La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVII

La tempo, kiel oni scias, iafoje flugas kiel birdo, iafoje ram pas kiel vermo; sed plej feliĉa estas la homo tiam, kiam li eĉ ne rimarkas, ĉu ŝi pasas rapide aŭ malrapide. Arkadio kaj Bazarov ĝuste tiamaniere pasigis dek kvin tagojn ĉe sinjorino Odincov. La kaŭzo de tio estis parte la ordo, kiu regis en ŝia domo kaj en ŝia vivo. Ŝi severe ĝin obeis kaj devigis la aliajn ŝin obei. Ĉio dum la tago estis farata en fiksita tempo.

Matene, precize je la oka horo, la tuta societo kunvenis por trinki teon; de la teo ĝis la matenmanĝo, ĉiu faris, kion li volis; la mastrino estis okupita kun la administranto de la bieno, kun la administranto de la domo kaj kun la ĉefino de la provizejo. Antaŭ la matenmanĝo la societo ree kunvenis por interparoli aŭ legi; la vespero estis rezervita por promenoj, kartludo, muziko; je la deka kaj duono Anna Sergeevna foriris en sian ĉambron, donis ordonojn por la sekvonta tago kaj kuŝiĝis. Al Bazarov ne plaĉis ĉi tiu mezurita, iom solena reguleco de la ĉiutago vivo; ”kvazaŭ sur la reloj”, asertis li; la lakeoj en livreo, la majestaj administrantoj de la domo vundis lian demokratan senton. Li diris, ke se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmanĝi laŭ la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj. Li foje komencis pri tio diskuton kun Anna Sergeevna. Ŝia konduto estis tia, ke ĉiu senĝene povis esprimi al ŝi siajn opiniojn. Ŝi atente aŭskultis lin kaj diris:

”De via vidpunkto vi estas prava, kaj eble en tiu ĉi okazo mi ludas la rolon de sinjorina moŝto; sed en la kamparo neeble estas vivi senorde, alie oni mortus pro enuo”, kaj ŝi daŭrigis la antaŭan vivmanieron. Bazarov murmuris, sed dank’al la ordo en la domo de sinjorino Odincov, en kiu ĉio ”ruliĝis kvazaŭ sur la reloj”, la vivo de Bazarov kaj de Arkadio estis tiel facila kaj agrabla de ŝi. Cetere, de la unua tago de l’restado en Nikolskoje en ambaŭ junuloj fariĝis ŝanĝo. Bazarov, al kiu sinjorino Odincov klare montris sian preferon, perdis sian ordinaran egalpezon: li facile ekscitiĝis, parolis nevolonte, rigardis kolere kaj ne povis longe resti sur la sama loko, io kvazaŭ levis lin. Arkadio, kiu definitive decidis, ke li enamiĝis je Anna Sergeevna, dronis en silenta melankolio. Cetere, ĉi tiu melankolio ne malhelpis lin proksimiĝi al Katja; ŝi eĉ helpis lin ligi kun ŝi amikajn, korajn rilatojn. Ŝi ne ŝatas min! Estu tiel … Sed jen bona estaĵo ne forpuŝas min, pensis li kaj lia koro ree ĝuis la dolĉon de la grandanimaj sentoj. Katja  komprenis malklare, ke li serĉas konsolon en ŝia societo, kaj rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco. En la ĉeesto de Anna Sergeevna ili ne parolis unu kun la alia: Katja ĉiam eniĝis en sin mem sub la penetrema rigardo de l’fratino, Arkadio, kiel konvenas al amanto, en la ĉeesto de la objekto de sia flamo al nenio alia povis turni sian atenton; tamen bone estis al li nur kun Katja. Li sentis, ke li ne estas kapabla interesi sinjorinon Odincov; li konfuziĝis, kiam li restis sola kun ŝi; ankaŭ ŝi ne sciis, kion diri al li; li estis tro juna por ŝi. Kontraŭe, kun Katja Arkadio sentis sin kvazaŭ hejme: li indulge kondutis kun ŝi, ne malhelpis ŝin esprimi la impresojn, kiujn naskis en ŝi la muziko, romano, versaĵoj kaj aliaj bagateloj, ne rimarkante aŭ ne konsciante, ke ĉi tiuj bagateloj interesas ankaŭ lin.

