La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXIV

Post du horoj li frapis sur la pordo de Bazarov.

”Mi devas peti vian pardonon, ke mi malhelpas viajn sciencajn okupojn”, komencis li, sidiĝante sur seĝo apud la fenestro, kaj apogis ambaŭ manojn sur bela bastono kun ebura tenilo (ordinare li iris sen bastono): ”sed mi estas devigita peti de vi kelke da minutoj de via tempo … ne pli multe.”

”Mia tuta tempo estas al via dispono”, respondis Bazarov, ĉe kiu io trakuris sur la vizaĝo, tuj kiam Paŭlo Petroviĉ trapasis la sojlon de la pordo.

”Sufiĉas por mi kvin minutoj. Mi venis por prezenti al vi unu demandon.”

”Demandon? Pri kio?”

”Volu kompleze aŭskulti min. En la komenco de via restado en la domo de mia frato, kiam mi ankoraŭ ne rifutis al mi la plezuron diskuti kun vi, mi aŭdis viajn opiniojn pri multaj temoj; sed, kiel mi memoras, nek inter ni, nek en mia ĉeesto iam naskiĝis diskuto pri la dueloj, pri la dueloj ĝenerale. Permesu demandi vin, kia estas via opinio pri ili?”

Bazarov, kiu leviĝis renkonte al Paŭlo Petroviĉ, sidiĝis sur la rando de seĝo kaj krucis la brakojn.

”Jen mia opinio”, diris li, ”de la teoria vidpunkto la duelo estas sensencaĵo; sed de la praktika vidpunkto — tio estas alia afero.”

”Tio estas, vi volas diri, se mi bone komprenas vin, ke kia ajn estus via teoria opinio pri la duelo, en la praktiko vi ne permesus vin ofendi sen postuli kontentigon.”

”Vi plene divenis mian penson”.

”Tre bone. Mi ĝojas aŭdi tion de vi. Viaj vortoj liberigas min de mia nescio…”

”De via necerteco, vi volas diri.”

”Ne grave; mi uzas tian esprimon, por ke vi komprenu min; mi ne estas … seminaria rato. Viaj vortoj liberigas min de malĝoja neceso. Mi decidis dueli kun vi.”

Bazarov larĝe malfermis la okulojn.

”Kun mi?”

”Nepre kun vi.”

”Kial? Permesu demandi vin…”

”Mi povus klarigi al vi la kaŭzon”, komencis Paŭlo Petroviĉ.

”Sed mi preferas silenti pri ĝi. Laŭ mia gusto vi estas superflua tie ĉi; mi ne povas trankvile vidi vin, mi vin malestimas, kaj se tio ne sufiĉas al vi …”

La okuloj de Paŭlo Petroviĉ ekbrilis … ankaŭ tiuj de Bazarov ekflamis.

”Tre bone”, respondis li. ”Pluaj klarigoj estas superfluaj. Vin atakis subita kaprico provi sur mi vian kavaliran ardecon. Mi povus rifuzi al vi la plezuron, sed se vi deziras …”

”Mi kore dankas vin”, respondis Paŭlo Petroviĉ, ”Mi do povas nun esperi, ke vi akceptos mian provokon kaj ne devigos min uzi superfortajn rimedojn.”

”Tio estas, sen alegorioj, ĉi tiun bastonon?” kun malvarma sango respondis Bazarov. ”Vi estas tute prava. Vi tute ne bezonas ofendi min. Cetere, tio ne estus tute sendanĝera. Vi povas resti ĝentilhomo. Mi akceptas vian provokon kiel ĝentilhomo.”

”Perfekte”, respondis Paŭlo Petroviĉ kaj starigis la bastonon en angulo. ”Restas diri kelke da vortoj pri la kondiĉoj de nia duelo, sed antaŭe mi dezirus ekscii, ĉu vi opinias formale necesa ŝajnigi malpacan disputon, kiu povas esti preteksto al mia provoko?”

”Ne, ni lasu la formalaĵojn.”

”Tia estas ankaŭ mia opinio. Superflue ankaŭ estas funde esplori la verajn kaŭzojn de nia konflikto. Ni malamas unu la alian. Ĉu tio ne sufiĉas?”

”Ĉu tio ne sufiĉas?” ripetis ironie Bazarov.

”Kio koncernas la kondiĉojn de la duelo, ĉar ni ne havos sekundantojn … kie ni povus preni ilin?”

”Efektive, kie ni povus preni ilin?”

”Mi havas la honoron proponi al vi jenon: la duelo havos lokon morgaŭ matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj; la bariero je dek paŝoj …”

”Je dek paŝoj? bone; tio estas interspaco, sufiĉa por nia malamo.”

”Ok, se vi deziras?”

”Bone, kial ne?”

”Ni pafos dufoje; por ĉia okazo ĉiu el ni metos en sian poŝon leteron, en kiu li mem kulpigos sin pri sia morto.”

”Kun tio mi ne tute konsentas”, respondis Bazarov. ”Tio tro similas francan romanon, tio ne ŝajnos versimila.”

”Eble. Tamen vi konsentu, ke ne estas agrable esti suspektata je mortigo?”

