La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro I

Nu, Petro? Vi vidas ankoraŭ nenion?” demandis la 20-an de majo de l’jaro 1859a viro ĉirkaŭ kvardekjara, en palto, kovrita de polvo kaj en pantalono el kvadratita ŝtofo, elirante sen ĉapo sur la malaltan peronon de gastejo ĉe la ŝoseo N. La demandita servisto estis plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono kaj kun malgrandaj senbrilaj okuloj.

Ĉe la servisto ĉio: la turkisa orelringo, la pomaditaj haroj, la edukitaj gestoj, ĉio unuvorte montris homon de la nova progresema generacio. Li ekrigardis indulge la vojon kaj respondis kun memestimo:

”Nenion, absolute nenion!”

”Nenion?” diris la mastro.

”Nenion absolute!” ripetis la servisto.

La sinjoro eksopiris kaj sidiĝis sur malgranda benko. Ni konigos lin al la leganto, dum li sidas, krucinte sub si la krurojn kaj medite ĉirkaŭrigardante. Oni nomas lin Nikolao Petroviĉ Kirsanov. Li posedas, dekkvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, aŭ farmbienon de dumil ”desiatinoj”, kiel li nomas ĝin de l’tempo, kiam li aranĝis siajn rilatojn kun la kamparanoj laŭ la moderna maniero. Lia patro, unu el niaj generaloj de l’jaro 1812a, duonklera, vulgara, sed ne malbona homo, pursanga ruso, griziĝis en la uniformo. Li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis kon-stante en la provinco, kie li ludis sufiĉe gravan rolon dank’al sia rango. Nikolao Petroviĉ naskiĝis en la sudo de Rusujo, same kiel lia pli aĝa frato Paŭlo, pri kiu ni parolos poste; li estis edukata hejme ĝis la aĝo de dek kvar jaroj, ĉirkaŭata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo. Lia patrino, naskita fraŭlino Koliazin, nomata, kiel knabino, Agato, kaj kiel generaledzino — Agatokleo Kuzminiŝna Kirsanov, diferencis en nenio de la tiamaj edzinoj de l’superaj oficiroj, portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn, en la preĝejo unua proksimi ĝis al la kruco, parolis laŭte kaj multe, etendis ĉiumatene sian manon al la infanoj por kiso, por la nokto benis ilin, — unuvorte vivis plene por sia plezuro.