Katja de sia flanko ne malhelpis lin malĝoji. Arkadio volonte restis kun Katja, sinjorino Odincov — kun Bazarov, kaj tial jen kio okazis ordinare: ambaŭ paroj, restinte nelonge kune, disiĝis ĉiu en alian flankon, precipe dum la promenoj. Katja adoris la naturon, ankaŭ Arkadio amis ĝin, kvankam li ne kuraĝis tion konfesi; sinjorino Odincov estis indiferenta al ĝi, same kiel Bazarov. La preskaŭ konstanta disiĝo de niaj amikoj ne restis sen sekvoj: la rilatoj inter ili komencis ŝanĝiĝi. Bazarov ĉesis paroli kun Arkadio pri sinjorino Odincov, ĉesis eĉ kritiki ŝiajn aristokratajn manierojn; li daŭrigis siajn laŭdojn pri Katja kaj konsilis nur moderigi en ŝi la sentimentalajn emojn, sed liaj laŭdoj estis lakonaj, liaj konsiloj — sekaj kaj entute li interparolis kun Arkadio multe malpli ol antaŭe … li kvazaŭ evitis lin, kvazaŭ hontis … Arkadio ĉion ĉi rimarkis, sed konservis la observojn por si. La vera kaŭzo de ĉi tiu ”novaĵo” estis la sento, vekita de sinjorino Odincov en Bazarov, sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus eĉ plej malgrandan aludon al la ebleco de tio, kio fariĝis en li. Bazarov estis granda amanto de l’virinoj kaj de la virina beleco, sed la amon en la ideala senco aŭ romantika, kia li nomis ĝin, li opiniis sensencaĵo, nepardonebla malsaĝo, la kavalirajn sentojn — kripleco aŭ malsano. Pli ol unu fojon li esprimis sian miron, kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg kun ĉiuj trubaduroj. ”Se virino plaĉas al vi”, diradis li, ”penu atingi la celon; se ŝi rifuzas, iru vian vojon, la tero estas sufiĉe granda.” Sinjorino Odincov plaĉis al li: la famoj, kurantaj pri ŝi, la libereco kaj sendependeco de ŝiaj opinioj, ŝia senduba prefero al li, tio ŝajnis favora, por li; tamen li baldaŭ komprenis, ke li ”ne atingos la celon”, sed sin deturni de ŝi li ne havis la forton; li rimarkis tion kun granda miro. Lia sango bolis, kiam li rememoris ŝin; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskiĝis en li, kion li ne volis allasi, kion li ĉiam mokis, kio ribeligis lian tutan fierecon. En la interparoloj kun Anna Sergeevna li ankoraŭ pli forte ol antaŭe montris sian indiferentecon al tio romantika; sed restante sola kun ŝi, li kun indigno konstatis romantikulon en si mem. Tiam li iris en la arbaron kaj paŝis en ĝi per grandaj paŝoj, rompante la renkontatajn branĉojn kaj insultante duonvoĉe sin kaj ŝin; aŭ li grimpis sur fojnamason kaj obstine fermante la okulojn, devigis sin dormi kaj, kompreneble, ne ĉiam sukcesis. Subite li imagis, ke ĉi tiuj ĉastaj manoj iam ĉirkaŭprenos lian kolon, ke ĉi tiuj fieraj lipoj respondos al liaj kisoj, ke ĉi tiuj saĝaj okuloj karese, jes karese, fiksos sian rigardon sur liaj okuloj … kaj li sentis kapturnon, li sin forgesis por unu momento, ĝis kiam indigno ree ekbolis en li. Li kaptis sin mem je diversaj ”hontindaj” pensoj, kvazaŭ la diablo tentus lin. Iafoje ŝajnis al li, ke ankaŭ en sinjorino Odincov fariĝis ŝanĝo, ke en la esprimo de ŝia vizaĝo brilis io neordinara, ke eble … Sed tiam li ordinare frapis per la piedo aŭ grincis per la dentoj kaj minacis al si mem per la pugno.

