La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXVII

La reveno de Bazarov tiom pli ĝojigis liajn maljunajn gepatrojn, ke ili tute ne atendis ĝin. Arina Vlasievna estis tiel ekscitita kaj tiom kuris tra la domo, ke Vasilij Ivanoviĉ komparis ŝin kun ”perdrikino”; la malgranda trenaĵo de ŝia mallonga kaftano efektive faris ŝin simila al birdo. Vasilij Ivanoviĉ mem nur murmuris pro plezuro, mordis la sukcenan ekstremon de sia longa pipo, aŭ preninte sian kolon per la fingroj, li turnis la kapon, kvazaŭ provante, ĉu ĝi estas bone ŝraŭbita, kaj subite larĝe malfermis la buŝon, ridante senbrue.

”Mi venas al vi por plenaj ses semajnoj, mia maljunulo”, diris al li Bazarov; ”mi volas labori, ne malhelpu min, mi vin petas.”

”Vi forgesos mian fizionomion, jen kiel mi malhelpos vin!” respondis Vasilij Ivanoviĉ.

Li plenumis sian promeson. Lokinte la filon, kiel antaŭe, en sian kabineton, li preskaŭ sin kaŝis de li kaj la edzinon li detenis de ĉiu superflua esprimo de ŝiaj amaj sentoj. ”Ni, mia maljuna”, diris li al ŝi, ”dum la unua gastado de Enjuŝka, lin iom tedis; nun ni devas esti pli prudentaj.” Arina Viasievna konsentis kun la edzo, sed ŝi ne multe gajnis, ĉar ŝi vidis la filon nur ĉe la tablo kaj definitive timis ekparoli al li. ”Enjuŝenka!” iafoje diras ŝi al li kaj Eŭgeno ne havas ankoraŭ la tempon sin turni, kiam ŝi jam turnas la laĉojn de sia triksaketo kaj murmuretas: ”Nenio, tio estas nenio!” kaj poste ŝi iras al Vasilij Ivanoviĉ kaj apoginte la vangon sur la mano: ”Kiel ni povas ekscii, kion Enjuga preferus hodiaŭ por la tagman
ĝo, barĉon aŭ ŝĉi?”Kial vi mem ne demandis lin?” — ”Mi timas tedi lin.”

Cetere, Bazarov mem baldaŭ ĉesis sin ŝlosi, la febro de laboro forlasis lin kaj estis anstataŭata de malgaja enuo kaj silenta maltrankvilo. Stranga laceco estis rimarkebla en ĉiu liaj movoj; eĉ lia paŝmaniero, firma kaj rapide kuraĝa, ŝanĝiĝis. Li ĉesis promeni sola kaj komencis serĉi societon; li trinkis teon en la salono, vagis en la legoma ĝardeno kun Vasilij Ivanoviĉ kaj fumis kun li la pipon ” de la silento”; foje li eĉ demandis pri la patro Alekso. Komence ĉi tiu ŝanĝo ĝojigis lian patron, sed lia ĝojo ne estis longedaŭra. ”Enjuga ĉagrenas min”, li plendis konfidencie al la edzino, ”li ne estas malkontenta aŭ kolera, mi eĉ preferus tion, sed li estas ĉagrenita, malĝoja: tio estas terura. Li silentas, mi preferus, ke li insultu nin; li malgrasiĝas, la koloro de lia vizaĝo estas malbona.” — ”Dio Sinjoro!” murmuretis la maljunulino, ”mi pendigus al li saketon kun relikvoj sur la kolo, sed li ne permesos.”

Vasilij Ivanoviĉ provis kelkfoje plej singarde demandi la filon pri lia laboro, pri lia farto, pri Arkadio, … Sed Bazarov respondis al li nevolonte kaj malzorge; foje, rimarkinte, ke la patro en la interparolo, ŝteliras al io, li kolere diris al li: ”Vi kvazaŭ paŝas ĉirkaŭ mi sur la fingroj. Ĉi tiu maniero estas ankoraŭ pli malbona, ol la antaŭa.” ”Nenio, mi nenion! …” rapide respondis la malfeliĉa Vasilij Ivanoviĉ. Same senfruktaj restis liaj politikaj aludoj. Foje, okaze de la proksima liberigo de la servutuloj, Vasilij Ivanoviĉ ekparolis pri la progreso, esperante, ke la temo estos agrabla por la filo; sed Bazarov respondis indiferente: ”Hieraŭ, pasante preter la ĉirkaŭbaro, mi aŭdis kiel la buboj anstataŭ ia malnova kanto, krias: ’Venas, venas jam la tempo, amon sentas mia koro’, … jen via progreso.”

