La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XV

"Ni vidu, al kia klaso de l’sudbestoj apartenas ĉi tiu persono”, diris en la sekvinta tago Bazarov al Arkadio, suprenirante sur la ŝtuparo de la hotelo, kie loĝis sinjorino Odincov. ”Mia nazo sentas, ke tie ĉi io ne estas en ordo.”

”Vi mirigas min!” ekkriis Arkadio. ”Kiel? Vi, vi Bazarov, estas partiano de la mallarĝa moraleco, kiu …”

”Kia strangulo vi estas!” respondis indiferente Bazarov.

”Ĉu vi ne scias, ke en nia lingvo kaj por ni ’ne estas en ordo’, signifas ’estas en ordo’? Sekve, akiro estas. Ĉu ne vi mem diris hodiaŭ, ke ŝi strange edziniĝis, kvankam laŭ mia opinio, edzini ĝi je riĉa maljunulo tute ne estas stranga afero, sed kontraŭe prudenta. Mi ne fidas al la urbaj klaĉoj, sed mi amas kredi, kiel diras nia klera guberniestro, ke ili estas pravaj.”

Arkadio respondis nenion kaj ekfrapis la pordon de la ĉambro. Juna servisto en livreo enkondukis ambaŭ amikojn en grandan ĉambron, malbone meblitan, kiel ĉiuj ĉambroj de la rusaj hoteloj, sed ornamitan per floroj. Baldaŭ aperis sinjorino Odincov en simpla matena vesto. Ŝi ŝajnis ankoraŭ pli juna ĉe la lumo de la printempa suno. Arkadio prezentis al ŝi Eŭgenon kaj kun granda miro rimarkis, ke Bazarov kvazaŭ konfuziĝis, dum sinjorino Odincov restis tute trankvila, kiel hieraŭ. Bazarov mem rimarkis, ke li konfuziĝis kaj tio kolerigis lin. Bela afero! Mi ektimis virinaĉon! pensis li, kaj sin ĵetinte sur seĝon, ne mapli senĝene ol Sitnikov, komencis paroli kun troigita memfido. Sinjorino Odincov ne deturnis de li siajn helajn okulojn.

Anna Sergeevna Odincov estis filino de Sergej Nikolaiĉ Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokiĝi en la kamparon, kie li baldaŭ mortis, lasinte malgrandan heredaĵon al siaj du filinoj: Anna — dudekjara kaj Katerino — dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malriĉiĝinta familio de l’princo K., mortis en Peterburgo, kiam ŝia edzo ĝuis ankoraŭ plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l’patro, estis tre malfacila. Brila eduko, kiun ŝi ricevis en Peterburgo, ne preparis ŝin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Ŝi konis absolute neniun en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj de neniu povis peti konsilon. Ŝia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankaŭ ili malestimis lin ĉiu laŭ sia maniero. Tamen ŝi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l’patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu ekloĝinte en la domo de la nevino, okupis ĉiujn plej belajn ĉambrojn, murmuris de la mateno ĝis la vespero, kaj eĉ en la ĝardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula ĉapelo. Anna pacience toleris ĉiujn kapricojn de la onklino kaj, ŝajnas, iom paciĝis kun la penso velki en la provinca angulo … Sed la sorto ion alian destinis al ŝi. Okaze ekvidis ŝin iu Odincov, tre riĉa homo, kvardeksesjara, strangulo, hipohondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsa ĝa kaj ne malbona; li enamiĝis kaj petis ŝian manon. Ŝi konsentis esti lia edzino; li vivis kun ŝi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al ŝi sian tutan riĉaĵon. Sinjorino Odincov ĉirkaŭ unu jaron post la morto de l’edzo ne forlasis la kamparon; poste ŝi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie ŝi havis belegan, riĉe meblitan domon, belegan ĝardenon kun oranĝerioj; la mortinta Odincov nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergeevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis ŝin, oni forte kriis kontraŭ ŝia edziniĝo kun Odincov, rakontis pri ŝi ĉiujn eblajn fabelojn, asertis, ke ŝi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkaŭze ŝi veturis eksterlandon, sed por kaŝi malĝojajn sekvojn … ”Vi komprenas de kio?” aldonis la indignantaj rakontantoj. ”Ŝi trairis la fajron kaj akvon”, oni rakontis pri ŝi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: ”kaj ĉiujn elementojn.” Ĉiuj ĉi klaĉoj estis konataj de ŝi; sed ŝi lasis ilin preter siaj oreloj: ŝi havis liberan kaj decideman karakteron.

