La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10. Kiel Vivis la Tranĉtondoj

LA veturantoj ne kunprenis manĝaĵojn ĉar ili sciis ke ili estos bonvenaj kien ajn ili iros en la Lando Oz, kaj ke la popolo manĝigos kaj loĝigos ilin tute vere gastame.

Do ĉirkaŭ la tagmezo ili haltis ĉe domo de kultivisto kaj al ili estis donita bonega lunĉo el pano kaj lakto, fruktoj kaj patkukoj kun acera siropo. Post iom da ripozo kaj promenado tra la fruktoĝardenoj kun sia gastiganto –  ronda, gaja kultivisto – ili eniris la ĉaregon kaj repaŝigis la Segĉevalon laŭlonge de la bela, serpentuma vojo.

Estis vojdirektiloj ĉe ĉiuj anguloj, kaj fine ili atingis indikilon sur kiu legeblis:

image-046 UZU ĈI TIUN VOJON AL LA TRANĈTONDOJ

Mano ankaŭ indikis la ĝustan direkton, do ili turnis la Segĉevalon laŭ tiu direkto kaj trovis ĝin vere bona vojo sed ŝajne nemulte uzata.

“Mi neniam ĝis nun vizitis la Tranĉtondojn,” komentis Doroteo.

“Nek mi,” diris la Kapitana Generalo.

“Nek mi,” diris la Sorĉisto.

“Nek mi,” diris Vilĉinjo.

“Mi apenaŭ estis ekster la Smeralda Urbo post mia alveno en ĉi tiun landon,” aldonis la Vilulo.

“Nu, do neniu el ni estis ĉi tie antaŭ nun,” krietis la knabineto. “Kiaj povas esti la Tranĉtondoj?”

“Tion ni baldaŭ trovos,” diris la Sorĉisto, ruze ridante.

“Mi aŭdis ke ili estas iom malfortikaj uloj.”

La domoj de la kultivistoj fariĝis malpli multaj dum ili pluiris, kaj la vojo estis kelkfoje tiel malfacile videbla ke la Segĉevalo malfacile sekvis ĝin. La ĉarego ankaŭ komencis balanciĝi; tiel ke ili devis malrapidi.

Post iom laciga veturo ili ekvidis altan muron, blukolorigitan kaj kun palruĝaj ornamaĵoj. Tiu muro estis cirkla, kaj laŭaspekte ĉirkaŭis grandan spacon. Ĝi estis tiel alta ke nur la suproj de la arboj estis videblaj super ĝi.

La vojo kondukis al pordeto en la muro, kiu estis fermita kaj riglita. Sur la pordo estis afiŝo kun oraj literoj kiuj legeblis tiel:

Ni petas VIZITANTOJN sin MOVI
MALRAPIDE kaj ZORGE, kaj eviti
TUSADON aŭ fari ian ajn BLOVON aŭ
AERMOVIĜON

“Strange,” diris la Vilulo, laŭtleginte la afiŝon. “Kiuj estas la Tranĉtondoj, do?”

“Nu, ili estas paperaj pupoj,” respondis Doroteo. “Ĉu vi ne sciis tion?”

“Paperaj pupoj! Do ni iru aliloken,” diris Onklo Henriko. “Ni ĉiuj estas tro aĝaj por ludado per pupoj, Doroteo.”

“Sed ĉi tiuj estas diferencaj,” deklaris la knabineto. “Ili vivas.”

“Vivas!” elspiris Onklino Em, miroplene.

“Jes. Ni eniru,” diris Doroteo.

Do ili ĉiuj eliris el la ĉarego, ĉar la pordo en la muro ne estis sufiĉe larĝa por ke ili trairigu la Segĉevalon kaj la ĉaregon.

“Restu ĉi tie, Toto!” ordonis Doroteo, skuante sian fingron je la hundeto. “Vi estas tiel senzorga ke vi eble farus aermoviĝon se mi lasus vin eniri.”

Toto svingis sian voston kvazaŭ malfeliĉa pro sia postresto; sed li tute ne penis sekvi ilin. La Sorĉisto malriglis la pordon, kiu malfermiĝis eksteren, kaj ili ĉiuj fervore rigardis internen.