Iafoje Bazarov iris en la vilaĝon kaj kiel ordinare, kun mokoj, komencis interparolon kun kamparano: ”Nu”, diris li al li, ”prezentu al mi viajn opiniojn, amiko, pri la vivo; en vi, oni diras, estas la tuta forto kaj estonteco de Rusujo, de vi komenci ĝos nova epoko de la historio, vi donos al ni nian veran lingvon kaj la leĝojn.” La kamparano aŭ respondis nenion, aŭ diris vortojn, en la speco de jenaj: ”Ni povas … efektive, ĉar … tio dependas …”

”Vi klarigu al mi, kio estas via mir”, interrompis lin Bazarov, ”kaj ĉu ĝi estas la sama mir, kiu staras sur tri fiŝoj!”

”Tio estas la tero, kiu staras sur tri fiŝoj”, klarigis la kamparano kun patriarka bonkoreco, per kantanta tono, ”kaj super nia mir estas la sinjora volo, ĉar vi estas niaj patroj. Kaj ju pli severa estas la mastro, des pli kontenta estas la kamparano.” (mir = mondo).

Aŭdinte tian paroladon, Bazarov foje malestime levis la ŝultrojn kaj sin deturnis; la kamparano trankvile reiris hejmen.

”Pri kio li parolis?” demandis la lastan alia kamparano de meza aĝo kaj de malgaja aspekto, kaj kiu de malproksime, de la sojlo de sia kabano, vidis la interparolon. ”Pri la ŝuldata farmpago!”

”Pri kia farmpago, mia amiko!” respondis la unua, kaj en lia voĉo ne estis plu aŭdebla patriarka bonkoreco, sed kontraŭe malestima severeco, ”li babilis kun mi, ĉar kredeble lia lango jukis. Konata afero: la sinjoroj, ĉu ili komprenas ion?”

”Kiel ili povus kompreni!” respondis la dua kamparano.

Skuinte la ĉapojn kaj mallevinte la zonojn, ili ambaŭ komencis diskuti pri siaj aferoj kaj bezonoj. Ho ve! la malestime levanta la ŝultrojn, la scianta paroli kun la kamparanoj Bazarov (kiel li gloris sin en la disputo kun Paŭlo Petroviĉ), la memfida Bazarov eĉ ne suspektis, ke ili rigardis lin kiel malsa ĝan ŝerculon …

Cetere, li fine trovis por si okupon. Foje en lia ĉeesto Vasilij Ivanoviĉ bandaĝis al kamparano la vunditan kruron, sed liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandaĝon; la filo helpis lin kaj de tiu tempo komencis partopreni en la praktiko, ne ĉesante tamen moki la rimedojn, kiujn li mem konsilis, kaj la patron, kiu tuj aplikis ilin. Sed la mokoj de Bazarov tute ne konfuzis lian patron; ili eĉ ĝojigis lin. Subtenante sian makulitan negliĝan veston per du fingroj sur la ventro kaj fumante la pipon, li kun ĝuo aŭskultis la filon, kaj ju pli da malico estis en liaj vortoj, des pli bonkore ridis lia feliĉigita patro, montrante ĉiujn siajn nigrajn dentojn. Li eĉ ripetis ĉi tiujn vortojn, kiuj estis iafoje senspritaj kaj sensencaj; ekzemple, dum kelke da tagoj li tute maltrafe, ripetis: ”bonega afero”, nur tial, ke Bazarov uzis tiun esprimon, eksciinte, ke la patro aŭskultis la frumatenan diservon. ”Dio estu benata! Li forgesis sian hipoĥondrion!” murmuretis Vasilij Ivanoviĉ al la edzino, ”kiel li batis min hodiaŭ en la diskuto!”

La penso, ke li havas tian helpanton, plenigis lin per ravo kaj fiereco. ”Jes, jes”, diris li ofte al iu kamparanino en vira kaftano kaj angula kapvesto, donante al ŝi boteleton da plumbakvo aŭ poteton da hiskiama pomado, ”vi devus, mia kara, ĉiuminute danki Dion, ke mia filo gastas ĉe mi: oni kuracas vin nun Iaŭ la plej scienca kaj nova metodo; ĉu vi komprenas tion? La franca imperiestro, Napoleono, eĉ li ne havas pli bonan kuraciston.” La kamparanino, kiu venis plendi, ke ”pikoj levas ŝin”, (la signifon de ĉi tiuj vortoj li mem ne povis klarigi), sin klinis ĝis la tero kaj metis sian manon sub la ĉemizon sur la brusto, kie ŝi havis kvar ovojn, envolvitajn en viŝtuko.