Sinjorino Odincov sidis sin apogante sur la dorso de l’seĝo kaj metinte unu manon sur la alian, aŭskultis Bazarovon. Li parolis, kontraŭ sia kutimo, sufiĉe multe kaj estis klare, ke li penas interesi ŝin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, ĉu lia amiko atingis la celon. Sur la vizaĝo de Anna Sergeevna malfacile estis legi, kiajn impresojn ŝi sentis; ŝi konservis ĉiam la saman esprimon, ĝentilan, subtilan; en ŝiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis ŝin, kiel malbona odoro aŭ akra sono; sed ŝi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio eĉ flatis ŝin. Nur la trivialeco indignigis ŝin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en ĉi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincov, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: ŝi ja mem esprimis deziron aŭdi homon, ”kiu havas la kuraĝon kredi je nenio”, sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincov ne perdis la tempon en la izoleco: ŝi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Ŝi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malŝatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj.

Sinjorino Odincov ne ĉesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; ŝajnis, ke ŝi ŝatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna aĝo — nenion plu. Pli ol tri horojn daŭris la interparolo serena, varia kaj viva.

La amikoj fine leviĝis kaj komencis adiaŭi la mastrinon. Anna Sergeevna ĝentile rigardis ilin, etendis al ambaŭ sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris:

”Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje.” ”Kia supozo, Anna Sergeevna”, ekkriis Arkadio, ”mi estos feliĉa …”

”Kaj vi, monsieur Bazarov!”

Bazarov nur klinis sin, kaj Arkadio devis ekmiri ankoraŭ unu fojon: li rimarkis, ke lia amiko ruĝiĝis.

”Do?” diris Arkadio al li sur la strato. ”Vi ĉiam ankoraŭ opinias, ke ŝi estas … hm, hm?”

”Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj”, daŭrigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: ”Vera dukino, reĝino! Mankas al ŝi nur krono sur la kapo kaj trenaĵo ĉe la vesto.”

”Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel ŝi”, rimarkis Arkadio.

”Ŝi spertis ankaŭ malsukceson, ŝi manĝis saman panon, kiel ni.”

”Sed pro tio ŝi ne estas malpli ĉarma”, diris Arkadio.

”Kia riĉa korpo!” daŭrigis Bazarov, ”kia ekzemplero por anatomia tablo.”

”Ĉesu, pro Dio, Eŭgeno! tio estas abomena.”

”Ne koleru, delikatulo. Ŝi estas de la plej unua kvalito, konata afero … Ni devas veturi al ŝi.”

”Kiam?”

”Postmorgaŭ, se vi volas. Kion ni faros ĉi tie? Ni trinkos ĉampanon kun sinjorino Kukŝin? Ni aŭskultos vian parencon, la liberalan altrangulon? … Postmorgaŭ ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X.”

”Jes.”

”Optime. Ni ne prokrastu; prokrastas nur malsaĝuloj kaj trosaĝaj. Mi diras al vi: riĉa korpo.”

Post tri tagoj ambaŭ amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj ĉevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial.

”Gratulu min”, ekkriis subite Bazarov; ”hodiaŭ estas la 22-a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiaŭ oni atendas min hejme”, aldonis li, malIaŭtigante la voĉon… ”Ili atendos, ne grave.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.