La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5. Kiel Doroteo Fariĝis Princino

KIAM la popolo de la Smeralda Urbo informiĝis ke Doroteo revenis al ili ĉiu fer voris vidi ŝin, ĉar la knabineto estis ĉies favorato en la Lando Oz. De tempo al tempo kelkaj el la homoj el la granda ekstera mondo trovis eblon eniri tiun felandon, sed kun unu escepto ĉiuj estis akompanantoj de Doroteo kaj montriĝis tre agrablaj personoj. La escepto kiun mi menciis estis la mirinda Sorĉisto de Oz, prestidigitisto el Omaha kiu supreniris en balono kaj estis portita de aerfluo al la Smeralda Urbo. Liaj kuriozaj kaj enigmaj lertaĵoj dumtempe kredigis la popolon de Oz ke li estas granda sorĉisto, kaj li regis ilin ĝis Doroteo alvenis dum sia unua vizito kaj pruvis ke la Sorĉisto estas nur ĉarlatano.

Li estis milda, bonkora vireto, kaj Doroteo poste amikiĝis kun li. Kiam, post foresto, la Sorĉisto revenis al la Lando Oz, Ozma akceptis lin gracie kaj hejmigis lin en parto de la palaco.

Aldone al la Sorĉisto du aliaj el la ekstera mondo ricevis permeson hejmi en la Smeralda Urbo. La unua estis agrable kurioza Vilulo, kiun Ozma nomumis Registo de la Reĝaj Magazenoj, kaj la dua estis Flava Kokino nomata Vilĉinjo, kiu havis belan domon en la ĝardenoj malantaŭ la palaco, kie ŝi vartis grandan familion. Ili ambaŭ estis malnovaj kamaradoj de Doroteo, do vi komprenas ke la knabineto estis tre grava persono en Oz, kaj la popolo opiniis ke ŝi bonfortunigis ĝin, kaj amis ŝin preskaŭ tiom kiom Ozman. Dum siaj pluraj vizitoj tiu knabineto estis la detruinto de du fisorĉistinoj kiuj perfortis la popolon, kaj ŝi trovis vivantan birdotimigilon kiu estis nun unu el la plej popularaj personoj en la tuta felando. Helpate de la Birdotimigilo ŝi savis Noĉjon Hakiston, Stanan Lignohakiston kiu ests rustiĝinta en soleca arbaro, kaj la stanulo nun estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj multe amata pro sia afabla koro. Ne mirigas ke la popolo opiniis ke Doroteo bonfortunigis ĝin! Tamen, kvankam ŝajnas strange, ŝi faris ĉiujn tiujn mirindaĵojn ne ĉar ŝi estis feino aŭ havis iajn ajn magiajn povojn, sed ĉar ŝi estis simpla, dolĉa kaj fidela knabineto kiu estis honesta kaj al si mem kaj al ĉiuj renkontatoj. En ĉi tiu lando en kiu ni loĝas simpleco kaj afableco estas la solaj magiaj sceptroj kiuj faras mirindajojn, kaj en la Lando Oz Doroteo trovis ke tiuj samaj kvalitoj akiris por ŝi la amon kaj admiron de la popolo. Efektive, la knabineto akiris multajn varmajn amikojn en la felando, kaj la sola vera malĝojo iam spertita de la Ozanoj estis la foriro de Doroteo kiam ŝi reiris al sia hejmo en Kansas.

Nun oni ĝoje bonvenigis ŝin, kvankam neniu, escepte de Ozma, unue sciis ke fine ŝi venis por resti por ĉiam.

Tiun vesperon Doroteo akceptis multajn vizitantojn, kaj inter ili estis granduloj kiaj Tiktoko, maŝinulo kiu pensis kaj parolis kaj moviĝis per horloĝmekanismo; ŝia malnova akompananto la afabla Vilulo; Joĉjo Kukurbokapo, kies korpo estis el branĉoj kaj kies kapo estis matura kukurbo sur kiun vizaĝo estis ĉizita; la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, du grandaj bestoj el la arbaro, kiuj servis Princinon Ozman; kaj Profesoro M. P. Ŝancelinsekto, P. E.