Tuj interne de la enirejo estis vico de etaj soldatoj, kun uniformoj brilkoloraj kaj paperaj pafiloj sur siaj ŝultroj. Ili estis precize identaj, de unu ekstremo de la vico ĝis la alia, kaj ĉiuj estis tonditaj el papero kaj kunligitaj ĉe la mezoj de siaj korpoj.

Kiam la vizitantoj eniris la lokon la Sorĉisto lasis la pordon svingiĝi en sian pozicion, kaj tuj la vico de soldatoj ekfalis, sterniĝante sur siajn dorsojn, kaj kuŝis penante movi sin sur la tero.

“Ho, vi!” kriis unu el ili; “pro kio vi batfermis la pordon kaj perblove renversis nin?”

“Mi pardonpetas profunde,” diris la Sorĉisto, bedaŭroplene. “Mi ne sciis ke vi estas tiel delikataj.”

“Ni ne estas delikataj!” koleris alia soldato, levante sian kapon de la tero. “Ni estas fortaj kaj sanaj; sed ni ne povas elteni aerblovon.”

“Ĉu mi helpu vin stariĝi?” demandis Doroteo.

“Bonvolu,” respondis soldato ĉe unu vicfino. “Sed ege zorge, knabineto.”

Doroteo zorge starigis la vicon de soldatoj, kiuj unue senpolvigis siajn pentritajn vestojn kaj poste salutis la vizitantojn per siaj paperaj pafiloj. De la flanko estis facile vidi ke la tuta linio estas tondita el papero, kvankam de antaŭe la soldatoj aspektis iom solidaj kaj imponaj.

“Mi havas konigan leteron de Princino Ozma al F-ino Tranĉtond,” anoncis Doroteo.

“Tute bone,” diris la finsoldato, kaj li blovis per papera fajfilo kiu pendis ĉirkaŭ lia kolo. Tuj papera soldato en kapitanuniformo venis el papera domo proksima kaj proksimiĝis al la grupo ĉe la enirejo. Li ne estis tre granda, kaj li marŝis iom rigide kaj necerte per siaj paperaj kruroj; sed li havis afablan vizaĝon, kun tre ruĝaj vangoj kaj tre bluaj okuloj, kaj li tiom profunde klinis sin al la fremduloj ke Doroteo ekridis, kaj la venteto el ŝia buŝo preskaŭ renversis la Kapitanon. Li ŝanceliĝis kaj baraktis kaj fine sukcesis resti sur siaj piedoj.

“Atentu, Fraŭlino!” li diris, averte. “Vi malobeas la regulojn, sciu, per ridado.”

“Ho, mi ne sciis tion,” ŝi respondis.

“Ridi en ĉi tiu loko estas preskaŭ egale danĝere kiel tusi,” diris la Kapitano. “Vi devos tre kviete spiri, mi certigas al vi.”

“Ni penos,” promesis la knabino. “Bonvolu, ĉu ni povos renkonti Fraŭlinon Tranĉtondon?”

“Vi povos,” tuj respondis la Kapitano. “Hodiaŭ estas unu el ŝiaj vizitat-tagoj. Bonvolu sekvi min.”

Li turnis sin kaj gvidis ilin laŭ pado, kaj dum ili sekvis malrapide, ĉar la papera Kapitano ne moviĝis tre rapide, ili uzis la oportunon ĉirkaŭrigardi ĉi tiun strangan paperan landon.

Apud la pado estis paperaj arboj, tuttonditaj tre nete kaj pentritaj brilverde. Kaj malantaŭ la arboj estis vicoj de kartonaj domoj, diverskolore pentritaj kaj plejparte havantaj verdajn fenestrokurtenojn. Kelkaj estis grandaj kaj kelkaj malgrandaj, kaj en la antaŭaj ĝardenoj estis bedoj da paperaj floroj tre naturaspektaj. Super kelkaj el la portikoj paperaj vitoj interplektiĝis, donante komfortan kaj ombran aspekton.

