La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SMERALDA URBO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1. Kiel la Reĝo de la Knomoj Koleriĝis

LA Reĝo de la Knomoj estis kolerema, kaj tiuokaze li estis tre malagrabla. Ĉiu fortenis sin de li, eĉ lia Ĉefservisto Kaliko.

Tial la Reĝo freneze furiozadis tute sola, marŝante tien kaj reen en sia juvelkovrita kaverno kaj fariĝante ĉiam pli kolera. Subite li ekmemoris ke tute ne distras esti kolera se oni ne havas timigaton mizerigeblan, do li kuris al sia granda gongo kaj sonigis ĝin kiel eble plej laŭte.

Envenis la Ĉefintendanto, penante ne montri al la Reĝo de la Knomoj kiom li timas.

“Sendu la Ĉefkonsiliston ĉi tien!” kriis la kolera monarko.

Kaliko elkuris tiel rapide kiel liaj maldikaj kruroj povis porti lian dikan rondan korpon, kaj baldaŭ la Ĉefkonsilisto eniris la kavernon. La Reĝo sulkis sian frunton kaj diris al li:

“Min multe embarasas la perdiĝo de mia Magia Zono. Preskaŭ konstante mi volas fari ion magian, kaj trovas ke mi ne povas ĉar forestas la Zono. Tio kolerigas min, kaj kiam mi estas kolera mi ne povas esti feliĉa. Nu, kion vi konsilas?”

“Kelkaj personoj,” diris la Ĉefkonsilisto, “ĝuas esti koleraj.”

“Sed ne senpaŭze,” deklaris la Reĝo. “Esti kolera de tempo al tempo estas vere tre ĝuige, ĉar tio mizerigas aliajn personojn. Sed esti kolera matene, tagmeze, kaj nokte, kiel mi, fariĝas monotone kaj neebligas ke mi ian alian plezuron havu en la vivo. Nu, kion vi konsilas?”

“Nu, se vi koleras ĉar vi volas fari magiaĵojn kaj ne povas, kaj se vi volas tute ne fariĝi kolera, mi konsilas ke vi ne volu fari magiaĵojn.”

Aŭdinte tion la Reĝo kun furioza mieno gapegis sian Konsiliston kaj tiris sian propran longan blankan barbon ĝis li tiel forte tiris ĝin ke li kriis pro doloro.

“Vi estas stultulo!” li kriis.

“Mi dividas tiun honoron kun via Moŝto,” diris la Ĉefkonsilisto.

La Reĝo muĝis pro kolerego kaj stamfis per sia piedo.

“Ho, vi, miaj gardistoj!” li kriis. “Ho” en la reĝa vortaro signifas “Venu.” Do, kiam la gardistoj hois, la Reĝo diris al ili:

“Prenu ĉi tiun Ĉefkonsiliston kaj forĵetu lin.”

image-014

Do la gardistoj prenis la Ĉefkonsiliston, kaj ligis lin per ĉenoj por ke li ne baraktu, kaj forĵetis lin. Kaj la Reĝo paŝadis tien kaj reen en sia kaverno, pli kolere ol antaŭe.

Fine li kuris al sia granda gongo kaj sonegigis ĝin kvazaŭ fajralarmilon. Kaliko reaperis, tremante kaj blanka pro timo.

“Alportu mian pipon!” kriegis la Reĝo.

“Vi jam havas vian pipon, Moŝto,” respondis Kaliko.

“Do alportu mian tabakon!” muĝis la Reĝo.

“La tabako estas en via pipo, Moŝto,” respondis la Intendanto.

“Do alportu ardantan karberon de la fornego!” ordonis la Reĝo.

“La tabako jam ardas, kaj via Moŝto jam fumas vian pipon,” respondis la Intendanto.

“Nu, efektive tiel!” diris la Reĝo, kiu jam estis forgesinta tiun fakton; “sed estas tre malĝentile memorigi min pri tio.”

“Mi estas malnobla, mizera fiulo,” deklaris la Ĉefintendanto, humile.

