La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXV

En Nikolskoje, en la ĝardeno, en la ombro de alta frakseno sidis sur herba benko Katja kun Arkadio; sur la tero, apud ili, sin lokis Fifi, doninte al sia longa korpo tiun elegantan kurbiĝon, kiun la ĉasistoj nomas ”pozo de griza leporo.”

Arkadio kaj Katja silentis: li tenis en la manoj duone malfermitan libron, ŝi kolektis el sia korbo la lastajn pecetojn de blanka pano kaj ĵetis ilin al malgranda familio de paseroj, kiu kun sia timema braveco, saltis kaj pepis tuj ĉe ŝiaj piedoj. Malforta vento, kiu ludis en la folioj de l’frakseno, movis tien kaj reen pale-orajn lumajn makulojn sur la malhela vojeto kaj sur la flava dorso de Fifi; unutona ombro ĉirkaŭis Arkadion kaj Katjan; nur de tempo al tempo en ŝiaj haroj ekflamis hela strio. Ili ambaŭ silentis: sed ĝuste ilia silento, la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimi ĝon: ĉiu el ili kvazaŭ ne pensis pri sia najbaro, kaj interne ĝojis pro lia proksimeco. Iliaj vizaĝoj ŝanĝiĝis de la tempo, kiam ni vidis ilin lastfoje: Arkadio ŝajnis pli trankvila, Katja pli viva, pli kuraĝa.

”Ĉu vi ne trovas”, komencis Arkadio, ”ke la frakseno estas bone nomita ruse: neniu alia arbo tiel hele kaj diafane brilas en la aero, kiel ĝi.”

Katja levis la okulojn supren kaj diris:

”Jes.”

Arkadio pensis: jen ŝi ne riproĉas min, ke mi bele parolas.

”Mi ne amas Heine”, komencis Katja, montrante per la okuloj la libron, kiun Arkadio tenis en la manoj, ”kiam li ridas, nek kiam li ploras: mi amas lin, kiam li estas meditema kaj malĝoja.”

”Kaj mi amas lin, kiam li ridas”, rediris Arkadio.

”Tio estas malnovaj restaĵoj de via satira emo … Atendu iom, ni ŝanĝos vin.”

Malnovaj restaĵoj! pensis Arkadio, se Bazarov aŭdus tion!

”Kiu ŝanĝos min? Vi!”

”Kiu? Mia fratino, Porfiro Platoniĉ, kun kiu vi plu ne disputas; la onklino, kiun antaŭhieraŭ vi akompanis en la preĝejon.”

”Mi ja ne povis rifuzi! Kio koncernas vian fratinon, ŝi mem, vi scias, en multaj aferoj konsentis kun Eŭgeno.”

”Mia fratino estis tiam sub lia influo, same kiel vi.”

”Kiel mi? Ĉu vi rimarkas, ke mi jam liberiĝis de lia influo?”

Katja silentis.

”Mi scias”, daŭrigis Arkadio, ”li neniam plaĉis al vi.”

”Mi ne povas juĝi pri li.”

”Ĉu vi scias, Katerino Sergeevna? Ĉiufoje, kiam mi aŭdas ĉi tiun respondon, mi ne kredas al ĝi … Ne ekzistas homo, pri kiu ĉiu ajn el ni ne povus juĝi! Tio estas simple elturniĝo.”

”Do mi diros al vi, ke li ne malplaĉis al mi, ne; sed mi sentas, ke li estas fremda al mi, ke mi estas fremda al li … ke vi estas fremda al li.”

”Kial!”

”Kiel diri … Li estas sovaĝa, kaj ni estas hejmigitaj.”

”Ankaŭ mi estas hejmigita?”

Katja jese balancis la kapon.

Arkadio sin gratis post la orelo.

”Aŭskultu, Katerino Sergeevna: tio ja estas ofendo.”

”Ĉu vi volus esti sovaĝa?”

