La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Patroj kaj filoj

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIV

Post kelke da tagoj havis lokon la balo ĉe la guberniestro. Mateo Iljiĉ estis la vera heroo de la festo. La marŝalo de la nobelaro deklaris al ĉiuj kaj al ĉiu, ke li venis sole por honori lin; la guberniestro, eĉ dum la balo, eĉ restante senmova, ne ĉesis doni siajn ordonojn. La ĝentileco de Mateo, Iljiĉ povis esti komparata nur kun lia majesteco. Li diris al ĉiu flatan vorton: al unuj kun nuanco de malŝato, al aliaj kun nuanco de respekto; li diris komplimentojn al la virinoj ”en vrai chevalier francais”, kaj senĉese ridis forte kaj laŭte, sen eĥo, kiel konvenas al altrangulo. Li frapis Arkadion je la dorso kaj laŭte nomis lin ”kara nevo”, Eŭgenon, kiu portis iom malnovan frakon, li honoris per distrita, sed bonvola glita rigardo kaj per neklara, sed amika murmuro, en kiu oni povis distingi nur: ”mi”, kaj ”sstreme”; li etendis unu fingron al Sitnikov kaj ekridetis al li, sed tuj sin deturnis; li ĵetis ĝentilan ”enchanté” eĉ al sinjorino Kukŝin, kiu venis sen krinolino kaj en malpuraj gantoj, sed kun paradiza birdo en la haroj. La kunveno estis tre multenombra, la kavaliroj ne mankis; la viroj en civilaj vestoj plej parte sin premis de la muroj, sed la reprezentantoj de la armeo dancis fervore, precipe unu el ili, kiu vivis kvin, ses semajnojn en Parizo, kie li lernis kelkajn karakterizajn ekkriojn, kiel: ”zut; ah fichtrre; pst, pst, mon bibi”, k. t. p. Li elparolis ilin perfekte, kun la vera pariza ŝiko, sed samtempe li diris: ”si j’aurais”, anstataŭ ”si j’avais”, ”absolument”, en la senco de ”certe”, unuvorte li parolis ĉi tiun lingvon ruse-francan, kiun tiel mokas la francoj, kiam ili ne bezonas diri al ni, ke ni parolas france kiel anĝeloj, ”comme des anges.”

Arkadio dancis malbone, kiel ni jam scias, Bazarov tute ne dancis; ili ambaŭ sin lokis en angulo, al ili aliĝis Sitnikov. Kun malestima rideto sur la lipo, farante venenajn rimarkojn, li bravaĉe rigardis ĉirkaŭe kaj sentis, ŝajnas, veran ĝuon. Subite la esprimo de lia vizaĝo ŝanĝiĝis kaj sin turninte al Arkadio, li kvazaŭ konfuzita diris: ”Sinjorino Odincov venis.” Arkadio sin turnis kaj ekvidis altan virinon en nigra vesto. Ŝi haltis ĉe la pordo de la salono. Ŝiaj nudaj brakoj bele pendis ĉe ŝia gracia busto; bele falis de la brilaj haroj sur la rondajn ŝultrojn malpezaj branĉetoj de fuksio; trankvile kaj inteligente — trankvile, ne reveme rigardis ŝiaj helaj okuloj el sub la frunto iom arkforma; ŝiaj lipoj ridis apenaŭ rimarkeble. Ŝia tuta vizaĝo spiris ian karesan kaj dolĉan forton.

”Ĉu vi konas ŝin?” demandis Arkadio Sitnikovon.

”Intime. Se vi deziras, mi prezentos vin.”

”Bone … post la kvadrilo.”

Ankaŭ Bazarov turnis sian atenton al sinjorino Odincov.

”Kiu estas tiu figuro!” demandis li. ”Ŝi ne similas la aliajn virinaĉojn.”

Kiam la kvadrilo estis finita, Sitnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincov; sed permesite estas dubi, ĉu li vere konis ŝin intime: li baldaŭ konfuziĝis dum sia parolado, kaj ŝi iom mire lin rigardis. Tamen ŝia vizaĝo prenis amikan esprimon, kiam ŝi aŭdis la familian nomon de Arkadio. Ŝi demandis lin, ĉu li estas filo de Nikolao Petroviĉ?

”Jes”, respondis li.

”Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe aŭdis pri li”, daŭrigis ŝi, ”mi tre ĝojas, ke mi koniĝis kun vi.”

En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis ŝin al kvadrilo. Ŝi konsentis.

”Ĉu vi dancas?” respekte demandis Arkadio.

”Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Ĉu mi ŝajnas al vi tro maljuna por tio?”

”Ah, kion vi diras … En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko.”

Sinjorino Odincov bonvole ridetis.

”Volonte”, diris ŝi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn.