Tamen Bazarov ne tute eraris. Li frapis la fantazion de Anna Sergeevna; li interesis ŝin, ŝi multe pensis pri li. Dum lia foresto ŝi ne enuis, ne atendis lin, sed lia apero tuj vivigis ŝin; li volonte restis kun li sola kaj volonte parolis kun li, eĉ tiam, kiam li incitis ŝin aŭ vundis ŝian guston, ŝian inklinon al la eleganteco. Ŝi kvazaŭ volis provi lin kaj sin.

Foje, promenante kun ŝi en la ĝardeno, li subite diris per malĝoja voĉo, ke li intencas baldaŭ veturi en la bienon de sia patro … Ŝi paliĝis, io kvazaŭ pikis ŝian koron, tiel pikis, ke ŝi ekmiris kaj poste longe pensis, kion tio povas signifi. Bazarov diris al ŝi pri sia forveturo ne kun la intenco provi ŝin, vidi, kiel tio ŝin impresos: li neniam afektis. Matene en la sama tago li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston, Timofeiĉ. Ĉi tiu Timofeiĉ, sprita, viva maljunulo, kun paliĝintaj flavaj haroj, kun sunbruna ruĝa vizaĝo kaj kun etaj larmoj en fermetitaj okuloj, neatendite aperis antaŭ Bazarov en sia mallonga vesto el dika, grize blueta drapo; li estis zonita per rimeno kaj portis gudritajn botojn.

”Bonan tagon, maljunulo!” ekkriis Bazarov.

”Bonan tagon, sinjoro Eŭgeno Vasiliĉ”, komencis la maljunulo kaj ĝoje ekridetis; lia tuta vizaĝo sulkiĝis.

”Kio kondukas vin ĉi tien? Ĉu oni sendis vin por min venigi?”

”Kion vi diras?” balbutis Timofeiĉ (li rememoris la severan ordonon, ricevitan de l’sinjoro antaŭ la forveturo). ”Mi veturis en la urbon pro aferoj de l’sinjoro, mi ekaŭdis pri via ĉeesto kaj mi iom flankiris de la vojo por rigardi vian moŝton … mi ne venis por ĝeni vin!”

”Bone, ne mensogu”, interrompis lin Bazarov. ”Ĉu la vojo al la urbo iras tra ĉi tie?”

Timofeiĉ konfuziĝis kaj respondis nenion.

”Mia patro bone fartas!”

”Dank’al Dio.”

”Kaj mia patrino?”

”Ankaŭ Arina Vasiljevna, dank’al Dio. ”

”Ili certe atendas min!”

La maljunulo klinis flanken sian malgrandan kapon.

”Ah, Eŭgeno Vasiliĉ, kiel ne atendi vin! Kredu al mi, la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn.”

”Bone, bone! Lasu la rakontojn. Diru, ke mi baldaŭ venos.”

”Mi obeas”, kun sopiro respondis Timofeiĉ.

Elirinte el la domo, li per ambaŭ manoj ŝovis sian ĉapon ĝis oreloj, suriris sian mizeran veturilon, kaj ektrotetis, sed ne al la urbo.

Vespere en la sama tago sinjorino Odincov sidis en sia ĉambro kun Bazarov. Arkadio paŝis en la salono kaj aŭskultis la ludon de Katja. La princidino supreniris en sian ĉambron; ŝi ĝenerale malamis la gastojn, kaj precipe ĉi tiujn ”novajn senŝuulojn”, kiaj ŝi nomis ilin. En la paradaj ĉambroj ŝi nur koleretis; sed en sia ĉambro, antaŭ sia ĉambristino, ŝi iafoje verŝis tiajn insultojn, ke la kufo kun la garnaĵo saltis sur ŝia kapo. Sinjorino Odincov sciis ĉion ĉi.

”Kiel vi povas pensi pri la forveturo”, komencis ŝi; ”kaj via promeso?”

Bazarov ektremis.

”Kia promeso?”

”Vi forgesis? Vi ja intencis doni al mi kelke da lecionoj de la ĥemio”.

”Kion fari! La patro atendas min; mi ne povas plu prokrasti. Cetere, vi povas legi: Pelouse et Fremy: ”Notions générales de chemie”, tio estas bona libro kaj klare skribita. Vi trovos en ĝi ĉion, kion vi bezonas.”