”Mi konsentas. Sed ekzistas rimedo por eviti ĉi tiun malagrablan akuzon. Ni ne havos sekundantojn, sed ni povas havi atestanton.”

”Nome kiun? permesu demandi vin.”

”Petron.”

”Kiun Petron?”

”La lakeon de via frato. Li estas homo, staranta sur la nivelo de la moderna progreso, kaj plenumos sian rolon kun la tuta comme il faut”, necesa en tiaj okazoj.”

”Ŝajnas al mi, ke vi ŝercas, estimata sinjoro.”

”Tute ne. Konsiderinte mian proponon, vi venos al la konkludo, ke ĝi estas plena de prudento kaj simpleco. Oni ne povas kaŝi alenon en sako, kaj mi prenas sur min prepari lin konforme al la cirkonstanco kaj alkonduki lin al la kampo de la batalo.”

”Vi daŭrigas la ŝercon”, diris Paŭlo Petroviĉ, leviĝante de la seĝo. ”Sed post la afabla preteco, kiun vi ĵus montris, mi ne havas la rajton fari malfacilaĵojn … Do ĉio estas aranĝita … Ĉu vi posedas pistoletojn?”

”Por kio mi havus ilin, Paŭlo Petroviĉ, mi ne estas militisto.”

”En tia okazo mi proponas al vi miajn. Vi povas kredi al mi, ke jam dum kvin jaroj mi ne uzis ilin.”

”Jen trankviliga novaĵo.”

Paŭlo Petroviĉ prenis sian bastonon …

”Nun, estimata sinjoro, restas nur danki vin kaj vin lasi al viaj okupoj. Mi havas la honoron adiaŭi vin.”

”Ĝis agrabla revido, mia estimata sinjoro”, diris Bazarov, akompanante la gaston al la pordo.

Paŭlo Petroviĉ eliris kaj Bazarov staris momenton antaŭ la pordo kaj subite ekkriis: ”La diablo min prenu! Kiel bele kaj kiel malsaĝe! Kian komedion ni ludis! Instruitaj hundoj tiel dancas sur la postaj piedoj. Sed ne eble estis rifuzi; alie li ekbatus min kaj tiam … (Bazarov paliĝis ĉe ĉi tiu penso; lia tuta fiereco eksplodis). Tiam mi sufokus lin, kiel katidon.” Li revenis al sia mikroskopo, sed lia koro estis ekscitita, kaj la trankvileco, necesa por la observoj, malaperis. Li vidis nin hodiaŭ — pensis li — sed ĉu li volas esti defendanto de l’frato? Cetere, tiom da krio pro unu kiso? Ĉi tie estas kaŝita io alia. Ĉu li mem amas ŝin? Kompreneble, li amas; tio estas klara, kiel la tago. ”Kia impliko! Malbela afero!” diris li fine, ”malbela, de kiu ajn flanko oni ĝin rigardas. Unue, oni devos submeti sian frunton al la kugloj kaj en ĉiu okazo forveturi; poste … Arkadio … kaj la bonulo Nikolao Petroviĉ. Malbela, malbela afero.”

La tago pasis ankoraŭ pli trankvile kaj malrapide ol ordinare. Feniĉka kvazaŭ malaperis de la mondo; ŝi sidis en sia ĉambro, kiel muso en sia truo. Nikolao Petroviĉ havis embarasitan mienon. Oni sciigis al li, ke en lia tritiko, sur kiu li fondis grandajn esperojn, aperis lolo. Paŭlo Petroviĉ premegis ĉiujn, eĉ Prokofiĉon, per sia glacia afableco. Bazarov komencis skribi leteron al sia patro, sed disŝiris ĝin kaj ĵetis sub la tablon. Se mi mortos, ili ekscios, pensis li; sed mi ne mortos. Ne, ankoraŭ longe mi vagos en la mondo. Li ordonis al Petro, ke li venu al li en la morgaŭa tago, ĉe la tagiĝo, por tre grava afero; Petro imagis, ke li volas preni lin kun si Peterburgon. Bazarov kuŝiĝis malfrue, la tutan nokton turmentis lin strangaj sonĝoj … Sinjorino Odincov rondiris antaŭ li, ŝi estis samtempe lia patrino, ŝin sekvis katino kun nigraj etaj lipharoj, tiu katino estis Feniĉka; Paŭlo Petroviĉ aperis en la formo de granda arbaro, kaj tamen li devis dueli kontraŭ li.

Petro vekis lin je la kvara horo; li tuj sin vestis kaj eliris kun li.

La mateno estis bela kaj freŝa; malgrandaj, multkoloraj nubetoj kovris kvazaŭ per siaj viloj la hele bluan ĉielon; eta roso tremis sur la folioj kaj herboj, arĝente brilis sur la araneaj retoj; la malseka, malhela tero, ŝajne, ankoraŭ konservis postesignojn de la matenruĝo; de la tuta ĉielo la alaŭdoj verŝis siajn kantojn. Bazarov atingis la arbaron, sidiĝis en la ombro ĉe ĝia rando kaj nur tiam sciigis al Petro, kian servon li atendas de li. La civilizitan lakeon ekregis morta timo; sed Bazarov trankviligis lin per la certigo, ke li devos fari nenion pli, ol stari flanke kaj rigardi de malproksime, kaj ke li submetas sin al neniu respondeco. ”Sed pripensu”, aldonis li, ”kian gravan rolon vi ludos!” Petro disetendis la manojn, mallevis la kapon kaj kun verda vizaĝo sin apogis sur betulo.

