La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14. Kiel la Sorĉisto Sorĉis

“KIEN nun?” demandis la Sorĉisto, kiam ili jam foriris el la vilaĝo Peckunpuzlio kaj la Segĉevalo komencis reveturadi laŭ la vojo.

“Nu, Ozma planis ĉi veturon,” respondis Doroteo, “kaj ŝi ’silis nin viziti la Galimatianojn nun kaj poste la Stanan Lignohakiston.”

“Laŭsone bona plano,” diris la Sorĉisto. “Sed kiun vojon ni prenu por atingi la Galimatianojn?”

“Mi ne scias ’zakte,” respondis la knabineto; “sed devas esti ie ĝuste sudokcidente de ĉi tie.”

“Do kial ni bezonas reiri al la krucvojoj?” demandis la Vilulo. “Ni povus ŝpari multan tempon per debranĉo ĉi tie.”

“Ne estas vojo,” asertis Onklo Henriko.

“Do prefere ni reiru al la vojafiŝo, kaj certiĝu pri la vojo,” decidis Doroteo.

Sed post nelonga reirado la Segĉevalo, kiu aŭdis ilian konversacion, ekhaltis kaj diris:

“Jen vojo.”

Efektive neluma vojo aspektis branĉiĝi de la vojo sur kiu ili iris, kaj ĝi kondukis trans belajn verdajn kampojn kaj foliplenajn arbaretojn, rekte sudokcidenten.

“Tio aspektas bona vojo,” diris Ombi Ambi. “Kial ni ne provu ĝin?”

“Bone,” respondis Doroteo. “Mi fervoras trovi kiaj estas la Galimatianoj, kaj ĉi tiu vojo devus konduki nin tien plej rapide.”

Neniu oponis la planon, do la Segĉevalo turnis sin sur la vojon, kiu montriĝis preskaŭ tiel bona kiel tiu kiun ili prenis por atingi la Peclojn.

Unue ili preteriris kelkajn malnovajn domojn de kultivistoj, sed baldaŭ tiuj disaj loĝejoj jam malantaŭen lasiĝis kaj nur la kampoj kaj la arboj estis antaŭaj. Sed ili veturis gaje kontente, kaj Onklino Em ekkverelis kun Vilĉinjo pri la ĝusta metodo eduki kokidojn.

“Mi ne deziras kontraŭdiri vin,” diris la Flava Kokino digne, “sed mi opinias ke mi scias pli pri kokidoj ol homoj.”

“Pŝa!” respondis Onklino Em, “mi bredas kokidojn jam de preskaŭ kvardek jaroj, Vilĉinjo, kaj mi scias ke necesas malsatigi ilin por ke ili demetu multajn ovojn, kaj plensatigi ilin se oni volas bonan boligotan viandon.”

“Boligotan viandon!” kriis Vilĉinjo hororoplene. “Boligi miaj kokidojn!”

“Nu, por tio ili ekzistas, ĉu ne?” demandis Onklino Em, surprizite.

“Ne, Onklino, ne en Oz,” diris Doroteo. “Oni ne manĝas kokidojn ĉi tie. Komprenu, Vilĉinjo estis la unua kokino iam ajn vidita en ĉi lando, kaj mi mem venigis ŝin ĉi tien. Ĉiu ekamis kaj respektis ŝin, do la Ozanoj ne pli volonte manĝus ŝiajn kokidojn ol Vilĉinjon.”

“Nu, jadi,” anhelis Onklino Em. “Kion pri la ovoj?”

“Ho, se ni havas pli da ovoj ol ni volas elkovi, ni permesas ke oni manĝu ilin,” diris Vilĉinjo. “Efektive, al mi tre plaĉas ke la Ozanoj ŝatas niajn ovojn, ĉar alie ili putrus.”

“Certe jen kurioza lando,” ĝemis Onklino Em.

“Pardonu,” vokis la Segĉevalo, “la vojo finiĝis kaj mi deziras scii kiudirekten iri.”

Ili ĉirkaŭrigardis kaj, efektive, neniu vojo videblis.

“Nu,” diris Doroteo, “ni volas iri sudokcidenten, kaj ŝajnas egale facile sekvi tiun direkton sen vojo kiel per vojo.”

“Certe,” respondis la Segĉevalo. “Ne estas malfacile treni la ĉagegon trans la kampon. Mi nur volis scii kien iri.”

“Jen arbaro tie trans la ebenaĵo,” diris la Sorĉisto, “kaj ĝi situas laŭ la direkto kien ni iras. Iru rekte al la arbaro, Segĉevalo, kaj nepre vi ĝuste iros.”

Do la ligna besto plutrotadis kaj la herbo sur la kampo estis tiel mola sub la radoj ke estis facile veturi.

Sed Doroteo estis iomete maltrankvila pro la perdiĝo de la vojo, ĉar nun nenio gvidis ilin.

Tute neniuj domoj estis videblaj, do ili ne povis demandi al kultivisto pri la direkto; kaj kvankam la Lando Oz estis ĉiam bela, kien ajn oni iris, tiu parto de la lando estis nekonata de la tuta grupo.

