La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII

La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankoraŭ juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpaciĝi ne sole kun la marŝalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia ĉevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankaŭ kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori ĉion en la urbo mem. La registaro elektis por ĉi tiu rolo Mateon Iljiĉ Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l’fratoj Kirsanov. Ankaŭ li apartenis al la ”junaj”, tio estas, li antaŭ nelonge atingis la aĝon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta ŝtata posteno kaj portis ordenan stelon sur ĉiu flanko de l’brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte ŝatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis juĝi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, aŭskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li eĉ akiris reputacion de ”bona knabo.” En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon.

”La energio estas nepre necesa”, diradis li tiam, l’energie est la première qualité d’un homme d’état”; sed malgraŭ ĉio ĉi li estis plej ofte trompata kaj ĉiu iom sperta oficisto kondukis lin je la nazo. Mateo Iljiĉ parolis kun granda respekto pri Guizot, kaj penis konvinki ĉiun, ke li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, ke neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton … ĉiuj tiaj frazoj estis tre bone konataj de li. Li eĉ observis la evoluon de la moderna literaturo, kun majesta indiferenteco, estas vere: plenaĝa homo, renkontinte sur la strato procesion de knaboj, aligas iafoje al ĝi. En la realeco Mateo Iljiĉ ne multe diferencis de la ŝtataj altranguloj de la tempo de Aleksandro I, kiuj sin preparante al vesperkunveno ĉe sinjorino Sveĉina, kiu loĝis tiam en Peterburgo, legis matene paĝon de Condillac; sed liaj manieroj estis aliaj, pli modernaj. Li estis lerta kortegano, granda ruzulo kaj nenio plu; li ne sciis gvidi la aferojn, ne posedis inteligentecon, sed bone zorgis pri la propraj aferoj, en kiuj neniu povus lin trompi, kaj tio ja estas plej grava.

Mateo Iljiĉ akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskaŭ povus diri ŝerceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. ”Via patro ĉiam estis strangulo”, diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negliĝa vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: ”Kio?”’ La juna homo, kies lipoj kungluiĝis pro longa silento, leviĝis kaj konfuzita rigardis sian ĉefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljiĉ ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj ĝenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: ”is quite a favourit”, kiel diras la angloj.

La ĉefo subite ĉesas kompreni la plej simplajn vortojn, li kvazaŭ perdas la aŭdkapablon. Li demandas ekzemple: ”Kia tago estas hodiaŭ?” Al li oni plej respekte respondas: ”Vendredo, via ekscelenco.”

”Kio? Kio? Kion vi diras?” pene ridetas la ĉefo.

”Hodiaŭ estas vendredo, via ekscelenco.”

”Kio? Kiel? Kio estas vendredo? Kia vendredo?”

”Vendredo, via ekscelenco, tago de la semajno’.

”Kio? Ĉu vi volas doni al mi lecionojn?”

Mateo Iljiĉ kun tuta sia liberalismo estis tamen tia altrangulo.

”Mi konsilas al vi, mia amiko, fari viziton al la guberniestro”, diris li al Arkadio. ”Vi komprenas: mi konsilas tion al vi ne tial, ke mi restas fidela al la antikvaj tradicioj, ordonantaj sin klini antaŭ la ŝtataj povoj, ne; sed simple tial, ke la guberniestro estas homo comme il faut2; krom tio, sendube vi deziras koniĝi kun ĉi tiea societo … Vi ne estas urso, mi esperas? Postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon.”

”Vi estos tie?” demandis Arkadio.

”Por mi li donos la balon”, respondis Mateo Iljiĉ, preskaŭ kun kompato. ”Ĉu vi dancas?”

”Mi dancas, sed malbone.”

”Domaĝe. Ĉi tie vi trovos kelke da belaj virinoj, cetere, por juna homo estas honto ne danci. Ree mi diras tion ne kiel partiano de la antikvaj moroj; mi tute ne opinias, ke la inteligenteco estas en la piedoj, sed la byronismo estas ridinda, il a fait son temps”.

”Ne, onklo, ne pro la byronismo mi…”

”Mi konigos vin kun la ĉi tieaj sinjorinoj, mi prenos vin sub mian flugilon”, interrompis Mateo Iljiĉ kaj ekridis kun kontenta mieno. ”Estos varme al vi, ĉu ne?”

Eniris servisto kaj anoncis la prezidanton de la registara kaso. Tio estis maljunulo kun dolĉa rigardo, kun sulkigitaj lipoj, kiu ekstreme amis la naturon, precipe somere, kiam laŭ liaj vortoj: ”Ĉiu abeleto prenas tributon de ĉiu floreto” …

Arkadio foriris.