Kvankam Nikolao Petroviĉ tute ne posedis famon de kuraĝulo kaj eĉ estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Paŭlon: sed li rompis al si la kruron en la tago mem, en kiu venis la sciigo pri lia akcepto en la armeon, kaj pasiginte du monatojn en la lito, lamis la tutan vivon. Devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado. La generalo veturigis lin Peterburgon, kiam li atingis la deknaŭan jaron, por ke li studu en la universitato. En la sama jaro lia frato ricevis la oficiran rangon en gvardia regimento. La du junuloj prenis komunan loĝejon kaj vivis tie sub ne tro severa gardo de frato de la patrino, alta oficisto. Ilia patro revenis al sia divizio kaj al sia edzino, kaj nur malofte sendis al la filoj grandajn foliojn de griza papero, kovritajn per larĝa skribo de lerta skribista mano. En la fino de ĉiu letero oni ĉiam povis legi la vortojn: ”Petro Kirsanov, generalomajoro”, ĉirkaŭitajn per spiraloj. En la jaro 1835a Nikolao Petroviĉ forlasis la universitaton kun la titolo de licenciato kaj en la sama jaro la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokiĝis kun la edzino Peterburgon. Li luis domon apud la Taŭrida ĝardeno kaj sin enskribis en la anglan klubon, kiam subite li mortis pro apopleksio. Agatokleo Kuzminiŝna baldaŭ sekvis lin: ŝi ne povis kutimi al la izolita vivo en la ĉefurbo; la ĉagreno pro la eksigo alkondukis ŝin en la tombon. Nikolao Petroviĉ, ankoraŭ dum la vivo de siaj gepatroj enamiĝis, je ilia granda ĉagreno je la filino de oficisto, estinta mastro de la domo, en kiu li loĝis. Ŝi estis beleta knabino, ne sen klereco: ŝi legis en la revuoj seriozajn artikolojn en la fako ”Sciencoj.” Li edziĝis je ŝi, tuj kiam pasis la tempo de la funebro, forlasis la ministrejon de la apanaĝoj, kie li ricevis oficon dank’ al la influo de la patro, transloĝiĝis kun sia Maŝa en somerloĝejon apud la Instituto de l’arbaroj, poste en la urbon, en malgrandan kaj agrablan loĝejon, kun pura ŝtuparo kaj malvarma salono, fine — en sian bienon, kie baldaŭ naskiĝis lia filo, Arkadio. La geedzoj vivis akorde kaj trankvile: preskaŭ neniam forlasis unu la alian, kune legis, ludis je kvar manoj fortepianon, kantis duetojn; ŝi plantis florojn kaj zorgis pri la kortaj birdoj, li iafoje ĉasis kaj sin okupis per la terkulturado. Arkadio kreskis kaj kreskis — ankaŭ bone kaj trankvile. Dek jaroj pasis kvazaŭ sonĝo. En la jaro 1847a la edzino de Kirsanov mortis. Peza estis la bato por Kirsanov, kaj liaj haroj griziĝis en kelke da semajnoj; li forveturis eksterlandon por iom distri sin … sed venis la jaro 1848a. Vole nevole li revenis en la kamparon kaj post sufiĉe longa senokupeco entreprenis reformojn en la administrado de sia bieno. En la jaro 1855a li forveturigis sian filon en la universitaton de Peterburgo; li vivis tri jarojn en la ĉefurbo, preskaŭ ne forlasante la hejmon kaj penante ligi rilatojn kun la junaj kolegoj de Arkadio. Dum la lasta somero li ne povis veturi Peterburgon, — kaj jen ni vidas lin en la monato majo de l’jaro 1859a, jam tute griza, plenkorpa kaj iom kurbiĝinta: li atendas la filon, ricevintan, kiel iam li mem, la titolon de licenciato.

La servisto, pro konveneco, aŭ eble ne dezirante resti sub la okuloj de l’sinjoro, iris al la pordego kaj ekfumis pipon. Nikolao Petroviĉ mallevis la kapon kaj komencis rigardi la malnovajn ŝtupojn de la perono: granda, multkolora kokido grave promenis sur ili, forte frapante per siaj grandaj flavaj piedoj; malpura kato neamike rigardis ĝin, kun grimaco kaŭrante sur la balustrado. La suno estis bruliga: el la duonmalluma vestiblo de la gastejo flugis odoro de varma sekala pano. Ekmeditis nia Nikolao Petroviĉ. ”Mia filo … licenciato … Arkaŝa…” senĉese turniĝis en lia kapo; li penis pensi pri io alia, sed la samaj pensoj revenis kaj revenis. Li rememoris la mortintan edzinon… ”Ŝi ne ĝisvivis!” murmuretis li malgaje … Grasa griza kolombo alflugis sur la vojon kaj kuris rapide trinki akvon el kotujo proksime de la puto. Nikolao Petroviĉ komencis rigardi ĝin, kaj lia orelo jam distingis la bruon de proksimiĝantaj radoj …

”Sinjoro, via filo”, diris la servisto, reveninte de la pordego. Nikolao Petroviĉ salte leviĝis kaj ĵetis la rigardon: sur la vojo sin montris tarantaso, al kiu estis jungitaj tri ĉevaloj; en la tarantaso ekbrilis la rando de studenta ĉapo, konataj trajtoj de kara persono …

”Arkaŝa! Arkaŝa!” ekkriis Kirsanov kaj kuris al la filo, svingante la manojn … Post kelke da momentoj liaj lipoj jam alglui ĝis al la senbarba, kovrita de polvo kaj sunbruna vizaĝo de la juna licenciato.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.