Sinjorino Odincov estis iom pli aĝa ol Arkadio, ŝi komencis sian dudek-naŭan jaron, sed en ŝia ĉeesto li sentis sin liceano, studento, kvazaŭ la diferenco inter iliaj aĝoj estus multe pli granda. Mateo Iljiĉ proksimiĝis al ŝi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne ĉesis observi ŝin; li ne deturnis de ŝi la okulojn ankaŭ dum la kvadrilo. Ŝi same senĝene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: ŝi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Ŝi havis iom dikan nazon, kiel preskaŭ ĉiuj rusinoj, kaj la koloro de ŝia vizaĝo ne estis tute pura; malgraŭ ĉio ĉi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankoraŭ li renkontis tiel ĉarman virinon. La sono de ŝia voĉo ne forlasis liajn orelojn; eĉ la faldoj de ŝia vesto, kiel ŝajnis al li, falis alie, ol ĉe la virinoj, kiuj ĉirkaŭis ŝin — pli gracie kaj pli vaste, kaj ŝiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj.

Arkadio, sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam ĉe la unuaj sonoj de la mazurko, li sidiĝis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino, Odincov komunikiĝis ankaŭ al li: ne pasis ankoraŭ kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincov aŭskultis lin kun ĝentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo ĉesadis, kiam oni invitis ŝin danci; Sitnikov, inter aliaj, invitis ŝin dufoje. Ŝi revenadis, ree siditis, prenis la ventumon, ŝia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la fefiĉo esti proksime de ŝi, paroli kun ŝi, rigardante ŝiajn okulojn, ŝian belan frunton, tutan slan amindan, seriozan kaj inteligentan vizaĝon. Ŝi mem parolis malmulte; el kelkaj ŝiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke ĉi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis …

”Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sitnikov kondukis vin al mi!” demandis ŝi.

”Ah, vi rimarkis lin?” demandis siaflanke Arkadio. ”Ĉu ne vere, kia brava vizaĝo? Tio estas Bazarov, mia amiko.”

Arkadio komencis rakonti pri sia amiko.

Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincov sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimiĝis al la fino. Arkadio bedaŭris, ke li devas disiĝi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun ŝi ĉirkaŭ unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazaŭ devus esti danka al ŝi por ŝia protekto … sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino.

La muziko eksilentis.

”Merci”, diris sinjorino Odincov, leviĝante. ”Vi promesis viziti min, alkonduku ankaŭ vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuraĝon kredi je nenio.”

La guberniestro, proksimiĝis al sinjorino Odincov, anoncis al ŝi, ke la vespermanĝo estas preta kaj donis al ŝi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, ŝi sin turnis, por ankoraŭ unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis ŝin, sekvis ŝin per la okuloj (kiel gracia ŝajnis al li ŝia figuro, ĉirkaŭita de la griza brilo de la silka vesto) kaj pensante: ”En ĉi tiu momento ŝi jam forgesis pri mia ekzisto”, li sentis en la koro ian noblan rezignacion …

”Nu!” demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. ”Ĉu vi ĝuis plezuron? Iu sinjoro ĵus diris al mi, ke ĉi tiu sinjorino estas … hm, hm; sed ŝajnas, ke la sinjoro estas malsaĝulo. Ĉu laŭ via opinio, ŝi efektive estas … hm, hm?”

”Mi ne bone komprenas la interjekcion”, respondis Arkadio.

”Rigardu lin, la senpekulon!.”

”En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincov estas ĉarma, sendube, sed ŝiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke…”

”La kvietaj akvoj ŝiras la bordon … vi scias!” interrompis lin Bazarov. ”Vi diras, ke ŝi estas malvarma, do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciaĵon?”

”Ĉio ĉi estas ebla”, murmuris Arkadio, ”mi ne povas juĝipri tio. Ŝi deziras koniĝi kun vi kaj petis min, ke mi vin alkonduku.”

”Mi imagas, kiel vi priskribis min! Cetere, vi bone faris. Konduku min. Kiu ajn ŝi estas — simple gubernia leonino, aŭ ”emancipée”, de la speco de sinjorino Kukŝin, ŝi havas tiajn ŝultrojn, kiajn mi jam dum longe ne vidis.”

La cinismo de Bazarov malagrable impresis Arkadion, sed — kiel tio ofte okazas — li riproĉis al la amiko ne tion, kio al li malplaĉis en Bazarov en tiu ĉi momento.

”Kial vi rifuzas al la virinoj la liberecon de la pensoj?” diris li duonvoĉe.

”Tial, ke, laŭ miaj observoj, el la virinoj pensas libere nur la malbelaj.”

La interparolo ĉesis ĉe tiuj ĉi vortoj. Ambaŭ junuloj forveturis tuj post la vespermanĝo. Sinjorino Kukŝin nerve kolere, ne sen timo, sekvis ilin per rido: ŝia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu el ambaŭ turnis sian atenton al ŝi. Ŝi restis en la balo pli longe ol ĉiuj, kaj matene en la kvara horo ŝi dancis kun Sitnikov polkon-mazurkon laŭ la pariza maniero. Per tiu edifa spektaklo finiĝis la festo de la guberniestro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.