La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO

Aŭtoro: Xavier de Maistre

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XXXI

Mi volis ion diri pri tiuj malfeliĉuloj en mia vojaĝo, ĉar la penso pri ilia mizero ofte distris min dum la vojiro. Kelkfoje, tuŝite de la diferenco inter ilia situacio kaj la mia, mi subite haltigis mian kaleŝon, kaj mia ĉambro ŝajnis al mi mirinde plibeligita. Kia senutila lukso! Ses seĝoj, du tabloj, skribtablo, spegulo; kia vanta parado! Precipe mia lito, mia lito blanka kaj rozkolora, kaj miaj du matracoj, ŝajnis vetbatali kontraŭ la belegeco kaj la konfortemo de la Aziaj monarkoj. – Tiuj ĉi pripensoj igis sensignifaj por mi la plezurojn al mi nepermesitajn. De pripenso al pripenso, mia atako de filozofio fariĝis tia, ke mi povus vidi balon en najbara ĉambro, mi povus aŭdi muzikon de violonoj kaj klarnetoj, ne ekmoviĝante de mia loko; – mi povus aŭdi per ambaŭ oreloj la belsonan voĉon de Markesini, tiun voĉon, kiu tiel ofte ekscitegis min – jes, ĝin mi povus aŭdi ne ŝanceliĝante; pli ol tio, mi povus rigardi sen ia ekscito la plej belan virinon de Torino, Eŭgenion mem, ornamitan de la kapo ĝis la piedoj per la manoj de fraŭlino Rapous[1]. – Tio ĉi tamen estas ne tiel certa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.