La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VII

Paŭlo Petroviĉ Kirsanov estis komence edukata en la patra domo, same kiel lia pli juna frato, Nikolao, poste en la Instituto de l’paĝioj. De la plej junaj jaroj li estis rimarkinde bela; li estis memfida, iom ŝercema kaj iel kokete kolerema — li ne povis ne plaĉi. Li komencis aperi ĉie, kiam li fariĝis oficiro. Ĉie oni akceptis lin kun malfermitaj brakoj, li estis dorlotata, trouzis sian sukceson, faris diversajn frenezaĵojn, sed eĉ tio ne malutilis lin. La virinoj perdis la kapon pro l’amo al li, la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin. Li loĝis, kiel ni jam diris, kune kun la frato, kiun li amis sincere, kvankam li tute ne similis lin. Nikolao Petroviĉ iom lamis, havis malgrandan vizaĝon kun agrablaj, sed iom malĝojaj trajtoj, malgrandajn nigrajn okulojn, kaj molajn maldensajn harojn; li ne estis diligenta, sed volonte legis kaj evitis la societon. Paŭlo Petroviĉ neniun vesperon pasigis hejme, estis fama per siaj kuraĝo kaj korpa lerteco (li estis la unua, kiu enkondukis la modon de la gimnastikaj ekzercoj inter la eleganta junularo) kaj tralegis ne pli multe, ol kvar, kvin francajn librojn. Dudekok-jara li jam estis kapitano; brila kariero estis malfermita al li. Subite ĉio ŝanĝiĝis.

Oni memoras ankoraŭ hodiaŭ en Peterburgo la princinon R. En la tempo, pri kiu ni parolas, ŝi sin montris iafoje en la peterburga societo. Ŝi havis bone edukitan kaj bonmanieran edzon, sed iom malsaĝan, kaj ne havis infanojn. Ŝi subite forvojaĝadis eksterlandon, subite revenadis Rusujon, entute vivis strangan vivon. Ŝi havis famon de senpripensa koketulino, kun fervoro sin donis al ĉiuj plezuroj, dancis ĝis falo, ridis kaj ŝercis kun junuloj, kiujn ŝi akceptis antaŭ la tagmanĝo en la duonlumo de sia salono, kaj nokte ŝi ploris kaj preĝis, ne povante ie ajn trovi trankvilon. Ofte ĝis la mateno ŝi kuris en sia ĉambro, malespere tordante la manojn, aŭ sidis, pala kaj tremanta antaŭ psalmaro. Venis la tago, kaj jen subite ŝi ree fariĝis eleganta sinjorino, ree faris vizitojn, ridis, babilis kaj sin ĵetis renkonte al ĉio, kio povis doni al ŝi plej malgrandan distraĵon. Ŝia korpo estis admirinde gracia; ŝia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis ĝis la genuoj, sed neniu povus ŝin nomi belulino. En ŝia tuta vizaĝo belaj estis nur la okuloj, kaj eĉ ne la okuloj mem — ili estis ne grandaj kaj grizaj — sed ilia rigardo rapida kaj profunda, senzorga ĝis braveco kaj meditema ĝis malespero — enigma rigardo. Io eksterordinara brilis en ŝi eĉ tiam, kiam ŝia lango babilis vortojn plej sensignifajn. Ŝi sin vestis tre elegante.

Paŭlo Petroviĉ renkontis ŝin en balo, dancis kun ŝi mazurkon, dum kiu li ne diris eĉ unu prudentan vorton, kaj pasie ekamis ŝin. Kutiminta al la venkoj, li ankaŭ tie ĉi rapide atingis la celon; sed la facileco de la triumfo ne malvarmigis lin. Kontraŭe: li ankoraŭ pli dolore, pli forte kroĉiĝis al ĉi tiu virino, en kiu, eĉ en la momento, kiam ŝi sin donis tuta, ĉiam restis ankoraŭ io kaŝita kaj ne atingebla, kien neniu povis penetri. Kio estis sur la fundo de ĉi tiu koro? Dio sola povas tion scii. Ŝajnis, ke ŝin regas iaj sekretaj kaj de ŝi mem ne konataj fortoj; ili ludis kun ŝi, kiel ili volis; ŝia malgranda inteligenteco ne povis kontraŭstari iliajn kapricojn. Ŝia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj; la solajn leterojn, kiuj povus veki la suspekton de ŝia edzo, ŝi skribis al homo, preskaŭ fremda al ŝi; kiam ŝi amis, ŝia amo spiris malĝojon: ŝi ne ridis kaj ne ŝercis plu kun tiu, kiun ŝi elektis, aŭskultis kaj rigardis lin kvazaŭ kun miro. Iafoje, plej ofte subite, ĉi tiu miro fariĝis malvarma teruro; ŝia vizaĝo prenis senvivan sovaĝan esprimon; ŝi sin ŝlosis en la dormoĉambro kaj la ĉambristino, almetinte la orelon al la seruro, povis aŭdi ŝiajn haltigatajn ploregojn. Pli ol unu fojon, revenante hejmen de amkunveno, Kirsanov sentis en la koro la mordantan maldolĉon, kiu naskiĝas post definitiva malsukceso. ”Kion plu mi deziras?” demandis li sin mem, kaj lia koro ĉiam sopiris al io. Foje li donacis al ŝi ringon kun ŝtono, sur kiu estis gravurita sfinkso.

