La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVIII

En la sekvinta tago, kiam sinjorino Odincov aperis por la teo, Bazarov longe sidis klinita super sia taso kaj subite ekrigardis ŝin … Ŝi sin turnis al li, kvazaŭ li puŝis ŝin, kaj al li ŝajnis, ke ŝia vizaĝo iom paliĝis dum la nokto. Ŝi baldaŭ foriris en sian ĉambron kaj revenis nur por la matenmanĝo. De la mateno la vetero estis pluva, ne eble estis promeni. La tuta societo kunvenis por legi. Arkadio prenis la lastan numeron de revuo kaj komencis legi. La princidino, laŭ sia kutimo, esprimis sur sia vizaĝo miron, kvazaŭ li farus ion nekonvenan, poste ŝi kolere rigardis lin; sed li tute ne turnis atenton al ŝi.

”Eŭgeno VasiIiĉ”, ekparolis Anna Sergeevna, ”ni iru en mian ĉambron … Mi volas demandi vin … Vi rekomendis al mi hieraŭ lernolibron …”

Ŝi leviĝis kaj sin direktis al la pordo. La princidino rigardis ĉirkaŭe kun tia mieno, kvazaŭ ŝi dezirus diri: ”Rigardu, rigardu, kiel mi miras!” kaj ree turnis siajn okulojn al Arkadio, sed li plilaŭtigis la voĉon kaj interŝanĝinte rigardon kun Katja, apud kiu li sidis, daŭrigis la legadon.

Sinjorino Odincov per rapidaj paŝoj atingis sian kabineton. Bazarov rapide sekvis ŝin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto, glitante antaŭ li. Sinjorino Odincov sidiĝis sur la sama seĝo, sur kiu ŝi sidis hieraŭ. Ankaŭ Bazarov okupis sian hieraŭan lokon.

”Kia estas la titolo de la libro?” komencis ŝi post mallonga silento.

”Pelouse et Frémy: Notions générales …” respondis Bazarov.

”Mi povas ankaŭ rekomendi al vi: Ganot. Traité élémentaire de physique experimentale. En la lasta verko la desegnaĵoj estas pli klaraj kaj entute la lernolibro . .

”Eŭgeno Vasiliĉ, pardonu al mi. Sed mi invitis vin tien ne por paroli kun vi pri lernolibroj. Mi dezirus rekomenci nian hieraŭan interparolon. Vi foriris tiel subite … Vi ne enuos?”

”Mi estas al via dispono, Anna Sergeevna. Sed pri kio ni parolis hieraŭ?”

Sinjorino Odincov ĵetis oblikvan rigardon al Bazarov.

”Mi parolis kun vi, se mi ne eraras, pri la feliĉo. Mi rakontis al vi pri mi mem. Ĉar mi diris la vorton feliĉo, mi devas fari unu demandon: kial, kiam ni ĝuas, ekzemple, muzikon, belan vesperon, interparolon kun simpatiaj homoj, kial ĉio ĉi ŝajnas al ni pli aludo al iu senlima, ie ekzistanta feliĉo, ol vera feliĉo, feliĉo, kiun ni mem ĝuas? Aŭ eble vi sentas nenion similan?”

”Vi konas la proverbon: Tie estas bone, kie ni ne estas”, respondis Bazarov, ”cetere, vi mem diris hieraŭ, ke vi ne estas kontentigita. Kaj efektive, tiaj pensoj neniam venas en mian kapon.”

”Eble ili ŝajnas al vi ridindaj?”

”Ne, sed ili ne venas en mian kapon.”

”Ĉu vere? Mi tre dezirus scii, pri kio vi pensas?”

”Kiel? Mi vin ne komprenas.”

”Aŭskultu, jam antaŭ longe mi deziris malkaŝe interparoli kun vi. Superflue estus diri al vi, ke vi ne estas ordinara homo — vi mem scias tion. — Vi estas ankoraŭ juna; la tuta vivo, estas ankoraŭ antaŭ vi. Al kio vi vin preparas? Kia estonteco atendas vin? Kia estas la celo. al kiu vi iras? Kion vi havas sur la fundo de via koro? Unuvorte, kiu vi estas, kio vi estas?”

”Vi mirigas min, Anna Sergeevna. Vi scias, ke mi min okupas per la natursciencoj kaj kiu mi estas …”

”Jes. Kiu vi estas?”

”Mi jam diris al vi, ke mi estas estonta distrikta kuracisto.”

Anna Sergeevna faris senpaciencan movon.

”Kial vi diras tion? Vi mem ne kredas al tio. Arkadio povus tiel respondi al mi, ne vi.”

”Sed per kio, mia amiko …”

”Ĉesu! Ĉu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Ĉu vi mem ne asertas ĉiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, ĉar vi havas neniom. da konfido al mi. T amen Eŭgeno Vasiliĉ, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malriĉa kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi.”

”Ĉio ĉi estas tre bela, Anna Sergeevna, sed vi pardonu al mi, mi entute ne havas kutimon fari konfidenciojn: inter vi kaj mi estas tia interspaco …”

”Kia interspaco? Vi ree diros al mi, ke mi estas aristokratino? Lasu tion, Eŭgeno Vasiliĉ. Ŝajnas, ke mi pruvis al vi …”

”Kaj krom tio”, interrompis Bazarov, ”mi ne komprenas la plezuron paroli kaj pensi pri la estonteco, kiu plejparte ne dependas de ni. Se aperos okazo fari ion, tre bone; se ne, oni almenaŭ estos kontenta, ke oni antaŭe ne vane babilis.”

