La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO

Aŭtoro: Xavier de Maistre

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XL

Kian grandan trezoron da ĝuoj la bona naturo liveris al la homoj, kies koro scias ĝui! Kia diverseco en tiuj ĝuoj! Kiu povos denombri iliajn nekalkuleblajn nuancojn laŭ la diversaj personoj kaj laŭ la diversaj aĝoj de la vivo? La neklara memoro pri la ĝuoj de mia juneco ektremigas min ankoraŭ. Ĉu mi provos rakonti la ĝuojn de junulo, kies koro komencas bruli per la fajroj de senteco? En tiu feliĉa aĝo, kiam oni nescias eĉ la nomon de profitemo, ambicio, malamo kaj de ĉiuj hontindaj pasioj, kiuj malaltigas kaj turmentas la homaron; en tiu aĝo, bedaŭrinde tro mallongedaŭra, la suno brilas per heleco, kiun oni ne retrovos plu dum la resto de la vivo. La aero estas pli pura; – la fontoj estas pli klaraj kaj pli malvarmetaj: – la naturo prezentas vidaĵojn, la arbaretoj prezentas vojetojn ne plu retroveblajn en la matura aĝo. Dio! kiajn bonodorojn ellasas tiuj floroj! kiel bongustaj estas tiuj fruktoj! kiel belkolore brilas la matenruĝo! – Ĉiuj virinoj estas amindaj kaj fidelaj; ĉiuj viroj, bonaj, grandanimaj kaj sentemaj; ĉie troviĝas koreco, verdiremo kaj neprofitemo. Estas en la naturo nur floroj, virtoj kaj plezuroj.

Ĉu la konfuzo de amo, la espero al feliĉo ne plenigas nian koron je sentaĵoj tiel vivaj kiel diversaj?

La vidado de la naturo, la rigardado de ĝi entute kaj detale, malfermas antaŭ la racio vastegan minejon de ĝuoj. Baldaŭ la fantazio, flugante super tiu oceano da plezuroj, pligrandigas ilian nombron kaj forton; la diversaj sentaĵoj unuiĝas kaj kombiniĝas por formi novajn; la revo pri gloro enmiksiĝas kun la korbatoj de amo; la bonfareco iras flanke de la memestimo, kiu tenas ĝin per la mano; la melankolio venas kelkfoje ĵeti sur nin sian solenan krepaĵon, kaj faras plezurojn el niaj larmoj. – Fine la perceptoj de la spirito, la sentaĵoj de la koro, eĉ la memoroj de la sentoj, estas por la homo nesekigeblaj fontoj de plezuro kaj feliĉo. – Oni ne miru do, se la bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto kaj la neatendita vidiĝo de taso da kremo faris sur min impreson tiel vivan kaj tiel agrablan.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.