”Sovaĝa — ne, sed forta, energia.”

”Tion oni ne povas voli … jen via amiko tion ne volas, kaj tamen li estas tia.”

”Hm! Do vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna?”

”Jes. Sed neniu povas longe estri ŝin”, aldonis Katja duonvoĉe.

”Kial vi supozas tion?”

”Ŝi estas tre fiera … ne, ne tion mi volis diri … ŝi tro ŝatas sian sendependecon.”

”Kiu ne ŝatas ĝin?” demandis Arkadio, kaj preskaŭ samtempe li demandis sin: por kio ĝi estas necesa? Por kio ĝi estas necesa? pensis ankaŭ Katja. Se junaj homoj ofte kaj amike kunvenas, senĉese venas al ili la samaj pensoj.

Arkadio ekridetis kaj iom proksimiĝinte al Katja diris murmurete:

”Konfesu, ke vi iom timas ŝin.”

”Kiun?”

”Ŝin”, ripetis Arkadio plensignife.

”Kaj vi?” siaflanke demandis Katja.

”Ankaŭ mi; rimarku, mi diris: ankaŭ mi.”

Katja minacis lin per fingro.

”Tio mirigas min”, komencis ŝi, ”neniam mia fratino estis tiel bona por vi, kiel nun; multe pli ol dum via unua vizito.”

”Vere!”

”Vi tion ne rimarkis? Vin tio ne ĝojigas?”

Arkadio, ekmeditis.

”Per kio mi povis meriti la favoron de Anna Sergeevna? Ĉu ne per tio, ke mi alportis al ŝi la leterojn de via patrino?”

”Jes. Sed ekzistas ankaŭ aliaj motivoj, kiujn mi ne diros.”

”Kial?”

”Mi ne diros.”

”Oh! Mi scias, vi estas tre obstina.”

”Jes, mi estas obstina.”

”Kaj observema?”

Katja rigardis Arkadion de la flanko.

”Ĉu tio estas malagrabla por vi? Pri kio vi pensas?”

”Mi pensas pri tio, de kie devenas la observemo, kiun vi efektive posedas. Vi estas tiel timema, nekonfida; vi evitas ĉiujn …”

”Mi multe vivis sola; oni tiam nevole meditas. Sed ĉu mi ĉiujn evitas?”

Arkadio ĵetis sur ŝin penetreman rigardon.

”Ĉio ĉi estas tre bela”, daŭrigis li, ”sed la homoj de via situacio, mi volas diri, de via riĉeco, malofte posedas ĉi tiun kapablon; ilin, kiel la reĝojn, la vero malfacile atingas.”

”Sed mi ja ne estas riĉa.”

Arkadio ekmiris kaj ne tuj komprenis Katjan. ”Efektive, la tuta bieno apartenas al ŝia fratino!” diris li; ĉi tiu penso ne estis malagrabla al li.

”Kiel bone vi diris tion!” aldonis li voĉe.

”Kiel?”

”Vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante. Mi imagas, ke en la sento de la homo, kiu scias kaj diras, ke li estas malriĉa, devas esti io neordinara, ia fiereco.”

”Mi spertis nenion similan, dank’al mia fratino; mi parolis pri mia situacio, ĉar vi tion aludis.”

”Jes; sed konfesu, ke ankaŭ vi posedas iom de la fiereco, pri kiu mi ĵus parolis.”

”Ekzemple?”

”Ekzemple, vi ja — pardonu mian demandon — vi ne edzini ĝus kun riĉa homo?”

”Se mi tre amus lin … Ne, ŝajnas, eĉ tiam mi ne edziniĝus kun li.”

”Jen, vi vidas!” ekkriis Arkadio kaj post momento aldonis:

”Kial vi ne edziniĝus kun li?”

”Ĉar eĉ la kantoj malkonsilas neegalan edziĝon.”

