La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

Paŭlo Petroviĉ ne longe ĉeestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolĉa voĉo de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu ĉiujn rimarkojn de Nikolao Petroviĉ respondis per: ”Kompreneble, konata afero!” kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj ŝtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel neŝmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignajisto el malseka ligno. Nikolao Petroviĉ ne perdis la kuraĝon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskaŭ ne havis plu. Arkadio diris la veron: Paŭlo Petroviĉ pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, serĉante rimedon sin savi el embaraso, Paŭlo Patroviĉ malrapide proksimi ĝis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la poŝojn, murmuretis tra la dentoj: ”Mais je puis vous donner de l’argent”, kaj donis al li monon; sed ĉi tiun fojon li mem havis nenion, li do preferis foriri. La disputoj pri la administrado de la bieno ĉiam enuigis lin; cetere, al li ĉiam ŝajnis, ke Nikolao Petroviĉ malgraŭ tutaj siaj fervoro kaj diligenteco, alpaŝas al la afero ne de la ĝusta flanko; sed montri, en kio estas la eraro de Nikolao Petroviĉ, li ne povus. ”Mia frato, ne estas sufiĉe praktika”, diris li al si mem, ”oni trompas lin.” Nikolao Petroviĉ, kontraŭe, havis altan opinion pri la praktikaj kapabloj de Paŭlo Petroviĉ kaj ĉiam petis de li konsilon. ”Mi estas homo mola, malforta, la tutan vivon mi pasigis malproksime de la mondo”, ofte diris li, ”vi, kontraŭe, tiel multe vivis kun la homoj, vi bone konas ilin: vi havas aglan rigardon.”

Paŭlo Petroviĉ, responde al tiaj vortoj, nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio.

Lasinte Nikolaon Petroviĉ en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antaŭan parton de l’domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis ŝanceliĝante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis.

”Kiu estas tie? Eniru!” eksonis la voĉo de Feniĉka.

”Tio estas mi”, diris Paŭlo Petroviĉ kaj malfermis la pordon.

Feniĉka salte leviĝis de la seĝo, sur kiu ŝi sidis kun sia infano; ŝi transdonis ĝin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis ĝin el la ĉambro, kaj rapide ordigis sian tukon.

”Pardonu, se mi malhelpis vin”, komencis Paŭlo Petroviĉ, ne rigardante ŝin, ”mi volis nur peti vin … hodiaŭ, ŝajnas, oni sendas en la urbon … ordonu aĉeti por mi verdan teon.”

”Verdan teon”, ripetis Feniĉka, ”kiom da ĝi vi deziras!”

”Duona funto sufiĉas. Sed mi vidas ĉe vi ĉi tie ŝanĝon”, aldonis li, ĵetante rapidan rigardon, kiu glitis ankaŭ sur la vizaĝo de Feniĉka. ”Jen, la rulkurtenoj”, diris li, vidante; ke ŝi ne komprenas lin.

”Jes. Nikolao Petroviĉ donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas ĉi tie.”

”Jam longe mi ne estis ĉi vi. Nun vi havas ĉi tie belan loĝejon.”

”Dank’al la boneco de Nikolao Petroviĉ”, murmuretis Feniĉka.

”Vi loĝas ĉi tie pli komforte, ol en la flankdomo?” demandis Paŭlo Petroviĉ ĝentile, sed sen plej malgranda rideto.

”Kompreneble, pli komforte.”

”Kiu estas nun en la ĉambroj, kiujn vi okupis!”

”Nun tie estas la lavistinoj.”

”A!”

Paŭlo Petroviĉ eksilentis. ”Nun li foriros”, pensis Feniĉka; sed li ne foriris, kaj ŝi staris antaŭ li, kvazaŭ ŝtonigita, malforte movante la fingrojn.

”Kial vi ordonis elporti vian etulon?” ekparolis fine Paŭlo Petroviĉ. ”Mi amas infanojn, montru ĝin al mi.”