La ŝancelinsekto estis rimarkinda ulo. Iam li estis eta insekteto, rampanta en lernejĉambro, sed oni ekvidis lin kaj li estis multe pligrandigita por ke oni povu pli klare vidi lin, kaj estante pligrandigita li eskapis. Li ĉiam restis granda, kaj li vestis sin kiel dando kaj estis tiom plena de scio kaj informo (kiuj estas tute apartaj aferoj), ke li nomumiĝis Profesoro kaj la ĉefo de la Reĝa Kolegio.

Doroteo ricevis belan viziton de tiuj malnovaj amikoj, kaj ankaŭ longe konversaciis kun la Sorĉisto, kiu estis malgranda kaj maljuna kaj velkinta kaj sekiĝinta, sed gaja kaj aktiva kiel infano. Post tio ŝi iris vidi la rapide kreskantan kokidan familion de Vilĉinjo.

Toto, la nigra hundeto de Doroteo, ankaŭ estis elkore akceptata. Toto estis speciala amiko de la Vilulo, kaj li konis ĉiun alian. Ĉar li estis la sola hundo en la Lando Oz, lin multe respektis la popolo, kiuj kredis ke bestoj meritas ĉian respekton se ili dece kondutas.

Doroteo havis kvar belajn ĉambrojn en la palaco, kiuj estis ĉiam rezervitaj por ŝia utiligo kaj nomiĝis “la ĉambroj de Doroteo.” Ili konsistis el bela salono, sinvestoĉambro, delikata litoĉambro kaj granda marmora banĉambro. Kaj en tiuj ĉambroj estis ĉio kion koro povus deziri, metita tien pro ama konsidero fare de Ozma por ke ŝia amikineto povu uzi ĝin. La reĝaj vestofaristoj konis la dimensiojn de la knabineto, do ili ĉiam certigis ke la ŝrankoj en ŝia sinvestoĉambro estas ĉiam plenaj de belaj roboj ĉiaspecaj kaj taŭgaj por ĉia bezono. Ne mirigas ke Doroteo rifuzis kunporti siajn malnovajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn! Ĉi tie ĉio kara al la koro de knabineto estis provizita abunde, kaj nenio egale riĉa kaj bela estus trovebla en la plej grandaj magazenoj en Usono. Kompreneble Doroteo ĝuis ĉiujn tiujn luksaĵojn, kaj ŝi preferis ĝis tiam loĝi en Kansas nur ĉar ŝiaj onklo kaj onklino amis ŝin kaj bezonis ke ŝi estu kun ili.

Nun, tamen, ĉio estos ŝanĝita, kaj Doroteo vere pli ĝojis sciante ke ŝiaj karaj parencoj partoprenos en ŝia bona fortuno kaj ĝuos la ĝojojn de la Lando Oz ol ke ŝi mem posedos tian lukson.

La sekvan matenon, pro peto de Ozma, Doroteo vestis sin per bela ĉielblua robo el riĉa silko, ornamita per veraj perloj. La bukoj de ŝiaj ŝuoj ankaŭ estis inkrustitaj per perloj, kaj pli da tiuj senprezaj gemoj estis sur bela koroneto kiun ŝi portis sur sia frunto.

“Ĉar,” diris ŝia amikino Ozma, “ekde nun, kara, vi devos alpreni vian justan rangon kiel Princino de Oz, kaj estante mia elektita kunulino vi devos vesti vin konvene laŭ la digno de via rango.”

Doroteo konsentis al tio, kvankam ŝi sciis ke nek roboj nek juveloj povus fari el ŝi ion alian ol simplan, senafektan knabineton, kia ĉiam ŝi estis.

Tuj kiam ili finis la matenmanĝon – la knabinoj kunmanĝis en la bela buduaro de Ozma – la Reganto de Oz diris:

“Nun, kara amikino, ni uzos la Magian Zonon por transporti viajn onklon kaj onklinon el Kansas al la Smeralda Urbo. Sed mi opinias ke estus dece, akceptante tiel distingitajn gastojn, ke ni sidu en mia TronoĈambro.”

“Ho, ili ne estas tre ’stingitaj, Ozma,” diris Doroteo.

