La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO

Aŭtoro: Xavier de Maistre

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO I

Kiel glore estas malfermi novan vojon kaj subite aperi en la mondon scienculan tenante en la mano libron de eltrovoj, kiel en la spaco ekbrilegas neatendita kometo!

Ne, mi ne plu konservos mian libron « in petto » (en mi mem); jen ĝi estas, sinjoroj, legu. Mi entreprenis kaj plenumis kvardek-du-tagan vojaĝon interne de mia ĉambro. La interesaj observoj faritaj kaj la senĉesa plezuro sentita dum la vojiro donis al mi la deziron publikigi ĝin; la certeco esti utila decidigis min al tio. Mia koro sentas neesprimeblan kontentiĝon, kiam mi pensas pri la nekalkulebla nombro da malfeliĉuloj, al kiuj mi liveras rimedon certan kontraŭ la enuo kaj kvietigilon por la doloroj, kiujn ili suferas. La plezuro, kiun oni trovas vojaĝante en sia ĉambro, estas ŝirmata kontraŭ la malkvieta ĵaluzo de la homoj; ĝi estas sendependa de la riĉeco.

Ĉu estas ja homo tiel mizera, tiel forlasita, ke li ne havas rifuĝejon, kie li povas izoli sin kaj kaŝi sin antaŭ la tuta mondo? En tio ĉi konsistas ĉiuj preparoj por la vojaĝo.

Mi estas certa, ke ĉiu homo saĝa alprenos mian sistemon, kiaj ajn estas liaj karaktero kaj temperamento; ĉu li estas avara aŭ malavara, riĉa aŭ malriĉa, juna aŭ maljuna, naskiĝinta en la tropika terzono aŭ proksime de la poluso, li povos vojaĝi kiel mi; per unu vorto, en la grandega familio de homoj sin movantaj kiel formikoj sur la supraĵo de la tero, ne estas unu (mi parolas pri la homoj loĝantaj en ĉambro), ne estas unu, kiu, leginte mian libron, povos rifuzi sian aprobon al la nova vojaĝmaniero, kiun mi enkondukas en la mondon.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.