Dum la vizitantoj laŭiris la straton multaj paperaj pupoj venis al la pordoj kaj fenestroj de siaj domoj por rigardi ilin scivoleme. Tiuj pupoj estis preskaŭ ĉiuj samaltaj, sed estis diversfasone tonditaj, kelkaj estis dikaj kaj kelkaj maldikaj. La knabinaj pupoj surportis tre multajn belajn kostumojn el silkopapero, tiel ke ili estis tre lanugaj; sed iliaj kapoj kaj manoj ne estis pli dikaj ol la papero el kiu ili konsistis.

Kelkaj el la paperaj homoj estis sur la strato, kunmarŝante aŭ grupiĝinte kaj komversaciante; sed tuj kiam ili vidis la fremdulojn ili ŝancelkuris en la domojn laŭeble plej rapide, por eviti danĝeron.

“Pardonu ke mi marŝos flanken,” komentis la Kapitano, kiam ili proksimiĝis al nekruta monteto. “Mi povos multe pli rapide marŝi tiel kaj ne ŝanceliĝi tiom.”

“Tute bone,” diris Doroteo. “Certe al ni ne gravos kiel vi marŝos.”

Unuflanke de la strato estis papera pumpilo, kaj papera knabo pumpadis paperan akvon en paperan sitelon. La Flava Kokino hazarde frapetis la knabon per sia flugilo, kaj li ekflugis en la aeron kaj falis en paperan arbon, kie li restis fiksita ĝis la Sorĉisto tre zorge eltiris lin.

Samtempe la sitelo ekflugis tra la aero, elverŝante la paperan akvon, dum la papera pumpilo preskaŭ plene fleksiĝis.

“Jadi!” diris la Kokino. “Se mi batus per miaj flugiloj mi kredas ke mi renversus la tutan vilaĝon!”

“Do ne batu per ili – mi petegas!” diris la Kapitano.

“Fraŭlino Tranĉtond multe malgajus se ŝia vilaĝo estus ruinigita.”

“Ho, mi estos zorgema,” promesis Vilĉinjo.

“Ĉu ne ĉiuj ĉi paperaj knabinoj kaj virinoj nomiĝas Fraŭlinoj Tranĉtondoj?” demandis Ombi Ambi.

“Neniel,” respondis la Kapitano, kiu nun pli bone marŝadis pro sia flankirado. “Ekzistas nur unu Fraŭlino Tranĉtond, kiu estas nia Reĝino, ĉar ŝi faris nin ĉiujn. Ĉi tiuj knabinoj estis Tranĉtondoj, certe, sed ili nomiĝas Emilio kaj Poli kaj Su kaj Lizbeto k.s. Nur la Reĝino nomiĝas Fraŭlino Tranĉtond.”

“Mi devas diri ke ĉi tiu loko estas pli miriga ol ĉio kion mi antaŭe priaŭdis,” komentis Onklino Em. “Mi mem iam ludadis per paperaj pupoj, kaj eltondis ilin; sed mi neniam supozis vidi tiaĵojn vivantaj.”

“Ne ŝajnas al mi pli kurioze ol aŭdi kokinojn paroli,” respondis Onklo Henriko.

“Verŝajne vi vidos multaj kuriozaĵojn en la Lando Oz, sinjoro,” diris la Sorĉisto. “Sed felando estas ege interesa kiam oni kutimiĝas al surpriziĝo.”

“Ni alvenis!” vokis la Kapitano, haltante antaŭ dometo.

La domo estis el ligno, kaj estis rimarkinde bele planita. En la Smeralda Urbo oni opinius ĝin tre eta loĝejo; sed en ĉi tiu papera vilaĝo ĝi aspektis grandega.

Veraj floroj estis en la ĝardeno kaj veraj arboj kreskis apud ĝi. Sur la antaŭa pordo afiŝo diris:

F-INO TRANĈTOND

Ĝuste kiam ili atingis la verandon la antaŭa pordo malfermiĝis kaj knabineto staris antaŭ ili. Ŝi aspektis proksimume samaĝa kiel Doroteo, kaj ridetante al siaj vizitantoj ŝi diris, dolĉe:

“Bonvenon.”