La vojo de Marino arke ĉirkaŭis la arbaron; subtila polvo kuŝis sur ĝi, ankoraŭ de la hieraŭa tago ne tuŝita de rado aŭ piedo. Bazarov nevole direktis sian rigardon sur ĉi tiun vojon, deŝiris kaj mordis herbon kaj senĉese ripetis al si: ”Kia sensencaĵo!”

La matena malvarmeto devigis lin kelke da fojoj ektremi … Petro malgaje ekrigardis lin, sed Bazarov nur ekridetis: li ne timis.

Ĉevalaj paŝoj eksonis sur la vojo … Kamparano aperis de post la arboj. Li pelis antaŭ si du ĉevalojn, kies piedoj estis ligitaj, kaj preterpasante Bazarovon, iel strange ekrigardis lin, ne demetante la ĉapon, kio konfuzis Petron kiel malbona antaŭsigno. Jen ankaŭ li frue leviĝis, pensis Bazarov, sed almenaŭ por utila afero; kaj ni?

”Ŝajnas, ke la sinjoro venas”, subite murmuretis Petro.

Bazarov levis la kapon kaj ekvidis Paŭlon Petroviĉ. En malpeza jako el kvadratita ŝtofo kaj en pantalono blanka kiel neĝo, li rapide paŝis sur la vojo; sub la brako li portis kesteton, ĉirkaŭvolvitan per verda drapo.

”Pardonu, ŝajnas, ke mi devigis vin atendi”, diris li, salutante unue Bazarovon kaj poste Petron, en kiu li en tiu ĉi momento estimis ion kvazaŭ sekundanton. ”Mi ne volis veki mian lakeon.”

”Ne grave”, respondis Bazarov: ”ankaŭ ni ĵus venis.”

”Tiom pli bone!” Pattio Petroviĉ ĉirkaŭrigardis. ”Oni vidas neniun, neniu malhelpos nin … Ni povas komenci?”

”Ni komencu.”

”Novajn klarigojn, mi supozas, vi ne postulas?”

”Mi ne postulas.”

”Ĉu vi volas ŝarĝi?” demandis Paŭlo Petroviĉ, elprenante la pistoletojn el la kesteto.

”Ne; ŝarĝu vi mem, kaj mi mezuros la paŝojn. Mi havas pli longajn krurojn”, aldonis Bazarov kun rideto. ”Unu, du, tri .”

”Eŭgeno Vasiliĉ”, malfacile balbutis Petro (li tremis, kvazaŭ li havus febron); ”Faru, kion vi volas, sed mi foriros.”

”Kvar … kvin …”

”Malproksimiĝu, amiko, malproksimiĝu iom. Vi povas eĉ stariĝi post arbo kaj ŝtopi al vi la orelojn, sed ne kovru la okulojn. Se iu falos, alkuru lin levi … Ses … sep … ok …” Bazarov haltis. ”Sufiĉe?” demandis li, sin turnante al Paŭlo Petroviĉ: ”eble ankoraŭ du paŝojn?”

”Kiel vi volas”, respondis Paŭlo Petroviĉ, enigante la duan kuglon.

”Bone, ni aldonu ankoraŭ du paŝojn.” Bazarov faris per la pinto de l’ŝuo strekon sur la tero. ”Jen la bariero. Sed kiom da paŝoj ĉiu el ni devas malproksimiĝi de la bariero? Tio estas ankaŭ grava. Hieraŭ ni tion ne diskutis.”

”Dek, mi supozas”, respondis Paŭlo Petroviĉ, donante al Bazarov ambaŭ pistoletojn. ” Volu kompleze elekti.”

”Mi faros al vi la komplezon. Sed konsentu, Paŭlo Petroviĉ, ke nia duelo estas eksterordinara ĝis ridindeco. Vi rigardu nur la fizionomion de nia sekundanto.”

”Vi daŭrigas la ŝercojn”, respondis Paŭlo Petroviĉ. ”Mi ne neas la strangecon de nia duelo, sed mi opinias mia devo averti vin, ke mi intencas dueli serioze. A bon etendeur, salut!”

”Oh, mi ne dubas, ke ni decidiĝis ekstermi unu la alian; sed kial ne ridi iom kaj ne kunigi utile dulci2? Vi vidas: vi al mi france, kaj mi al vi latine.”

”Mi duelos serioze”, respondis Paŭlo Petroviĉ kaj iris sur sian lokon. Bazarov, siaflanke, kalkulis dek paŝojn de la bariero kaj haltis.

”Vi estas preta?” demandis Paŭlo Petroviĉ.

”Perfekte.”

”Antaŭen!”

Bazarov malrapide iris antaŭen kaj Paŭlo Petroviĉ faris la samon, metinte la maldekstran manon en la poŝon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto … Li celas rekte en mian nazon, pensis Bazarov, kaj kiel zorge li fermetas la okulon, rabisto! Tamen tio ne estas agrabla sento. Mi rigardos la ĉenon de lia poŝhorloĝo”, … Io akre ekzumis eĉ la orelo de Bazarov kaj en la sama momento eksonis pafo. Mi aŭdis, do mi ne estas trafita, li havis la tempon ekpensi. Li faris ankoraŭ unu paŝon kaj ne celante premis la risorton.