”Tamen vi diris al mi, ke libro ne povas anstataŭi … mi forgesis vian esprimon, sed vi scias, kion mi volas diri, vi memoras?”

”Kion fari!” ripetis Bazarov.

”Por kio veturi?” diris sinjorino Odincov, mallaŭtigante la voĉon.

Li ekrigardis ŝin. Ŝi apogis sian kapon al la dorso de la seĝo kaj krucis sur la brusto la manojn, nudajn ĝis la kubutoj. Ŝi ŝajnis pli pala de la lumo de la sola lampo, ĉirkaaŭita per papera ŝirmilo. Vasta blanka vesto kovris ŝin per siaj molaj faldoj; apenaŭ estis videblaj la pintoj de ŝiaj piedoj, kiuj ankaŭ estis krucitaj.

”Kaj por kio resti?” respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov iom turnis la kapon.

”Kiel por kio? Ĉu ne estas al vi gaje ĉe mi? Ĉu vi pensas ke oni ne bedaŭros ĉi tie vian foreston?”

”Mi estas certa, ke ne.”

Sinjorino Odincov silentis dum momento.

”Malprave vi pensas tion. Cetere, mi ne kredas al vi. Vi ne povis tion diri serioze.” Bazarov sidis senmove. ”Eŭgeno Vasiliĉ, kial vi silentas?”

”Kion mi povas diri al vi? La homoj ĝenerale ne meritas bedaŭron, tiom pli mi.”

”Kial?”

”Mi estas homo pozitiva, neinteresa. Mi ne scias paroli.”

”Vi deziras aŭdi de mi komplimenton, Eŭgeno Vasiliĉ?”

”Tio ne estas mia kutimo. Ĉu vi mem ne scias, ke la eleganta flanko de la vivo estas fremda por mi, la flanko, kiun vi tiel ŝatas?”

Sinjorino Odincov mordis la angulon de sia naztuko.

”Pensu, kion vi volas, sed mi enuos, kiam vi forveturos.”

”Arkadio restos”, respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov delikate levis la ŝultrojn.

”Mi enuos”, ripetis ŝi.

”Ĉu vere? En ĉiu okazo vi ne longe enuos.”

”Kial vi pensas tion?”

”Tial, ke vi mem diris al mi, ke vi enuas nur tiam, kiam via ordo estas atencata. Vi tiel senpeke regule aranĝis vian vivon, ke en ĝi ne restas loko por enuo, por sopiro … por iu ajn malagrabla sento.”

”Vi do pensas, ke mi estas senpeka … tio estas, ke mi tiel regule aranĝis mian vivon?”

”Kompreneble! Ekzemple: post kelke da minutoj sonoros la deka horo, kaj mi jam scias de antaŭe, ke vi forpelos min.”

”Ne, mi ne forpelos vin, Eŭgeno Vasiliĉ. Vi povas resti. Malfermu la fenestron … oni sufokiĝas ĉi tie.”

Bazarov leviĝis kaj puŝis la fenestron. Ĝi malfermiĝis subite kun bruo. Li ne supozis, ke ĝi malfermiĝas tiel facile, kaj liaj manoj tremis. Malluma, mola nokto ekrigardis en la ĉambron, kun sia preskaŭ nigra ĉielo, delikate bruantaj arboj kaj freŝa odoro de la libera, pura aero.

”Mallevu la kurtenon kaj sidiĝu”, diris sinjorino Odincov, ”mi dezirus iom babili kun vi antaŭ via forveturo. Rakontu al mi ion pri vi mem; vi neniam parolas pri vi.”

”Mi penas paroli kun vi pri utilaj aferoj, Anna Sergeevna.”

”Vi estas tre modesta … Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas, nin.”

Kial ŝi diras tion al mi? pensis Bazarov.

”Ĉio ĉi tute ne estas interesa”, diris li voĉe, ”precipe por vi, ni estas malaltaj homoj …”

”Kaj mi, laŭ via opinio, mi estas aristokratino?”

Bazarov levis al ŝi siajn okulojn.

”Jes”, respondis li, troigante la akrecon de la tono.

