Ni provu,” proponis la Sorĉisto.

Do ili haltigis la Segĉevalon kaj eliris la ĉaregon, kaj, adiaŭinte la kanguruon, kiu forsaltis hejmen, ili eniris la kampon kaj tre zorgoplene proksimiĝis la grupon de domoj.

Tiel silente ili moviĝis ke baldaŭ ili vidis tra la fenestroj de la domoj homojn ĉirkaŭiradi, dum aliaj iris tien kaj tien en la kortoj inter la konstruaĵoj. De for ili aspektis sufiĉe similaj al aliaj homoj, kaj ŝajne ili ne rimarkis la grupon tiel senbrue alproksimiĝantan.

Ili jam preskaŭ atingis la plej proksiman domon kiam Toto vidis grandan skarabon transiri la padon kaj bojis laŭte je ĝi. Tuj sovaĝa bruo aŭdiĝis de la domoj kaj kortoj. Doroteo sentis ke sonas kiel subita hajloŝtormo, kaj la vizitantoj, sciante ke zorgatento ne plu necesas, antaŭen rapidis por vidi kio okazis.

Post la bruo intensa silento regis en la urbo. La fremduloj eniris la unuan domon atingitan, kiu ankaŭ estis la plej granda, kaj trovis la plankon kovrita de pecoj de la homoj loĝantaj tie. Ili aspektis multe kiel ligneroj zorge pentritaj, kaj estis kun ĉiaj kuriozaj kaj fantaziaj formoj, neniuj du eroj eĉ iomete intersimilis.

Ili prenis kelkajn el tiuj pecoj kaj atente rigardis ilin.

Sur unu kiun Doroteo rigardis estis okulo, kiu rigardis ŝin agrable sed kun esprimo de interesiĝo, kvazaŭ demandante al si kion ŝi faros per ĝi. Tre proksime ŝi trovis kaj prenis nazon, kaj komparante la du pecojn ŝi trovis ke ili estas parto de vizaĝo.

“Se mi povus trovi la buŝon,” ŝi diris, “ĉi tiu Peclo eble povus paroli, kaj diri al ni kion ni sekve faru.”

“Do ni trovu ĝin,” respondis la Sorĉisto, kaj ili ĉiuj kaŭris sur siaj manoj kaj genuoj kaj komencis ekzameni la disajn erojn.

“Mi trovis ĝin!” kriis la Vilulo, kaj kuris al Doroteo kun kuriozforma peco sur kiu estis buŝo. Sed kiam ili provis konekti ĝin al la okulo kaj nazo ili trovis ke la partoj ne kongruas.

“Tiu buŝo apartenas al alia persono,” diris Doroteo.

“Vidu, ni bezonas kurbon tie kaj pinton tie, por ke ĝi kongruu kun la vizaĝo.”

“Nu, nepre ĝi estas ĉi tie, ie,” deklaris la Sorĉisto; “do se ni sufiĉe longe serĉos ni trovos ĝin.”

Doroteo alkonektis orelon, post tio, kaj la orelo havis ereton da ruĝa hararo super si. Do dum la aliaj serĉis la buŝon ŝi serĉis pecojn kun ruĝa hararo, kaj trovis plurajn el ili kiuj, konektite al la aliaj pecoj, formis la supron de virkapo. Ŝi ankaŭ jam trovis la alian okulon kaj la orelon kiam Ombi Ambi en fora angulo trovis la buŝon. Kiam la vizaĝo estis tiel kompletigita ĉiuj partoj konektiĝis mirinde nete.

“Nu, estas kvazaŭ bildenigmo!” krietis la knabineto.

“Ni trovu lian ceteron, kaj tute kompletigu lin.”

“Kia estas lia cetero?” demandis la Sorĉisto. “Jen kelkaj pecoj de bluaj kruroj kaj verdaj brakoj, sed mi ne scias ĉu aŭ ne liaj.”

“Serĉu blankan ĉemizon kaj blankan ŝirmveston,” diris la ĵus kunmetita kapo, parolante per iom fadeca voĉo. “Mi estas la kuiristo.”

“Ho, dankon,” diris Doroteo. “Oportune ni komencis vin la unuan, ĉar mi malsatas, kaj vi povos kuiri ian manĝaĵon por ni dum ni kunkonektos la aliajn ulojn.”

Nun ne estis tre malfacile, ĉar ili scietis iom pri kiel estis vestita la viro, trovi la aliajn pecojn liajn, kaj ĉar ili ĉiuj nun prilaboris la kuiriston, provante pecon post peco por trovi ĉu ĝi konektiĝas, ili fine kompletigis la kuiriston.

Finite li profunde klinis sin antaŭ ili kaj diris:

“Mi tuj iros en la kuirejon kaj preparos vian manĝon. Vi trovos ke estos iom malfacile kunmeti ĉiujn Peclojn, do mi konsilas ke vi komencu per la Lordo Alta Ĉiglevic, kies antaŭnomo estas Larry. Li estas kalva dikulo kaj vestita per blua mantelo kun latunaj butonoj, palruĝa veŝto kaj malbunta pantalono. Mankas peco el lia maldekstra genuo, ĝi perdiĝis antaŭ multaj jaroj kiam li disigis sin tro senzorge. Tial li lamas iomete, sed li tre bone sukcesas per duona genuo. Ĉar li estas la ĉefulo en ĉi tiu urbo Peckunpuzlio, li povos bonvenigi vin kaj helpi vin pri la aliaj. Do estos plej bone ke vi prilaboru lin dum mi pretigos vian manĝon.”

