La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO

Aŭtoro: Xavier de Maistre

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XV

« Jen, Joannetti, mi diris, rependigu tiun portreton. » – Li estis helpinta min por purigi ĝin, kaj ne pli divenis ĉion, kio produktis la ĉapitron de la portreto, ol tion, kio okazas en la luno. Estis li, kiu propramove prezentis al mi la spongon sorbigitan kaj kiu, per tiu ago ŝajne negrava, igis mian animon trairi cent milionojn da mejloj dum unu minuto. Anstataŭ ol remeti ĝin en ĝian lokon, li tenis ĝin por viŝi ĝin siavice. – Malfacilaĵo, problemo por solvi donis al li mienon scivolan, kiun mi rimarkis. – « Diru, mi demandis, kion vi trovas kritikinda en tiu portreto? – Ho! nenion, sinjoro. – Sed kion? » – Li starigis ĝin sur unu el la bretoj de mia skribtablo; kaj, malproksimiĝinte je kelkaj paŝoj, li diris: « Mi dezirus, ke mia sinjoro klarigu al mi, kial tiu portreto rigardas min ĉiam, en kiu ajn loko de la ĉambro mi staras. Matene kiam mi aranĝas la liton, ĝia vizaĝo sin turnas al mi, kaj se mi iras al la fenestro, ĝi ankoraŭ rigardas min kaj sekvas min per la okuloj dum mi marŝas. – Tiel, Joannetti, ke se la ĉambro estus plena je homoj, tiu bela sinjorino rigardus ĉiuflanken kaj ĉiujn samtempe? – Jes, sinjoro. – Ŝi ridetus al la irantoj kaj venantoj tiel, kiel al mi? » – Joannetti nenion respondis. Mi kuŝigis min sur mia seĝego kaj, mallevante la kapon, mi fordonis min al la plej seriozaj meditoj. – Kia radio de lumo! Malfeliĉa amanto! Dum vi enuadas malproksime de via amatino, ĉe kiu vi eble jam estas anstataŭita; dum vi fervore turnas viajn okulojn sur ŝian portreton, kaj dum vi imagas (almenaŭ pri la portreto), ke vi sola estas rigardata, la perfida figuro, tiel malfidela, kiel la originalo, direktas siajn rigardojn al ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas, kaj ridetas al ĉiuj.

Jen estas simileco morala inter kelkaj portretoj kaj iliaj modeloj, kiun nenia filozofo, nenia pentristo, nenia observemulo ankoraŭ eltrovis.

Mi faras eltrovojn post eltrovoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.