Ŝi ekridetis.

”Mi vidas, ke vi malbone min konas, kvankam vi asertas, ke ĉiuj homoj similas unu alian kaj ne valoras la penon studi ilin. Mi iam rakontos al vi mian vivon … sed antaŭe vi rakontu al mi vian.”

”Mi malmulte konas vin”, ripetis Bazarov. ”Eble vi estas prava; eble, efektive, ĉiu homo estas enigmo. Vi, ekzemple, vi evitas la societon, ĝi tedas vin, — tamen vi invitis en vian hejmon du studentojn. Kial vi, tiel inteligenta kaj bela, vivas en la kamparo?”

”Kiel? Kiel vi diris tion?” vive interrompis sinjorino Odincov.

”Vi, tiel … bela?”

Bazarov sulkigis la brovojn.

”Tio estas indiferenta”, murmuris li. ”Mi volis diri, ke mi ne komprenas bone, por kio vi loĝiĝis en la kamparo?”

”Vi tion ne komprenas … tamen vi iel klarigas tion al vi.”

”Jes … mi pensas, ke vi ĉiam restas en la sama loko, ĉar vi trodorlotis vin, ĉar vi tre amas la komforton, lukson, kaj ĉio alia estas indiferenta por vi.”

Sinjorino Odincov ree ekridetis.

”Vi absolute ne volas kredi, ke mi estas kapabla al pasio?”

”Pro scivolo, eble, sed ne alie.”

”Ĉu vere? Nun mi komprenas, kial ni tiel bone interkonsentas; vi ja estas tia sama, kia mi.”

”Ni interkonsentas …” surde ripetis Bazarov.

”Ah, jes! … Mi forgesis, ke vi volas forveturi”.

Bazarov leviĝis. La lampo malforte lumis en la mezo de la mallumiĝinta, bonodora, izolita ĉambro. La kurteno, de tempo al tempo balanciĝanta, enlasis internen la ekscitantan freŝecon de la nokto, — ekstere estis aŭdebla ĝia mistera murmureto. Sinjorino Odincov estis tute senmova, sed sekreta ekscito ekregis ŝin iom post iom. Bazarov sentis la samon. Li komprenis subite, ke li estas sola kun juna, bela virino…

”Kien vi iras?” malrapide diris ŝi.

Li respondis nenion kaj sin mallevis sur la seĝon.

”Do, vi opinias min trankvila, mola kaj trodorlotita estaĵo”, daŭrigis ŝi per la sama voĉo, ne deturnante la okulojn de la fenestro. ”Kaj mi scias pri mi, ke mi estas malfeliĉa.”

”Vi estas malfeliĉa? Kial? Ĉu vere vi estas sentema je malnoblaj klaĉoj?”

Sinjorino Oldincov sulkigis la brovojn. Ŝin kolerigis, ke li tiel komprenis ŝin.

”Ĉi tiuj klaĉoj eĉ ne ridigas min, Eŭgeno VasiIiĉ, kaj mi estas tro fiera, por ke ili povu maltrankviligi min. Mi estas malfeliĉa … ĉar mi ne havas deziron, volon vivi. Vi rigardas min fide, vi pensas: ’Tion diras aristokratino, tute kovrita per puntoj kaj sidanta sur velura seĝo.’ Mi tute ne kaŝas tion: mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi. Rigardu tiujn ĉi kontraŭdirojn, kiel vi volas. Cetere, ĉio ĉi estas por vi romantismo.”

Bazarov balancis la kapon.

”Vi estas sana, sendependa, riĉa; kion plu vi deziras?”

”Kion mi deziras”, ripetis sinjorino Odincov kaj eksopiris.

”Mi estas tre laca, mi estas maljuna, al mi ŝajnas, ke mi vivas jam tre longe. Jes, mi estas maljuna”, aldonis ŝi, malrapide surtirante la ekstremojn de la manteleto sur siajn nudajn manojn.

Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de Bazarov, kaj ŝi iomete ruĝiĝis. ”Post mi jam estas tiom da rememoroj: la vivo en Peterburgo, riĉeco, poste malriĉeco, poste la morto de mia patro, edziniĝo, vojaĝo eksterlandon k. t- p-, k- t- p. Multe da rememoroj, kaj nenio inda pro rememoro; antaŭ mi longa, longa vojo, sen celo … Kaj mi ne sentas deziron iri.”