“Ni faros tion,” diris la Sorĉisto; “kaj grandan dankon, kuiristo, pro la sugesto.”

Onklino Em la unua trovis pecon de la Lordo Alta Ĉiglevic.

“Ŝajnas al mi malsaĝa tempoperdo, tiu kunmetado de homoj,” ŝi komentis; “sed ĉar nenio estos farebla antaŭ ol finpretiĝos la manĝo ni bone faros netigante la lokon. Jen, Henriko, okupu vin per serĉo je la kalva kapo de Larry. Mi havas lian palruĝan veŝton tute certe.”

Ili laboris fervore interesite, kaj Vilĉinjo montriĝis granda helpo por ili. La Flava Kokino havis akrevidajn okulojn kaj povis proksimigi sian kapon al la diversaj disfalintaj pecoj. Ŝi ekzamenadis la Lordon Altan Ĉiglevic por vidi kia peco de li nun bezoniĝas, kaj poste serĉadis ĝis trovi ĝin. Do antaŭ la forpaso de unu horo olda Larry staris kompleta antaŭ ili.

image-057
“MI ESTAS LA KUIRISTO”

“Mi gratulas vin, amikoj miaj,” li diris, parolante per feliĉa voĉo. “Vi certe estas la plej lertaj vizitintoj niaj. Mi neniam kompletiĝis tiel rapide dum mia tuta vivo. Oni kutime opinias min profunda enigmo.”

“Nu,” diris Doroteo, “iam estis bildenigma furoro en Kansas, do mi havas iom da sperto pri enigmosolvado. Sed la bildoj estis plataj, dum vi estas rondaj, kaj tio pli malfaciligas la solvojn.”

“Dankon, karulino,” respondis olda Larry, vere plaĉite.

“Mi sentas tion kiel grandan komplimenton. Se mi ne estus vere bona enigmo ne utilus mia disiĝado.”

“Kial vi disigas vin?” demandis Onklino Em, severe.

“Kial vi ne dece kondutas kaj restas kunmetita?”

La Lordo Alta Ĉiglevic aspektis ĉagrenita de tiu parolo; sed li respondis ĝentile:

“Sinjorino, eble vi rimarkis ke ĉiu persono estas iel kurioza. Kuriozas pri mi ke mi disigas min. Kia estas via propra kuriozeco mi ne aŭdacos diri; sed mi neniam riproĉos vin, negrave kion vi faros.”

“Nun vi ricevis vian diplomon, Em,” diris Onklo Henriko, ridante, “kaj tio plaĉas al mi. Jen kurioza lando, kaj ni plej bone agos akceptante la ulojn kiaj ili estas.”

“Se ni farus tion, ni lasus ĉi tiujn ulojn disigitaj,” ŝi respondis, kaj tiu respondo bonhumore ridigis ĉiujn.

Ĝuste tiam Ombi Ambi trovis manon en kiu estis trikilo, do ili decidis kunmeti Avinjon Tariki. Ŝi montriĝis pli facila enigmo ol olda Larr y, kaj kiam ŝi estis kompletigita ili trovis ŝin agrabla maljunulino kiu elkore bonvenigis ilin. Doroteo informis ŝin ke la kanguruo perdis siajn mufojn, kaj Avinjo Tariki promesis tuj eklabori kaj fari por la povra besto novan paron.

Tuj post tio la kuiristo venis voki ilin al la manĝo, kaj ili trovis allogan manĝon pretigitan por ili. La Lordo Alta Ĉiglevic sidis ĉe la kapo de la tablo kaj Avinjo Tariki ĉe la piedo, kaj la gastoj bone sin distris kaj plene ĝuis.

Post la manĝo ili eliris en la korton kaj kunmetis plurajn aliajn homojn, kaj tiu laboro tiom interesis ke ili eble uzus la tugan tagon ĉe Peckunpuzlio se la Sorĉisto ne proponintus ke ili rekomencu sian veturon.

“Sed al mi ne plaĉas lasi ĉi ĉiujn povrulojn disigitaj,” diris Doroteo, perpleksa pri kion fari.

“Ho, ne ĝenu vin ni,” respondis olda Larry. “Preskaŭ ĉiutage venas kelkaj Gilikuloj aŭ Manĝtuloj aŭ Palpbrumoj ĉi tien por distri sin kunmetante nin, do ne damaĝos se provizore vi lasos tiujn pecojn kie ili estas. Sed mi ja esperas ke vi denove vizitos nin, kaj se vi faros tion ĉiam vi estos bonvenaj, mi certigas vin.”

image-058

“Ĉu neniam vi kunmetas unu la alian?” ŝi demandis.

“Neniam; ĉar ni ne estas enigmoj por ni mem, do tute ne amuzus nin tio.”

Ili nun adiaŭis la kuriozajn Peclojn kaj eniris sian ĉaregon por daŭrigi sian veturon.

“Certe ili estas stranga popolo,” komentis Onklino Em penseme, dum ili forveturis de Peckunpuzlio, “sed vere mi ne komprenas kiel ili efektive utilas.”

“Nu, ili distris nin ĉiujn dum pluraj horoj,” respondis la Sorĉisto. “Por ni tio utilas, mi certas.”

“Mi opinias ke ili pli amuzas ol sola kartludo aŭ kejloludo,” deklaris Onklo Henriko, serioze. “Miaopinie, mi ĝojas pro nia vizito al la Pecloj.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.