Foje Bazarov eĉ elŝiris denton al rondiranta komercisto de galanteriaĵoj; kvankam la dento estis tute ordinara, Vasilij Ivanoviĉ konservis ĝin kiel maloftaĵon kaj montrante ĝin al la patro Alekso, senĉese ripetis:

”Rigardu la radikojn! Kian forton havas mia Eŭgeno! La komercisto leviĝis en la aeron! Ŝajnas al mi, ke eĉ kverko ne povus kontraŭstari! …”

”Laŭdinde!” respondis fine la patro Alekso, ne sciante, kion diri kaj kiel meti finon al la ekstazo de la maljunulo.

Foje kamparano de najbara vilaĝo alveturigis al Vasilij Ivanoviĉ sian fraton, malsanan je tifo. La malfeliĉulo kuŝis sur la vizaĝo sur pajlo kaj agoniis; nigraj makuloj kovris lian korpon, jam antaŭ longe li perdis la konscion. Vasilij Ivanoviĉ esprimis sian bedaŭron, ke oni ne turnis sin pli frue al kuracisto kaj diris, ke ne eble estas lin savi. Efektive, la kamparano ne povis esti vivanta alveturigata hejmen: li mortis en la veturilo.

Post tri tagoj Bazarov eniris en la ĉambron de l’patro kaj demandis, ĉu li ne havas inferan ŝtonon?

”Mi havas; por kio vi bezonas ĝin? .”

”Mi devas … kaŭterizi malgrandan vundon.”

”Al kiu?”

”Al mi.”

”Kiel, al vi? Por kio? Kia estas via vundo? Kie!”

”Jen ĉi tie, sur la fingro. Mi estis hodiaŭ en la vilaĝo, de kie oni alveturigis la kamparanon, malsanan je tifo. Mi ne scias kial, oni volis fari aŭtopsion … Mi jam longe ne ekzercis min en tio.”

”Kaj?”

”Mi petis la distriktan kuraciston, ke li permesu al mi fari la aŭtopsion kaj mi tranĉis mian fingron.”

Vasilij Ivanoviĉ subite paliĝis kaj dirante neniun vorton, kuris en sian kabineton, de kie li tuj revenis kun peco da infera ŝtono en la mano. Bazarov volis preni ĝin kaj foriri.

”Pro Dio”, diris Vasilij Ivanoviĉ, ”permesu, ke mi mem faru tion.”

Bazarov ekridetis.

”Kia amo al la praktiko!”

”Ne ŝercu, mi vin petas. Montru vian fingron. La vundo ne estas granda. Ĝi ne doloras?”

”Premu pli forte, ne timu.”

Vasilij Ivanoviĉ haltis.

”Eble pli bone estus kaŭterizi per fero? Kiel vi opinias!”

”Tion oni devus fari pli frue, kaj nun, verdire, ankaŭ la infera ŝtono estas superflua. Se mi estas infektita, estas nun jam tro malfrue…”

”Kiel … malfrue…”, apenaŭ povis diri Vasilij Ivanoviĉ ”Sendube! De tiu tempo pasis pli ol kvar horoj.”

Vasilij Ivanoviĉ ankoraŭ iom kaŭterizis la vundon.

”Ĉu la distrikta kuracisto ne havis inferan ŝtonon!”

”Li ne havis.”

”Granda Dio, tio estas nekredebla! Kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon — ”, ”Se vi vidus liajn lancetojn”, rediris Bazarov kaj eliris.

Ĝis la vespero kaj dum la tuta sekvinta tago Vasilij Ivanoviĉ trovis plej diversajn pretekstojn por eniri en la ĉambron de la filo. Li ne parolis pri la vundo, eĉ penis rakonti pri tute flankaj aferoj, sed li kun tia maltrankvilo observis lin, tiel persiste rigardis liajn okulojn, ke Bazarov perdis la paciencon kaj minacis forveturi. Vasilij Ivanoviĉ solene promesis al li, ke li trankviliĝos, tiom pli, ke Arina Vlasievna, de kiu li kompreneble ĉion kaŝis, komencis insiste demandi, kial li ne dormas kaj kio estas al li? Tutajn du tagojn li restis firma, kvankam la aspekto de l’filo, kiun li kaŝe rigardis de tempo al tempo, ne plaĉis al li, sed je la tria tago dum la tagmanĝo li ne povis plu regi sin.

”Kial vi ne manĝas, Eŭgeno!” demandis li, donante al sia vizaĝo plej indiferentan esprimon. ”La manĝaĵo, ŝajnas, estas bone preparita?”

”Mi ne deziras, mi ne manĝas…”

”Vi ne havas apetiton? Kaj la kapo?” aldonis li per nekuraĝa voĉo. ”Ĝi doloras?”

”Ĝi doloras. Kial ĝi ne dolorus?”

Arina Vlasievna rektiĝis por atente audiskulti.

”Ne koleru, Eŭgeno”, daŭrigis Vasilij Ivanoviĉ, ”ĉu vi permesos al mi palpi vian pulson.”

Bazarov leviĝis.