”Kio ĝi estas!” demandis ŝi, ”sfinkso?”

„Jes”, respondis li, ”kaj la sfinkso estas vi.”

”Mi?” demandis ŝi kaj malrapide levis al li enigman rigardon.

”Ĉu vi scias, ke tio tre flatas min?” aldonis ŝi kun delikata rideto, kaj ŝiaj okuloj rigardis same strange.

Paŭlo Petroviĉ suferis eĉ tiam, kiam la princino R. lin amis; sed kiam ŝi fariĝis malvarma por li, kaj tio okazis baldaŭ, li preskaŭ freneziĝis. Ĵaluzo manĝegis lin, li ne lasis ŝin trankvila, kaj ĉie sekvis ŝin; lia senĉesa persekuto ŝin tedis kaj ŝi forveturis eksterlandon. Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ la petoj de la amikoj, malgraŭ la admonoj de la superuloj, kaj forveturis por sekvi la princinon; kvar jarojn li pasigis en fremdaj landoj jen sekvante ŝin, jen forlasante ŝin kun la intenco ne plu ŝin revidi. Li hontis antaŭ si mem, li indignis pro la propra malforteco … sed nenio helpis. Ŝia bildo, ĉi tiu nekomprenebla, preskaŭ sensenca, sed ĉarma bildo tro profunde eniĝis en lian koron. En Badeno iliaj rilatoj rekomenciĝis preskaŭ kiel antaŭe. Antaŭvidante neeviteblan disiĝon, li deziris almenaŭ resti ŝia amiko, kvazaŭ amikeco kun tia virino estus ebla … Ŝi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo ĉiam evitis Paŭlon. Li revenis Rusujon, penis ekvivi la antaŭan vivon, sed ne povis reveni sur la iaman vojon. Kvazaŭ venenita li vagis de loko al loko; li ankoraŭ faris vizitojn, konservis ĉiujn kutimojn de eleganta sinjoro; li povis sin glori per du, tri novaj venkoj; sed li esperis plu nenion de si mem, de aliaj, kaj nenion entreprenis. Li maljuniĝis, griziĝis; bezono fariĝis por li sidi vespere en la klubo, kie, manĝata de la galo kaj enuo, li indiferente disputis en societo de fraŭloj, — ĉio ĉi, kiel oni scias, estas malbona signo. Pri edziĝo li kompreneble ne pensis. Dek jaroj pasis tiamaniere, unutone, senfrukte kaj rapide, terure rapide. Nenie la tempo kuras tiel rapide, kiel en Rusujo; en la malliberejo, oni diras, ĝi kuras ankoraŭ pli rapide. Foje, dum tagmanĝo en la klubo Paŭlo Petroviĉ eksciis pri la morto de la princino R. Ŝi mortis en Parizo en stato proksima de frenezo. Li leviĝis de la tablo kaj longe paŝis en la ĉambroj de la klubo, haltante kvazaŭ ŝtonigita apud la tabloj de la kartludantoj, sed ne revenis hejmen pli frue, ol ordinare. Post iom da tempo li ricevis paketon, adresitan al lia nomo: en ĝi estis la ringo, kiun li donis al la princino. Ŝi trastrekis la sfinkson per krucforma linio kaj petis, ke oni diru al li, ke la kruco estas la solvo de la enigmo. Tio okazis en la komenco de la jaro 1848a, en la sama tempo, kiam Nikolao Petroviĉ, perdinte la edzinon, venis Peterburgon. Paŭlo Petroviĉ preskaŭ ne vidis la fraton de la tempo, kiam Nikolao Petroviĉ ekloĝis en la kamparo: la edziĝo de la lasta koincidis kun la unuaj tagoj de la rilatoj de Paŭlo Petroviĉ kun la princino. Reveninte de la fremdaj landoj, li vizitis Nikolaon Petroviĉ kun la intenco gasti ĉe li du, tri monatojn kaj ĝui lian feliĉon, sed li restis de li nur unu semajnon.