La Reĝo de la Knomoj povis elpensi nenion plian dirindan, do li fumadis sian pipon kaj marŝadis tien kaj reen en la ĉambro. Fine li memoris kiom kolera li estas, kaj kriis:

“Kiel vi aŭdacas, Kaliko, esti tiel kontenta kiam via monarko estas malfeliĉa?”

“Kio malfeliĉigas vin?” demandis la Intendanto.

“Mi perdis mian Magian Zonon. Knabineto nomata Doroteo, kiu estis ĉi tie kun Ozma de Oz, ŝtelis mian Zonon kaj forportis ĝin kun si,” diris la Reĝo, grincante siajn dentojn pro furiozego.

“Ŝi kaptis ĝin dum laŭregula batalo,” Kaliko kuraĝis diri.

“Sed mi volas ĝin! Mi devas havi ĝin! Duono de mia potenco foriris kun tiu Zono!” muĝis la Reĝo.

“Vi devos iri al la Lando Oz por rehavi ĝin, kaj via Moŝto neniel povos iri al la Lando Oz,” diris la Intendanto, oscedante ĉar li jam deĵoris naŭdek-ses horojn, kaj dormemis.

“Kial ne?” demandis la Reĝo.

“Ĉar estas mortiga dezerto tute ĉirkaŭ tiu felando, kiun neniu povas transiri. Vi scias tiun fakton same bone kiel mi, Moŝto. Forgesu la perditan Zonon. Vi ankoraŭ havas multe da potenco, ĉar vi regas ĉi tiun subteran regnon kiel tirano, kaj miloj da Knomoj obeas viajn ordonojn. Mi konsilas ke vi trinku glason da fandita arĝento, por trankviligi viajn nervojn, kaj enlitiĝu.”

La Reĝo ekprenis grandan rubion kaj ĵetis ĝin je la kapo de Kaliko. La Intendanto klinis sin por eviti la pezan juvelon, kiu frapegis la pordon tuj super lia maldekstra orelo.

“Ne plu vidiĝu! Malaperu! Foriru – kaj alsendu Generalon Blug,” kriegis la Reĝo de la Knomoj.

Kaliko haste foriris, kaj la Reĝo de la Knomoj stamfadis tien kaj reen ĝis la Generalo de liaj armeoj aperis.

Tiu Knomo estis ĉie konata kiel terura batalisto kaj kruela, senkompata komandisto. Li havis kvindek mil Knomajn soldatojn, ĉiuj bone trejnitaj, kiuj timis nenion escepte de sia rigora mastro. Tamen Generalo Blug iomete maltrankvilis kiam li alvenis kaj vidis kiom kolera estas la Reĝo de la Knomoj.

“Ha! Do jen vi!” kriis la Reĝo.

“Tiel estas,” diris la Generalo.

“Marŝigu vian armeon tuj al la Lando Oz, kaptu kaj detruu la Smeraldan Urbon, kaj reportu al mi mian Magian Zonon!” muĝis la Reĝo.

“Vi frenezas,” trankvile respondis la Generalo.

“Kio? Kio? Kio?” Kaj la Reĝo de la Knomoj ĉirkaŭdancis sur la pintoj de siaj piedfingroj, pro sia kolerego.

“Vi ne komprenas kion vi diras,” daŭrigis la Generalo, sidiĝante sur grandan ĉizitan diamanton. “Mi konsilas ke vi staru en angulo kaj kalkulu ĝis sesdek antaŭ ol denove paroli. Eble ĝis tiam vi fariĝos pli malfreneza.”

La Reĝo ĉirkaŭrigardis por trovi ion ĵeteblan kontraŭ Generalon Blug, sed ĉar nenio estis ĉemana li komencis pensi ke eble la viro pravas kaj li mem parolis malsaĝe.

Do li nur ĵetis sin en sian scintilantan tronon kaj klinis sian kronon sur sian orelon kaj bukligis siajn piedojn sub sin kaj gapis malice al Blug.

“Unue,” diris la Generalo, “ni ne povas marŝi trans la mortigan dezerton al la Lando Oz; kaj se ni ja povus, la Reganto de tiu lando, Princino Ozma, havas certajn fepovojn kiuj senhelpigus mian armeon. Se vi ne perdus vian Magian Zonon ni eblete povus venki Ozman; sed la Zono mankas.”