Feniĉka tuta ruĝiĝis pro konfuzo kaj ĝojo. Ŝi timis Paŭlon Petroviĉ: li preskaŭ neniam parolis kun ŝi.

”Dunjaŝa”, vokis ŝi, ”alportu Mitjan, mi petas vin (Feniĉka al neniu en la domo diris ”ci”). Ne, atendu; oni devas vesti lin.”

Feniĉka sin direktis al la pordo.

”Ne grave”, diris Paŭlo Petroviĉ.

”Mi tuj”, respondis Feniĉka kaj rapide eliris.

Paŭlo Petroviĉ restis sola, kaj nun tre atente ĉirkaŭrigardis. La malgranda, malalta ĉambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En ĝi odoris la planko, antaŭ nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris seĝoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis aĉetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontraŭa angulo brulis lampo antaŭ malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun ruĝa rubando pendis ligita al la aŭreolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitaĵoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Feniĉka propramane skribis per grandaj literoj: ”grosoj.” Nikolao Petroviĉ tre amis tiun ĉi konfitaĵon. Sub la plafono, sur longa ŝnureto pendis kaĝo kun mallongvosta fringelo; ŝi senĉese pepis kaj saltis kaj la kaĝo senĉese balanciĝis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petroviĉ en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografaĵo de Feniĉka mem: senokula vizaĝo nenature ridis en nigra kadro — nenion plu oni povis distingi. Super Feniĉka la generalo Jermolov, en ĉerkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kaŭkazo el sub silka ŝueto por pingloj, falanta sur lian frunton.

Pasis kvin minutoj; en la najbara ĉambro estis aŭdebla bruo de paŝoj kaj murmureto. Paŭlo Petroviĉ prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da paĝoj … La pordo malfermiĝis, kaj eniris Feniĉka kun Mitja sur la brakoj. Ŝi surmetis al li ruĝan ĉemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj viŝis lian vizaĝon: li malfacile spiris, penis sin elŝiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras ĉiuj sanaj infanoj; sed la eleganta ĉemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizaĝo. Feniĉka ordigis ankaŭ siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed ŝi povis resti, kia ŝi estis. Efektive, ĉu estas en la mondo io pli ĉarma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako!

”Kia bravulo”, diris karese Paŭlo Petroviĉ kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis.

”Tio estas via onklo”, diris Feniĉka, klininte al li sian vizaĝon kaj delikate balancis lin, dum Dunjaŝa kaŝe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub ĝi kupran groŝon.

”Kiom da monatoj li havas?” demandis Paŭlo Petroviĉ.

”Ses monatojn; la dek-unuan de ĉi tiu monato li komencos la sepan.”

”Ĉu ne la okan, Feodosia Nikolavna?” ne sen konfuzo sin miksis Dunjaŝa en la interparolon.

”Ne, la sepan; kion vi diras!” La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj. ”Petolulo”, diris Feniĉka, ne forigante sian vizaĝon de liaj fingroj.

”Li similas mian fraton”, rimarkis Paŭlo Petroviĉ.

Kiun li povus simili? pensis Feniĉka.

”Tio estas via onklo”, ripetis ŝi, jam per murmureto.

”A! Paŭlo! Jen kie vi estas!” eksonis subite la voĉo de Nikolao Petroviĉ.

Paŭlo Petroviĉ rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel ĝoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto.
”Bravan knabon vi havas”, diris li kaj ekrigardis la horloĝon: ”mi venis ĉi tien, por mendi teon…”

Kaj prenante indiferentan esprimon, Paŭlo Petroviĉ tuj forlasis la ĉambron.

”Ĉu li venis ne invitite?” demandis Feniĉkan Nikolao Petroviĉ.

”Jes. Li ekfrapis kaj eniris.”

”Kaj Arkaŝa ne estis plu ĉe vi!”

”Ne. Ĉu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petroviĉ?”

”Por kio!”

”Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo.”

”N … ne”, diris Nikolao Petroviĉ kun ŝanceliĝo kaj frotis sian frunton. ”Tion oni devis pri frue … Bonan tagon, grasulo”, diris li subite viviĝante kaj proksimiĝinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Feniĉka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la ruĝa ĉemizo de Mitja.

