La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VI

Bazarov revenis, sidiĝis ĉe la tablo kaj komencis rapide trinki teon. Ambaŭ fratoj silente rigardis unu la alian, kaj Arkadio kaŝate rigardis jen la patron, jen la onklon.

”Ĉu vi estis malproksime?” demandis fine Nikolao Petroviĉ.

”Ĉe la marĉo, apud la tremola arbaro. Mi fortimigis kvin, ses skolopojn; vi povas mortpafi ilin, Arkadio.”

”Kaj vi ne ĉasas?”

”Ne”.

”Ĉu vi vin okupas speciale per la fiziko?” demandis siavice Paŭlo Petroviĉ.

”Per la fiziko, jes. Ĝenerale per la natursciencoj.”

”Oni diras, ke la ĝermanoj en la lastaj jaroj faris grandajn progresojn en tiuj ĉi sciencoj.”

”Jes, la germanoj estas niaj instruantoj en ili”, respondis indiferente Bazarov.

La formon ”ĝermanoj”, malofte uzatan en la rusa lingvo, Paŭlo, Petroviĉ uzis en ironia senco, sed neniu rimarkis la spritaĵon.

”Vi tiel alte ŝatas la germanojn?” diris Paŭlo Petroviĉ kun afektita ĝentileco. Li komencis senti sekretan inciton. Lia aristokrata naturo ne povis toleri la plenan indiferentecon de Bazarov. Ĉi tiu filo de kuracisto ne sole ne sentis sin ĝenata, li eĉ respondis seke kaj nevolonte, kaj en la sono de lia voĉo estis aŭdebla io kruda, preskaŭ malrespekta.

”La tieaj scienculoj estas bravaj homoj.”

”Jes, jes. Pri la rusaj scienculoj via opinio ne estas kredeble same flata?”

”Vi eble estas prava.”

”Via senpartieco estas tre laŭdinda”, diris Paŭlo, Petroviĉ, sin rektigante kaj ĵetante la kapon iom posten… ”Sed Arkadio Nikolaiĉ ĵus rakontis al ni, ke vi akceptas neniun aŭtoritaton? Vi ne kredas je ili?”

”Kial mi devas akcepti ilin? Kaj al kio mi devas kredi? Se oni diras al mi ion saĝan, mi konsentas, jen estas ĉio.”

”La germanoj do ĉiam diras ion saĝan?” demandis Paŭlo Petroviĉ, kaj lia vizaĝo prenis tiel indiferentan kaj meditan esprimon, kvazaŭ li tuta dronus en io supertera.

”Ne ĉiuj”, respondis Bazarov kun haltigata oscedo, kvazaŭ dezirante montri, ke li ne volas daŭrigi la diskuton.

Paŭlo Petroviĉ ekrigardis Arkadion, kvazaŭ por komprenigi al li: Oni ne povas nei, ke via amiko estas ĝentila homo.

”Kio koncernas min”, rekomencis li, ne sen iom da peno: ”mi devas humile konfesi, ke mi ne amas la germanojn. Pri la rusaj germanoj mi eĉ ne parolas; oni ja scias, kiaj birdoj ili estas. Sed eĉ la germanaj germanoj ne ĝuas mian ŝaton. Iam ili estis ankoraŭ tolereblaj: ili havis homojn, kiaj Schiller, Goethe … Mia frato alte ŝatas ĉi tiujn verkistojn … Sed nun ili havas nur iajn ĥemiistojn kaj materialistojn…”

”Bona ĥemiisto estas pli utila, ol plej bona poeto”, interrompis Bazarov.

”Vere?” diris Paŭlo Petroviĉ kaj kvazaŭ ekdormante, iomete levis la brovojn. ”Do la arto ŝajnas al vi tute senvalora?”

”La arto akiri monon, aŭ ne ekzistas plu la hemorojdoj!” ekkriis Bazarov kun malestima rideto.

