La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 28. Kiel ili Trinkis ĉe la Malpermesita Fonto

LA Birdotimigilo ne bezonis dormon; nek la Stana Lignohakisto nek Tiktoko nek Joĉjo Kukurbokapo. Do ili ĉiuj vagis en la palacajn ĝardenojn kaj ekstaris apud la scintilanta akvo de la Malpermesita Fonto ĝis la tagiĝo.

Dum tiu tempo ili indulgis sin per sporada konversaciado.

“Nenio forgesigus al mi kion mi scias,” komentis la Birdotimigilo, gapante la fonton, “ĉar mi ne povas trinki la Akvon de Forgeso nek ian ajn akvon. Kaj min ĝojigas tiu fakto, ĉar mi opinias mian saĝecon nesuperebla.”

“Vi cer-te es-tas tre sa-ĝa,” konsentis Tiktoto. “Ri-la-te al mi, mi nu-re ka-pab-las pen-si per me-ka-nis-mo, do mi ne pre-ten-das sci-i ti-o-m ki-om vi.”

“Mia stana cerbo estas tre brila, sed nenion pli mi pretendas pri ĝi,” diris Noĉjo Hakisto modeste. “Tamen mi ne sopiras esti tre saĝa, ĉar mi rimarkis ke la plej feliĉaj homoj estas tiuj kiuj ne lasas ke iliaj cerboj subpremu ilin.”

“Mia neniam ĝenas min,” Joĉjo Kukurbokapo agnoskis.

“Estas multaj semoj de pensado en mia kapo, sed ili ne facile ŝoŝas. Mi ĝojas pro tio, ĉar se mi okupus miajn tagojn per pensado mi havus neniom da tempo por io alia.”

Havante tian gajan humoron ili pasigis la horojn ĝis la unuaj oraj streketoj de krespusko ekaperis en la ĉielo.

Tiam Ozma venis al ili, freŝa kaj bela kiel ĉiam kaj surhavanta unu el siaj plej belaj roboj.

“Niaj malamikoj ankoraŭ ne alvenis,” diris la Birdotimigilo, salutinte ame la dolĉan knabinecan Reganton.

“Ili baldaŭ estos ĉi tie,” ŝi diris, “ĉar mi ĵus rigardetis mian Magian Bildon, kaj mi vidis ilin tusadi kaj sufokiĝi pro la polvo en la tunelo.”

“Ho, ĉu estas polvo en la tunelo?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Jes; Ozma metis ĝin tien per la Magia Zono,” klarigis la Birdotimigilo, havante unu el siaj larĝaj ridetoj.

Post tio Doroteo venis al ili, kaj Onklo Henriko kaj Onklino Em tuj sekvis ŝin. La okuloj de la knabino estis pezaj ĉar ŝi spertis sendorman maltrankvilan nokton. Toto paŝadis apud ŝi, sed la humoro de la hundeto estis multe nealta. Vilĉinjo, kiu ĉiam leviĝis je la tagiĝo, ne prokrastis veni en la grupon apud la fonto.

La Sorĉisto kaj la Vilulo alvenis post tio, kaj baldaŭ poste aperis Ombi Ambi, vestita per sia plej bona uniformo.

“Tie kuŝas la tunelo,” diris Ozma, indikante parton de la tero tuj antaŭ la Malpermesita Fonto, “kaj post kelkaj momentoj la fiinvadantoj trarompos la teron kaj eksvarmos en la lando. Ni ĉiuj staru aliflanke de la Fonto kaj rigardu kio okazos.”

Tuj ili obeis ŝian proponon kaj movis sin ĉirkaŭ la fonton de la Forgesiga Akvo. Tie ili staris silente kaj anticipante ĝis la pretera tero ekcedis per subita bruo kaj elsaltis la potenca formo de la Unua kaj Plejantaŭa, sekvate de ĉiuj siaj teruraj batalistoj.

Dum la estro antaŭensaltis liaj brilantaj okuloj ekvidis la fonton kaj li kuris al ĝi kaj trinkis fer vore la scintilantan akvon. Ankaŭ multaj el la aliaj Fanfasmoj trinkis, por klarigi siajn sekajn polvoplenajn gorĝojn. Post tio ili ĉirkaŭstaris kaj rigardis unu la alian per simplaj mirantaj ridetoj.