“Ili estas nur ordinaraj homoj, kia mi.”

“Ili estas viaj amikoj kaj parencoj, Princino Doroteo, do ili certe estas distingitaj,” respondis la Reganto ridetante.

“Ili – ili apenaŭ ne scios kompreni viajn belajn meblojn kaj aliaĵojn,” protestis Doroteo, serioze. “Eble timigos ilin vidi vian grandan Trono-Ĉambron, kaj eble ni prefere iru en la malantaŭan ĝardenon, Ozma, kie la brasikoj kreskas kaj la kokidoj ludas. Tiel ŝajnos pli nature al Onklo Henriko kaj Onklino Em.”

“Ne; ili unue vidos min en mia Trono-Ĉambro,” respondis Ozma, decideme; kaj kiam ŝi parolis per tiu tono Doroteo sciis ke estus malsaĝe oponi ŝin, ĉar Ozma kutimis esti obeata.

Do kune ili iris al la Trono-Ĉambro, grandega kupolhava ĉambro en la centro de la palaco. Tie staris la reĝa trono, konstruita el solida oro kaj inkrustita per valoraj ŝtonoj sufiĉaj por provizi la stokon de deko da juvelbutikoj en nia lando.

Ozma, kiu surhavis la Magian Zonon, sidigis sin en la tronon, kaj Doroteo sidis ĉe ŝiaj piedoj. En la ĉambro kuniĝis multaj gesinjoroj de la kortego, vestite per riĉaj vestaĵoj kaj surhavante valorajn juvelojn. Du grandegaj bestoj kaŭris, unu ĉe ĉiu flanko de la trono – la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro. En balkono alte en la kupolo orkestro ludis dolĉan muzikon, kaj sub la kupolo du elektraj fontanoj sendis ŝprucojn de kolorita parfumita akvo alten preskaŭ trafante la arkan plafonon.

“Ĉu vi pretas, Doroteo?” demandis la Reganto.

“Mi pretas,” respondis Doroteo; “sed mi ne scias ĉu Onklino Em kaj Onklo Henriko pretas.”

“Ne gravos,” deklaris Ozma. “La malnova vivo certe malmulte interesas ilin, kaj ju pli frue ili komencos la novan vivon ĉi tie des pli feliĉaj ili estos. Ili venas nun, kara!”

Dum ŝi parolis, tie antaŭ la trono ekaperis Onklo Henriko kaj Onklino Em, kiuj kelkmomente staris senmove, gapante per blankaj kaj surprizegitaj vizaĝoj la scenon kiu frontas ilin. Se la gesinjoroj ĉeestantaj ne estus tiom ĝentilaj, mi certas ke ili mokus la du fremdulojn.

La jupo de la kalikota robo de Onklino Em estis iom levita, kaj ŝi surhavis fadintan bluan antaŭŝirmtukon ornamitan per kvadratetoj. Ŝia hararo estis iom senorda kaj ŝi surhavis paron da malnovaj pantofloj de Onklo Henriko. Per unu mano ŝi tenis sekigotukon kaj per la alia parte fenditan porcelanan teleron, kiun ŝi viŝadis kiam subite ŝi estis transportita al la Lando Oz.

image-028

Onklo Henriko, kiam atingis lin la alportigo, estis en la brutejo “taskante.” Li surhavis ĉifonan kaj multe malpuran pajlan ĉapelon, kvadratetornamitan ĉemizon sen kolumo kaj bluan kovroveston kies maleolumoj estis en liaj malnovaj bovinhaŭtaj botoj.

“Jadi!” anhelegis Onklo Henriko, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ tute senkomprene.

“Nu, jadjadi!” guglis Onklino Em, per raŭka timoplena voĉo. Ŝiaj okuloj ekvidis Doroteon, kaj ŝi diris: “Ĉu-ĉ-ĉ-ĉu ne aspektas kiel nia knabineto – nia Doroteo, Henriko?”

“Ho, atentu, Em!” kriis la maljuna viro, dum Onklino Em antaŭenpaŝetis; “atentu la sovaĝajn bestaĉojn aŭ vi p’reos!”