”Eble vi volas estri aŭ …”

”Ah, ne! por kio? Kontraŭe, mi estas preta min submeti; nur la neegaleco estas malagrabla. Sed estimi sin mem kaj sin submeti, tion mi komprenas — tio estas la feliĉo; sed dependeco … Ne, sufiĉe.”

”Sufiĉe”, ripetis post Katja Arkadio. ”Jes, jes”, daŭrigis li.

”Ne vane vi estas de la sama sango kiel Anna Sergeevna; vi estas same memstara kiel ŝi; sed vi estas pli kaŝema. Mi estas certa, ke vi neniam malkaŝus unua vian senton, kiel ajn forta kaj sankta ĝi estus…”

”Ĉu tio ne estas natura?” demandis Katja.

”Vi estas same inteligenta, vi posedas tiom da karaktero, kiom ŝi, eble eĉ pli multe…”

”Ne komparu min kun mia fratino, mi petas vin”, rapide interrompis lin Katja, ”tio estas tro malprofita por mi. Vi kvazaŭ forgesis, ke mia fratino estas bela, inteligenta, kaj … precipe vi, Arkadio Nikolaiĉ, ne devus diri tiajn vortojn, kaj kun tiel serioza mieno.”

”Kion signifas: precipe vi, kaj de kio vi konkludas, ke mi ŝercas?”

”Kompreneble, vi ŝercas.”

”Vi pensas? Kaj se mi estas certa pri tio, kion mi diras? Se mi trovas, ke miaj esprimoj ne estis ankoraŭ sufiĉe fortaj?”

”Mi vin ne komprenas.”

”Ĉu vere? Nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon.”

”Kiel?

Arkadio, nenion respondis kaj sin deturnis. Katja trovis en la korbo ankoraŭ kelke da panpecetoj kaj komencis ĵeti ilin al paseroj; sed la svingo de ŝia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis, antaŭ ol ili kaptis ion per siaj bekoj.

”Katerino Sergeevna!” diris subite Arkadio, ”tio estas, kredeble, indiferenta al vi; sed sciu, ke mi ne ŝanĝus vin, ne nur je via fratino, sed je iu ajn en la mondo.”

Li leviĝis kaj rapide foriris, kvazaŭ timigita de la vortoj, kiuj forflugis de liaj lipoj. Ambaŭ manoj de Katja kun la korbo deglitis sur ŝajn genuojn. Ŝi klinis la kapon kaj longe sekvis Arkadion per la okuloj. Iom post iom ardanta ruĝo koloris ŝiajn vangojn; sed ŝiaj lipoj ne ridetis, kaj la malhelaj okuloj esprimis miron kaj samtempe alian senton, kies nomon ŝi ankoraŭ ne konis.

”Vi estas sola?” eksonis apud ŝi la voĉo de Anna Sergeevna.

”Ŝajnas al mi, ke vi iris en la ĝardenon kun Arkadio.”

Katja, ne rapidante, direktis siajn okulojn al la fratino. Anna Sergeevna estis plenguste, eĉ elegante vestita; ŝi staris sur vojeto kaj per la pinto de sia malfermita ombrelo tuŝis la orelojn de Fifi. Katja ne rapidante respondis:

”Mi estas sola.”

”Mi vidas tion”, respondis ŝi kun rido, ”li do revenis en sian ĉambron?”

”Jes.”

”Vi kune legis?”

”Jes.”

Anna Sergeevna prenis Katian je la mentono kaj levis ŝian vizaĝon.

”Vi ne malpaciĝis, mi esperas?”

”Ne”, respondis Katja kaj delikate forigis la manon de l’fratino.

”Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin ĉi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li ĉiam petas min pri tio. Oni alportis por vi ŝuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hieraŭ rimarkis, ke viaj antaŭaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne sufiĉe vin okupas per tio ĉi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankaŭ viaj manoj estas belaj … sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa.”

Anna Sergeevna iris antaŭen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja leviĝis de l’benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankaŭ foriris, sed ne por provvesti la ŝuojn.