”Sen palpado mi povas diri al vi, ke mi havas febron.”

”Febrotremon vi havis?”

”Ankaŭ febrotremon. Mi kuŝigos min; sendu al mi tilian teon. Mi kredeble malvarmumis.”

”Jes, jes; ni aŭdis hodiaŭ nokte, kiel vi tusas”, diris Arina Vlasievna.

”Mi malvarmumis”, ripetis Bazarov kaj foriris.

Arina Vlasievna komencis prepari la teon el tiliaj floroj, kaj Vasilij Ivanoviĉ eniris en la najbaran ĉambron kaj silente tordis siajn harojn.

Bazarov ne leviĝis plu dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto. Je la unua horo nokte, malfacile malferminte la okulojn, li ekvidis super si ĉe la lumo de la lampeto la palan vizaĝon de la patro kaj postulis, ke li foriru. Vasilij Ivanoviĉ obeis, sed tuj revenis sur la piedfingroj kaj sin kovrinte duone per la pordo de la ŝranko, senĉese rigardis la filon. Ankaŭ Arina Vlasievna ne kuŝiĝis kaj malferminte la pordon de la kabineto, ĉiuminute venis aŭskulti, ”kiel spiras Enjuga”, kaj ekrigardi la edzon. Ŝi povis vidi nur lian senmovan, kurbigitan dorson, sed tio sufiĉis, por ŝin iom trakviligi. Matene Bazarov penis leviĝi; lia kapo, ekturni ĝis, sango ekfluis el la nazo; li ree kuŝiĝis, Vasili Ivanoviĉ silente servis al li; Arina Vlasievna eniris en la ĉambron kaj demandis la filon, kiel li fartas. Li respondis: ”pli bone”, kaj sin turnis al la muro. Vasilij Ivanoviĉ svingis ambaŭ manojn, por ke ŝi foriru; ŝi mordis la lipojn por ne plori kaj eliris. Ĉio en la domo subite kvazaŭ malheliĝis; ĉiuj vizaĝoj plilongiĝis, fariĝis stranga silento; de la korto oni forportis krieman kokon, kiun tio forte surprizis. Bazarov kuŝis, kiel antaŭe, turninte
la vizaĝon al la muro. Vasilij Ivanoviĉ penis direkti al li diversajn demandojn, sed ili lacigis Bazarovon, kaj la maljunulo eksilentis senmove sur sia seĝo, nur de tempo al tempo tordante siajn fingrojn. Li iris por kelke da minutoj en la ĝardenon, staris tie kvazaŭ kolono, kvazaŭ kaptita de nekomprenebla miro (la esprimo de miro preskaŭ ne forlasis nun lian vizaĝon) kaj revenis al la filo, penante eviti la demandojn de l’edzino. Fine, ŝi kaptis lin je la mano, kaj konvulsie, preskaŭ minace, demandis lin: ”Kio estas al Ii!” Vasilij Ivanoviĉ rekonsciiĝis kaj volis responde al ŝi ekridi; sed li konstatis kun miro, ke anstataŭe li eksplodas per rido. Jam matene li sendis en la urbon, por venigi kuraciston. Li opiniis necesa antaŭsciigi tion al la filo, por ke li ne koleru.

Bazarov subite sin turnis sur la sofo, fikse kaj senpense rigardis la patron kaj petis ion por trinki.

Vasilij Ivanoviĉ donis al li akvon kaj profitis la momenton, por palpi lian frunton. Ĝi estis ardanta.

”Maljunulo”, komencis Bazarov per raŭka kaj malrapida voĉo; ”malbona estas mia afero. Mi estas infektita kaj post kelke da tagoj vi enterigos min.”

”Eŭgeno!” balbutis li, ”kion vi diras! … Pro Dio! Vi malvarmumis…”

”Ĉesu”, ne rapidante interrompis lin Bazarov. ”Al kuracisto ne estas permesite tiel paroli. Mi havas ĉiujn simptomojn de infekto, vi mem scias.”

”Kie estas la simptomoj … de infekto. Eŭgeno. Tute ne …” ”Kaj tio ĉi?” diris Bazarov kaj levinte la manikon de la ĉemizo, montris al la patro ruĝajn makulojn, antaŭdirantajn malfeIiĉon, kiuj kovris lian haŭton.

Vasilij Ivanoviĉ ektremis kaj glaciiĝis pro teruro.

”Eĉ se … ” respondis li fine, ”eble … eĉ se io en la speco … de infekto …”

”De piemio”, sufloris la filo.

”Jes … en la speco … de epidemio …”

”De piemio”, severe kaj klare ripetis Bazarov; ”ĉu vi jam forgesis viajn universitatajn kajerojn?”

”Estu, kiel vi volas … Tamen ni resanigos vin.”