Sed jam Doroteo antaŭensaltis kaj ĉirkaŭbrakumis siajn onklinon kaj onklon ame, kaj poste prenis iliajn manojn per la propraj.

“Ne timu,” ŝi diris al ili. “Vi nun estas en la Lando Oz, kie vi loĝos por ĉiam kaj estos komfortaj kaj feliĉaj. Vi neniam denove bezonos ĝeni vin pri io ajn, ĉar estos tute nenia ebla ĝeno. Kaj vi ŝuldas tion tutan al la komplezemo de mia amikino Princino Ozma.”

Nun ŝi gvidis ilin antaŭ la tronon kaj pludiris:

“Via Moŝto, jen Onklo Henriko. Kaj jen Onklino Em. Ili volas danki vin pro sia alportiĝo ĉi tien el Kansas.”

Onklino Em penis “platigi” sian hararon, kaj ŝi kaŝis la sekigotukon kaj la teleron sub sian antaŭtukon dum ŝi riverencis al la bela Ozma. Onklo Henriko deprenis sian pajlan ĉapelon kaj tenis ĝin mallerte per siaj manoj.

Sed la Reganto de Oz stariĝis kaj venis de sia trono por saluti siajn novevenintajn gastojn, kaj ŝi ridetis tiel dolĉe al ili kiel se ili estus reĝo kaj reĝino.

“Vi estas tre bonvenaj ĉi tie, kien mi alportis vin pro Doroteo,” ŝi diris gracie, “kaj mi esperas ke vi estos plene feliĉaj en via nova hejmo.” Post tio ŝi turnis sin al siaj korteganoj, kiuj staradis silente kaj serioze rigardante la scenon, kaj pludiris: “Mi prezentas al mia popolo la amatajn Onklon Henrikon kaj Onklinon Emon de nia Princino Doroteo, kiuj de nun estos niaj kunregnanoj. Multe plaĉos al mi ke vi ĉiel afablu al ili kaj honoru ilin kiel eble plej, kaj helpu min feliĉigi kaj kontentigi ilin.”

Aŭdinte tion, ĉiuj kunvenintoj profunde riverencis al la maljuna kultivisto kaj lia edzino, kiuj balancetis siajn kapojn responde.

“Kaj nun,” diris Ozma al ili, “Doroteo gvidos vin al la ĉambroj preparitaj por vi. Mi esperas ke ili plaĉos al vi, kaj mi anticipos ke vi partoprenos en la lunĉo kun mi.”

Do Doroteo forkondukis siajn parencojn, kaj tuj kiam ili estis ekster la Trono-Ĉambro kaj solaj en la koridoro Onklino Em forte premis manon de Doroteo kaj diris:

“Infano, infano! Kiel ni povis veni ĉi tien tiel rapide? Kaj ĉu ĉio estas reala? Kaj ĉu ni restos ĉi tiel, kiel ŝi diras? Kaj verdire kio okazas?”

Doroteo ridis.

“Kial vi ne informis nin pri kion vi faros?” demandis Onklo Henriko, riproĉe. “Se mi scius, mi surmetus miajn pordimanĉajn vestojn.”

image-029

“Mi klarigos ĉion tuj kiam ni atingos viajn ĉambrojn,” promesis Doroteo. “Vi estas ege bonfortunaj, Onklo Henriko kaj Onklino Em; kaj ankaŭ mi! Kaj ho! mi tiom ĝojas ke vi finfine estas ĉi tie!”

Dum li paŝis apud la knabineto Onklo Henriko palpis sian barbon penseme.

“Ŝajnas al mi, Doroteo, ke ni ne ’stos belegaj feoj,” li komentis.

“Kaj de malantaŭe mia hararo aspektas aĉe!” plorkriis Onklino Em.

“Ne gravas,” respondis la knabineto, kuraĝige. “Vi havos nenian taskon ekde nun ol aspekti bela, Onklino Em; kaj Onklo Henriko ne bezonos labori ĝis doloras lia dorso, estas tute certe.”

“Ĉu tutcerte?” ili demandis, mirege, kaj samspire.

“Mi certas ke certe,” diris Doroteo. “Vi estas en la Felando Oz, nun; kaj, eĉ pli grave, vi apartenas al ĝi!”

image-030


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.