Paŭlo Petroviĉ iom ektremis kaj kaptis sian tibion per la mano. Sango fluetis sur lia blanka pantalono. Bazarov ĵetis flanken la pistoleton kaj proksimiĝis al sia kontraŭulo.

”Vi estas vundita?” demandis li.

”Vi havis la rajton alvoki min ĝis la bariero”, diris Paŭlo Petroviĉ, ”kaj la vundo estas bagatela. Laŭ la interkonsento ĉiu el ni havas ankoraŭ unu pafon.”

”Ne, pardonu, ni lasu ĝin por alia okazo”, respondis Bazarov kaj subtenis Paŭlon Petroviĉ, kiu komencis paliĝi. ”Nun mi ne estas plu duelanto, sed kuracisto, kaj antaŭ ĉio mi devas esplori la vundon. Petro, venu ĉi tien, Petro! Kie vi kaŝis vin?”

”Ĉio ĉi estas bagatelo … Nenies helpon mi bezonas”, diris Paŭlo Petroviĉ, apartigante la vortojn, ”kaj ni … devas … ree …” Li volis ektiri sian lipharon, sed lia mano malfortiĝis, la okuloj vualiĝis kaj li perdis la konscion.

”Jen surprizo! Sveno! Pro kio!” nevole ekkriis Bazarov, mallevante la vunditon sur la herbon. ”Ni rigardu, kio estas?”

Li prenis sian naztukon, viŝis la sangon, palpis ĉirkaŭ la vundo … La osto estas sendifekta — murmuris li tra la dentoj — la kuglo eniĝis ne profunde, nur unu muskolo, vastus externus, estas tuŝita. Post tri semajnoj li povos danci! … Tamen li svenis! Ah, ĉi tiuj nervaj homoj! Kiel maldika estas lia haŭto.”

”Mortigita?” eksonis post lia dorso la tremanta voĉo de Petro.

Bazarov sin turnis.

”Iru, alportu akvon plej rapide, amiko, li vivos pli longe ol ni.”

Sed la perfektigita servisto, ŝajne, ne komprenis liajn vortojn kaj restis senmova. Paŭlo Petroviĉ iom post iom malfermis la okulojn.

”Li agonias!” murmuretis Petro kaj faris la signon de l’kruco.

”Vi estas prava … Kia malsaĝa fizionomio!” diris la vundita ĝentilhomo, penante rideti.

”Kuru, alportu akvon, mil diabloj!” ekkriis Bazarov.

”Tio estas superflua. Tio estis momenta vertige1 … Helpu min sidiĝi … jen tiel … Sufiĉas bandaĝi ĉi tiun grataĵon per io ajn, kaj mi piede iros hejmen, aŭ oni povas sendi por mi kaleŝeton. Duelo, permesu diri tion al vi, ne ripetiĝas. Vi kondutis noble … hodiaŭ, hodiaŭ, notu tion.”

”Pri la tempo pasinta senutile estas rememori”, respondis Bazarov, ”kaj kio koncernas la estontan, pri ĝi ankaŭ superflue estus zorgi, ĉar mi intencas senprokraste prepari miajn pakaĵojn. Permesu, mi nur bandaĝos vian piedon; via vundo ne estas danĝera, tamen oni devas haltigi la sangon. Sed antaŭ ĉio mi devas rekonsciigi ĉi tiun estaĵon.”

Bazarov skuis Petron je la kolumo kaj sendis lin venigi kaleŝeton.

”Ne timigu mian fraton”, diris al li Paŭlo Petroviĉ, ”nenion raportu al li.”

Petro ekkuris galope; atendante lian revenon, ambaŭ kontraŭuloj sidis la tero kaj silentis. Paŭlo Petroviĉ penis ne rigardi Bazarovon; li ne volis pacifi kun li; li hontis pro sia flamemo, pro sia malsukceso, hontis pro la tuta afero, kvankam li sentis, ke ĝi ne povis finigi pli feliĉe. Almenaŭ li liberigos nin de sia persono, konsolis li sin mem, ankaŭ tio estas ŝajno.

La silento daŭris, peza kaj malagrabla. Ambaŭ kontraŭuloj estis embarasitaj. Ĉiu el ili estis certa, ke la alia komprenas lin. Por amikoj tia konscio estas agrabla kaj tre malagrabla por malamikoj, precipe kiam oni povas nek klarigi la aferon, nek disiri.

”Ĉu ne tro forte mi bandaĝis vian piedon!” demandis fine Bazarov.

”Ne, tute ne”, respondis Paŭlo Petroviĉ kaj post momento aldonis: ”Mian fraton ne eble estos trompi, ni devas diri al li, ke ni malpaciĝis kaŭze de politika problemo.”

”Tre bone”, respondis Bazarov. ”Vi povas diri, ke mi insultis ĉiujn anglomenojn.”