La Unua kaj Plejantaŭa vidis Ozman kaj ŝiajn kunulojn preter la fonto, sed anstataŭ peni kapti ŝin li nur gapis ŝin per plaĉita admirado je ŝia beleco – ĉar li forgesis kie li estas kaj kial li venis tien.

image-106

Jam la Granda Galiputo alvenis, kurante el la tunelo kun raŭka krio de kunmiksitaj kolero kaj soifo. Ankaŭ li vidis la fonton kaj rapidis trinki ĝian malpermesitan akvon. La aliaj Grumblemloj ne malrapidis imiti lin, kaj eĉ antaŭ ol ili finis sian trinkadon la Ĉefo de la Kapricloj kaj lia sekvantaro venis forpuŝi ilin, dum ili ĉiuj senescepte deĵetis siajn falskapojn por nuligi sian soifon per la fonto.

Kiam la Reĝo de la Knomoj kaj Generalo Guf alvenis ambaŭ ekkuris trinki, sed la Generalo estis tiom freneza pro soifo ke li fraprenversis sian Reĝon, kaj dum Rokato kuŝis sternite sur la tero la Generalo trinkegis la Forgesigan Akvon.

Tiu malĝentila ago de lia Generalo tiom kolerigis la Reĝon de la Knomoj ke dummomente li forgesis sian soifon kaj stariĝis por figapi la grupon de teruraj batalistoj kiujn li kunvenigis por helpi lin. Li vidis ankaŭ Ozman kaj ŝiajn kunulojn kaj elkriis:

“Kial vi ne kaptas ilin? Kial vi ne konkeras Ozon, idiotoj? Kial vi staras tie kvazaŭ stultularo?”

Sed la grandaj batalistoj jam fariĝis kvazaŭ infanoj. Ili jam forgesis sian malamikecon kontraŭ Ozma kaj kontraŭ Oz. Ili eĉ forgesis kiuj ili mem estas, kaj kial ili estas en ĉi tiu nekonata bela lando. Rilate al la Reĝo de la Knomoj, ili ne rekonis lin, kaj demandis al si kiu li estas.

La suno leviĝis kaj sendis sian inundon da arĝentaj radioj por lumigi la vizaĝojn de la invadantoj. La fruntosulkoj kaj firigardoj jam mankis. Eĉ la plej monstraj uloj starantaj tie ridetis senkulpe kaj aspektis leĝerkoraj kaj kontentaj esti simple vivaj.

Ne tia estis Rokato, la Reĝo de la Knomoj. Li ne trinkis akvon el la Malpermesita Fonto kaj lia tuta antaŭa kolerego kontraŭ Ozma kaj Doroteo nun ardigis lin feroce kiel antaŭe. La vido de Generalo Guf babilanta kvazaŭ feliĉa infano kaj ludanta per siaj manoj en la fridetaj akvoj de la fonto mirigis kaj furiozigis Ruĝan Rokaton.

Vidante ke liaj teruraj aliancanoj kaj lia propra Generalo rifuzas agi, la Reĝo de la Knomoj turnis sin por ordoni sian grandan armeon de Knomoj antaŭeniri el la tunelo kaj kapti la senhelpajn Ozanojn.

Sed la Birdotimigilo suspektis ke tio estas en la menso de la Reĝo kaj li parolis al la Stana Lignohakisto. Kune ili kuris kontraŭ Rokaton kaj ekkaptis lin kaj ĵetis lin en la grandan basenon de la fonto.

La korpo de la Reĝo de la Knomoj estis ronda kiel pilko, kaj ĝi balancetis en la Forgesiga Akvo dum li elŝprucis akvon kaj kriegis pro timo ke li dronos. Kaj dum li elkriis lia buŝo pleniĝis per akvo, kiu fluis en lian gorĝon, tiel ke tuj li forgesis ĉion kion li antaŭe sciis samkomplete kiel ĉiuj aliaj invadintoj.