”Nikolao Petroviĉ! Kion vi faras!” murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste ŝi malrapide relevis ilin … ĉarma estis la esprimo de ŝiaj okuloj, kiam ŝi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive.

Nikolao Petroviĉ koniĝis kun Feniĉka en la sekvanta maniero. Foje, antaŭ tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la ĉambro, kiun oni donis al li, la freŝeco de la lita tolaĵo: ”Ĉu la mastrino estas germanino?” pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolĉa vizaĝo kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun ŝi, trinkante teon; ŝi tre plaĉis al li. Nikolao Petroviĉ tiam ĵus transloĝiĝis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn, kiel servistojn, serĉis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al ŝi plenumi en lia domo la rolon de l’ekonomino; ŝi konsentis. Ŝia edzo mortis antaŭ longe, lasinte al ŝi unu filinon Feniĉkan. Post du semajnoj Arina Saviŝna, tia oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj ekloĝis en la flankdomo.

La elekto de Nikolao Petroviĉ estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Feniĉka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj ŝin vidis: ŝi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimanĉoj en la paroĥa preĝejo Nikolao Petroviĉ rimarkis la delikatan profilon de ŝia blanka vizaĝo. Tiel pasis pli ol unu jaro.

Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, ĉu li povas helpi al ŝia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petroviĉ kiel ĉiuj bienuloj, vivantaj ĉiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj eĉ venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas ŝin, Feniĉka forte ektimis, ŝi iris tamen kun la patrino. Nikolao Petroviĉ kondukis ŝin al la fenestro kaj prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj. Esplorinte bone ŝian okulon, ruĝan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj disŝirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Feniĉka atente aŭskultis lin kaj kiam li finis, ŝi volis foriri. ”Kisu la manon de la sinjoro, malsaĝa infano!” diris al ŝi Arina. Nikolao Petroviĉ ne donis al ŝi la manon, kaj konfuzita mem kisis ŝian klinitan kapon je la hardisiĝo. La okulo de Feniĉka baldaŭ resaniĝis, sed la impreso, farita de ŝi je Nikolao Petroviĉ, malaperis ne baldaŭ. Li senĉese vidis spirite ĉi tiun puran, delikatan, time levitan vizaĝon; li sentis sub siaj manoj ŝiajn molajn harojn, vidis ŝiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l’suno ŝiaj malsekaj, perlaj dentoj. Li komencis tre atente rigardi ŝin en la preĝejo, penis plej ofte ekparoli kun ŝi. En la komenco ŝi estis iom sovaĝa, kaj foje, antaŭ la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, ŝi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Ŝi kaŝis sin tie, por ke li ne vidu ŝin. Li rimarkis ŝian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie ŝi rigardis, kiel sovaĝa besteto, kaj amike kriis al ŝi: ”Bonan tagon, Feniĉka! Mi ne mordas.”

”Bonan tagon”, respondis ŝi, ne forlasante sian kaŝejon. Iom post iom ŝi komencis kutimi al li, sed ĉiam ankoraŭ estis konfuzita en lia ĉeesto. Subite ŝia patrino Arina mortis pro ĥolero. Kion devis fari Feniĉka? Ŝi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed ŝi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petroviĉ estis tiel bona kaj delikata … Senutile estus rakonti la ceteron …

”Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi!” demandis ŝin Nikolao Petroviĉ. ”Li ekfrapis kaj eniris!”

”Jes”.

”Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos.”

Nikolao Petroviĉ komencis levi la filon preskaŭ ĝis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu ĉe ĉiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudiĝintaj piedetoj. Paŭlo Petroviĉ revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovaĝa koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapigo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun libroŝranko renaissance el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo … Li sin ĵetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskaŭ kun malespero rigardante la plafonon. Ĉu tial, ke li deziris kaŝi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizaĝo, aŭ pro alia kaŭzo, li leviĝis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin ĵetis sur la kanapon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.