”Perfekte. Kion pensas pri ni, laŭ via opinio, ĉi tiu homo?” daŭrigis Paŭlo Petroviĉ, montrante la saman kamparanon, kiu kelke da minutoj antaŭ la duelo pelis preter Bazarov la ĉevalojn, kaj revenante sur la sama vojo, rimarkis la sinjorojn, demetis la ĉapon kaj flankiris.

”Kiu povas scii!” respondis Bazarov, ”plej kredeble li pensas pri nenio. La rusa kamparano estas la sama mistera nekonato, pri kiu tiel multe skribis sinjorino Radcliffe. Kiu povas kompreni lin! Li mem sin ne komprenas.”

”Jen kia estas via opinio!” komencis Paŭlo Petroviĉ kaj subite ekkriis: ”Rigardu, kian malsaĝaĵon faris via Petro! Mia frato galopas tien ĉi!”

Bazarov sin deturnis kaj ekvidis la palan vizaĝon de Nikolao Petroviĉ, kiu sidis en la kaleŝeto. Li desaltis, antaŭ ol la ĉevaloj haltis, kaj sin ĵetis al la frato.

”Kion tio signifas?” diris li per tremanta voĉo. ”Vasiliĉ, pro Dio, kio okazis!”

”Nenio”, respondis Paŭlo Petroviĉ, ”tute senbezone oni maltrankviligis vin. Mi iom malpaciĝis kun sinjoro Bazarov, kaj mi estas iom punita.”

”Sed la motivo?”

”Kiel klarigi tion al vi? Sinjoro Bazarov nerespekte diris ion pri sir Robert Peel. Mi rapidas aldoni, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa, kaj ke sinjoro Bazarov kondutis plej noble. Mi provokis lin.”

”Granda Dio, mi vidas sangon!”

”Vi supozis, ke en miaj vejnoj fluas akvo? Sed tiu ĉi sangellaso eĉ estas utila por mi. Ĉu ne vere, doktoro? Helpu min sidiĝi en la kaleŝeto, kaj forpelu la melankolion. Morgaŭ mi estos sana. Jen tiel, mi dankas vin. Antaŭen, koĉero!”

Nikolao Petroviĉ sekvis piedire; Bazarov restis iom malantaŭe …

”Mi devas peti vin, zorgi pri mia frato”, diris al li Nikolao Petroviĉ, ”ĝis kiam oni venigos de la urbo alian kuraciston.”

Bazarov silente klinis la kapon.

Post unu horo Paŭlo Petroviĉ jam kuŝis en la lito, kun la piedo bandaĝita laŭ la reguloj de la arto. La tuta domo estis ekscitita: Feniĉka preskaŭ svenis, Nikolao Petroviĉ senvorte tordis siajn manojn kaj Paŭlo Petroviĉ ridis, ŝercis, precipe kun Bazarov; li surmetis delikatan batistan ĉemizon elegantan matenan jakon kaj fezon, ne permesis, ke oni mallevu la kurtenojn kaj komike plendis pri la neceso sin deteni de la manĝo.

Antaŭ la nokto li iom ekfebris kaj havis kapdoloron. Venis kuracisto el la urbo. (Nikolao Petroviĉ ne obeis la postulon de l’frato, kaj Bazarov mem ne deziris tion; li sidis la tutan tagon flava de la kolero en sia ĉambro kaj nur por plej mallonga tempo venadis al la malsanulo; dufoje li renkontis Feniĉkan, sed ŝi forkuris de li kun teruro). La nova kuracisto konsilis refreŝigan trinkaĵon kaj jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu danĝero minacas. Nikolao Petroviĉ diris al li, ke lia frato sin vundis mem pro nesingardemo; la kuracisto respondis: ”hm!” sed ricevinte 25 rublojn en arĝenta mono, aldonis: ”Vere, tio ofte okazas, jes.”

Neniu en la domo sin senvestigis kaj kuŝiĝis. Nikolao Petroviĉ ĉiuminute eniris sur la piedfingroj en la ĉambron de l’frato kaj same eliris. La vundito dormetis de tempo al tempo, ion ĝemis, diris al li france: ”couchez vous”, kaj petis ion por trinki. Nikolao Petroviĉ devigis unu fojon Feniĉkan alporti al li glason da limonado; Paŭlo Petroviĉ fikse ŝin ekrigardis kaj trinkis ĝis la lasta guto. Antaŭ la mateno la febro iom plifortiĝis, la vundito iom deliris. Komence Paŭlo Petroviĉ diris ne kunigeblajn vortojn; poste li subite malfermis la okulojn kaj ekvidinte la fraton ĉe sia lito, zorgeme klinitan al li, li diris:

”Ĉu ne vere, Nikolao, Feniĉka havas en si ion komunan kun Nelly?”

”Kun kia Nelly, Paŭlo!”

”Kiel vi povas demandi? Kun la princino P … Precipe en la supra parto de la vizaĝo. C’est de la méme famille”.

Nikolao Petroviĉ respondis nenion kaj interne miris pri la viveco de la malnovaj sentoj de la homa koro. Jen kiam ĝi elnaĝis sur la supraĵon, pensis li.