Belaj piedoj, pensis ŝi, malrapide kaj facile surirante la ŝtonajn ŝtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras … Nu, li genuos ĉe ili.

Sed ŝi tuj ekhontis kaj ŝi rapide kuris supren.

Arkadio iris tra la koridoro en sian ĉambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke ĉe li sidas sinjoro Bazarov.

”Eŭgeno!” balbutis Arkadio preskaŭ kun timo, ”ĉu li estas ĉi tie jam longe?”

”Ĵus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergeevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi.”

Eble hejme okazis ia malfeliĉo? pensis Arkadio, rapide trakuris la ŝtuparon kaj larĝe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankviliĝis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antaŭe, sed iom malgrasiĝinta vizaĝo de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun ĉapo sur la kapo, li sidis ĉe la fenestra breto; li ne leviĝis eĉ tiam, kiam Arkadio kun laŭta ekkrio sin ĵetis al lia kolo.

”Jen surprizo! Kio alkondukas vin ĉi tien?” ripetis li, paŝante en la ĉambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li ĝojas. ”Ĉe ni ĉio estas en ordo, ĉiuj fartas bone, ĉu ne vere?”

”Ĉio estas ĉe vi en ordo, sed ne ĉiuj estas sanaj”, respondis Bazarov. ”Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da ”kvas”, sidigu kaj aŭskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en sufiĉe fortaj esprimoj.”

Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ. Arkadio tre ekmiris, eĉ ĉagreniĝis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, ĉu efektive la vundo de lia onklo ne estas danĝera, kaj ricevinte la respondon, ke ĝi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazaŭ komprenis lin.

”Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub feliĉa tegmento. Vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj”, tiel finis Bazarov sian rakonton, ”kaj survoje mi turnis ĉi tien … por ĉion ĉi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsaĝaĵo. Ne, mi venis ĉi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antaŭ kelke da tagoj … Sed mi ekdeziris ankoraŭ unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita.”

”Mi esperas, ke ĉi tiuj vortoj ne koncernas min”, respondis Arkadio kun maltrankvilo; ”mi esperas, ke vi ne intencas disiĝi de mi.”

Bazarov fikse, preskaŭ penetre, ekrigardis lin.

”Ĉu tio vere tiel ĉagrenus vin? Ŝajnas al mi, ke vi disiĝis de mi. Vi estas tiel freŝa kaj pura … kredeble viaj aferoj kun Anna Sergeevna iras bone.”

”Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergeevna?”

”Ĉu ne por ili vi venis ĉi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimanĉaj lernejoj? Ĉu vi ne amas ŝin? Aŭ eble jam venis por vi tempo esti modesta?”

”Eŭgeno, vi scias, mi ĉiam estis malkaŝa kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras.”

”Hm! Nova vorto”, rimarkis Bazarov duonvoĉe. ”Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disiĝi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian.”

”Eŭgeno …”

”Mia kara, la malfeliĉo ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, ĉu ni ne devus adiaui unu la alian? De l’momento, kiam mi venis ĉi tien, mi sentas min abomene, kvazaŭ mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la ĉevalojn.”

”Kion vi diras! Tio estas ne ebla!”

”Kial?”

”Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado neĝentila al Anna Sergeevna, kiu nepre deziros vin vidi.”

”En tiu ĉi punkto vi eraras.”

”Kontraŭe, mi estas certa, ke mi estas prava”, rediris Arkadio. ”Sed kial vi ŝajnigas? Se ni jam tuŝis la aferon, ĉu ne pro ŝi vi venis ĉi tien?”

”Eble, tamen vi eraras.”

Sed Arkadio estis prava. Anna Sergeevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov ŝanĝis la vestojn: lia nova konstumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tuŝi en la valizo, por elpreni ĝin. Sinjorino Odincov akceptis lin ne en tiu ĉambro, kie li tiel neatendite deklaris al ŝi sian amon, sed en la salono. Ŝi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed ŝia vizaĝo havis nevole streĉitan esprimon.