“Mi volas ĝin!” kriis la Reĝo. “Mi devas havi ĝin.”

“Nu, do, ni penu saĝe reakiri ĝin,” respondis la Generalo. “La Zonon kaptis knabineto nomata Doroteo, kiu loĝas en Kansas, en Usono.”

“Sed ŝi postlasis ĝin en la Smeralda Urbo, kun Ozma,” deklaris la Reĝo.

“Kiel vi scias tion?” demandis la Generalo.

“Spiono mia, Merlo, superflugis la mortigan dezerton al la Lando Oz, kaj vidis la Magian Zonon en la palaco de Ozma,” respondis la Reĝo ĝeme.

“Nu, tio donas al mi ideon,” diris General Blug, penseme. “Ekzistas du metodoj iri al la Lando Oz sen suriri la sablan dezerton.”

“Kiuj metodoj?” postulpetis la Reĝo, fervore.

“Unu metodo estas iri super la dezerto, tra la aero; kaj la alia metodo estas iri sub la dezerto, tra la tero.”

Aŭdinte tion la Reĝo de la Knomoj ĝojkriis kaj saltis de sia trono, por rekomenci marŝadi tien kaj reen en la kaverno.

image-015

“Jen la solvo, Blug!” li kriis. “Jen la kielo, Generalo! Mi estas Reĝo de la Subtera Mondo, kaj miaj regatoj ĉiuj estas ministoj. Mi faros sekretan tunelon sub la dezerto al la Lando Oz – jes! tute al la Smeralda Urbo – kaj vi marŝigos viajn armeojn tien kaj kaptos la tutan landon!”

“Milde, milde, Moŝto. Ne tro rapidu,” avertis la Generalo. “Miaj Knomoj estas bonaj batalistoj, sed ili ne estas sufiĉe fortaj por konkeri la Smeraldan Urbon.”

“Ĉu vi estas certa?” demandis la Reĝo.

“Plene certa, Moŝto.”

“Do kion mi faru?”

“Forgesu la ideon kaj atentu la proprajn aferojn,” konsilis la Generalo. “Vi jam estas plene okupata per regado de via subtera regno.”

“Sed mi volas tiun Magian Zonon – kaj mi nepre akiros ĝin!” muĝis la Reĝo de la Knomoj.

“Sed neniel vi havos ĝin,” respondis la Generalo, ridante malice.

La Reĝo jam estis tiom iritita ke li prenis sian sceptron, kiu havis ĉe sia pinto pezan pilkon el safiro, kaj ĵetis ĝin plenforte kontraŭ Generalon Blug. La safiro batis la Generalon sur lia frunto kaj sternis lin sur la teron, kie li kuŝis senmove. Post tio la Reĝo sonigis sian gongon kaj ordonis al siaj gardistoj ke ili eltrenu la Generalon kaj forĵetu lin; kaj tion ili faris.

Tiu Reĝo de la Knomoj nomiĝis Rokato la Ruĝa, kaj neniu amis lin. Li estis malbonulo kaj potenca monarko, kaj li decidis detrui la Landon Oz kaj ĝian grandiozan Smeraldan Urbon, sklavigi Princinon Ozma kaj malgrandan Doroteon kaj la tutan popolon de Oz, kaj reakiri sian Magian Zonon. Tiu sama Zono iam ebligis al Rokato la Ruĝa plenumi multajn fiplanojn; sed tio okazis antaŭ ol Ozma kaj ŝia popolo marŝis al la subtera kaverno kaj kaptis ĝin. La Reĝo de la Knomoj rifuzis pardoni Doroteon kaj Princinon Ozma, kaj li decidis venĝi sin kontraŭ ili.

Sed ili, siaflanke, ne sciis ke ili havas tiom danĝeran malamikon. Efektive, Ozma kaj Doroteo ambaŭ preskaŭ forgesis ke ankoraŭ loĝas tia persono, la Reĝo de la Knomoj, sub la montoj de la Lando Ev – kiu situis tuj preter la mortiga dezerto sude de la Lando Oz.

Nesuspektata malamiko estas duoble danĝera.

image-016


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.