”Ah, kiel mi amas ĉi tiun estaĵon tiel sensignifan!” ĝemis Paŭlo Petroviĉ, sopire metante la manojn sub la kapon. ”Mi ne toleros, ke ĉi bravaĉulo kuraĝu tuŝi…” murmuretis li post kelke da minutoj.

Nikolao Petroviĉ nur eksopiris; li eĉ ne suspektis, kiun koncernis la vortoj.

Bazarov venis al li en la sekvinta tago je la oka horo. Li jam enpakis ĉion kaj liberigis ĉiujn siajn ranojn, insektojn kaj birdojn.

”Vi venis adiaŭi min?” diris Nikolao Petroviĉ, leviĝante renkonte al li.

”Jes”

”Mi komprenas vin kaj plene aprobas. Mia kompatinda frato, certe, estas kulpa: pro tio li estas punita. Li mem diris al mi, ke li metis vin en neeblecon agi alie. Mi kredas, ke vi ne povis eviti ĉi tiun duelon, kiu … kiu parte povas esti klarigita per la konstanta antagonismo de viaj reciprokaj opinioj. (Nikolao Petroviĉ implikiĝis en siaj vortoj). Mia frato estas homo de la malnova tempo, li estas flamema kaj obstina … Ni danku Dion, ke la afero tiel finiĝis. Mi faris ĉion por malhelpi la disvastigon de la famo.”

”Mi lasos al vi mian adreson por la okazo, se la fakto havos sekvojn”, diris Bazarov per indiferenta tono.

”Mi esperas, ke ĉio glate pasos, Eŭgeno Vasiliĉ … Mi tre bedaŭras, ke via gastado en mia domo havis … tian finon. Tio estas tiom pli malagrabla, ke Arkadio …,

”Mi kredeble vidos lin”, interrompis Bazarov, kiun ĉiam malpaciencigis ĉiuj ”klarigoj”, kaj ”deklaroj”; ”se ne, mi petas, volu kompleze saluti lin en mia nomo kaj esprimi mian bedaŭron.”

”Ankaŭ mi petas …” respondis Nikolao Petroviĉ kun saluto. Sed Bazarov ne atendis la finon de la frazo kaj foriris.

Eksciinte pri la baldaŭa forveturo de Bazarov, Paŭlo Petroviĉ esprimis la deziron vidi lin kaj premis lian manon. Sed Bazarov ankaŭ en tiu ĉi momento restis malvarma kiel glacio; li komprenis, ke Paŭlo Petroviĉ volis ludi la rolon de grandanima viro. Li ne sukcesis adiaŭi Feniĉkan: li povis nur interŝanĝi kun ŝi rigardon tra la fenestro. Ŝia vizaĝo ŝajnis al li malĝoja. ”Kiu scias, ĉu ŝi ne tro serioze rigardas la aferon!” diris li al si mem. ”Nu, ŝi iel konsolos sin!” Petro estis tiel kortuŝita, ke li ploris sur lia ŝultro, ĝis Bazarov trankviligis lin per la demando: ”Ĉu viaj okuloj ne estis plantitaj en malseka loko?” Dunjaŝa devis forkuri en la arbaron, por kaŝi sian emocion. La kulpulo de la tuta malĝojo suriris la veturilon kaj ekfumis cigaron. Kiam sur la kvara versto ĉe kurbigo de la vojo lastfoje sin etendis antaŭ liaj okuloj la linio de la konstruaĵoj de Marino kun la nova sinjora domo, li nur kraĉis kaj murmurante: ”Malbenitaj sinjoraj idoj”, pli forte sin ĉirkaŭvolvis per la mantelo.

La stato de Paŭlo Petroviĉ baldaŭ pliboniĝis; sed li devis resti en la lito ĉirkaŭ unu semajnon. Li suferis sian ”malliberigon”, kiel li nomis ĝin, sufiĉe pacience, sed oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj senĉese ordonis bruligi odekolonon. Nikolao Petroviĉ legis al li la gazetojn; Feniĉka servis al li, kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn, teon; sed sekreta teruro ekregis ŝin ĉiufoje, kiam ŝi eniris en lian ĉambron. La neatendita ago de Paŭlo Petroviĉ timigis ĉiujn en la domo kaj ŝin pli ol la aliajn; sole Prokofiĉ ne konfuzi ĝis kaj vaste rakontis, ke ankaŭ en lia tempo la sinjoroj duelis, ”sed noblaj sinjoroj unu kontraŭ alia, kaj tiajn vagulojn oni ordonus, pro ilia bravaĉo, vipi en la stalo.”

La konscienco preskaŭ nenion riproĉls al Feniĉka; sed la penso pri la vera kaŭzo de la konflikto iafoje turmentis ŝin; Paŭlo Petroviĉ rigardis ŝin iel strange … eĉ, turninte al li sian dorson, ŝ i sentis sur si lian rigardon. Ŝi malgrasiĝis pro la konstanta interna maltrankvilo kaj, kiel tio ofte okazas, fariĝis ankoraŭ pli bela.

Foje matene Paŭlo Petroviĉ sin sentis multe pli bone kaj transiris de la lito sur la sofon, kaj Nikolao Petroviĉ, demandinte pri lia farto, foriris en la draŝejon. Feniĉka alportis tason da teo, kaj metinte ĝin sur la tablon, volis foriri. Paŭlo Petroviĉ haltigis ŝin.