”Tio estas ŝerco. Sed ne pri tio ni parolu. Mi ne pensis, ke mi mortos tiel baldaŭ; tio estas akcidento, verdire, tre malagrabla. Vi kaj la patrino devas nun profiti tion, ke via religia sento estas forta; venis bona momento, por provi ĝian valoron.”

Li trinkis iom da akvo. ”Mi volas vin peti pri unu servo … dum mi ankoraŭ estas estro de mia kapo. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ mia cerbo, vi scias, petos eksiĝon. Mi nun ne estas plu certa, ĉu mi klare esprimas miajn pensojn. Kiam mi kuŝis, senĉese ŝajnis al mi, ke ĉirkaŭ mi kuras ruĝaj hundoj, kaj ke vi staras super mi, kiel ĉashundo super tetro. Mi estas kvazaŭ ebria. Ĉu vi bone min komprenas?”

”Certe, Eŭgeno, vi parolas tute kiel oni devas.”

”Tiom pli bone; vi diris al mi, ke vi sendis en la urbon por venigi kuraciston … Tio estis por vi … kaj por mi: sendu kurieron…”

”Al Arkadio Nikolaiĉ?” interrompis la maljunulo.

”Kiu estas Arkadio Nikolaiĉ?” rediris Bazarov, kvazaŭ meditante.

”Ah, jes … tiu birdido! Ne, lin vi ne tuŝu; li estas nun monedo. Ne miru, tio ne estas ankoraŭ deliro. Sendu kurieron al sinjorino Odincov, Anna Sergeevna, ŝi posedas ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo bienon … Vi konas ŝin? (Vasilij Ivanoviĉ jese balancis la kapon). Oni diru al ŝi: Eŭgeno Bazarov ordonis saluti vin kaj diri, ke li mortas. Vi plenumos tion?”

”Jes, mi plenumos … Sed ĉu estas eble, ke vi mortos, vi, Eŭgeno, … Juĝu mem! Kie post tio estos la justeco?”

”Tion mi ne scias; sed sendu kurieron.”

”Senprokraste mi sendos kaj mi mem skribos la leteron.”

”Ne, tio estas superflua; diru, ke mi ordonis ŝin saluti, tio sufiĉas. Kaj nun mi revenas al miaj hundoj. Strange! mi volas haltigi mian penson ĉe la morto, sed mi ne sukcesas. Mi vidas nur makulon … kaj nenion plu.”

Li ree peze sin turnis al la muro. Vasilij Ivanoviĉ eliris el la kabineto kaj atinginte la dormoĉambron de la edzino, li falis sur la genuojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj.

”Preĝu, Arina, preĝu!” ĝemis li, ”nia filo mortas.”

La kuracisto, la sama distrikta kuracisto, kiu ne havis inferan ŝtonon, venis kaj esplorinte la malsanan, konsilis atendantan metodon kaj diris kelke da vortoj pri la ebleco de la resaniĝo.

”Ĉu vi iam vidis homojn en mia stato, kiuj ne foriris al la Elizeaj Kampoj?” demandis Bazarov kaj subite kaptinte je la piedo pezan tablon, starantan apud la sofo, forpuŝis ĝin de la loko.

”La forton, la forton”, diris li, ”mi havas ankoraŭ en ĝia pleneco, tamen mi devas morti! … Maljunulo, havis almenaŭ sufiĉe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi … Nei, nei … Oni provu nei la morton! Ĝi vin neas, kaj finita estas la afero! Kiu ploras tie!” aldonis li post momento.

”La patrino? Malfeliĉa! Kiun ŝi nutros nun per sia fama barĉo? Ankaŭ vi, Vasilij Ivanoviĉ, larmas, ŝajnas al mi. Nu, se la kristanismo ne helpas, estu filozofo, stoiko! Vi ja gloris vin, ke vi estas filozofo?”

”Kia filozofo mi estas!” ekkriis Vasilij Ivanoviĉ, kaj larmoj gutis sur liajn vangojn.

La stato de Bazarov pli kaj pli malboniĝis kun ĉiu horo; la progreso de l’malsano fariĝis rapida, kiel ordinare okazas post la ĥirurgiaj infektoj. Li ne perdis ankoraŭ la konscion kaj komprenis, kion oni diris al li; li ankoraŭ batalis. ”Mi ne volas deliri”, murmuretis li, kunpremante la pugnojn, ”kia sensencaĵo.”