Ozma kaj Doroteo ne povis ne ridi vidante siajn timegatajn malamikojn fariĝi sendanĝeraj kiel beboj. Nun ne estis danĝero ke Oz detruiĝos. La sola restanta demando estis kiel forigi la aregon da invadintoj.

image-107

La Vilulo afable eltiris la Reĝon de la Knomoj el la fonto kaj metis lin sur liajn maldikajn krurojn. Rokato gutadis akvon, sed li babilis kaj ridis kaj volis pli trinki la akvon. Nenia penso pri damaĝado estis nun en lia menso.

Antaŭ ol foriri el la tunelo li ordonis al siaj kvindek mil Knomoj resti tie ĝis li ordonos ke ili antaŭeniru, ĉar li volis ke liaj aliancanoj havu oportunon konkeri Ozon antaŭ ol li aperos kun sia propra armeo. Ozma ne volis ke ĉiuj tiuj Knomoj superkuru ŝian landon, do ŝi antaŭeniris al Reĝo Rokato kaj preninte lian manon per sia mano ŝi diris mildamaniere:

“Kiu vi estas? Kiel vi nomiĝas?”

“Mi ne scias,” li respondis, ridetante al ŝi. “Kiu vi estas, mia kara?”

“Mi nomiĝas Ozma,” ŝi diris; “kaj vi nomiĝas Rokato.”

“Ho, ĉu?” li respondis, aspektante plaĉita.

“Jes; vi estas Reĝo de la Knomoj,” ŝi diris.

“Ha; kaj kio estas la Knomoj?” respondis la Reĝo, kvazaŭ perpleksa.

“Ili estas subteraj koboldoj, kaj tiu tunelo tie estas plena de ili,” ŝi respondis. “Vi posedas belan kavernon ĉe la alia ekstremo de la tunelo, do vi devos iri al viaj Knomoj kaj diri ‘Marŝu hejmen!’ Poste sekvu ilin kaj post iom da tempo vi atingos la belan kavernon kie vi loĝas.”

La Reĝo de la Knomoj multe ĝojis aŭdante tion, ĉar li ja forgesis ke li posedas kavernon. Do li iris al la tunelo kaj diris al sia armeo: “Marŝu hejmen!” Tuj la Knomoj turnis sin kaj remarŝis tra la tunelo, kaj la Reĝo sekvis ilin, ĝoje ridante pro sia trovo ke ili tiel volonte obeas liajn ordonojn.

La Sorĉisto iris al Generalo Guf, kiu penis kalkuli siajn fingrojn, kaj ordonis ke li sekvu la Reĝon de la Knomoj, kiu estas lia mastro. Guf humile obeis, kaj tiel ĉiuj Knomoj forlasis la Landon Oz por ĉiam.

Sed restis ankoraŭ la Fanfasmoj kaj Kapricloj kaj Grumblemloj ĉirkaŭstarantaj en grupoj, kaj tiom multaj ili estis ke ili plenigis la ĝardenojn kaj tretis la florojn ĉar ili ne sciis ke la malfortikaj plantoj estos damaĝataj de iliaj mallertaj piedoj. Sed ĉiualirilate ili estis plene sendanĝeraj kaj kune ludis kvazaŭ infanoj aŭ rigardadis plezuroplene la belajn vidaĵojn de la reĝaj ĝardenoj.

image-108

Konsultinte la Birdotimigilon Ozma sendis Ombin Ambin al la palaco por alporti la Magian Zonon, kaj kiam la Kapitana Generalo revenis kun ĝi la Reganto de Oz tuj ligis la valoregan Zonon ĉirkaŭ sian talion.

“Mi deziras ke ĉiuj tiuj stranguloj – la Kapricloj kaj la Grumblemloj kaj la Fanfasmoj – denove estu sekuraj en siaj propraj hejmoj!” ŝi diris.

Ĉio okazos dum momenteto, ĉar kompreneble la deziro dirita tuj plenumiĝis.

La tuta arego de invadintoj nun forestis, kaj nur la tretita herbo indikis ke iam ili estis en la Lando Oz.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.