Li trovis sian amikon en la gastejo, kie ili haltis, kaj longe persvadis lin iri al la guberniestro. ”Kion fari!” diris fine Bazarov, ”kion oni kuiris, tion oni devas manĝi. Ni venis por rigardi la bienulojn, ni iru rigardi ilin.”, La guberniestro akceptis la junulojn ĝentile, sed ne invitis ilin sidiĝi kaj mem ne sidiĝis. Li ĉiam estis okupita kaj rapidis; de la mateno li portis la uniformon, malvastan kaj ekstreme rigidan kravaton, neniam havis tempon por sate manĝi kaj trinki, senĉese donis ordonojn. En la gubernio oni moknomis lin Burdalu, aludante per tio ne la faman francan predikiston, sed malbonan bieron, nomatan ”burda.” Li invitis Arkadion kaj Eŭgenon al sia balo, kaj post du minutoj ripetis la inviton, opiniante ilin fratoj kaj nomante Kajsarov.

Forlasante la domon de la guberniestro, ili renkontis fiakron, el kiu subite elsaltis homo de nealta kresko, en hungara surtuto laŭ la modo de la slavofiloj1, kaj kun ekkrio: ”Eŭgeno Vasiliĉ!” ekkuris al Bazarov.

”Ah! tio estas vi, Herr Sitnikov”, diris Bazarov, ne interrompante sian paŝadon sur la trotuaro. ”Kiel vi venis tien ĉi?”

”Imagu, tute okaze”, respondis Sitnikov kaj sin turninte al la fiakro, kelke da fojoj svingis la manojn kaj ekkriis: ”Sekvu nin, sekvu! Mia patro havas ĉi tie negocon”, daŭrigis li, transsaltante kaveton, ”li petis min … Hodiaŭ mi eksciis pri via alveno, kaj jam estis ĉe vi … (Efektive, la amikoj, reveninte en sian ĉambron, trovis tie vizitkarton kun fleksitaj anguloj, portantan de unu flanko la nomon de Sitnikov france, kaj de la alia — per slavaj literoj) … Mi esperas, ke vi ne venas de la guberniestro?”

”Ne esperu, ni venas rekte de li.”

”En tia okazo ankaŭ mi iros al li … Eŭgeno Vasiliĉ, konigu min kun via … kun la sinjoro …”

”Sitnikov, Kirsanov”, murmuris Bazarov, ne haltante.

”Mi estas ĉarmita”, komencis Sitnikov, paŝante kun la flanko antaŭen, ridetante kaj rapide detirante siajn tro elegantajn gantojn, ”Mi multe aŭdis … Mi estas malnova konato de Eŭgeno Vasiliĉ, mi eĉ povas diri: lia lernanto. Al li mi ŝuldas mian renaskiĝon.”

Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj, cetere agrablaj trajtoj de lia kvazaŭ lekita vizaĝo; malgrandaj, kvazaŭ enpremitaj okuloj rigardis fikse kaj maltrankvile; ankaŭ lia rido estis maltrankvila: ia mallonga, seka rido.

”Ĉu vi kredas al mi”, daŭrigis li, ”ke kiam Eŭgeno Vasiliĉ diris unuafoje, ke oni ne devas respekti la aŭtoritatojn, mi eksentis tian ĝojon … mi kvazaŭ retrovis la vidkapablon! Jen, pensis mi, fine mi trovis homon! A propos, Eŭgeno Vasiliĉ, vi nepre devas viziti unu ĉi tiean sinjorinon, kiu estas plene kapabla kompreni vin kaj por kiu via vizito estos vera festo; vi sendube aŭdis pri ŝi.”

”Kiu ŝi estas?” demandis tedite Bazarov.

”Kukŝin, Eudoxie, Eŭdoksio Kukŝin. Rimarkinda naturo, emancipée en la vera senco de l’vorto, progresema virino. Ĉu vi scias? Ni iru al ŝi nun, ĉiuj kune. Ŝi loĝas du paŝojn de ĉi tie. Vi ankoraŭ ne matenmanĝis?”

”Ne ankoraŭ.”

”Do bonege. Ŝi, vi komprenas, disiĝis de la edzo, ŝi dependas de neniu.”

”Ĉu ŝi estas bela?” interrompis Bazarov.

”N … ne, tion oni ne povas diri.”

”Kial do, por kia diablo vi invitas nin al ŝi?”

”Ah, vi ŝerculo … Ŝi regalos nin per ĉampano.”

”Vere? Tuj oni vidas praktikan homon. Ĉu via patro ĉiam, ankoraŭ sin okupas per branda negoco?”

”Jes”, rapide respondis Sitnikov kaj akre ekridis … ”Do? Vi iros?”

”Vere, mi ne scias.”

”Vi volis rigardi la homojn, iru”, diris duonvoĉe Arkadio.

”Kaj vi, sinjoro Kirsanov”, interrompis Sitnikov. ”Ankaŭ vi iru, mi petas, ni ne povas iri sen vi.”

”Sed kiel ni povas invadi ĉiuj tri?”

”Ne grave. Ŝi estas senceremonia virino.”

”Botelon da ĉampano ni ricevos!” demandis Bazarov.

”Tri!” ekkriis Sitnikov. ”Mi garantias.”

”Per kio!”

”Per la propra kapo.”

”Prefere estus — per la monujo de via patro. Cetere, ni iru.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.