La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO

Aŭtoro: Xavier de Maistre

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO IX

Mi esperas, ke mi sufiĉe detale elmetis miajn ideojn en la antaŭaj ĉapitroj, por igi la leganton pensi kaj por faciligi al li eltrovojn en tiu ĉi belega minejo; li certe estos kontenta je si, se li iam sukcesos vojaĝigi sian animon tute solan; cetere la plezuroj, kiujn tiu kapablo liveros al li, kompensos la konfuzaĵojn, eble rezultontajn de tio.

Ĉu estas ĝojo pli agrabla ol tiamaniere plivastigi la ekziston, okupi samtempe la teron kaj la ĉielon, kaj, por tiel diri, duobligi sian estadon? – Ĉu la eterna kaj neniam satigita deziro de la homo ne estas tio ĉi: pligrandigi sian potencon kaj kapablon, celi tien, kie ĝi ne estas, rememori la estintecon kaj vivi en la estonteco? Ĝi volas komandi armeojn, prezidi akademiojn; ĝi volas esti amegata de la belulinoj; kaj se ĝi posedas ĉion tion ĉi, ĝi tiam sopiras al la kamparo kaj trankvilo kaj envias la dometon paŝtistan; ĝiaj projektoj, ĝiaj esperoj senĉese malprosperas pro la realaj malfeliĉoj kunigitaj kun la homa naturo; ĝi ne povas trovi la feliĉon. Vojaĝo kun mi dum dekkvin minutoj montros al ĝi la vojon tien.

He! kial ĝi ne lasas al la aliulo tiujn mizerajn zorgojn, tiun gloramon, kiuj turmentas ĝin? Venu, kompatindulo! Faru klopodon por disrompi vian malliberejon, kaj de la alta ĉielo, kien mi tuj kondukos vin, de l’mezo de la ĉielaj sferoj kaj de la olimpo, observu vian beston, ellasitan en la mondon, kurantan sole sur la vojo al la riĉeco kaj honoroj; vidu kiel serioze ĝi marŝas meze de la homoj; la amaso flankeniras respekte, kaj, kredu al mi, neniu rimarkos, ke ĝi estas sola; ĉu ĝi havas animon aŭ ne, ĉu ĝi pensas aŭ ne, estas la plej malgranda zorgo de la popolamaso, tra kiu ĝi promenas. Mil virinoj sentimentalaj furioze amos ĝin, ne tion rimarkante; ĝi eĉ povos sin levi, sen la helpo de sia animo, ĝis la plej alta prospero kaj la plej granda riĉeco. – Fine, mi neniel mirus, se, kiam ni revenos de la paradizo, via animo, reenirante hejmen, sin trovus en la besto de altranga sinjoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.