“Eble ni perdiĝis,” sugestis Onklino Em, kiam ili jam pluveturis silente iom longe.

“Ne gravas,” diris la Vilulo; “mi multfoje perdiĝis –  ankaŭ Doroteo – kaj ni ĉiam retroviĝis.”

“Sed eble ni malsatos,” komentis Ombi Ambi. “Jen kio plej malbonas kiam oni perdiĝas kie ne troviĝas proksimaj domoj.”

“Ni bone manĝis en la vilaĝo de la Pecloj,” diris Onklo Henriko, “kaj tio dumlonge malebligos ke ni mortmalsatu.”

“Neniam iu mortis pro malsato en Oz,” deklaris Doroteo firme; “sed estas vere ke kelkfoje oni multe malsatas.”

La Sorĉisto diris nenion, kaj li ne aspektis tre maltrankvila. La Segĉevalo trotadis vigle, sed la arbaro aspektis pli for ol ili supozis kiam ili unue vidis ĝin. Do estis preskaŭ subsubire kiam ili fine atingis la arbojn; sed nun ili trovis sin en belega loko, kie la larĝetendiĝantajn arbojn kovris florantaj grimpoplantoj kaj sub ili estis molaj muskoj.

“Jen bona loko por kampadi,” diris la Sorĉisto, kiam la Segĉevalo haltis por direktiĝi.

“Kampadi!” eĥis ĉiuj.

“Certe,” asertis la Sorĉisto. “Post nelonge estos mallume kaj ni ne povos veturi tra ĉi tiu arbaro dumnokte. Do ni kampu ĉi tie, kaj manĝu, kaj dormu ĝis revenos la taglumo.”

Ili ĉiuj rigardis la vireton surprizite, kaj Onklino Em diris, brue spiretante tra sia nazo:

“Belajn tendojn ni havos, sendube! Mi supozas ke vi intencas ke ni dormu sub la ĉaro.”

“Kaj maĉu herberojn kiel manĝon,” aldonis la Vilulo, ridante.

Sed Doroteo ŝajnis tute ne havi dubojn kaj estis tre gaja.

“Bonfortune ni havas la mirindan Sorĉiston kun ni,” ŝi diris; “ĉar li povas fari preskaŭ kion ajn li deziras.”

“Ho, jes; mi forgesis ke ni havas Sorĉiston,” diris Onklo Henriko, rigardante la vireton scivole.

“Mi ne forgesis,” pepis Vilĉinjo kontente.

La Sorĉisto ridetis kaj grimpis el la ĉarego kaj ĉiuj aliaj sekvis lin.

“Por kampadi,” diris li, “ni unue bezonas tendojn. Iu bonvolu prunti al mi poŝtukon.”

La Vilulo proponis poŝtukon al li, kaj Onklino Em alian. Li prenis ambaŭ kaj sternis ilin zorge sur la herbon proksime al la limo de la arbaro. Post tio li sternis ankaŭ sian propran poŝtukon, kaj starante iom for de ili li gestis per sia maldekstra mano al la poŝtukoj kaj diris:

“Kanvasaj tendoj neĝe blankaj Tuj kresku kaj ni estos dankaj!”

Kaj jen! la poŝtukoj fariĝis malgrandaj tendoj, kaj dum la veturantoj rigardis ilin la tendoj fariĝis daŭre pli grandaj ĝis post kelkaj minutoj ĉiu el la tendoj estis sufiĉe granda por loĝigi la tutan grupon.

“Ĉi tiu,” diris la Sorĉisto, indikante la unuan tendon, “estas loĝejo por la inoj. Doroteo, vi kaj via Onklino rajtas enpaŝi kaj depreni viajn kovraĵojn.”

Ĉiu kuris rigardi en la tendon, kaj ili vidis du belajn blankajn litojn, tute pretajn por Doroteo kaj Onklino Em, kaj arĝentan stangon por Vilĉinjo. Tapiŝetoj estis sternitaj sur la herba planko kaj kelkaj tendoseĝoj kaj tablo kompletigis la meblaron.

“Nu, nu, nu! Neniam mi vidis aŭ priaŭdis ion pli mirigan!” kriis Onklino Em, kaj ŝi rigardetis la Sorĉiston preskaŭ time, kvazaŭ eble li estus danĝera pro siaj grandaj povoj.

“Ho, S-ro Sorĉisto! Kiel vi sukcesis fari tion?” demandis Doroteo.

“La rimedon instruis al mi Glinda la Sorĉistino, kaj ĝi estas multe pli bona magio ol tiu kiun mi faradis en Omaha, kaj kiam mi unue venis al Oz,” li respondis.

“Kiam la Bona Glinda trovis ke mi loĝos en la Smeralda Urbo por ĉiam, ŝi promesis helpi min, ĉar ŝi diris ke la Sorĉisto de Oz devas efektive esti lerta Sorĉisto kaj ne ĉarlatano. Do ni estas kunaj tre ofte kaj mi tiom rapide lernas ke mi anticipas iam povi efektivigi kelkaj verajn mirindaĵojn.”