”Vi estas tiel senrevigita?” demandis Bazarov.

”Ne”, respondis sinjorino Odincov post paŭzo, ”sed mi ne estas kontentigita. Ŝajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon…”

”Vi dezirus ekami”, interrompis ŝin Bazarov, ”sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfeliĉo.”

Sinjorino Odincov komencis rigardi la manikojn de sia manteleto.

”Ĉu mi ne povas ekami?” diris ŝi.

”Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfeliĉo. Kontraŭe, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro.”

”Kia aventuro?”

”Ekami.”

”De kie vi scias tion?”

”De rakontoj”, kolere respondis Bazarov.

Vi koketas, pensis li, vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi … Lia koro, efektive, ŝiriĝis.

”Krom tio, vi estas eble tro postulema”, diris li, klinante sian korpon antaŭen kaj ludante kun la flanko de la apogse ĝo. ”Eble. Laŭ mia opinio, aŭ ĉio, aŭ nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedaŭro, sen reveno. Alie, prefere nenio.”

”Konsidere ĉion”, diris Bazarov, ”ĉi tiu kondiĉo estas justa, kaj mi miras, ke ĝis hodiaŭ … vi ne trovis, kion vi deziras.”

”Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!”

”Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile.”

”Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?”

”Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras.

La ĉefa afero estas scii sin doni.” Sinjorino Odincov iom levis sian dorson de la apogseĝo.

”Vi parolas, kvazaŭ vi ĉion ĉi jam spertis”, komencis ŝi.

”Simpla okazo, Anna Sergeevna: ĉio ĉi, vi scias, ne estas mia specialo.”

”Sed vi scius vin doni?”

”Mi ne scias; mi ne volas glori min.”

Sinjorino Odincov respondis nenion, Bazarov eksilentis. Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono.

”Kiel malfrue Katja ludas hodiaŭ”, rimarkis Anna Sergeevna.

Bazarov leviĝis.

”Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi.”

”Atendu, kien vi rapidas … mi devas diri al vi unu vorton.”

”Kian?”

”Atendu”, murmuretis sinjorino Odincov.

Ŝiaj okuloj haltis sur Bazarov; ŝajnis, ke ŝi atente rigardas lin.

Li trapaŝis la ĉambron, poste subite proksimiĝis al ŝi, rapide diris ”adiaŭ”, premis ŝian manon tiel, ke ŝi preskaŭ ekkriis, kaj eliris. Ŝi levis siajn kungluiĝintajn fingrojn al la lipoj, blovis sur ilin, kaj rapide salte leviĝinte de la seĝo, sin direktis per rapidaj paŝoj al la pordo, kvazaŭ dezirante revoki Eŭgenon… La ĉambristino eniris kun karafo sur arĝenta pleto. Sinjorino Odincov haltis, ordonis al ŝi foriri, ree sidiĝis kaj komencis mediti. Ŝia harligo malligiĝis kaj falis sur ŝian ŝultron, kvazaŭ nigra serpento. La lampo longe ankoraŭ brilis en la ĉambro de Anna Sergeevna kaj longe ŝi restis senmova, kondukante de tempo al tempo la fingrojn sur la manoj, kiujn delikate mordetis la nokta malvarmo.

Post du horoj Bazarov revenis en sian dormoĉambron kun ŝuoj, malsekaj de la roso, kun senordaj haroj kaj malgaja mieno.

Li trovis Arkadion ĉe la skribotablo, kun libro en la manoj, kun surtuto, butonumita ĝis la mentono.

”Vi ne dormas ankoraŭ?” diris li preskaŭ kun bedaŭro.

”Vi longe restis hodiaŭ ĉe Anna Sergeevna”, diris Arkadio, ne respondante lian demandon.

”Jes, mi restis kun ŝi la tutan tempon, kiam vi kun Katerino Sergeevna ludis la fortepianon.”

”Mi ne ludis …” komencis Arkadio kaj eksilentis. Li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj, kaj li ne volis plori antaŭ sia mokema amiko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.