|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBROAŭtoro: Xavier de Maistre |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Se estas agrable kaj utile havi animon tiel sendependan de la materio, ke oni igas ĝin vojaĝi sola kiam oni trovas tion ĝustatempa, tiu ĉi kapablo havas ankaŭ siajn maloportunaĵojn. Al ĝi ekzemple mi ŝuldas la brulvundon, pri kiu mi parolis en antaŭa ĉapitro.
Mi kutime lasas al mia besto la zorgon prepari mian matenmanĝon; estas ĝi, kiu rostas kaj distranĉas mian panon. Bonege ĝi preparas la kafon kaj eĉ trinkas ĝin tre ofte sen la enmiksiĝo de mia animo, escepte kiam tiu ĉi sin amuzas rigardi ĝin laborantan; sed tio okazas malofte kaj estas malfacile farebla, ĉar kiam oni faras kelkan agon meĥanikan, facile estas pensi pri tute alia afero; sed treege malfacile estas rigardi sin agantan, se oni povas tiel diri. – Aŭ, por klarigi tion laŭ mia sistemo, ekzameni per sia animo la iradon de sia besto, vidi ĝin laborantan, kaj ne partopreni mem en tio. – Jen estas la plej miriga ĵonglaĵo metafizika, kiun homo povas plenumi.
Mi kuŝigis mian prenilon sur la fajrajn karbojn por rosti mian panon, kaj iom poste, dum mia animo promenis, jen flamigita ŝtipo ruliĝis sur la antaŭfajrejon; mia malinteligenta besto metis la manon sur la prenilon kaj brulvundis miajn fingrojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.