Kaj tuj li aldonis: ”Se de ok oni deprenas dek, kiom restas?” Vasilij Ivanoviĉ paŝis en la ĉambro, kiel freneza, proponis jen unu rimedon, jen alian kaj ĉiuminute kovris la piedojn de l’filo. ”Envolvi en malvarmajn tukojn … vomigan rimedon … sinapismon sur la ventro … sangellason”, ripetis li per streĉita tono. La kuracisto, kiun li petegis resti, aprobis ĉion, donis al la malsanulo limonadon kaj por si petis jen pipon, jen ”ion fortigan-varmigan”, tio estas brandon. Arina Vlasievna sidis sur malalta benko apud la pordo kaj nur de tempo al tempo iris preĝi; antaŭ kelke da tagoj ŝia tualeta spegulo elglitis el ŝiaj manoj kaj rompiĝis: tion ŝi rigardis ĉiam kiel malbonan antaŭsignon: eĉ Anfisuŝka ne sciis, kion diri al ŝi. Timofeiĉ forveturis al sinjorino Odincov.

La nokto estis malbona por Bazarov … Kruela febro turmentis lin. Antaŭ la mateno lia stato iom pliboniĝis. Li petis, ke Arina Vlasievna lin kombu, kisis ŝian manon kaj trinkis du glutojn da teo. Vasilij lvanoviĉ iom viviĝis.

”Dio estu benata!” diris li; venis la krizo …, venis la krizo.

”Rigardu!” diris Bazarov, ”kian povon havas vorto! Li trovis la vorton ’krizo’, kaj li estas konsolita. Miriga afero estas, kiel la homo kredas je la vortoj. Se oni nomas lin malsaĝulo kaj ne batas lin, li malĝojas; se oni diras al li komplimenton pri lia saĝo kaj ne donas al li monon, li estas tute kontenta.”

Ĉi tiu malgranda parolado de Bazarov, similanta liajn antaŭajn malicajn atakojn, ravis lian patron.

”Brave! bone dirita, bonege!” ekkriis li ŝajnigante, ke li aplaŭdas.

Bazarov malĝoje ekridetis.

”Laŭ via opinio”, diris li, ”la krizo pasis aŭ venis?”

”Vi sentas vin pli bone, jen kion mi vidas, jen kio ĝojigas min”, respondis Vasilij Ivanoviĉ.

”Tre bone; ĉiam bone estas ĝoji. Kaj al ŝi, vi memoras? Ĉu vi sendis?”

”Jes, kompreneble.”

La pliboniĝo daŭris ne longe. La atakoj de l’malsano rekomenciĝis. Vasilij Ivanoviĉ sidis apud Bazarov. Ŝajnis, ke ia neordinara maltrankvilo turmentas la maljunulon. Li kelke da fojoj provis ekparoli, sed ne povis.

”Eŭgeno!” diris li fine, ”mia filo, mia kara, bona filo!”

Ĉi tiu neordinara alparolo faris impreson je Bazarov. Li iom turnis la kapon kaj videble penante deleti de si la ŝarĝon de la deliro, kiu premegis lin, li diris: ”Kion, mia patro?”

”Eŭgeno”, daŭrigis Vasilij Ivanoviĉ kaj falis sur la genuojn antaŭ la filo, kvankam Bazarov ne malfermis la okulojn kaj ne povis lin vidi. ”Eŭgeno, vi sentas vin nun pli bone; kun la helpo de Dio vi resaniĝos; sed profitu la nunan momenton, trankviligu min kaj la patrinon, plenumu la devon de l’kristano! Teruro estas al mi tion al vi diri, sed ankoraŭ pli terure … ja por la eterneco., Eŭgeno, pripensu, kiel …”

Rompiĝis la voĉo de la maljunulo. Sur la vizaĝo de lia filo, kvankam li kuŝis, kiel antaŭe, kun fermitaj okuloj, rampis io stranga.

”Mi ne rifuzas, se tio povas trankviligi vin”, diris li fine; ”sed ŝajnas al mi, ke la afero ne estas urĝa. Vi mem diras ke mia stato pliboniĝis.”

”Pliboniĝis, Eŭgeno, pliboniĝis; sed kiu povas scii, ĉio ja dependas de la volo de Dio, kaj plenuminte la devon …”

”Ne, mi atendos ankoraŭ”, interrompis Bazarov. ”Mi konsentas kun vi, ke venis la krizo. Kaj se vi kaj mi eraris, ne grave! Oni absolvas eĉ la senkonsciajn.”

”Mi petas vin, Eŭgeno!”

”Mi atendos. Kaj nun mi volas dormi. Ne malhelpu min.”

Kaj li metis la kapon sur la antaŭan lokon.

La maljunulo leviĝis, sidiĝis sur la seĝo kaj apoginte la mentonon sur la mano, mordis siajn fingrojn.