”Anna Sergeevna”, rapidis diri Bazarov, ”antaŭ ĉio mi devas vin trankviligi. Antaŭ vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankaŭ la aliaj forgesis liajn malsaĝaĵojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estaĵo, tamen vi devas konsenti, ke malĝoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno.”

Anna Sergeevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu ĵus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis ŝian vizaĝon. Ŝi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo.

”Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan”, diris ŝi; ”tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenaŭ … iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antaŭe. Tio estis sonĝo, ĉu ne vere? Kaj kiu rememoras la sonĝojn!”

”Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento.”

”Ĉu vere? Estas al mi tre agrable aŭdi tion.”

Tiel diris Anna Sergeevna, tiel diris Bazarov; ili ambaŭ kredis, ke ili diras la veron. Ĉu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la aŭtoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazaŭ ili plene kredis unu al la alia.

Anna Sergeevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskaŭ komencis rakonti al ŝi sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ, sed detenis lin la penso, ke ŝi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al ŝi, ke la tutan tempon li laboris.

”Kaj mi”, rediris Anna Sergeevna, ”komence mi havis la spleen’on! Dio scias kial; mi eĉ intencis forveturi eksterlandon, imagu! … Poste tio pasis, venis via amiko, Arkadio Nikolaiĉ, kaj mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo.”

”Kia estas ĉi tiu rolo, permesu demandi vin.”

”La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu ĝin, kiel vi volas. Ĉu vi scias, ke antaŭe mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaiĉ; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinki ĝis, ke li estas inteligenta … Kaj, la ĉefa afero, li estas juna, juna … ne kiel mi kaj vi, Eŭgeno Vasiliĉ. ”

”Ĉu li ĉiam ankoraŭ estas konfuzita en via ĉeesto!”

”Ĉu!”komencis Anna Sergeevna kaj pripensinte iom, aldonis:

”Nun li fariĝis pli konfidema, li parolas kun mi. Antaŭe li evitis min. Cetere, ankaŭ mi ne serĉis lian societon. Li estas pli amika kun Katja.”

Bazarov malpacienciĝis. La virino ne povas ne ruzi! pensis li.

”Vi diras, ke li evitis vin”, diris li kun malvarma rideto, ”sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto!”

”Kiel? ankaŭ li?” nevole ekkriis Anna Sergeevna.

”Ankaŭ li”, ripetis Bazarov kun humila saluto. ”Ĉu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novaĵon?”

Anna Sergeevna mallevis la okulojn.

”Vi eraras, Eŭgeno Vasiliĉ.”

”Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio.”

Vi ne ruzu plu, diris li al si.

”Kial ne? Sed mi pensas, ke ankaŭ tie ĉi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo.”

”Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergeevna.”

”Kial?” rediris Anna Sergeevna, kaj ŝi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Ŝi ne estis tute tankvila en la ĉeesto de Bazarov, kvankam ŝi diris al li kaj certigis sin mem, ke ĉio estas forgesita. Interŝanĝante kun li plej simplajn parolojn, eĉ ŝercante kun li, ŝi sentis iom da timo. Same sur vaporŝipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazaŭ sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur ĉiuj vizaĝoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta danĝero.

La interparolo de Anna Sergeevna kun Bazarov daŭris ne longe. Ŝi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan.

”Kie estas Arkadio Nikolaiĉ?” demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antaŭ pli ol unu horo, ŝi sendis serĉi lin.

Ne baldaŭ oni trovis lin: li sin kaŝis en la densaĵo de la ĝardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malĝojaj. Li sciis, ke Anna Sergeevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis ĵaluzon, kiel iam; kontraŭe, lia vizaĝo pli kaj pli sereniĝis; ŝajnis, ke li miras pro io, ĝojas kaj decidiĝis al io.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.