”Kien vi tiel rapidas, Feodosia Nikolavna”, komencis Ii; ”ĉu vi havas ion por fari?”

”Ne … Mi devas tie verŝi teon.”

”Dunjaga faros tion anstataŭ vi; sidu iom apud malsana homo. Cetere, mi devas interparoli kun vi.”

Feniĉka silente sidiĝis sur la rando de seĝo.

”Aŭskultu”, komencis Paŭlo Petroviĉ kaj ektiris siajn lipharojn: ”Jam antaŭ longe mi volis demandi vin: vi kvazaŭ timas min?”

”Mi?”

”Jes vi. Vi neniam rigardas min, kvazaŭ via konscienco ne estus pura.”

Feniĉka paliĝis, sed ekrigardis Paŭlon Petroviĉ. Li ŝajnis al ŝi tiel stranga, ke ŝi nevole ektremis.

”Via konscienco ja estas pura?” murmuretis li.

”Kial ĝi ne estus pura?” murmuretis ŝi.

”Ĉu mi povas scii! Cetere, al kiu vi povus esti kulpa? Al mi? Tio ne estas verŝajna. Al aliaj personoj en ĉi tiu domo? Ankaŭ tio ne estas kredebla. Al mia frato? Sed vi ja amas lin?”

”Mi amas.”

”Per via tuta animo, per via tuta koro?”

”Mi amas Nikolaon Petroviĉ per mia tuta koro.”

”Vere? Ekrigardu min, Feniĉka (la unuan fojon li tiel nomis ŝin). Vi ja scias, ke estas granda peko mensogi!”

”Mi ne mensogas, Paŭlo Petroviĉ. Se mi ne amus Nikolao Petroviĉ, mi ne meritus vivi.”

”Kaj vi ŝanĝus lin je neniu?”

”Je kiu mi povus lin ŝanĝi?”

”Je kiu? Ĉu mi scias! Jen ekzemple je tiu sinjoro, kiu ĵus forlasis nin.”

Feniĉka leviĝis.

”Dio Sinjoro, pro kio vi, Paŭlo Petroviĉ turmentas min? Kion mi faris al vi? Kiel vi povas tiel paroli?”

”Feniĉka”, rediris Paŭlo Petroviĉ per malĝoja voĉo, ”mi ja vidis…”

”Kion vi vidis?”

”Tie … en la laŭbo.”

Feniĉka ruĝiĝis ĝis la haroj.

”Ĉu tio estis mia kulpo?” respondis ŝi penege.

Paŭlo Petroviĉ leviĝis.

”Vi ne estas kulpa? Ne? Neniom?”

”Mi amas la solan Nikolaon Petroviĉ en la tuta mondo kaj ĝis mia morto mi amos lin!” diris kun subita forto Feniĉka, dum ploregoj bolis en ŝia gorĝo. ”Kaj kio koncernas tion, kion vi vidis, pri tio eĉ en la tago de la lasta juĝo mi diros, ke mi ne estas, ke mi ne estis kulpa; prefere morti ol esti suspektata pri tia ago, ke mi … al mia bonfaranto, Nikolao Petroviĉ …”

Ŝia voĉo estingiĝis kaj samtempe ŝi eksentis, ke Paŭlo Petroviĉ prenis ŝian manon kaj premis ĝin … Ŝi ekrigardis lin kaj ŝtoniĝis pro miro… Li estis ankoraŭ pli pala; liaj okuloj brilis kaj, kio estis ankoraŭ pli miriga, peza, unuopa larmo ruliĝis sur lia vango.

”Feniĉka!” diris li per stranga murmuro, ”amu, amu mian fraton! Por neniu en la mondo perfidu lin, aŭskultu nenies parolojn! Pripensu, kio povas esti pli terura ol ami kaj ne esti amata! Neniam forlasu mian malfeliĉan Nikolaon.”

Sekiĝis la larmoj de Feniĉka kaj pasis ŝia timo — tiel granda estis ŝia miro. Sed kion ŝi sentis, kiam Paŭlo Petroviĉ, Paŭlo Petroviĉ mem alpremis ŝian manon al siaj lipoj kaj tiel tenis ĝin, ne kisante, sed nur konvulsie sopirante de tempo al tempo …

”Granda Dio!” diris ŝi al si, ”ĉu tio ne estas atako de la malsano?”

En tiu momento dolore tremis en li lia tuta perdita vivo. La ŝtuparo ekkrakis sub rapidaj paŝoj … Li forpuŝis Feniĉkan kaj ĵetis sian kapon sur la kusenon. La pordo malfermi ĝis, kaj gaja, freŝa, ruĝvanga aperis Nikolao Petroviĉ. Mitja same freŝa kaj ruĝvanga, kiel la patro, saltis sole en ĉemizo sur lia brusto, alkroĉante siajn nudajn piedetojn al la grandaj butonoj de lia palto.

Feniĉka sin ĵetis al li kaj ĉirkaŭpreninte lin kaj la filon, alpremis sian kapon al la ŝultro de Nikolao Petroviĉ. Li ekmiris; Feniĉka, timema kaj modesta, neniam karesis lin en la ĉeesto de aliaj personoj.