Bruo de risorta kaleŝo, ĉi tiu bruo, kiu tiel laŭte sonas en la kampara silento, subite frapis liajn orelojn. Pli kaj pli proksime ruliĝis malpezaj radoj; jen jam oni aŭdas la spiron de l’ĉevaloj … Vasilij Ivanoviĉ salte leviĝis kaj sin ĵetis al la fenestro. En la korton de lia malgranda domo estis enveturanta duloka kaleŝo. Ne komprenante, kion tio povis signifi, ardante pro ia sensenca ĝojo, li kuris sur la peronon … Lakeo en livreo malfermis la pordon de l’kaleŝo; sinjorino, kovrita per nigra vualo, en nigra manteleto, eliris, el ĝi …

”Mi estas Anna Sergeevna Odincov”, diris ŝi. ”Eŭgeno Vasiliĉ vivas? Vi estas lia patro? Mi venis kun kuracisto.”

”Bonfarantino!” ekkris Vasilij Ivanoviĉ, kaj kaptinte ŝian manon, konvulsie alpremis ŝin al siaj lipoj. Dume la kuracisto, kiu venis kun ŝi, malgranda homo, portanta okulvitrojn, kun germana fizionomio, eliris ne rapidante el la kaleŝo. ”Li vivas ankoraŭ, vivas mia Eŭgeno, kaj nun li estos savita! Edzino! Edzino! … Al ni anĝelo de l’ĉielo …”

”Granda Dio, kio?” balbutis la maljunulino, kurante el la salono. Nenion komprenante, tuj en la antaŭĉambro, ŝi falis al la piedoj de Anna Sergeevna kaj komencis, kvazaŭ freneza, kisi ŝian veston.

”Kion vi faras! Kion vi faras!” ripetis Anna Sergeevna; sed Arina Vlasievna ne aŭskultis ŝin, kaj Vasilij, Ivanoviĉ daŭrigis: ”anĝelo, anĝelo!”

”Wo ist der Kranke? Kie estas la paciento?” demandis fine la doktoro, ne sen iom da indigno.

Vasilij Ivanoviĉ rekonsciiĝis. ”Ĉi tie, sekvu min, mi petas, vertester her kollega”, aldonis li, rememorante la tempon pasintan.

”E. …?” diris la germano kun maldolĉa rideto.

Vasilij Ivanoviĉ kondukis lin en la kabineton.

”Doktoro de Anna Sergeevna Odincov”, diris li, sin klinante al la orelo de la filo, ”ankaŭ ŝi estas ĉi tie.”

Bazarov malfermis la okulojn.

”Kion vi diris?”

”Mi diras, ke Anna Sergeevna Odincov estas ĉi tie kaj akompanas ŝin ĉi tiu respektinda doktoro.”

Bazarov ĉirkaŭrigardis en la ĉambro.

”Ŝi estas ĉi tie … mi volas ŝin vidi.”

”Vi vidos ŝin, Eŭgeno; sed antaŭe oni devas iom paroli kun la sinjoro doktoro. Mi rakontos al li la tutan historion de la malsano, ĉar Sidor Sidoriĉ forveturis (tio estis la nomo de la distrikta kuracisto), kaj ni faros malgrandan konsiliĝon.”

Bazarov ekrigardis la germanon.

”Bone, parolu, parolu rapide, sed ne latine, mi ja komprenas, kion signifas: jam moritur”.

”Der Herr scheint des Deutschen mächtig zu sein”, komencis la adepto de Eskulapo, sin turnante al Vasilij Ivanoviĉ.

”Ih … gabe … Parolu prefere ruse”, diris la maljunulo.

”To ze … kiel vi volas …”

La konsiliĝo komenciĝis.

Post duonhoro Anna Sergeevna, akompanata de Vasilij Ivanoviĉ, eniris en la kabineton. La doktoro havis la tempon murmureti al ŝi, ke la stato de la malsano estas senespera. Ŝi ekrigardis Eŭgenon … kaj haltis ĉe la pordo, tiel konsternis ŝin la flamanta kaj samtempe morta vizaĝo kun la malklaraj okuloj, fiksitaj sur ŝi. Glaciiganta kaj peza timo ekregis ŝin; la penso, ke ne tion ŝi sentus, se ŝi amus lin, fulme trakuris ŝian kapon.

”Dankon”, malfacile diris li, ”mi tion ne esperis. Tio estas bona ago. Jen ni ankoraŭ unu fojon vidas unu la alian, kiel vi promesis.”

”Anna Sergeevna estis tiel bona…” komencis Vasilij Ivanoviĉ.

”Patro, lasu nin.” ”Anna Sergeevna, vi permesas? Ŝajnas, ke nun…”

Li montris per signo de la kapo sian senforte kuŝantan korpon.

Vasilij Ivanoviĉ eliris.

”Dankon”, ripetis Bazarov. ”Tio estas tute reĝa. Oni diras, ke la reĝoj ankaŭ vizitas la mortantojn.”

