|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBROAŭtoro: Xavier de Maistre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La muroj de mia ĉambro estas provizitaj je gravuraĵoj kaj pentraĵoj, kiuj ĝin mirige beligas. Mi tutkore dezirus ekzamenigi ilin al la leganto, unujn post aliaj por lin amuzi kaj distri en la vojo, kiun ni devos sekvi por iri al mia skribtablo; sed tiel neeble estas rakonti ĝuste pentraĵon, kiel fari, laŭ priskribo, portreton similan. Kiel kortuŝita li estus, rigardante ekzemple la unuan gravuraĵon, kiu prezentiĝas antaŭ la okuloj! – Li vidus la malfeliĉan « Ĉarloto » viŝanta malrapide kaj per tremanta mano la pistolojn de Alberto. Nigraj antaŭsentoj kaj ĉiuj turmentiĝoj de senespera kaj nekonsolebla amo estas signitaj sur ŝia fizionomio; dum la senekscita Alberto, ĉirkaŭita de sakoj da procesaĵoj kaj ĉiuspecaj malnovaj paperoj, sin turnas malvarme por deziri al sia amiko bonan vojaĝon. Kiom da fojoj mi estis tentata disrompi la vitron, kiu kovras tiun gravuraĵon, por detiri tiun Alberton de lia tablo, por lin disŝiri, por lin piedfrapadi! Sed ĉiam restos tro multaj Albertoj en tiu ĉi mondo. Kiu sentema homo ne havas sian, kun kiu li estas devigita kunvivi, kaj kontraŭ kiu la konfidoj de l’animo, la dolĉaj kormovoj, kaj la eksaltoj de la fantazio disrompiĝas kiel la ondoj kontraŭ ŝtonegoj? Feliĉa tiu, kiu trovas amikon, kies koro kaj animo taŭgas por li; amiko, kiu unuiĝas kun li per konformeco de gustoj, sentoj kaj sciaĵoj; amiko ne turmentata de gloramo aŭ profitamo, kaj preferanta la ombraĵon de arbo al la lukso de kortego! – Feliĉa tiu, kiu posedas amikon!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.