La diferenco en la situacio de ambaŭ fratoj estis tiam tro granda. En la jaro 1848a la diferenco malgrandiĝis: Nikolao Petroviĉ perdis la edzinon, Paŭlo Petroviĉ la rememorojn; post la morto de la princino li penis ne pensi pri ŝi. Sed Nikolao Petroviĉ havis la senton de regule pasigita vivo: lia filo kreskis antaŭ liaj okuloj; Paŭlo, kontraŭe, malĝoja fraŭlo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedaŭroj, similaj al esperoj, de esperoj similaj al bedaŭroj, kiam la juneco jam pasis kaj la maljuneco ankoraŭ ne komenciĝis. Ĉi tiu tempo estis pli malfacila por Paŭlo Petroviĉ ol por iu ajn: perdinte sian estintecon, li perdis ĉion.

”Mi ne invitas vin nun en Marinon”, diris al li foje Nikolao Petroviĉ (li donis ĉi tiun nomon al sia bieno por honori la edzinon), ”vi enuis tie, kiam Mario vivis ankoraŭ, kaj nun?”

”Mi tiam estis ankoraŭ malsaĝa kaj vanta”, respondis Paŭlo Petroviĉ, ”nun se ne pli saĝa, mi estas pli trankvila. Kontraŭe, se vi permesas, mi estas preta nun resti de vi por ĉiam.”

Anstataŭ respondi Nikolao Petroviĉ ĉirkaŭprenis lin; sed pasis unu jaro kaj duono, antaŭ ol Paŭlo Petroviĉ decidiĝis plenumi sian intencon. Sed unu fojon ekloĝinte en la kamparo, li ne forlasis ŝin plu, eĉ dum la tri vintroj, kiujn Nikolao Petroviĉ pasigis en Peterburgo kun la filo. Li komencis multe legi, plejparte angle; tutan sian vivon li aranĝis laŭ la angla maniero, malofte vizitis la najbarojn kaj forlasis la hejmon nur por la elektoj, dum kiuj li ordinare silentis, nur malofte malfermante la buŝon por inciti kaj timigi la bienulojn de la malnova generacio per siaj liberalaj diroj, ne proksimiĝante tamen al la reprezentantoj de la generacio nova. Ĉi tiuj kaj tiuj akuzis lin pri fiereco; ĉi tiuj kaj tiuj respektis lin pro liaj perfektaj aristokrataj manieroj, pro la famo pri liaj venkoj, pro tio, ke li sin bele vestis kaj ĉiam loĝis en la plej bona ĉambro de la plej bona hotelo; pro tio, ke li ordinare bone manĝis kaj eĉ foje tagmanĝis kun Wellington ĉe Ludoviko Filipo; pro tio, ke li ĉiam kunprenis vojaĝan arĝentan skatolon kaj banujon; pro tio, ke li ĉiam odoris eksterordinarajn, admirinde ”noblajn” parfumojn; pro tio, ke li majstre ludis viston kaj ĉiam perdis; fine, oni respektis lin pro lia neriproĉebla honesteco. La sinjorinoj nomis lin ĉarma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li.

”Vi do vidas, Eŭgeno”, diris Arkadio, finante sian rakonton, ”kiel maljuste vi juĝis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li ĉiam estas preta helpi iun ajn kaj ĉiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon…”

”Konata afero: la nervoj”, interrompis Bazarov.

”Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi … precipe … precipe pri la rilatoj al la virinoj.”

”Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!”

”Unuvorte”, daŭrigis Arkadio, ”li estas profunde malfeliĉa, kredu al mi; malestimi lin estas peko.”

”Sed kiu malestimas lin?” respondis Bazarov. ”Malgraŭ ĉio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li taŭgas, plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfeliĉa: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsaĝo forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj.”

”Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis”, rimarkis Arkadio.

”Lian edukon?” interrompis Bazarov. ”Ĉiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple … Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de ĝi? Prefere ĝi dependu de mi. Ne, mia kara, ĉio ĉi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en ĝi la enigma rigardo, kia vi nomis ĝin? Ĉio ĉi estas romantismo, sensencaĵo, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon.”

Ambaŭ amikoj iris en la ĉambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.