”Eŭgeno Vasiliĉ, mi esperas…”

”Eh, Anna Sergeevna, ni parolu la veron. Ĉio estas finita kun mi. Mi falis sub radon. Vi vidas, mi estis prava, ke mi ne zorgis pri la estonteco. La morto estas malnova ŝerco, tamen nova por ĉiu. Ĝis nun mi ne timis … kaj poste venos la senkonscieco kaj ft! (Li malforte svingis la manon). Kion mi devas diri al vi? … Ke mi amis vin? Tio antaŭe estis sensenca, kaj tiom pli nun. La amo estas formo, kaj mia propra formo jam disfalas. Prefere mi diros … kiel bela vi estas! Kaj nun vi staras antaŭ mi tiel bela …”

Anna Sergeevna nevole ektremis.

”Tio estas nenio, ne timu … sidiĝu tie … Ne proksimiĝu al mi: mia malsano estas ja infekta.”

Anna Sergeevna rapide trapasis la ĉambron kaj sidiĝis sur la seĝo apud la sofo, kie kuŝis Bazarov.

”Grandanima!” murmuretis li. ”Ah, kiel proksime… kaj tiel juna, freŝa, pura … en ĉi tiu abomena ĉambro! … Adiaŭ! vivu longe, tio estas la plej grava, kaj ĝuu, dum ne estas ankoraŭ tro malfrue. Vi rigardu, kia abomena spektaklo; duone dispremita vermo, kiu ankoraŭ tordiĝas. Ankaŭ mi ja pensis: multajn agojn mi plenumos. Morti? Mi? Ne, mi havas taskon antaŭ mi, mi estas giganto! Kaj nun, nun la sola tasko de la giganto estas dece morti, kvankam tio estas indiferenta por ĉiu … Tamen mi mortos kiel viro, ne kiel hundo.”

Bazarov eksilentis kaj komencis palpi sian glason. Anna Sergeevna donis al li trinki, ne demetante la gantojn kaj time spirante.

”Min vi forgesos”, rekomencis li, ”ĉar la mortinto ne estas kamarado de l’vivanto. Mia patro diros al vi, kian homon perdas Rusujo … Tio estas sensencaĵo, sed ne seniluziigu lin. Vi ja konas la proverbon: kio ajn amuzas la infanon … Konsolu ankaŭ mian patrinon. Tiajn homojn, kiaj ili, en via granda mondo vi ne trovos, eĉ se vi serĉos ilin tage kun lanterno en la mano … Mi, necesa al Rusujo! … Ne, ŝajnas, ke ne. Kiu do estas necesa al ĝi? Ŝuisto estas necesa, tajloro estas necesa, viandisto … li vendas viandon … viandisto … atendu, mi miksas … ĉi tie estas arbaro …”
Bazarov metis la manon sur sian frunton. Anna Sergeevna sin klinis al li.

”Eŭgeno Vasiliĉ, mi estas ĉi tie…”

Li demetis la manon kaj leviĝis.

”Adiaŭ”, diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. ”Adiaŭ … Aŭskultu … mi ja ne kisis vin tiam … Blovu sur la mortantan kandelon kaj ĝi estingiĝu …”

Anna Sergeevna almetis la lipojn al lia frunto.

”Kio?” demandis murmurete Vasilij Ivanoviĉ.

”Li ekdormis”, respondis ŝi apenaŭ aŭdeble.

La sorto ne destinis al Bazarov pluan vekiĝon. Antaŭ la vespero li tute perdis la konscion kaj en la sekvinta tago li mortis. La patro Alekso plenumis sur li la religiajn ceremoniojn.

Kiam oni sanktoleis lin, kiam la sankta oleo tuŝis lian bruston, unu lia okulo malfermiĝis kaj ŝajnis, ke io, kvazaŭ tremo de teruro trakuras lian mortan vizaĝon, kiam li vidis la pastron en la robo, la fumon de la incenso, la kandelojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Sed tio daŭris nur unu momenton.

Kiam fine li spiris la lastan spiron kaj en la domo ekĝemis ĉiuj, Vasilij Ivanoviĉ furioziĝis. ”Mi diris, ke mi ekribelos”, raŭke kriis li, kun flamanta vizaĝo, kurbigita de grimaco, skuante la pugnon en la aero, kvazaŭ por minaci iun; ”kaj mi ekribelos, ekribelos!” Sed Arina Vlasievna, dronanta en la larmoj, ekpendis sur lia kolo, kaj ili ambaŭ falis sur la vizaĝojn. ”Tiel”, rakontis poste Anfisuŝka en la ĉambro de l’servistoj, ”unu apud la alia ili mallevis siajn kapojn, kiel ŝafoj dum la tagmeza varmego …”

Sed pasas la tagmezo, venas la vespero kaj la nokto, kiu kondukas en trankvilan rifuĝejon la lacajn kaj ŝarĝitajn …


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.