La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO

Aŭtoro: Xavier de Maistre

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXVI

Mi promesis dialogon inter mia animo kaj la aliulo; sed kelkaj ĉapitroj forkuras de mi, aŭ plibone kelkaj aliaj fluas el mia plumo kvazaŭ kontraŭ mia volo kaj deklinigas miajn projektojn: inter tiuj estas la ĉapitro de mia biblioteko, kiun mi faros kiel eble plej mallonga. – La kvardek du tagoj baldaŭ finiĝos kaj samlonga tempo ne sufiĉus por plenigi la priskribon de la riĉa lando, kie mi tiel agrable vojaĝas.

Mia biblioteko do konsistas el romanoj, se mi tion devas konfesi, – jes, romanoj kaj kelkaj elektitaj verslibroj.

Kvazaŭ miaj ĉagrenoj ne sufiĉus al mi, mi ankoraŭ volonte partoprenas en la ĉagrenoj de mil fantaziaj personoj, kaj tiujn ĉi mi sentas tiel forte, kiel miajn proprajn; kiom da larmoj mi verŝis pri tiu malfeliĉa Klariso kaj pri la amanto de Ĉarloto!

Sed, se mi tiel serĉas neverajn dolorojn, mi kontraŭe trovas en tiu fantazia mondo: virton, bonecon, neprofitemon, ankoraŭ ne trovitajn kunigite en la reala mondo, kie mi vivas. – Mi trovas tie virinon tian, kian mi deziras, ne malbonhumoran, ne malseriozan, ne malvereman; mi nenion diros pri ŝia beleco; oni fidu al mia fantazio: mi faras ŝin tiel bela, ke nenion oni povas kritiki en ŝi. Poste, ferminte la libron, kiu jam ne respondas al miaj ideoj, mi prenas ŝin per la mano, kaj ni kune trairas landon milfoje pli ĉarman, ol la Edeno. Kia pentristo povus reprezenti la sorĉan landon, kie mi lokis la diaĵon de mia koro? kaj kia poeto povos iam priskribi la fortajn kaj diversajn sentojn, kiujn mi ĝuas en tiuj sorĉaj regionoj?

Kiel ofte mi malbenis tiun Kleveland-on, kiu ĉiuminute eniras novajn malfeliĉojn, kiujn li povus eviti! – Mi ne povas toleri tiun libron kaj tiun sekvon da malfeliĉegoj; sed se mi pro distreco malfermas ĝin, mi nepre devas engluti ĝin ĝis la fino.

Kiel mi lasus tiun malfeliĉan homon ĉe la Abakisoj? Kio fariĝus el li ĉe tiuj sovaĝuloj? Ankoraŭ malpli mi kuraĝus forlasi lin en la ekskurso, kiun li faras por eliri el kaptiteco.

Fine, mi tiel kore partoprenas en liaj ĉagrenoj, mi tiel forte interesas min por lia kompatinda familio, ke la neatendita apero de la kruelaj Ruintonoj starigas miajn kapharojn; malvarma ŝvito ekkovras min, dum mi legas tiun ĉapitron kaj mia timego estas tiel forta, tiel reala, kvazaŭ mi mem estus tuj rostota kaj manĝota.

Kiam mi sufiĉe ploris kaj amindumis, mi serĉas kelkan poeton, kaj mi denove foriras al alia mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.