Ŝajnas ke la tuta grupo pli facile spiris vidante ke jen vera knabino el karno kaj sango. Ŝi estis tre delikata kaj bela dum ŝi staris tie bonvenigante ilin. Ŝia hararo estis delikate blonda kaj ŝiaj okuloj turkize bluaj. Ŝi havis rozajn vangojn kaj belajn blankajn dentojn. Super sia simpla blanka ĝardenrobo ŝi portis ŝirmveston ornamitan per palruĝaj kaj blankaj kvadratetoj, kaj per unu mano ŝi tenis tondilon.

“Ni deziras paroli kun F-ino Tranĉtond, mi petas,” diris Doroteo.

“Mi estas F-ino Tranĉtond,” estis la respondo.

“Bonvolu eniri.”

Ŝi tenis la pordon malferma dum ili ĉiuj eniris belan salonon en kiu estis disĵetitaj ĉiaj papereroj – kelkaj rigidaj, kelkaj maldikaj, kaj kelkaj silkecaj. La folioj kaj pecoj estis ĉiakoloraj. Sur tablo estis farboj kaj brosoj, kaj pluraj tondiloj, diversdimensiaj, diskuŝadis.

“Bonvolu sidi,” diris F-ino Tranĉtond, forviŝante la papererojn de sur kelkaj el la seĝoj. “Jam de tiom longe neniu vizitas min ke mi ne estas dece preparinta min ilin bonvenigi. Sed certe vi pardonos mian malnetan ĉambron, ĉar ĝi estas mia laborejo.”

“Ĉu vi faras la multajn paperpupojn?” demandis Doroteo.

“Jes; mi eltondas ilin per miaj tondiloj, kaj pentras la vizaĝojn kaj kelkajn el la kostumoj. La laboro estas plaĉa, kaj min feliĉigas kreskigi mian paperan vilaĝon.”

“Sed kiel estas ke la paperaj pupoj vivas?” demandis Onklino Em.

image-047
F-INO TRANĈTOND

“Miaj unuaj paperaj pupoj ne vivis,” diris F-ino Tranĉtond. “Iam mi loĝis proksime al la kastelo de granda Sorĉistino nomata Glinda la Bona, kaj ŝi vidis miajn pupojn kaj diris ke ili estas tre belaj. Mi diris al ŝi ke mi opinias ke mi pli amus ilin se ili vivus, kaj la sekvan tagon la Sorĉistino portis al mi multan magian paperon.
‘Ĉi tiu estas viva papero,’ ŝi diris, ‘kaj ĉiuj pupoj kiujn vi tondos el ĝi estos vivaj, kaj povos pensi kaj paroli. Uzinte la tuton, venu al mi kaj mi donos pli al vi.'"

“Kompreneble min ĝojigis tiu donaco,” pludiris F-ino Tranĉtond, “kaj tuj mi eklaboris kaj faris plurajn paperajn pupojn, kiuj, tuj kiam ili estis eltonditaj, komencis ĉirkaŭmarŝadi kaj paroli al mi. Sed ili estis tiom maldikaj ke mi trovis ke ĉia venteto blovrenversas ilin kaj aĉe disflugigas ilin; do Glinda trovis por mi ĉi tiun solecan lokon, kien oni tre malofte venas. Ŝi konstruis la muron por evitigi forbloviĝon de mia popolo per vento, kaj diris al mi ke mi rajtas konstrui paperan vilaĝon ĉi tie kaj esti ĝia Reĝino. Tial mi venis ĉi tien kaj eklaboris kaj komencis la vilaĝon kiun vi nun vidas. Antaŭ multaj jaroj mi konstruis la unuajn domojn, kaj mi multe okupas min kaj bele kreskigas mian vilaĝon; kaj ne necesas diri al vi ke min multe feliĉigas mia laboro.”

“Antaŭ multaj jaroj!” kriis Onklino Em. “Nu, kiomaĝa vi estas, infano?”

“Mi neniam kalkulas la jarojn,” diris F-ino Tranĉtond, ridante. “Komprenu, mi tute ne plenkreskas, mi restas tute sama kiel kiam unue mi venis ĉi tien. Eble mi nun estas eĉ pli aĝa ol vi, sinjorino; sed mi ne certas pri tio.”