“Vi jam faris!” deklaris Doroteo. “Tiuj tendoj estas ege mirindaj!”

“Sed venu vidi la porvirajn tendojn,” diris la Sorĉisto.

Do ili iris al la dua tendo, kiu havis vilajn randojn ĉar ĝi fariĝis el la poŝtuko de la Vilulo, kaj trovis ke ankaŭ en tiu estas ĉiuj mebloj. Ĝi enhavis kvar belajn litojn por Onklo Henriko, Ombi Ambi, la Vilulo kaj la Sorĉisto. Ankaŭ estis mola tapiŝeto sur kiu povos kuŝi Toto.

“La tria tendo,” klarigis la Sorĉisto, “estas nia manĝejo kaj kuirejo.”

Ili vizitis tiun, do, kaj trovis tablon kaj pladojn en la manĝotendo, kun multaj iloj necesaj por kuirado. La Sorĉisto elportis grandan kaldronon kaj pendigis ĝin sur krucostango antaŭ la tendo. Dum li faris tion Ombi Ambi kaj la Vilulo alportis aron da branĉetoj el la arbaro kaj post tio ili estigis fajron sub la kaldrono.

“Nun, Doroteo,” diris la Sorĉisto, ridetante, “via tasko estas kuiri nian manĝon.”

“Sed nenio estas en la kaldrono,” ŝi kriis.

“Ĉu vi certas?” demandis la Sorĉisto.

“Mi ne vidis ion eniri ĝin, kaj mi preskaŭ certas ke ĝi estis malplena kiam vi elportis ĝin,” ŝi respondis.

“Tamen,” diris la vireto, palpebrumante ruze al Onklo Henriko, “estos bone ke vi kontrolu nian manĝon, kara, por certigi ke ĝi ne bolos trans la randojn.”

Post tio la viroj prenis kelkajn sitelojn kaj eniris la arbaron por serĉi akvofonton, kaj dum ili forestis Onklino Em diris al Doroteo:

“Mi kredas ke la Sorĉisto trompas nin. Mi mem vidis la kaldronon, kaj kiam li pendigis ĝin super la fajron estis nenio en ĝi krom aero.”

image-062

“Ne dubu,” komentis Vilĉinjo, fidoplene, dum ŝi komforte sidis en la herbo antaŭ la fajro. “Vi trovos ion en la kaldrono, kiam ĝi estos forprenita – kaj tute ne estos en ĝi povraj senkulpaj kokidoj.”

“Via kokino tre malbone kondutas, Doroteo,” diris Onklino Em, rigardante iom malestime Vilĉinjon.

“Domaĝe ke ŝi lernis paroli.”

Povus esti nova malagrabla kverelo inter Onklino Em kaj Vilĉinjo se la viroj ne revenintus ĝuste tiam kun siteloj plenaj de klara, scintilanta akvo. La Sorĉisto diris al Doroteo ke ŝi estas bona kuiristo kaj ke li opinias ke la manĝo estas preta.

Do Onklo Henriko levis la kaldronon de la fajro kaj verŝis ĝian enhavon en grandan ujon kiun tenis por li la Sorĉisto. La ujo estis plenplena de tre bona stufaĵo, fume varmega, kun multaj diversspecaj legomoj kaj pastbuletoj kaj riĉa gustoplena saŭco.

La Sorĉisto triumfe metis la ujon sur la tablon en la manĝotendo kaj post tio ili ĉiuj sidiĝis sur tendoseĝoj por festeni.

Estis pluraj aliaj pladoj sur la tablo, ĉiuj zorge kovritaj, kaj kiam venis la momento por forpreni la kovrilojn ili trovis panon kaj buteron, kukojn, fromaĝojn, piklaĵojn, kaj fruktojn – inkluzive de kelkaj el la bongustegaj fragoj de Oz.

Neniu aŭdacis demandi pri kiel tiuj manĝaĵoj alvenis.

Ili kontentigis sin per ĝissata manĝado de la bonaĵoj provizitaj, kaj Toto kaj Vilĉinjo ankaŭ plene manĝis, ne dubu pri tio. Post la manĝo Onklino Em flustris al Doroteo:

“Eble ja estis magia manĝaĵo, kara, kaj pro tio eble ĝi ne multe nutros; sed mi volonte agnoskas ke neniam mi gustumis ion pli plaĉan.” Post tio ŝi pludiris, pli laŭtavoĉe: “Kiu lavos la pladojn?”

“Neniu, sinjorino,” respondis la Sorĉisto. “La pladoj jam lavis sin.”

“Jadi!” krietis la virino, levante siajn manojn pro mirego. Ĉar, tute vere, kiam ŝi rigardis la pladojn kiuj antaŭ momento estis ankoraŭ sur la tablo, ŝi trovis ilin jam lavitaj kaj sekigitaj kaj zorge aranĝitaj en stakoj.

image-063


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.