”Perfekte. Jen kiel vi bonvolas ŝerci. Vi do ĉion neas? Bone. Vi do kredas sole je la scienco?”

”Mi jam havis la honoron diri al vi, ke mi kredas je nenio; kaj kio estas la scienco — la scienco ĝenerale? Ekzistas sciencoj, same kiel metioj, profesioj; sed la scienco en la senco ĝenerala tute ne ekzistas.”

”Tre bone. Kaj koncerne la aliajn principojn, akceptitajn en la homaj rilatoj, vi havas la saman nean opinion?”

”Ĉu tio estas juĝa esploro?” demandis Bazarov.

Paŭlo Petroviĉ iom paliĝis … Nikolao Petroviĉ opiniis necesa sin miksi en la diskuton.

”Jam ni pli detale parolos pri ĉi tiu temo kun vi, kara Eŭgeno Vasiliĉ; ni ekscios vian opinion, kaj klarigos nian. Kio koncernas min persone, mi tre ĝojas, ke vi okupas vin per la natursciencoj. Mi aŭdis, ke Liebig faris rimarkindajn eltrovojn pri la sterkado de la tero. Vi povas helpi min en miaj agronomiaj laboroj: vi povas doni al mi utilan konsilon.”

”Mi estas al via dispono, Nikolao Petroviĉ: sed dume ni lasu Liebigon. Antaŭ ol oni prenas libron en la manojn, oni devas lerni legi, kaj ni ne scias ankoraŭ la abc.”

Nu, mi vidas, ke vere vi estas nihilisto, pensis Nikolao Petroviĉ.

”Tamen, ne rifuzu al mi viajn servojn en okazo de bezono”, aldonis li voĉe. ”Kaj nun, frato, tempo venis por ni interparoli kun la intendanto.”

Paŭlo Petroviĉ sin levis de la seĝo.

”Jes”, diris li, rigardante neniun, ”malbone estas travivi kvar, kvin jarojn en la kamparo, malproksime de la grandaj spiritoj! Oni baldaŭ fariĝas malsaĝulo. Oni penas ne forgesi tion, kion oni instruis al ni, sed, ho ve, venas tago, kiam montrigas, ke ĉio ĉi estas malsaĝaĵo, kaj oni diras al ni, ke la prudentaj homoj ne plu sin okupas per tiaj sensignifaj aferoj kaj ke ni estas malprogresemaj homoj. Kion fari! Ŝajnas, ke la junularo estas nun pli saĝa, ol ni.”

Paŭlo Petroviĉ malrapide sin turnis sur la kalkanumoj kaj malrapide eliris. Nikolao Petroviĉ sekvis lin.

”Ĉu li ĉiam estas tia?” demandis malvarme Bazarov Arkadion, tuj kiam la pordo fermiĝis post ambaŭ fratoj.

”Aŭskultu, Eŭgeno, vi estis tro kruda por li”, diris Arkadio.

”Vi lin ofendis.”

”Ĉu vere? Eble mi devas dorloti ilin, ĉi tiujn provincajn aristokratojn! Ĉio estas nur memamo, kutimoj de leono, afekteco. Kial li ne daŭrigis sian rolon en Peterburgo, se tia estas lia naturo … cetere, Dio benu lin! Mi trovis maloftan ekzempleron de dytiscus marginatus, ĉu vi konas la specon? Mi montros ĝin al vi.”

”Mi promesis al vi rakonti lian historion”, komencis Arkadio.

”La historion de la skarabo?”

”Lasu, Eŭgeno. La historion de mia onklo. Vi vidos, ke li ne estas tia homo, kia vi lin imagas. Li meritas kompaton, ne ridon.”

”Mi ne kontraŭdiras; sed vi lasu lin.”

”Oni devas esti justa, Eŭgeno.”

”De kie tia konkludo?”

”Mi petas vin, aŭskultu…”

Arkadio rakontis al li la historion de sia onklo. La leganto, trovos ĝin en la sekvanta ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.