”Kio estas al vi?” demandis li kaj rigardante la fraton, transdonis al ŝi Mitjan. ”Vi ne fartas pli malbone?” li sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.

Paŭlo Petroviĉ kaŝis la vizaĝon en batistan naztukon.

”Ne … nenio … Kontraŭe, mi fartas multe pli bone.”

”Vi tro fue transiris sur la sofon. Kien vi iras?” aldonis Nikolao Petroviĉ, sin turnante al Feniĉka; sed ŝi jam brufermis la pordon. ”Mi alportis mian heroon, por montri lin al vi; li sopiris al sia onklo. Kial ŝi forportis lin? Sed kio estas al vi? Ĉu io okazis inter vi?”

”Frato!” solene ekparolis Paŭlo Petroviĉ.

Nikolao Petroviĉ ektremis. Li sentis konfuzon, li mem ne sciis kial.

”Frato”, ripetis Paŭlo Petroviĉ, ”promesu al mi plenumi mian peton.”

”Kian peton? Parolu!”

”Ĝi estas tre grava; de ĝi, Iaŭ mia opinio, dependas la tuta feliĉo de via vivo. Dum la lasta tempo mi multe pensis pri tio, kion mi volas nun diri al vi … Frato, plenumu vian devon, la devon de honesta kaj nobla homo. Ĉesigu la tenton, la malbonan ekzemplon por la aliaj, ekzemplon, kiun donas vi, la plej bona el la homoj!”

”Kion vi volas diri, Paŭlo?”

”Edziĝu kun Feniĉka … Ŝi amas vin, ŝi estas la patrino de via filo.”

Nikolao Petroviĉ reiris unu paŝon kaj brubatis la manojn.

”Vi diras tion, Paŭlo? Vi, kiun mi opiniis ĉiam la plej nefleksebla kontraŭulo de tiaj edziĝoj! Vi diras tion! Sed ĉu vi ne scias, ke sole pro la estimo al vi mi ne plenumis tion, kion vi tiel juste nomis mia devo?”

”Vane vi estimis min en ĉi tiu okazo”, rediris kun malgaja rideto Paŭlo Petroviĉ. ”Mi komencas pensi, ke Bazarov estis prava, kiam li riproĉis al ni la aristokratismon. Ne, kara frato, ni ĉesu pozi kaj zorgi pri la opinio de la mondo; ni estas homoj jam maljunaj kaj humilaj; jam venis la tempo meti flanken ĉian vantaĵon. Kiel vi tion tre bone diris, ni plenumu nian devon; vi vidos, ke ni ricevos aldone ankaŭ la feliĉon.”

Nikolao Petroviĉ sin ĵetis por ĉirkaŭpreni la fraton.

”Vi definitive malfermis al mi la okulojn”, ekkriis li. ”Prave mi asertis ĉiam, ke vi estas la plej bona kaj saĝa homo en la mondo; nun mi vidas, ke vi estas same prudenta, kiel grandanima.”

”Pli singarde, pli singarde”, interrompis lin Paŭlo Petroviĉ.

”Kompatu la piedon de via prudenta frato, kiu en sia kvindeka jaro duelis, kvazaŭ sub-leŭtenanto. Do la afero estas decidita: Feniĉka estos mia belle-soeur”.

”Mia kara Paŭlo! Sed kion diros Arkadio?”

”Arkadio? Li triumfos, vi povas esti certa! La edziĝo ne estas laŭ liaj principoj, sed tio flatos lian senton de la egaleco. Cetere, efektive, kion signifas ĉiuj ĉi kastoj au dixneuvième siècle?”

”Ah, Paŭlo, Paŭlo! Permesu, ke mi ankoraŭ unu fojon kisu vin. Ne timu, mi singarde…”

La fratoj ĉirkaŭprenis unu la alian.

”Kiel vi opinias, ĉu oni ne devus tuj anonci al ŝi vian decidon?” demandis Paŭlo Petroviĉ.

”Por kio rapidi?” respondis Nikolao Petroviĉ. ”Ĉu vi parolis kun ŝi pri tio?”

”Kun ŝi? Quelle idée!”

”Tre bone. Antaŭ ĉio resaniĝu, kaj ĉi tio ne forkuros de ni, oni devas bone pripensi, konsideri …”

”Sed vi ja decidiĝis!”

”Komprenebele mi decidiĝis, kaj mi dankas vin kore. Nun mi lasas vin; vi devas ripozi; ĉiu ekscito estas malutila por vi… Sed ni ankoraŭ reparolos. Ekdormu, mia kara, kaj Dio donu al vi la sanon!”

Por kio li tiel dankas min, pensis Paŭlo Petroviĉ, restinte sola. Kvazaŭ tio dependus ne de li! Kaj mi, tuj kiam li edziĝos, forveturos ien malproksimen, Dresdenon aŭ Florencon, kaj mi vivos tie, ĝis mi mortaĉos.

Paŭlo Petroviĉ frotis sian frunton per odekolono kaj fermis la okulojn. Lumigita de la hela taga lumo, lia bela, malgrasa kapo kuŝis sur la blanka kuseno, kvazaŭ kapo de mortinto … Kaj efektive li estis mortinto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.