|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBROAŭtoro: Xavier de Maistre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiu, kiu rapidus juĝi urbon laŭ la antaŭa ĉapitro, trompiĝus multe. Mi parolis pri la tieaj mizeruloj, pri iliaj malĝojaj krioj kaj pri la indiferenteco de kelkaj personoj kontraŭ ili; sed mi nenion diris pri la aro da bonfaruloj, kiuj dormas, dum la ceteraj sin amuzas, kiuj leviĝas je la unua ekbrileto de la tago kaj iras helpi al la malfeliĉuloj sen atestantoj kaj sen fanfaronado. – Ne, mi ne silentos pri tio! – mi volas ĝin skribi sur la posta flanko de la paĝo, « kiun la tuta universo devas legi ».
Tiel dividinte sian riĉecon kun siaj gefratoj kaj verŝinte balzamon en tiujn korojn ĉifitajn de la doloro, ili iras en la preĝejojn, dum la lacigitaj malvirtuloj dormas sur lanuga kusenego; ili proponas al Dio siajn preĝojn kaj dankas al li por liaj bonfaroj. Ankoraŭ interbatalas en la sanktejo la lumo de soleca lampo kaj la naskiĝanta tago, kaj ili jam genufleksas antaŭ la altaroj; – tiam la Eternulo, kvankam kolerigita de la malboneco kaj avareco de la homoj, detenas sian fulmon pretan por frapi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.