”Vi nomas amikan interparolon babilo … Aŭ eble vi min, kiel virinon, ne trovas inda de via konfido? Vi ja malestimas nin ĉiujn.”

”Vin mi ne malestimas, Anna Sergeevna, vi tion scias.”

”Ne, mi scias nenion …, sed ni supozu, ke estas tiel. Mi komprenas, ke vi ne deziras paroli pri via estonta agado; sed tio, kio okazas nun en vi…”

”Okazas!” ripetis Bazarov, ”ĉu mi estas regno aŭ societo? En ĉiu okazo, tio tute ne estas interesa. Cetere, ĉu ni ĉiam povas Iaŭte diri ĉion, kio en ni ’okazas’.”

”Vere mi ne scias, kial oni ne povus diri ĉion, kion oni havas en la koro.”

”Vi povas?” demandis Bazarov.

”Mi povas”, respondis Anna Sergeevna post mallonga ŝanceliĝo.

Bazarov klinis la kapon.

”Vi estas pli feliĉa ol mi.”

Anna Sergeevna demande rigardis lin.

”Vi povas aserti, kion vi volas”, daŭrigis ŝi, ”tamen io diras al mi, ke ne vane ni renkontis unu la alian, ke ni estos bonaj amikoj. Mi estas certa, ke via — mi ne scias, kiel ĝin nomi — ke via rigideco, via manko de konfido fine malaperos.”

”Kaj vi rimarkis en mi rigidecon … kaj mankon de konfido, kiel vi nomis tion?”

”Jes.”

”Kaj vi dezirus koni la kaŭzon de ĉi tiu rigideco, vi dezirus scii, kio okazas en mi?”

”Jes”, ripetis sinjorino Odincov kun la timo, kiun ŝi ankoraŭ ne komprenis.

”Kaj vi ne koleros kontraŭ mi?”

”Ne.”

”Ne?” Bazarov staris, turninte al ŝi la dorson. ”Do sciu, ke mi amas vin malsaĝe, freneze … Jen kion vi atingis.”

Anna Sergeevna etendis antaŭen ambaŭ manojn. Bazarov apogis la frunton sur la fenestra vitro. Li sufokiĝis; lia tuta korpo videble tremis. Sed tio ne estis la tremo de junula timo, ne la dolĉa teruro de la unua konfeso ekregis lin: tio estis la pasio, kiu bolis en li, forta kaj peza pasio, simila al la malico kaj eble parenca kun ŝi … Sinjorino Odincov eksentis samtempe timon kaj kompaton al li.

”Eŭgeno Vasiliĉ”, diris ŝi kaj nevola karesemo eksonis en ŝia voĉo.

Li sin turnis rapide, ĵetis sur ŝin manĝegantan rigardon kaj kaptinte ambaŭ ŝiajn manojn, subite altiris ŝin al sia brusto. Ŝi ne tuj liberigis sin de lia ĉirkaŭpreno; sed post unu momento ŝi jam staris malproksime en angulo kaj rigardis de tie Eŭgenon. Li sin ĵetis al ŝi …

”Vi ne komprenis min”, murmuretis ŝi rapide kun teruro.

Ŝajnis, ke ankoraŭ unu lia paŝo, kaj ŝi ekkrius … Bazarov mordis la lipojn kaj foriris. Post duonhoro, ĉambristino transdonis al Anna Sergeevna karteton de Bazarov; ĝi konsistis el unu sola linio: ”Ĉu mi devas forveturi hodiaŭ aŭ ĉu mi povas resti ĝis morgaŭ?”

Sinjorino Odincov respondis: ”Kial forveturi? Mi ne komprenis vin, vi ne komprenis min”, kaj ŝi diris al si: ”Ankaŭ min mem mi ne komprenis.”

Ŝi ne montris sin antaŭ la tagmanĝo kaj senĉese paŝis en la ĉambro de unu ekstremo en la alian, metinte la manojn sur la dorso, de tempo al tempo haltante jen antaŭ la fenestro, jen antaŭ la spegulo kaj malrapide frotante per naztuko la kolon, sur kiu ŝi sentis varmegan makulon. Ŝi demandis sin, kio devigis ŝin peni akiri la malkaŝan konfeson de Bazarov, kaj ĉu ŝi ne suspektis ion … ”Mi estas kulpa”, diris ŝi voĉe, ”sed mi ne povis tion antaŭvidi.” Ŝi meditis kaj ruĝiĝis, rememorante la preskaŭ bestan vizaĝon de Bazarov, kiam li sin ĵetis al ŝi …

”Aŭ?” diris ŝi voĉe, kaj haltis, skuante la buklojn … Ŝi ekvidis sin en la spegulo; ŝia kapo, posten klinita, kun mistera rideto sur la duonfermitaj, duonmalfermitaj okuloj kaj lipoj, ŝajne, diris al ŝi en tiu ĉi momento ion, pro kio ŝi mem ektremis …

”Ne”, decidis ŝi fine. ”Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas ŝerci kun tio; tamen la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo.”

Ŝia trankvileco ne estis skuita; sed ŝi malĝojiĝis kaj eĉ verŝis kelke da larmoj, mem ne sciante kial; certe ne la ricevita ofendo estis la kaŭzo. Ŝi ne sentis sin ofendita; ĝustadire ŝi sentis sin kulpa. Sub la influo de diversaj malklaraj sentoj; de la konscio pri la pasanta vivo, de deziro de io nova, ŝi devigis sin iri ĝis certa limo, devigis sin rigardi trans ĝin kaj ekvidis tie eĉ ne senfundaĵon, sed malplenon … aŭ abomenaĵon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.