|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBROAŭtoro: Xavier de Maistre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ni lasis Joannetti’on en la sintenado kaŭzita de la miro, senmove antaŭ mi, atendante la finon de la belega klarigo, kiun mi komencis.
Kiam li vidis min enmetanta subite la kapon en mian noktan surtuton kaj tiel finanta mian klarigon, li ne dubis unu momenton, ke mi haltis pro manko de bonaj argumentoj, kaj ke li sekve venkis min per la malfacila problemo proponita al mi.
Malgraŭ la supereco, kiun li tiel akiris super mi, li ne eksentis la plej malgrandan fierecon, kaj ne penis profiti sian venkon. Post momenta silentado li prenis la portreton, remetis ĝin sur ĝian lokon kaj foriris senbrue, marŝante per la pinto de la piedoj. Li bone komprenis, ke lia apudesto estas kvazaŭa humiligo por mi, kaj lia delikateco inspiris al li la penson eliri, ne rimarkigante min pri tio. – Lia konduto en tiu okazo interesis min forte, kaj enlokis lin pli profunden en mian koron. Li sendube trovos lokon ankaŭ en la koro de la leganto; kaj se iu tiel malsentema estas, ke li rifuzos ĝin al li post la lego de la venonta ĉapitro, la ĉielo certe donis al li marmoran koron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.