|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBROAŭtoro: Xavier de Maistre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Post mia seĝego, irante al la nordo, oni ekvidas mian liton, kiu staras en la fino de mia ĉambro kaj prezentas la plej agrablan vidaĵon. Ĝi estas lokita plej konvene; la unuaj sunradioj ludas en miaj litkurtenoj. – Mi vidas ilin en la belaj tagoj someraj irantajn antaŭen laŭlonge la blanka muro, laŭ tio, ke la suno supreniras; la ulmoj starantaj antaŭ mia fenestro dividas ilin laŭ mil manieroj kaj svingas ilin sur mia lito rozkolora kaj blanka, kiu rebriligante ilin, ellasas ĉiuflanken ĉarman nuancon. Mi aŭdas la konfuzan pepadon de la hirundoj, kiuj ekokupis la tegmenton de la domo kaj de la aliaj birdoj, kiuj loĝas en la ulmoj; tiam mil gajaj ideoj okupas mian animon, kaj en la tuta universo neniu havas vekiĝon tiel agrablan, tiel pacan, kiel mi.
Mi konfesas, ke mi amas ĝui tiujn dolĉajn momentojn kaj ke mi ĉiam plilongigas, kiel eble plej multe, la plezuron mediti en la dolĉa varmeco de la lito. – Ĉu estas loko, kiu pli bone faciligas la revadon, kiu vekas pli amajn pensojn, ol la meblo, en kiu mi kelkfoje forgesas min mem? Modesta leganto, ne timiĝu; – sed ĉu mi ne povas paroli pri la feliĉo de amanto, kiu unuafoje premas inter siaj brakoj virtan edzinon? nedirebla plezuro, kiun mia malbona sorto kondamnas min neniam ĝui! Ĉu ne en lito, patrino ebria pro feliĉo je la nasko de filo forgesas siajn dolorojn? Tie la plezuroj fantaziaj, fruktoj de imago kaj espero, venas malkvietigi nin. – Fine en tiu agrablega meblo ni forgesas dum duono de nia vivo la ĉagrenojn de la alia duono. Sed kia amaso da pensoj agrablaj kaj malgajaj sin premas samtempe en mia cerbo! miriga miksaĵo de situacioj teruraj kaj ĉarmegaj!
Lito vidis nin naskiĝantajn kaj vidos nin mortantajn, ĝi estas la ŝanĝema teatro, kie la homaro ludas laŭvice interesajn dramojn, ridigajn komediojn kaj terurajn tragediojn. – Ĝi estas lulilo ornamita per floroj; – ĝi estas la trono de l’amo; – ĝi estas tombo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.