Ili rigardis la belan knabineton mirante, kaj la Sorĉisto demandis:

“Kio okazas al via papera vilaĝo kiam pluvas?”

“Ne pluvas ĉi tie,” respondis F-ino Tranĉtond.

“Glinda fortenas ĉiujn pluvojn; do mi neniam bezonas prizorgi malsekajn pupojn. Sed nun, se vi akompanos min, min multe plezurigos montri al vi mian paperan regnon. Kompreneble vi devos malrapide kaj zorge marŝi, kaj tute ne fari venteton.”

Ili eliris la dometon kaj sekvis sian gvidanton tra la diversaj stratoj de la vilaĝo. Vere ĝi estis miriga loko, se oni pripensas ke ĝi estis tute farita per tondiloj, kaj la vizitantojn ne nur multe interesis sed multe admirigis la lerteco de malgranda F-ino Tranĉtond.

En unu loko granda grupo de nekutime belaj paperaj pupoj grupiĝis por saluti sian Reĝinon; estis klare videble ke ili elkore amas sian Reĝinon. Tiuj pupoj marŝadis kaj dancadis antaŭ la vizitantoj, kaj post tio ili ĉiuj gestis per siaj paperaj poŝtukoj kaj kantis laŭ bela ĥoro kanton nomitan “La Flago de Nia Indiĝena Lando.”

Fine de la kanto ili suprentiris belan paperan flagon sur alta stango, kaj ĉiuj vilaĝanoj ĉirkaŭgrupiĝis por hurai kiel eble plej laŭte – kvankam kompreneble iliaj voĉoj ne estis tre fortaj.

image-048

F-ino Tranĉtond estis tuj paroladonta al siaj regatoj responde al tiu patriota kanto, kiam la Vilulo ekternis.

Li ĉiam estis tre laŭta kaj forta ternanto, kaj li tiom penis reteni ĉi tiun ternon ke kiam ĝi ekeksplodis la rezulto estis terura.

La paperpupoj estis pogrande renversitaj, kaj disflugis kaj disflirtis ĉiudirekten, falante tiel kaj iel kaj pli-malpli ĉifiĝante kaj faldiĝante.

Krio pro lamento kaj teruriĝo aŭdiĝis de la disĵetita puparo, kaj F-ino Tranĉtond kriis:

“Ho ve! ho ve!” kaj ŝi hastis tuj savi sian renversitan popolon.

“Ho, Vilulo! Kial vi faris?” demandis Doroteo riproĉe.

“Mi ne povis reteni ĝin – vere ne povis,” protestis la Vilulo, aspektante tre hontoplena. “Kaj mi tute ne supozis ke tia malmulto sufiĉus por renversi tiujn paperajn pupojn.”

“Malmulto!” diris Doroteo. “Ja estis preskaŭ simile al ciklono en Kansas.” Kaj post tio ŝi helpis F-inon Tranĉtondon savi la paperulojn kaj restarigi ilin. Ankaŭ du el la kartonaj domoj estis renversitaj, kaj la Reĝineto diris ke ŝi devos ripari ilin kaj reglui ilin antaŭ ol oni denove povos loĝi en ili.

Kaj nun, timante ke ili pli difektos la fragilajn paperulojn, ili decidis foriri. Sed unue ili dankis F-inon Tranĉtondon pro ŝiaj afableco kaj ĝentileco.

“Ĉiu amiko de Princino Ozma estas ĉiam bonvena ĉi tie – se li ne ternas,” diris la Reĝino, severe rigardante la Vilulon, kiu honte klinis sian kapon. “Al mi plaĉas ke vizitantoj admiras mian mirindan vilaĝon, kaj mi esperas ke vi revenos.”

F-ino Tranĉtond mem kondukis ilin al la pordo en la muro, kaj dum ili trairis la straton la paperaj pupoj elrigardetis duontime tra la pordoj kaj fenestroj. Eble ili neniam forgesos la teruran ternon de la Vilulo, kaj mi certas ke ili ĝojis vidi la viandulojn foriri.

image-049


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.